Postpozicio estas speco de rolmontrilo, vorteto, kiu montras kiel substantivo rolas en frazo. Ĝi estas esence sama lingvistike kiel prepozicio, sed sekvas sian substantivan sintagmon, anstataŭ malsekvi ĝin, kiel la prepozicioj de Esperanto, la angla, Latino, ktp. Por pli ampleksa diskuto pri la temo kaj terminologio, vidu "prepozicio".

Inter la lingvoj uzantaj postpoziciojn estas la hinda, la japana, la hungara, la tatara kaj la finna. Kutime postpoziciaj sintagmoj malsekvas la modifitan vorton, malkiel la prepoziciaj sintagmoj en Esperanto kaj aliaj prepoziciaj lingvoj.

Ekzemploj:

  • en la hinda lingvo: हम घर में ही रहें ?= "ĉu ni ja restus en domo?", (घर domo, में en)
  • nepala lingvo: म घर मा वस्छू Ma ghar maa basčhu = laŭvorte „Mi domo en loĝas“ = Mi loĝas en domo.
  • finna lingvo: talon edessä (laŭvorte: "domo kontraŭ", do kontraŭ la domo)
  • hungara lingvo: kutya nélkül ("hundo sen", do: sen hundo)
  • tatara lingvo: Татар турында (хикәяләр) ("Tataroj ĉirkaŭ" (rakontoj), do: (rakontoj) ĉirkaŭ Tataroj)
  • japana lingvo: doko e ("kie al", t.e. kien)
  • korea lingvo: Hanguk e ("Koreo al", do: al Koreo)
  • gvarania lingvo:
    • che rógape = laŭvorte „mi domo en“ = en mia domo
    • ka'aguýrupi = laŭvorte „arbaro tra“ = tra arbaro

En kelkaj lingvoj postpozicioj estas nur tre malmultaj:

  • germana lingvo: ihr zuliebe ("al ŝi por amo", do por amo al ŝi)
  • latina lingvo: honoris causa ("de honoro pro kialo", "pro la honoro")
  • angla lingvo: long time ago (laŭvorte: multe da tempo antaŭ, t.e. antaŭ multe da tempo)

Lingvoj kiuj havas postpoziciojn anstataŭ prepozicioj emas esti lingvoj en kies frazoj oni normale metas objektojn de verboj antaŭ iliaj verboj (speciale en la komunega SOV-ordigo). Tamen, tio estas nur emaĵo (ekzemple, la latina estis normala SOV-lingvo, sed uzis prepoziciojn). Samamaniere la germana kaj la angla estas plejparte SVO-lingvoj, sed uzas plejparte prepoziciojn.