Tatara lingvo

lingvo

Tatara lingvo estas lingvo de tataroj, la dua plej granda indiĝena lingvo de Rusio. Ĝi estas oficiala lingvo de la tatara aŭtonomia respubliko Tatarstano.

Tatara lingvo
татар теле
lingvo • moderna lingvo
Kipchak–Bulgar • tjurka lingvaro
Parolata en Rusio, Germanio, Finnlando, Usono ktp.
Parolantoj 5 200 000
Denaskaj parolantoj 6,496,600 [1]
Fremdlingvo / dua lingvo por multaj baŝkiroj
Skribo cirila (en Rusio), latina (eksterlande; ankaŭ ĉefa en Interreto kaj oficia en Sovetunio ekde 1927 ĝis 1939), araba
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Tatario
Reguligita de La Instituto de la Lingvo, Literaturo kaj Arto (ILLA) nome Galimĝan Ibrahimov de la Sciencakademio de la Respubliko de Tatario
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 tt
  ISO 639-2 tat
  ISO 639-3 tat
  SIL tat
  Glottolog tata1255
Angla nomo Tatar
Franca nomo tatar
vdr
Regionoj, kie loĝas tataroj

En Rusio la tataran parolas ĉirkaŭ 5,3 milionoj, signifa parolantaro ekzistas ankaŭ eksterlande: en Germanio, Finnlando, Usono kaj aliaj landoj. La tatara estas la dua plej parolata lingvo en la Rusa Federacio, sed la parto de tiuj, kiuj parolas ĝin, estas 3% de la tuta nombro de rusoj kiuj parolas aliajn lingvojn, estante en la tria loko post la rusa (99%) kaj la angla (5%)[2].

La tatara multe influis ĉiujn najbarajn lingvojn de la regiono, ankaŭ la rusan (en la rusa estas dekoj da pruntitaj vortoj el la tatara).

Skribmanieroj redakti

 
Ekzemplo de uzado de la cirila skribo, la supra teksto estas skribita tatare kaj la malsupra ruse. Kazano
 
Ekzemplo de uzado de la latina skribo. Kazano
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tatara alfabeto.

Ekde kiam la tataroj fariĝis islamanoj ili uzis la araban skribon. Ekde 1929 ĝis 1937 la latina skribo estis uzata. Ekde 1937 la tatara lingvo en Sovetunio/Rusio oficiale uzas cirilan skribon. Jen la tatara aboco surbaze la cirila skribo:

А а Ә ә Б б В в Г г Д д Е е Ё ё
Ж ж Җ җ З з И и Й й К к Л л М м
Н н Ң ң О о Ө ө П п Р р С с Т т
У у Ү ү Ф ф Х х Һ һ Ц ц Ч ч Ш ш
Щ щ Ъ ъ Ы ы Ь ь Э э Ю ю Я я

Tiu ĉi literordo estas akceptita en la jaro 1997; antaŭe la literoj Әә, Өө, Үү, Җҗ, Ңң, Һһ estis metataj en la finon de la alfabeto.

8 jarojn antaŭe la ŝanĝo de la literordo oni planis aldoni al la tataran alfabeton la literojn Ққ, Ғғ kaj Ўў por la sonoj q, ɣ, w (en la nuna cirila alfabeto oni skribas tiujn sonojn pere de Кк, Гг, Вв/Уу, tio faras la skribon tute malfonetika (ekz. котлау qɔt'lɑwкотлавы qɔtlɑ'wɯ gratul(ad)o))

Latina alfabeto redakti

Jen la latina alfabeto kiun oni planis ekuzi en la jaro 2000 sed oficie malpermesita en Rusio. Kvankam oficie oni ne plu uzas ĝin, neoficie ĝi kontinuas esti uzata: oni skribas la lernolibrojn kaj literaturon pere de ĝi ktp.[3]

 
"Vosta" litero N n
A a Ə ə B b C c Ç ç D d E e F f
G g Ğ ğ H h I ı İ i J j K k Q q
L l M m N n Ŋ ŋ O o Ɵ ɵ P p R r
S s Ş ş T t U u Ü ü V v W w X x
Y y Z z '

Tiu ĉi alfabeto estas pli fonetika ol la cirila: al ĉiu litero korespondas nur unu sono. Ekzemple, җәмгыять (prononco ʒæmɣi'jæt) — cəmğiət . En la cirila skribo oni uzas la molan signon (ь) por montri ke я ne estas sed kaj nenio montras ke г estas ne g sed ɣ.

Gramatiko redakti

La lingvo estas aglutina — la vortradiko neniam ŝanĝiĝas se la vorto estas deklinata aŭ konjugata:

bala — balalar — balalarıbız — balalarıbızğa (infano — infanoj — niaj infanoj — al niaj infanoj)
yaz — yazu — yazuçı — yazuçılar — yazuçılarıbız — yazuçılarıbızğa (skribu/verku — skribado/verkado — skribisto/verkisto — skribistoj/verkistoj — niaj skribistoj/verkistoj — al niaj skribistoj/verkistoj)

En la tatara la vortradiko ĉiam estas ankaŭ memstara vorto: kil — venu, bügen — hodiaŭ ktp.

Substantivo redakti

La substantivo (isem) en la tatara havas 6 kazojn (kileş) kaj 2 nombrojn (san). Ankaŭ ekzistas gramatika kategorio de aparteno (iəlek).

Kazoj redakti

La tatara lingvo havas 6 kazojn:

Kazoj Afiksoj Ekzemplo
Ĉefa kazo (Baş kileş) kitab (libro), süz (vorto)
Apartena kazo (İyəlek kileşe) -nıŋ/-neŋ kitabnıŋ, süzneŋ
Direkta kazo (Yünəleş kileşe) -qa/-kə, -ğa/-gə kitapqa, süz
Akuzativo (Töşem kileşe) -nı/ne kitab, süzne
Elira kazo (Çığış kileşe) -dan/-dən, -tan/-tən kitaptan, süzdən
Loktempa kazo (Urın-waqıt kileşe) -da/-də, -ta/-tə kitapta, süz

Nombroj redakti

La 2 nombroj uzataj en la tatara lingvo estas singularo (berlek sanı) kaj pluralo (küplek sanı). La afiksoj kiuj indikas la pluralon estas lar/lər, nar/nər (la lasta nur estas uzata post m, n, ŋ): kitap – kitaplar (libro), isem – isemnər (nomo)

La pluralo en la tatara kaj en Esperanto uzeblas malsame: oni uzas la singularan formon se la substantivo estas uzata kun la vortoj ber niçə (kelkaj), küp (multaj), əz (malmultaj): kelkaj librojber niçə kitap; multaj ulojküp keşe; malmultaj virojəz ir (keşe). Ankaŭ nur singularo uzeblas se kiomo da objektoj estis indikata: kvin vortojbiş süz; dudek tablojyegerme östəl; naŭdek instruistojtuqsan uqıtuçı

Aparteno redakti

Ankoraŭ unu gramatika kategorio, kiun havas la tatara lingvo, estas aparteno (iyəlek).

Pronomo Afiksoj (je vokalo)1 Afiksoj (je konsonanto)1 Ekzemploj (je vokalo)1 Ekzemploj (je konsonanto)1
Mia (minem) -m -ım/-em taqtam, keşem (taqtatabulo, keşeulo, persono) kitabım, süzem
Via (singulare; sineŋ) -ıŋ/-eŋ taqtaŋ, keşeŋ kitabıŋ, süz
Lia, ŝia, ĝia (anıŋ) -sı/-se -ı/-e taqta, keşese kitabı, süze
Nia (bezneŋ) -bız/-bez -ıbız/-ebez taqtabız, keşebez kitabıbız, süzebez
Via (plurale; sezneŋ) -ğız/-gez -ığız/-egez taqtağız, keşegez kitabığız, süzegez
Ilia (alarnıŋ) -sı/-se -ı/-e taqta, keşese kitabı, süze

1(je vokalo/konsonanto) — t.e. okaze ke la vortobazo finiĝas je vokalo/konsonanto.

Adjektivo redakti

En la tatara lingvo adjektivo (sıyfat) uzeblas same kiel substantivo. Tiukaze ĝi havas la samajn gramatikajn kategoriojn kiel substantivo: Keçkenəgə rəxmət əyttelər — Oni dankis al la etulo. La vorto keçkenə ĉefe signifas eta; tamen, pro manko de substantivo, kiu povus esti rilata al eta, ĝi mem ricevas substantivajn funkciojn, tial ankaŭ la afikson -gə kaj la signifon etulo.

La adjektivo (ne funkciata kiel substantivo) en la tatara havas la gramatikan kategorion de komparaciaj formoj (diminutivo estas ankaŭ unu el ili)

Komparacia formo Afiksoj/Partikloj Ekzemploj
Pozitivo aq (blanka); al (helruĝa); yaxşı (bona), biek (alta)
Komparativo -raq/-rək ktp. qızılraq (pli ruĝa); naçarraq (pli malbona); biegrək (pli alta)
Superlativo (la plej); bik (tre); ütə ktp. iŋ yaxşı (la plej bona); bik zur (tre granda); bik qızıq (tre bone/bele/interese), iŋ biek (la plej alta)
Diminutivo -ğılt/-gelt, -qılt/-kelt, -sı/-se, -su ktp. aqsı (blanketa); qızğılt (ruĝeta); alsu (helruĝeta)

Disvastiĝo redakti

Laŭ censo de 2010 en Rusio, la tatara estas la dua plej parolata lingvo en la lando. Averaĝe 68,5% de la tataroj parolas sian gepatran lingvon en Rusio. Plej bone ĝin konas la tataroj en la Ĉevolga federacia regiono — en Tatario, Ĉuvaŝio, Mordovio, la Penza provinco, la Respubliko Marij El, la Niĵnij-Novgoroda provinco, la Astraĥana provinco pli ol duono de la tataroj parolas sian lingvon, en Tatario — preskaŭ 93%. Plej malbone konas sian lingvon la tataroj loĝantaj en la For-orienta federacia regiono (Amura provinco, Juda aŭtonoma provinco, Kamĉatka regiono, Ĉemara regiono, Saĥalena provinco), en Nenecio kaj en la Kaliningrada provinco. Plej malmultaj tataroj parolas sian lingvon en la Ĥabarovska regiono — nur 23%[4].

Instruado redakti

Ekde 2013 funkcias retlernejo ANA TELE (tatare: "gepatra lingvo"), lanĉita de la lernejo de la angla lingvo English First kaj la Ministerio pri Edukado kaj Scienco de Tatario[4].

Referencoj redakti

  1. [1]
  2. (eo, ru, fr, es) Gulnara Yunusova, “ANA TELE”: reta lernejo por lerni la tataran aŭ por lerni pri la tatara kulturo, Tutmondaj Voĉoj, la 14-an de majo 2022.
  3. Rimarko: En tiu ĉi artikolo estos uzata la latina alfabeto, sed anstataŭ Ɵɵ la litero Öö estos uzata pro malbona subteno de la ĝusta litero.
  4. 4,0 4,1 Gulnara Yunusova (2022-05-14) “ANA TELE”: reta lernejo de la tatara lingvo (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-10-06. Alirita 2023-10-31.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti