La dativo estas gramatika kazo, kies ĉefa rolo estas montri la nerektan objekton de verbo.

La dativo estas fleksia kazo en Sanskrito, la malnovgreka, Latino, la germana, kaj Volapuko inter multaj aliaj.

En Esperanto, la dativo ne ekzistas kiel memstara kazo. Anstataŭe oni uzas la prepozicion al por montri la nerektan objekton.

En la Hinda lingvo, la akuzativo kaj la dativo montriĝas per unusola postpozicio को ("ko").

En Arcaicam Esperantom (Praesperanto kreita de Manuel Halvelik por helpi tradukistoj pri arkaikaj lingvaĵoj), dativon oni uzas anstataŭ la prepozicion ad(i) ("al) aŭ por montri movon (kiel mova akuzativo en Esperanto).