Tatarstano

Tatario
(Alidirektita el Tatario)

Tatario[3]Tatarujo[4] (tatare Татарстан, ruse Татарстан; pli formale: tatare Татарстан Республикасы, ruse Республика Татарстан, Respublika Tatarstan, en Esperanto: Respubliko Tatarujo, Respubliko Tatario aŭ, sen plena esperantigo, Respubliko Tatarstano[5]) estas aŭtonoma respubliko kadre de Rusia Federacio. Laŭ paragrafo 2 de Artikolo 1 de la Konstitucio de Respubliko Tatarstano de 1992, la nomoj "Respubliko Tatarstano" kaj "Tatarstano" estas ekvivalentaj. La rusa kaj la tatara estas oficialaj lingvoj en la respubliko Tatarstano[6].

Subjekto de Rusia federacio
Respubliko Tatario
ruse Республика Татарстан
tatare Татарстан Республикасы

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Federacia distrikto Volgo
Ĉefurbo Kazano
Prezidento Rustam Minniĥanov
Fondita 27-a de Majo 1920
Demografio
Loĝantaro 3 786 488 loĝantoj
(Stato: 14-a de oktobro 2010)[1]
Loĝdenso 56 loĝ./km²
Oficialaj lingvoj Tatara, Rusa
Etnoj tataroj (53,2 %)
rusoj (39,7 %)
ĉuvaŝoj (3,1 %)
udmurtoj (0,6 %)
(Stato: 2010)Ŝablono:Informkesto federacia subjekto de Ruslando/zorgado/etnoj
Geografio
Areo 67 847 km²[2]
Pliaj informoj
Horzono UTC+3
Poŝtkodoj 420000–423999
Aŭtokodoj 16, 116
OKATO 92
ISO 3166-2 RU-TA
Retpaĝaro www.tatar.ru
IranTurkmenistanoĈinioKazaĥioUzbekioMongolioJapanioNorda KoreioĈinioNorvegioDanioGermanioSvedioUsonoFinnlandoKirgisistanoGeorgioTurkioArmenioAzerbajĝanoUkrainioPollandoLitovioLatvioEstonioBelarusioNorvegioSaĥalena provincoKamĉatka regionoJüdische Autonome OblastRegion PrimorjeRegion ChabarowskTuwaĤakasioKemerowa provincoAltajoRegiono AltajNovosibirska provincoOmska provincoTjumena provincoTomska provincoBurjatioRegiono TransbaikalioAmura provincoMagadana provincoAutonomer Kreis der TschuktschenIrkutska provincoJakutioRegiono KrasnojarskAutonomer Kreis der Jamal-NenzenAutonomer Kreis der Chanten und Mansen/JugraSverdlovska provincoĈeljabinska provincoKurgana provincoOrenburga provincoAutonomer Kreis der NenzenKomiioBaŝkirioRegion PermVologda provincoKarelioMurmanska provincoArĥangelska provincoKaliningrada provincoSankt-PeterburgoLeningrada provincoTatarioUdmurtioKirova provincoKostroma provincoSamara provincoPskova provincoTverja provincoNovgoroda provincoJaroslavla provincoSmolenska provincoMoskvoMoskva provincoVladimira provincoIvanova provincoMariioĈuvaŝioMordvioPenza provincoNiĵnij-Novgoroda provincoUljanowska provincoSaratova provincoBrjanska provincoKaluga provincoTula provincoRjazana provincoOrjola provincoLipecka provincoVoroneĵa provincoBelgoroda provincoKurska provincoTambova provincoVolgograda provincoRostova provincoAstraĥana provincoKalmukioDagestanoAdigeioKrasnodara regionoKaraĉajio-ĈerkesioKabardio-BalkarioStavropola regionoNord-Ossetio-AlanioInguŝioĈeĉenioSituo en Ruslando
Pri ĉi tiu bildo
Information icon.svg
vdr
55.3550.75

GeografioRedakti

 
Naberezhnye Chelny, dua plej granda urbo de Tatarstano

La subrepubliko situas inter la riveroj Volga kaj Kama, ĉirkaŭ 800 kilometrojn de Moskvo. Gi situas en Meza Volgio (aliaj riveroj estas Belaja, Vjatka kaj Ik) kaj etendiĝas ĉirkaŭ 400 km orientokcidente kaj 300 km nordsude. La ĉefurbo de la respubliko estas Kazano.

Aliaj gravaj urboj estas:

Gravaj vilaĝoj: Bolŝije Tigani

KlimatoRedakti

  • Averaĝaj temperaturoj en januaro: –16 °C
  • Averaĝaj temperaturoj en julio: +19 °C
  • Meza jarpluvo: pli ol 500 mm/m²

DemografioRedakti

La plimulto de la loĝantaro estas tataroj, tjurka popolo kiu parolas la tataran, kutime skribitan per latina alfabeto bazita sur la turka alfabeto.

Malgraŭ la klopodoj de la aŭtoritatoj de la respubliko iom post iom enkonduki la latinan alfabeton anstataŭ la cirilan alfabeton en la jaroj 2000–2010 al la tatara lingvo - la Supera Kortumo de la Rusa Federacio en 2002 malpermesis la uzon de necirilaj alfabetoj por la tielnomataj 'internaj minoritatoj' (la escepto estas la karela lingvo, en kiu oni verkis literaturon el la antaŭrusa periodo en latina alfabeto). La tatarstana registaro, homrajtaj grupoj kaj kelkaj rusaj intelektuloj kontraŭstaris tion.

En Tatario loĝas ĉirkaŭ 3,8 milionoj da loĝantoj (2022), el kiu 52,9% estas tataroj, 39,5% rusoj, kaj ĉirkaŭ 1% konsistas el baŝkiroj, ĉuvaŝoj, mordvoj, ukrainoj. Nur 23% de la tataroj loĝas en Tatario, pro interalie la disig- kaj regagadoj de Stalin, per kiu la teritorio en kiu la tataroj loĝas estis disigita en pluraj regunuoj.

La tataroj migris de la nomadaj popoloj kiuj iris okcidenten ekde Sud-Siberio inter la 10-a kaj 13-a jarcento. La vorto, tataro, referas al popolo kiu venas origine de Turkio kaj Mongolio.

HistorioRedakti

MezepokoRedakti

La tatara ŝtato estis establita en la 9-a jarcento kiel Volgia Bulgario. La loĝantoj de ĉi tiu lando adoptis Islamon ĉirkaŭ 922. En 1230/1240 la lando estis konkerita de la mongoloj, kiuj nomis la loĝantoj tataroj. En la 1530-aj jaroj, tiuj teroj iĝis parto de la Kazana Ĥanlando. Kiam caro Ivano la Terura konkeris la Ĥanlandon en la 1650-aj jaroj, li ankaŭ integrigis la tatarajn terojn en Rutenion, kaj kelkaj tataroj estis devigitaj konvertiĝi al la (ortodoksa) kristanismo. Caro Ivano estas malamata figuro en multaj tataraj rondoj ĝis hodiaŭ. En 1593, li ordonis disfaligi ĉiujn moskeojn en la areo. La malpermeso konstrui novajn moskeojn estis nuligita nur de la Carino Katerina la 2-a (Rusio), kaj la unua moskeo estis konstruita danke al ŝia subteno en la jaroj 1766-1770. Ĝis hodiaŭ, ŝi estas konsiderita unu el la rusiaj regantoj plej favore al la tataroj.

19-a – 20-a jarcentojRedakti

Jadidismo kiel klerismoRedakti

En la 19-a jarcento Tatarstano iĝis la centro de jadidismo, kiu estis noviga kaj klerisma movado en la tjurka mondo kaj inter volgaj-uralaj tataroj. Tiuj kiuj estis edukitaj en la okcidenta stilo faris provojn enkonduki tiun saman stilon en tatarajn lernejojn kaj madrasojn tiel ke la tatara popolo povis progresi en sia edukado. Kiel en la okcidentaj landoj, devus ekzisti nigra tabulo, instruista katedro kaj seĝo, skribotabloj por la lernantaro, kaj la klasĉambroj estu ekipitaj per la necesaj mapoj kaj (nigraj) tabuloj. Tiuj kiuj defendis tiun ideon estis nomitaj jaditoj aŭ jaditistoj[7].

Inter la 19-a kaj 20-a jarcentoj, nacia movado centrita ĉirkaŭ la Wäisi-movado komencis aperi. La Wäisi-movado ligis islamon kun socialismo kaj establis kunlaboron kun la rusaj socialistoj, socialdemokratoj kaj komunistoj kiuj formis la kontraŭ-caran opozicion. Dum la interna milito en Rusio de 1918-1920, la tataroj staris sur ĉiuj tri flankoj de la barikado ("blankuloj", "ruĝuloj", "naciistoj"). Post la lasta rezisto estis disbatita de la Ruĝa Armeo la Tatara Aŭtonoma Sovetia Socialisma Respubliko estis establita, kiu oficiale okazis la 27-an de majo 1920. La Volgiaj tataroj ne estis inkluditaj en la teritorio de la Respubliko, kaj multaj etne tataraj teroj estis integrigitaj en Baŝkirio. En la aŭtonoma respubliko, laŭ iniciato de la Wäisi aliancita kun la bolŝevikoj, komunumoj estis establitaj surbaze de la principoj de islama socialismo. Post la morto de Vladimir Lenin en 1924, Wäisi reprenis ilian subtenon por la registaro kaj rekonis ke islamo estas ideo aparta de komunismo en la bolŝevika versio. Kiel rezulto, la movado estis eksponita al elpurigoj fare de la administracio de Josif Stalin kaj estis detruita en la 1930-aj jaroj[8].

Post la disfalo de SovetunioRedakti

Tatarstano deklaris la sendependecon la 30-an de aŭgusto 1990. La 15-an de februaro 1994, interkonsento estis atingita inter la rusa registaro kaj la registaro de Tatarstano, sub kiu Tatarstano iĝus "sendependa ŝtato asociita kun la Rusa Federacio". Tiu ĉi vortumo estis akceptita de ambaŭ flankoj, do formale Tatarstano ne estis parto de Rusio, sed fakte ĝi estis, ĉar ĝi havis kun komunan ekonomion, monan zonon, armeon kaj eksteran politikon kun la Rusa Federacio, En la revizio de la Tatarstana Konstitucio (2000), la Respubliko agnoskis esti parto de la Federacio. La nuna aŭtonomio de la Respubliko nur iomete diferencas de tiu de aliaj respublikoj. Tio estas malgraŭ la konsiderinda influo de la gvidado de Tatarstano en Kremlo. La licencplatoj de veturiloj registritaj en Tatarstano estas markitaj kun numero 16 en la supra dekstra angulo super la rusa flago kaj la literoj RUS.

EkonomioRedakti

Ekonomie, Tatario estas ege grava regiono. La respubliko produktas petrolon, gason kaj ĝi havas multajn bonajn industriojn por fari maŝinojn, kiel ekzemple kamionojn kaj bombavidaliojn.Ĝia ekonoma kaj strategia valoro verŝajne estas la kaŭzo por sia speciala pozicio en la Rusia federacio. Tatarstano estas konsiderata unu el la plej riĉaj respublikoj en la Rusa Federacio kaj povas plenumi sian propran ekonomian politikon. Nafto kaj tergasaj resurcoj kontribuas al la riĉeco de la respubliko.Pro tio Tatarstano estas ankaŭ la plej granda dukta transportcentro en Orienta Eŭropo. La naftodukto Дружба [druĵba] (=amikeco) transportas tatarstanan petrolon al Eŭropa Unio. Malgrandaj kaj mezgrandaj kompanioj okupas 20% de la malneta enlanda produkto, kiu estas la plej alta parto laŭ rusaj normoj. Laŭ taksoj de la rusaj federaciaj aŭtoritatoj, Tatarstano okupas la duan lokon laŭ ekonomia disvolviĝo post Moskvo.

KulturoRedakti

La Respubliko havas tre riĉan historian kaj kulturan heredaĵon. La renkontiĝo de almenaŭ tri kulturoj (tjurktatara, rusa kaj finn-ugra) kaj du religioj (islamo kaj ortodoksa kristanismo) difinas la unikecon de tiu ĉi regiono, la originalecon de ĝia kulturo kaj ĝiaj valoroj. La tuta tatara kulturo disvolviĝis sur tiu ĉi bazo. La blazono de la respubliko estas nomita Aq Bars kaj devenas de la tempo de la Ĥanlando.

En Tatarstano estas eldonitaj 825 gazetoj kaj revuoj, inkluzive de regionaj gazetoj en la rusa, tatara, udmurta kaj ĉuvaŝa.

Historiaj kaj geografiaj faktoroj determinis la situon de Tatarstano ĉe la kuniĝo de du ĉefaj civilizacioj: orienta kaj okcidenta, kio grandparte klarigas la diversecon de ĝia kultura riĉeco[9].

Estas 16 profesiaj kaj dekoj da amatoraj teatroj en Tatarstano prezentantaj teatraĵojn en la tatara, la rusa, kaj aliaj lokaj lingvoj. La registaro intense rekonstruas siajn antaŭrusajn kaj religiajn monumentojn (ĉi-lastaj preskaŭ tute detruitaj en la sovetia tempo).

La ŝtato havas fortajn kulturajn rilatojn kun sia orienta najbaro, la Respubliko de Baŝkirio, oficiale Respubliko Baŝkortostano[10].

Monda kultura heredaĵo de UneskoRedakti

Sur la teritorio de la respubliko estas tri mondaj heredaĵoj de Unesko[11]:

  • Kremlo de Kazano, unu el la klaraj ekzemploj de la ŝtata kultura politiko en la kampo de konservado kaj popularigo de heredaĵo estas Kazan Kremlo. Dum la festado de la 1000-a datreveno de Kazan, miloj da loĝantoj de la respubliko kaj gastoj de proksima kaj fore eksterlande atestis la grandecon de la restaŭrita Anunciacia katedralo (Kazano) kaj la ĵus rekonstruita Moskeo Kol Ŝerif, simbolante la pacan kunekzistadon de la du ĉefaj religioj de la respubliko - islama kaj ortodoksa (kristana) religioj. La unikeco de la Kremlo de Kazano kiel escepta pruvo de historia kontinueco kaj kultura diverseco dum longa tempo estis konfirmita la 30-an de novembro 2000 en sesio de la interregistara komitato de Unesko en Aŭstralio per inkludo de ĝi en la Listo de Monda Kultura Heredaĵo. Krom la Kremlo de Kazano ankaŭ la tiea Instituto de Kulturo de Paco estas sub la aŭspicioj de Unesko.
  • Bulgara Ŝtata Muzeo (Antikva Bolgar), la ĉefurbo de la antikva Bulgara Ĥanlando (Volgia Bulgario),
  • La Ĉieliro-katedralo kaj monaĥejo sur la insulo-urbo Svijazhsk.

MuzikoRedakti

 
Zurna, tipa korna blofinstrumento konata en Tatarstano kaj en multaj aliaj tjurkaj landoj, origine ĝi venas el Irano (سرنای aŭ surnāy).

Tradicia tatara muzikoRedakti

Tradicia tatara muziko estas miksaĵo de tjurkaj, mongolaj kaj finnaj elementoj, kiuj laŭdire transpontas mongolan kaj hungaran muzikojn. Tamen, la plej karakteriza trajto de tatara tradicia muziko estas la kvintona gamo, kiu akordiĝas kun la ĉinaj kaj vjetnamaj muzikaj tradicioj. Instrumenta dancmuziko, sekulara kantado kaj sankta muziko estas ĉiuj parto de la tatara popolmuziko.

La kuraj' (baŝkira: ҡурай, tatara; Quray,[quˈrɑɪ]) estas la nacia muzikinstrumento de la baŝkiroj kaj tataroj kaj estas longa malferma finblovita fluto kun du al sep fingrotruoj. Alia tipa tatarta muzikinstrumento estas ankaŭ la buŝharpo. Multaj el la verkoj de la rus-tatara komponisto Sofia Gubaidulina estis inspiritaj de tatara muziko. La unua tatara opero, Saniä, estis enscenigita en 1925. La Nacia Tatarstana Orkestro estas la plej grava simfonia orkestro en Tatarstano.

Nuntempa populara muzikoRedakti

Tatarstanto havas kantistojn kiuj kantas en la tatara lingvo kiel ekzemple Гузель Ахметова (Guzel Akhmetova) aŭ ИттифакЪ (İttifaQ kiu estis inter la unuaj grupoj kiuj prezentis repon en la tatara lingvo. Tataraj popkantistoj Alsou Abramova (kiu kantas en la angla, rusa kaj tatara) kaj Zemfira (kiu kantas plejparte en la rusa) apartenas al la plej popularaj kantistoj en Rusio.

Unu el la plej rimarkindaj artistoj, kiu akiris sian propran niĉon en tatara muziko, estas la fama mondmuzika kantisto kaj komponisto Zulya Kamalova, kiu nuntempe loĝas en Aŭstralio.

Unu el la plej elstaraj ekzemploj de nuntempa tatara muziko estas la rokopero İl Gizüçe Bolğarda kiu estas fuzio de tatara popolmuziko, tatara opera tradicio kaj okcidentaj rok-muzikaj aranĝoj kun rusaj rokinfluoj.

EdukadoRedakti

La plej multaj lernejoj estas publikaj kune kun malmulto de lernejoj prizorgitaj fare de eklezioj aŭ moskeoj. La lerneja jaro komenciĝas en septembro. La Ŝtata Universitato de Kazano estas unu el la ĉefaj centroj de supera edukado en Rusio.

  • Ŝtata Universitato de Kazano
  • Ŝtata Medicina Universitato de Kazano
  • Ŝtata Teknika Universitato de Kazano
  • Rusa Islama Instituto en Kazano

LingvopolitikoRedakti

La tatara lingvo estas unu el la ĉefaj simboloj de la speciala statuso de Tatarstano ekde la fruaj 1990-aj jaroj.

La tago de la gepatra lingvo estas festata ĉiujare la 26-an de aprilo[12].

La konstitucio de la respubliko, adoptita en 1992, atribuis la statuson de ŝtata lingvo al la tatara lingvo samkiel al la rusa. La regiona leĝo pri lingvoj igis la studon de la tatara lingvo deviga en mezlernejoj por reprezentantoj de ĉiuj naciecoj. Tiu leĝo kondiĉis, ke la rusa kaj tatara lingvoj estu studataj en egalaj volumoj[13].

Tamen la aŭtoritatoj de Tatarstano, sub premo de la centro, forlasis unu el la ĉefaj simboloj de aŭtonomio, nome la devigan instruadon de la tatara lingvo en la lernejoj de la respubliko. Fakuloj opinias, ke la lingva afero ĝenos la rilatojn inter Kazano kaj Moskvo por longa tempo[14].

La 21-an de julio 2017, la rusa prezidento Vladimir Putin, en kunveno de la Konsilio pri Interetnaj rilatoj, deklaris, ke laŭ li, "devigi homon lerni lingvon, kiu ne estas lian denaska lingvon, estas same neakceptebla kiel redukti la nivelon kaj tempon de la instruado de la rusa"[14] [15], kiu kaŭzis multajn diskutojn[16] en la kampo de edukado[17] kaj inter loĝantoj de multaj regionoj, inkluzive de Tatarstano. Plue, la prezidento ordonis al la Ĝenerala Prokuroro de Rusio, Yuri Chaika, fari kontrolon pri la libervola naturo de la studado de naciaj lingvoj en lernejoj antaŭ la 30-a de novembro 2017[18]. Sekve de la inspektadoj, multaj avertoj estis eligitaj al direktoroj de lernejoj en Tatarstano postulante ke la tatara lingvo estu forigata de la deviga instruplano pro ĝia foresto de la federacia normo. Tatarstana prezidento Rustam Minnikhanov esprimis sian opinion pri la problemo, ne konsentante ke la ŝtata lingvo de la respubliko povus esti libervola[19].

La tatara ne plu deviga lernobjekto en lernejojRedakti

La 29-an de novembro 2017, la parlamento de Tatarstano, kiu antaŭe subtenis la konservadon de la egala statuso de la rusa kaj tatara lingvoj en la respubliko, inkluzive en la kampo de edukado, unuanime voĉdonis por la libervola studo de la tatara lingvo en lernejoj kun la skriba konsento de la gepatroj [20] kaj reduktis la horojn de ĝia instruado en lernejoj de 20 ĝis maksimume du horoj semajne[21]. Rezulte de tio, la tatara lingvo estis forigita de la eduka sistemo de la respubliko kiel deviga lernobjekto[22].

Ĉi tiu decido malobservis la Konstitucion de la Rusa Federacio, same kiel la rusan federacian leĝaron kiu disponigas egalan juran statuson por la rusa kaj la tatara lingvoj en Tatarstano[23].


Multaj fakuloj esprimis zorgon, ke la ekskludo de la ŝtataj lingvoj de la respublikoj el la deviga lerneja instruplano metus ilin sur la randon de formorto. Oni esprimis opiniojn, ke estas politikaj motivoj en la agado de la federacia centro pri la lingva instruado[24].

 
Minareto apud preĝejo en Bolgar

ReligioRedakti

La plej disvastigita religio en la Respubliko de Tatarstano estas islamo (sunaismo), al kiu apartenas 54 procentoj de la loĝantaro. La dua plej grava religio estas kristanismo (rusortodoksa eklezio). Katolikaj paroĥoj ekzistas en Kazano kaj Naberezhnye Chelny. Ili apartenas al la Episkopejo de Sankta Klemento en Saratov.

Krome, anoj de la judaismo kaj budhismo estas malmulte reprezentitaj kaj 1% de la tataroj (tiuj en Siberio) aliĝas al antikva Tengrismo.

La plej ofta kredo estas sunaismo kaj rusa ortodokseco . Aktuale en 2004, ekzistis 1,208 konstruaĵoj uzitaj por religiaj celoj en Tatarstano; 1,014 el kiuj estis islamaj, kaj 176 - rusaj ortodoksaj.

 
Blanka moskeo en Bolghar

Rolo de IslamoRedakti

En Tatarstano, religio kaj la ŝtato estas apartaj unu de la alia, kvankam kiel en la resto de Rusio, religiaj aŭtoritatoj estas subigitaj al la ŝtato.

La komenco de la 1990-aj jaroj estis karakterizita per la institucia evoluo de Islamo en Tatarstano, kiu estis ĉefe reflektita en la rapida kresko de islamaj komunumoj.

En 1998, estis fondita la Rusa Islama Universitato (Rossiskij Islamskij Universitet) en Kazano kiel islama universitato. Ĝi daŭre ekzistas hodiaŭ kiel la Rusa Islama Instituto (Rossiskij Islamskij Institut).

ReferencojRedakti

  1. Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, p. 12–209; 11, p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
  2. Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
  3. https://vortaro.net/#Tatario_kd
  4. https://vortaro.net/#Tatarujo_kd
  5. (rusa) Geografiaj nomoj de Rusio. Toponima Vortaro / Pospelov E.M. - Moskvo: AST, Astrel, 2008. - P. 433. - 528 p. - 1500 ekzempleroj.  - ISBN 978-5-17-054966-5 , 978-5-271-20728-0.  - "Tatarstano, respubliko ene de la Rusa Federacio"
  6. (en) Whalley, Zita, "Will the Tatar Language Become Extinct?", Culture Trip, la 31-an de majo 2018.
  7. Alsu Kamalieva, Eduko en la Verkoj de Ayaz Ishaki , Turkish Studies, Volume 4/3 Spring 2009, Erzincan, 2009, p. 1266 " (PDF), arkivita el la originalo (PDF) la 21-an de aŭgusto 2010
  8. Nadeem F. Paracha: Islamic Socialism (Parto 1).
  9. (de) Im Reich der Tataren, Spiegel Online, la 14-an de septembro 2009
  10. (en) "Tatarstan And Bashkortostan Become More Close"(Tatarstano Kaj Baŝkortostano Fariĝas Pli Proksimaj). Plenuma Komitato de Monda Kongreso de Tataroj. la 23-an de decembro 2010. Arkivita el la originalo la 17-an de julio 2012 .
  11. (ru) В Татарстане три исторических объекта признаны мировым достоянием Подробнее (En Tatarstano, tri historiaj objektoj estas agnoskitaj kiel monda heredaĵo, Kazanskiye Vedomosti.
  12. (en) Oficiala retejo de la Respubliko de Tatarstano - Ferioj kaj Memortagoj Arkivigite je 2006-09-24 per la retarkivo Wayback Machine, arkivita la 24-an de septembro 2006 ĉe la Wayback Maŝino.
  13. (ru) Без языка: Казань отказалась от обязательных уроков татарского (Neniu lingvo: Kazan rifuzas devigajn tatarajn lecionojn), BBC News, rusa servo, la 1-an de decembro 2017.
  14. 14,0 14,1 (ru) Neniu lingvo: Kazan rifuzas devigajn tatarajn lecionojn, BBC rusa servo, la 1-an de decembro 2017.
  15. (ru) Putin: "Devigi homon lerni lingvon kiu ne estas denaska de li estas neakceptebla, Business Gazetta
  16. (ru) Fattakhov: "Putin ne celis Tatarstano kiam li parolis pri la neakceptebleco de deviga lingvolernado" , Business Gazetta
  17. (ru) Ministerio pri Edukado kaj Scienco de la Respubliko Tatarstano: La studo de la tatara lingvo restos deviga, Business Gazetta
  18. (ru) Putin ordonis al Chaika kontroli la libervolan naturon de la studado de naciaj lingvoj - ĝis la 30-a de novembro, Business Gazetta
  19. (ru) Ĉernobrovkina, Elena, Rustam Minnikhanov: "Kiel la studado de la ŝtata lingvo povas esti libervola?!", Business Gazetta
  20. (ru) Vandysheva, Natalya Goloburdova, Gulnaz Badretdin, Alfred Mukhametrahimov, Elena Kolebakina-Usmanova, Olga "Ĉu tio estas farita intence, por ke ĝi estus malbona por Putin en Tatarstano?", Business Gazetta
  21. (ru) Tatarstano abolis la devigan studon de la tatara lingvo en lernejoj, Interfax.ru, la 29-an de novembro 2017.
  22. (ru) Goloburdova, Natalia "Sen malferma debato kaj sen demandado": la Ŝtata Konsilio de la Respubliko de Tatarstano aprobis la "volontulan" tataran lingvon, Business Gazetta
  23. (en, ru, it, pl, es, jp) Elmira Lyapina, Is a revival of Tatar selfhood possible despite Russia's identity politics? (Ĉu ebla reviviĝo de tatara memeco malgraŭ la identeca politiko de Rusio?), Global Voices, la 3-an de septembro 2021, alirite la 27-an de aprilo 2022.
  24. (ru) Ismagil Ĥusnutdinov: "Sub la slogano de libervolemo, ili provas forpeli la tataran lingvon el lernejoj", Business Gazetta

NotoRedakti

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la artikolo Татарстан en la rusa vikipedio, listo de aŭtoroj kaj en la artikolo Tartarstan en la germana vikipedio, listo de aŭtoroj.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti