Sunaismo

branĉo de islamo

Sunaismo[1] (arabe أهل السنة, Ahl as-Sunna) estas la plej granda religia grupo de islamo[2]. La praktikantoj nomiĝas sunaistoj. Akceptiĝas, ke la nomo devenas de la vorto Sunao, kiu reprezentas la linion de penso de Mohamedo. Ŝajne la termino venas de la vorto «Sunnah», kiu signifas vojo/pado, kio rilatas al la ideo ke sunaismo estas la vojo inter ŝijaismo kaj ĥariĝismo[3].

Sunaismo
skolo de Islamo
islamo
Komenco 7-a jarcento vd
Lingvoj

araba lingvo

vdr
Ŝtatoj kun islama loĝantaro de pli ol 10 procentoj
verde: sunaismaj regionoj, ruĝe: ŝijaismaj regionoj, blue: ibadioj (Omano)
Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

La sunaistoj (arabe أهل السنة والجماعة, Ahl as-Sunna ŭa-l-Ĝamāʿa) estas la majoritata grupo en la tutmonda islama komunumo, al kiu apartenas 87-90% el ĉiuj tutmondaj islamanoj. Ĝin karakterizas pli granda emfazo al la profeto, la sahaboj (precipe la raŝidunaj kalifoj) kaj la kutimoj kiuj deriviĝas el tio. Ĝia nomo devenas el la fakto ke, krom Korano, la sunaistoj estas sekvantoj de la Sunao, nome kolekto de diraĵoj kaj faroj atribuitaj al la profeto Mahomedo. Kvankam la sunaisma Islamo konsistas el diversaj teologiaj kaj juraj skoloj kiuj disvolviĝis tra diversaj historiaj medioj, lokoj kaj kulturoj, la sunaistoj de la tuta mondo kunhavas kelkajn komunajn kredojn: nome la akcepto de la legitimeco de la unuaj kvar sukcedantoj de la profeto Mahomedo (nome Abu Bakr, Umar ibn al-Ĥattab, Uthman ibn Affan kaj Ali ibn Abi Talib), kaj la kredon, ke aliaj islamaj branĉoj enkondukis plinovigojn (bidah), al la majoritata kredo. La diferencoj inter sunaismaj kaj ŝijaismaj islamanoj aperis el malkonsento pri kiu devas sukcedi Mahomedon kaj ekde tiam ili akiris pli grandan politikan signifon, same kiel teologiajn kaj jurskolajn implicojn.

Laŭ la tradicioj de Sunaismo, Mahomedo ne klare nomumis sukcedanton, kaj la islama komunumo agis laŭ sia Sunao elektante lian bopatron Abu Bakr kiel unuan kalifon. Opozicie, la ŝijaistoj defendas, ke Mahomedo ja anoncis sian bofilon kaj kuzon Ali ibn Abi Talib kiel sia sukcedonton, precipe dum la prediko de Gadir Ĥum. La politikaj tensioj inter sunaistoj kaj ŝijaistoj daŭris kun diversa intenseco laŭlonge de la islama historio kaj en pli ĵusaj epokoj eĉ pliakriĝis pro diversaj etnaj kaj naciaj konfliktoj (ekzemple inter Irano kaj Sauda Arabio aŭ interne de Irako) kaj la apero de vahabismo.

La sunasima islamo disvolviĝis el la luktoj en la frua islamo pri la estreco. La politikaj kaj religiaj sintenoj aperis pro la disputoj pri la difino de la "vera" kredaro, la libereco kaj la determinismo. La sunaistoj tendencas malakcepti troan raciismon aŭ intelektulismon en aferoj de kredaro, kaj centriĝas en la spirito kaj la intenco de la unuarangaj fontoj, uzante se necese neraciajn argumentojn por defendi sian intencitan ortodoksecon kaj refuti la konsideratan herezon.[4][5]

En la araba lingvo, la sekvantoj de la Sunaisma Islamo estas nomataj arabe أهل السنة والجماعة, Ahl as-Sunna ŭa-l-Ĝamāʿa ("la popolo de la Sunao kaj la komunumo") aŭ pli simple Ahl as-Sunna ("la popolo de la Sunao"). Kvankam ofte la Sunaisma Islamo estas nomata "ortodoksa islamo," jam kelkaj fakuloj konsideras tiun tradukon tute maltaŭga.

La Korano, kun la haditoj (speciale tiuj kompilitaj en Kutub al-Sittah - la ses libroj) same kiel la jura interkonsento deviga, formas la bazon de la tuta tradicia jurisprudenco ene de la Sunaisma Islamo. La dekretoj de Ŝario estas derivataj el tiuj bazaj fontoj krom el la analogia rezonado, la konsiderado de la publika bonfarto kaj la jura diskrecio, uzante la principojn de jurisprudenco disvolvigitaj de la tradiciaj juraj skoloj. En aferoj pri kredaro, la sunaisma tradicio defendas la ses pilierojn de la Imamo (nome la fido), kaj enhavas la skolojn Aŝarijo kaj Maturidi de raciisma teologio, same kiel la tekstisman skolon konatan kiel tradiciisma teologio. La Sunaisma Islamo ne estas kohera linio de tradicio, sed plifirmigo de doktrinoj kaj sintenoj al kiuj oni alvenis laŭlonge de la tempo en tre diversaj diskutoj kaj verkoj.

Origino redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fitna.

Estonta unu de la grandaj unudiismaj religioj de la mondo, Islamo aperis en la jaro 610 en Arabio, sekvante la revelacion pri kiu Mahomedo diris veninta el la Ĉefanĝelo Gabrielo ĉe la montkaverno Hira. Tiu revelacio estis reproduktita en versegoj nomitaj "aleĝa", kiuj estas arigitaj en ĉapitroj, nomitaj suraoj, kiuj formas organisme tion kio estas konata kiel la sankta teksto de la Korano. Je la morto de la profeto Mahomedo en la jaro 632, liaj sekvantoj ekpridemandis la aferon pri kiu esti lia sukcedanto.

 
Ali rajdante sur blua mulo, estas alproksimigita de delegitaro de Kurajŝoj. Ĉe Ali okazis la disbranĉigo de islamanoj en la du grandaj tendencoj, unue pro simplaj sukcedaj aferoj, poste pro religiaj kaj juraj koncernoj.

La tri unuaj kalifoj (samtempe religiaj kaj politikaj estroj) estis Abu Bakr, Umar ibn al-Ĥattab kaj Uthman ibn Affan. Post la murdo de tiu lasta, Ali Ibn Abi Talib, bofilo kaj kuzo de Mahomedo (Ali estis edzo de Fatima, filino de Mahomedo), krom patro de liaj nepoj, reklamis siajn sukcedajn rajtojn kaj estis elektita kiel la kvara kalifo (656-661), kvankam ne unuanime, kaj li trafis perfortan opozicion estrita de da por Mu'awiya, membro de la klano Umajida kaj guberniestro de Sirio. Ambaŭ grupoj luktis en la batalo de Siffin en la jaro 657, en kiu la partianoj de Ali estis venkitaj, pro kio restis Mu'awiya kiel nova kalifo. Ali estis murdita en 661 kaj liaj partianoj agnoskis kiel sia sukcedanto lian filon Hussein, kiu mortis poste en la Batalo de Karbala (680). Tiu konflikto rezultis en la du plej gravaj grupoj ene de la islamo: nome la sunaistoj kaj la ŝijaistoj. La tria grupo laŭ gravorango estis tiu de la ĥariĝistoj.

La sunaistoj, kiuj estas la 85% de la tutmondaj islamanoj, sekvis la elekton de la kvar unuaj kalifoj, nome La bongviditaj. La nomo Sunaismo devenas de Sunao, de la arablingva esprimo Ahl as-Sunna ul-Muhammad ŭa-l-Ĝamāʿa, kiu signifas “popolo de la ekzemplo de Mahomedo kaj ties komunumo.” La sunaistoj ricevas sian nomon pro la grabo kiun ili atribuas al la Sunao, nome kolekto de diraĵoj kaj faroj atribuitaj al Mahomedo kaj transpasitaj parole. Alivorte, ili bazas siajn kredaron kaj praktikon ne nur sur la Korano, sed ankaŭ sur la paroldevena tradicio de la Sunao.

La ŝijaistoj, kiuj estas proksimume la 10% de la tutmondaj islamanoj, konsideras, ke estis Ali la vera iniciatinto de la sukceda linio de Mahomedo. Etimologie, ŝijaisto devenas de Ŝiat 'Alī (partio de Ali). La ŝijaistoj konsideras, ke la kalifoj postaj al la morto de 'Alī estis uzurpintoj.

La ĥariĝistoj (nomitaj ankaŭ kariĝistoj) pensas, ke la kalifeco venas el la komunumo, kiu devas elekti libere tiun kiu estas plej digna "kvankam estas nigra sklavo".

Historio redakti

Tre ofta eraro konsistas en la malferma akcepto ke la sunaisma islamo reprezentas la normigan islamon kiu aperis dum la periodo kiu sekvis al la morto de Mahomedo, kaj ke kaj Sufiismo kaj Ŝijaismo disvolviĝis el la sunaisma islamo. Tiu percepto rilatas parte al ties baziĝo sur fontoj tre ideologiitaj kiuj delonge estis akceptitaj kiel fidindaj historiaj studoj, same sur la fakto ke la enorma majoritato de islamanoj estas sunaisma. En la realo, kaj Sunaismo kaj Ŝijaismo estas la rezulto de kelkaj jarcentoj de konkurenco inter parlelaj ideologioj. La du tendencoj uzis unu la alian por plifortigi siajn proprajn identecojn kaj doktrinojn.

La kvar unuaj kalifoj estas konataj inter la Sunaistoj kiel la Raŝidunoj, Kvar Justaj Kalifoj aŭ "la Bongviditaj." La sunaistoj agnoskas la menciitan Abu Bakr kiel la unuan, Umar kiel la duan, Utman kiel la tria kaj Ali kiel la kvara. La Sunaistoj agnoskis diversajn regantojn kiel kalifojn, sed ili inkludis neniun plie en la listo de la Raŝidunoj post la murdo de Ali, ĝis la kaliflando estis oficiale abolita konstitucie en Turkio en la 3a de Marto 1924.

Transiro de la kaliflando al dinastia monarkio de la klano Banu Umajida redakti

Je la momento de sia morto en la jaro 632 (estante 62 jaraĝa), Mahomedo estis konkerinta Mekkon kaj unuiginta la triboj de Arabio sub unusola religia registaro. Mahomedo estis jam proponinta la Konstitucion de Medino konata ankaŭ kiel Ĉarto de Medino, nome konstitucio kreita por finigi la akrajn luktojn inter la triboj en Medino, instituciante nombrajn rajtojn, devojn kaj respondecojn por la islamaj, judaj kaj alireligiaj komunumoj, unuigante ilin ĉiujn sub la ombrelo de la Ummao. La revolucio de Mahomedo okazigis nombrajn sociajn ŝanĝojn kaj kreis socion relative egalecema. Je la morto de Mahomedo startis la malkonsentoj pri kiu devas sukcedi lin kiel estro de la islama komunumo. Abu Bakr, kompano kaj intima amiko de Mahomedo estis elektita kiel unua kalifo. Dum la regado de Abu Bakr, la islamanoj supervenkis ribelon de arabaj triboj en historia epizodo konata kiel Ridda-militoj (aŭ Militoj pro Apostateco). La doktrinaj tekstoj de la Korano estis kompilita en unusola libro dum tiu tempo. La morto de Abu Bakr en 634, du jarojn post lia elekto rezultis en la sukcedo fare de Umar ibn al-Ĥattab kiel dua kalifo.

 
Pentraĵo de Ĥusejn portanta sian infanan filon dum li direktas sin al la armeo de Ĝazid. La Batalo de Kerbala markis la definitivan apartigon de la du islamaj branĉoj.

La semoj por la transiro de la institucio de kaliflando al vera regno estis jam dissemitaj, kiel estis timinta Umar, jam ekde la reĝimo de la tria kalifo Utman, kiu nomumis por gravaj postenoj de la registaro multajn de la membroj de sia propra klano, nome Banu Umaja, inklude gravulojn kiel Marŭan kaj sian duonfraton Al-Ŭalid ibn Ukba, kio iĝis la ĉefa tialo de agitiĝo kiu rezultis en lia murdo kaj sekvaj disputoj kiuj okazis dum la regado de Ali kaj la ribelo de Muaŭija, nome alia membro de la klano de Utman. Tio rezultis finfine en la establado de firma dinastia povo en la manoj de la klano Banu Umaja post Ĥusejn, plej juna filo de Ali kun Fatima, mortis en la Batalo de Kerbala.

La klano Umajida estis tribo de elitoj de Mekko kiu estis estinta akra opozicianta al Mahomedo sub la estreco de Abu Sufjan (patro de Muaŭija) ĝus ĝuste antaŭ la Konkero de Mekko. Je ties alveno al la povo kiel sukcedantoj de Mahomedo pere de la ascendo de Utman al la regado de la kaliflando; la egalecema socio formita kiel rezulto de la revolucio de Mahomedo estis anstataŭita per tavoligita socio inter kiuj estis posedantoj kaj kiuj ne estis posedantoj, pere de nepotismo kaj, laŭ vortoj de El-Hibri, "uzante la enspezojn de religia karitato (zakat) por financi familiajn interesojn, kion Utman justigis kiel al-sila (fila pia apogo)."

La kvara kalifo, Ali, dum sia mallonga reĝimo post la regado de de Utman plutenis vivostilon kaj aŭsteran kaj senluksan kaj klopodis barakte revenigi la egaleceman sistemon kaj la hegemonion de la juro sur la reganto idealigita en la mesaĝo de Mahomedo, sed li kontraŭis kontinuan opozicion kaj sinsekvajn militojn, unue kontraŭ la alianco inter Aiŝo, Talhah kaj Zubair, poste kontraŭ Muaŭija kaj finfine kontraŭ la ĥariĝistoj. Post lia morto liaj sekvantoj tuj elektis Hasan ibn Ali, nome lia plej aĝa filo kun Fatima, kiel lia sukcedanto. Hasan, tamen, tuj subskribis traktaton kun Muaŭija rezignante el la povo favore de tiu, kun kondiĉo inter aliaj ke ajna el ambaŭ kiu vivu pli ol la alia estos la kalifo kaj ke tiu kalifo ne nomos sukcedanton sed lasos la aferon de la elekto al la publiko. Hasan poste mortis venenigita kaj Muaŭija povis disponi de senrivala povo. Anstataŭ plenumi sian traktaton kun Hasan, li nomumis sian filon Jazid kiel sian sukcedanton. Post la morto de Muaŭija, Jazid petis al Ĥusejn, nome la plej juna frato de Hasan, filo de Ali kaj nepo de Mahomedo, ke li akceptu aliancon, sed tiu malakceptis. Dum la Batalo de Kerbala lia karavano estis sieĝita de la armeo de Jazid kaj tie li estis mortigita kun ĉiuj siaj viraj akompanantoj, nome totalo de 72 personoj, en batalo kiu daŭris unu tagon kaj per kiu Jazid establiĝis kiel kompleta suvereno, sed post lia morto forta populara insurekcio stariĝis kontraŭ lia dinastio por venĝi la masakron de Kerbala. La klano Banu Umaja, tamen, povis subpremadi ĝin rapide kaj regadis la islaman mondon ĝis ili estis siavice elpelitaj finfine fare de la Abasida Kaliflando.

La kaliflando kaj la dinastia monarkio de la klano Banu Abasi redakti

 
La Kaaba moskeo Masĝid al-Haram en Mekko estas la plej granda kaj plej grava moskeo en la mondo.

La regado kaj "kaliflando" de la Umajida klano venis al sia fino je manoj de la klano Banu Abasi, nome branĉo de la klano Banu Haŝim, nome la tribo de Mahomedo, nur por startigi alian dinastian monarkion priskribita kiel kaliflando ekde la jaro 750. Tiu periodo estas vidata kiel formiga en la sunaisma islamo ĉar la fondintoj de la kvar skoloj (nome Abu Hanifah, Malik bin Anas, Ŝafi'i kaj Ahmad bin Hanbal) praktikis ĉiuj dum tiu tempo, same kiel Ĝaʿfar as-Sadik, kiu prilaboris la doktrinon de la Imamaho, nome la bazo de la religia pensaro ŝijaisma. Ne estis formulo klare akceptita por determini la sukcedon en la Abasida Kaliflando. Du aŭ tri filoj aŭ aliaj samfamilianoj de la kalifo kiu mortis aperis kiel kandidatoj al la trono, ĉiu apogita de sia propra grupo de sekvantoj. Tiam okazis perforta okazaĵo okazis kaj la plej pova grupo venkis kaj esperis la favoron de la kalifo kiun li estis apoginta por la momento en kiu tiu ascendu al la trono. La kaliflando de tiu dinastio finis per la morto de la kalifo Al-Ma'mun en la jaro 833, kaj tiam startis la periodo de hegemonio de la Otomana Imperio.

La sunaisma islamo en la nuntempo redakti

 
Moskeo al-Nabavi, Medino, Sauda Arabio. Tiu lando, post perdi hegemonion el la disvastigo de Islamo en Azion kaj Nordafrikon dum pli ol jarmilo, rekuperis sian pozicion kiel centro kaj de sunaismo kaj de Islamo mem danke al la politika povo de la ekonomio bazita sur nafto kaj al la ideologia potenco de la Ŭahabismo.

La falo, fine de la Unua Mondmilito, de la Otomana Imperio, nome la plej granda sunaisma imperio kiu estis hegemonia en orienta Mediteraneo dum ses jarcentoj, markis la finon de la kaliflando. Tio rezultis en sunaismaj protestoj eĉ en malproksimaj lokoj inklude la Movadon Ĥilafat en Hindio, kiu post la sendependigo fisde Granda Britio apartigis Pakistanon, dominita de sunaistoj, disde la jarmila Barato. Pakistano, la sunaisma ŝtato kun pli granda loĝantaro en la momento de sia naskigo, siavice dividiĝis post interna milito en Pakistano kaj Bangladeŝo. La falo de la Otomana kaliflando rezultis ankaŭ en la apero de Sauda Arabio, dinastia absoluta monarkio kun la apogo de la britoj kaj de Muhamad ibn Abd al-Ŭahab, nome la fondinto de la Ŭahabismo. Al tio sekvis la konsiderinda apero kaj disvastigo de la Ŭahabismo, la Salafismo kaj la Ĝihadismo sub la influo de la predikoj de Ibn Tajmija, nome mem-proklamita defendanto de la tradicioj de Ahmad bin Hanbal. La cirkonstancoj produktitaj de la Malvarma Milito rezultis en forta apogo fare de okcidentaj landoj, kaj partikulare de Usono, al la radikaligo de la afganaj rifuĝintoj en Pakistano, trejnitaj kaj armitaj por lukti kontraŭ la afgana reĝimo komunista apogita de fortoj de la URSS en Afganio (kio estis nomita "invado" fare de Usono), kio rezultis en la retiriĝo de la sovetaj fortoj kaj la malvenko de la afgana registaro, kion profitis la reĝimo de la Talibanoj. La talibanoj elpostenigis el la povo la komunistojn en Afganio kaj formis reĝimon sub la estreco de Muhammad Omar, kiu estis nomita "Emiro de la fideluloj," kiel honoriga titolo por adresi sin al kalifoj. La talibana reĝimo estis agnoskita de aliaj sunaismaj gravaj reĝimoj kiel Pakistano kaj Sauda Arabio ĝis okazis la Atencoj de la 11-a de septembro 2001, fifarita de la grupo de Osama bin Laden - nome sauda denaske kaj apogita de la talibanoj, kio rezultis en milito nomita kontraŭ terorismo lanĉita kontraŭ la talibanoj fare de la aliancanoj kiuj iam armigis ilin kontraŭ la sovetoj.

 
Usona soldato montras kaptitan flagon de la Islama Ŝtato en Irako, Decembro 2010.

La sekvenco de historiaj okazaĵoj de la 20-a jarcento kondukis al akraj malkonsentoj en kelkaj sektoroj de la sunaisma komunumo pro la perdo de hegemonio en kelkaj regionoj iam de sunaisma dominado kiel en Levantenio, Mezopotamio (partikulare en Irako pro la sinsekvaj invadoj fare de Usono kaj ties aliancanoj profite al la ŝijaistoj), Balkanio, Norda Kaŭkazio kaj la Hinda Subkontinento. La lasta klopodo de grupo de salafistoj por restabli sunaisman kaliflandon okazis en la apero de la grupo militanta de la Islama Ŝtato, kies estro Abu Bakr al-Bagdadi estis konata inter siaj sekvantoj kiel kalifo kaj Amir-al-maumineen, "Komandanto de la Fideluloj." La Ĝihadismo, tamen, estas celo de opozicio ekde la interno de la islama komunumo (Ummao en araba) en ĉiuj mondoregionoj, kiel evidentiĝis en protestoj en multaj urboj de la tuta mondo. Aliflanke du potencoj en Mezoriento konkurencas por la mondoregiona hegemonio, nome Irano, en kiu Ŝijaismo estas majoritata, kaj Sauda Arabio, en kiu Sunaismo estas majoritata. Tre diversaj landoj kaj sektoroj alianciĝas kun unu aŭ la alia. Tio pri la tutmonda geopolitiko.

Pri la ideologis aspekto, la purema alproksimigo fare de Ibn Kathir, Muhammad Abduh kaj Muhmmad Raŝid Rida, multaj nuntempaj tafsiroj (eksegezaj traktatoj) forigas gravon al la iama signifo de la biblia materialo (Isra'ilijat). La duono de la arabaj komentistoj malakceptas la Isra'ilijat ĝenerale, dum la turkaj tafsiroj kutime permesas partajn referencojn al la biblia materialo. Tamen, la majoritato de nearabaj komentistoj konsideras ilin neutilaj aŭ neaplikeblaj. Ne estas facile determini ĝis kioma grado estas rekta influo de la Arab-israela konflikto en la afero. Ankaŭ ne klaras ĉu la malakcepto de la Isra'iljat estas motivita de la politika diskurso aŭ nur de la tradiciisma pensaro. La uzado de tafsir'ilmi estas alia elstara karaktero de la modernaj sunaismaj tafsiroj. Tafsir'ilmi ekzemple referencas al supozitaj sciencaj surprizoj trafitaj en la Korano. Resume, la baza ideo estas ke la Korano enhavas sciaron pri aferoj kiujn aŭtoro de la 7-a jarcento ne povis havi. Tiaj interpretoj estas popularaj inter multaj komentistoj. Tamen, kelkaj fakuloj, kiel la komentistoj de la Universitato Al-Azhar, malakceptas tiun alproksimigon, argumentante, ke la Korano estas teksto por la religia gvidado, kaj ne por la scienco kaj por la sciencaj teorioj kiuj povas esti refutitaj poste, tiel ke la tafsir'ilmi povus rezulti en la interpreto de fragmentoj de la Korano kiel falsaĵoj. La modernaj tendencoj en la interpretado de islama doktrino estas aktuale plej kutime alproksimiĝantaj al moderna publiko kaj purigante islamon de supozitaj ŝanĝoj, kelkaj el kiuj oni supozas, ke estis intencaj koruptoj entruditaj en islamon cele al minorigo kaj koruptado de la mesaĝo.

Sekvantoj redakti

La sunaistoj kredas, ke la Sahaboj, nome akompanantoj de la profeto Mahomedo, estas fidindaj transigantoj de la Islamo, ĉar kaj Dio kaj Mahomedo akceptis ilian integrecon. La mezepokaj fontoj eĉ malpermesas malbeni aŭ malaprezi ilin. Tiu kredo estas bazata ur la priprofetaj tradicioj kiel tiu rakontita de Abdullah ibn Masud, en kiu Mahomedo diras: "La plej bonaj personoj estas en mia generacio, sekvitaj de tiuj kiuj venas post ili, kaj poste estas tiuj kiuj venas poste." Tiu konsidero estas apogita de la Korano, kongrue kun la tendenco de la sunaistoj apogi la postan tradicion sur la Korano. Tial, ankaŭ la historioj de la Sahaboj estas fidinde konsiderataj por la kono de la islama fido. La sunaistoj kredas ankaŭ ke la akompanantoj estas veraj kredantoj, ĉar al ili estis atribuita la tasko kompili la Koranon.

 
La radikala uzado de la islama juro (Ŝario) fare de sunaismaj talibanoj en Afganio kondukas al faroj kiel tiu en 2001, en kiu virino estas vipita de religia policano ĉar ŝi malzorge kaŝis sian vizaĝon.

La sunaisma islamo ne havas formalan hierarkion. La estroj estas neformalaj, kaj atingas influon pere de la studo por iĝi fakuloj de la islama juro (Ŝario) aŭ de la isalam teologio (Kalam). La religia kaj politika estrecoj estas dekomence malfermaj al ĉiuj islamanoj. Laŭ la Islama Centro de Kolumbio, Suda Karolino, ajna persono posedanta inteligenton kaj volon povas iĝi fakulo islama. Dum la ĉiutagaj diservoj en la moskeoj vendrede la kongregacio elektas kleran personon por direktori la servon, konata kiel ĥatib ("kiu parolas").

Studo fare de la Pew Research Center en 2010 kaj publikigita en Januaro 2011 registris, ke estas mil sescent milionoj de islamanoj en la mondo, el kiuj oni ĉirkaŭkalkulas, ke 85-90% estas sunaistoj.

Devoj redakti

La centra devaro de sunaistoj estas tiuj de Islamo ĝenerale, nome la kvin Pilieroj de Islamo:

1.- La esprimo de fido. Antaŭ atestantoj kaj en la gravaj momentoj de la vivo, la kredanto devas deklami la formulon: «Ne estas Dio escepte Dio, kaj Mahomedo estas ties profeto» (Lā 'ilāha 'illā-llāhu Muhammadun rasūlu-llāh). La konfirmo de monoteismo estas nomata Tawhid, dum la konfeso mem estas nomata Ŝahado. Aliflanke, por estis islamano ne estas rito de inicobapto, sufiĉar nur deklami tiun fidkonfeson.

2.- La rita preĝado aŭ Salat. Kvinfoje tage, je precizaj horoj kaj en direkto al Mekko, la fideluloj devas adresi sin al Alaho per la preĝado. Almenaŭ unu preĝo, tagmeze vendrede, devas esti farita komune kaj en la moskeo. Oni deklamas suraojn de la Korano kaj ofte oni ripetas la esprimon «Allah ŭ-akbar» («Alaho estas granda!»).

 
Preĝantaj islamanoj.

3.- La almozo. La almozo havas du manierojn: nome tiu farita spontane kaj libere simple por kontentigi Dion kaj tiu regulita kaj deviga (Zakat) laŭ kiu ĉiuj islamanoj devas donaci kaj al malriĉuloj kaj al la komunumo dekonon de siaj enspezoj kaj kapitalo.

4.- La fasto dum la monato RamadanoSaŭm. Ramadano estas la naŭa monato de la islama luna kalendaro kaj estas la monato en kiu startis la revelacio de la Korano. El mateniĝo ĝis noktiĝo, la fideluloj devas nek manĝi nek trinki nek fumi nek fari seksajn rilatojn.

5.- La pilgrimo al MekkoHaĝo. Almenaŭ unufoje en la vivo, la plenkreskaj islamanoj kiuj disponas de sufiĉaj vivrimedoj, devas pilgrimi al Mekko kaj al la Granda Moskeo; antaŭ la 'nigra ŝtono' aŭ Kaabo, ili devas proklami kune sian fidon.

Sunaismaj jurskoloj aŭ madhab-oj redakti

Madhab estas tradicia formo interpreti la islaman juron. La juraj skoloj estis iniciatitaj de elstaraj islamaj fakuloj dum la kvar unuaj jarcentoj de la islamo. La majoritato de sunaistoj kredas, ke estas neniu vivanta kun la alteco de la fondintoj de la kvar "madhab"-oj. La nuntempaj fakuloj konsideras, ke ili povas fari komentariojn pri la tradicioj, sed ili ne povas krei novan skolon; tiu kredo estas konata kiel "la fermo de la krado de la ijtihad". Madhab devas estis distingita disde sekto. Kelkaj sunaistoj opinias, ke oni devas elekti unu madhab kaj sekvi ĝin, dum aliaj asertas, ke estas akceptebla miksi ilin.

 
Geografia distribuado de la islamaj juraj skoloj madhab.
  • Hanafismo (bazata en la verko de Abu Hanifa, 699-767, de irana deveno). Tiu branĉo akceptas la analogion kiel fonto de la juro.
  • Malikismo (fondita de Malik ibn Anas Ibn Ŝafi, 714-796, nome juristo de la urbo Medino). Ĝi estis nomata "Skolo de Medino", tro rigorema, kiu tamen, akceptas la haditojn (faktoj okazintaj en tempo de la Profeto kaj interpretataj de li mem).
  • Ŝafiismo (fondita de Al-Ŝafi'i, 767-820, nome lernanto el Malik). Ĝi estas alia pli malferma kaj malpli rigida skolo de la sunaisma islamo. Li fondis la religian jurisprudencon kaj akceptas la analogian rezonadon (qiyyās) kaj la interkonsenton (iŷma'a) kiel fontoj de la juro.
  • Hanbalismo (fondita de Ahmad bin Hanbal, 780-855, nome lernanto de Ŝafi'i). Ĝi estas konsiderata la plej rigora skolo de la sunaisma islamo. Por ili, la Korano kaj la Sunao estas leĝo. Tiu jura skolo ne konsideras ili nur fonto de la juro. Ili defendas interpretadon kaj laŭvortan aplikadon de la islamo. En Sauda Arabio tiu estas oficiala jura skolo, fakte adoptante la plej rigoran formon de la vahabismo. Tial, ĝi ne akceptas la analogion nek la Ijtihad aŭ logikan interpretadon.

Teologia tradicio sunaisma aŭ 'akidah' redakti

 
La tuta Islamo disvolviĝas ĉirkaŭ la Korano, ekzemple per la Sunnao, el kio sunaistoj.

Kelkaj islamaj fakuloj starigis al si demandojn kiujn ili konsideris ne kontentige responditaj de la Korano aŭ la Sunao, ĉefe rilate al filozofiaj aferoj kiel la naturo de Dio, la eblo de la libera volo aŭ la eterna ekzistado de la Korano. Oni disvolvigis kelkajn skolojn de teologio kaj filozofio por respondi tiujn demandojn, el kiuj ĉiu deklaris sin fidela al la Korano kaj al la islama tradicio (sunao). Inter la sunaismaj islamanoj, kelkaj skoloj de teologia pensaro aperis el la sciencoj de la kalam, opozicie al la tekstistoj kiuj tenis sin firmaj en la konfirmado de la tekstoj sen entrudiĝi en filozofiaj spekulativoj, kiuj estas konsiderataj kiel plinovigoj en la islamo. La sube priskribitaj estas la teologiaj skoloj hegemoniaj kiuj kreskiĝis. La tri skoloj estas akceptataj de islamanoj ĉirkaŭ la tuta mondo kaj estas konsiderataj partoj de la "islama ortodokseco." Estas ĉiuokaze interkonsento pri la centra kredaro de la klasika sunaisma islamo (nome la ses pilieroj de la iman) kaj kiu estas kompilitaj en la Krearo de Tahaŭi.

Aŝarijo redakti

 
Abu al-Hasan al-Aŝ'ari en araba kaligrafio.

Aŝarismo aŭ Aŝarijo, fondita de Abu al-Hasan al-Aŝ'ari (874936). Tiu teologia skoolo pri Akidah (kredaro), estis adoptita de multaj islamaj fakuloj kaj disvolviĝis en diversaj partoj de la islama mondo laŭlonge de la historio. La fama teologo Al-Ghazali verkis etende pri tiu kredaro diskutante ĝin kaj interkonsentante en kelkaj el ties principoj. La teologio aŝaria emfazis la dian revelacion super la homa racio. Opozicie al la Mutazilianoj, ili asertas, ke la etiko ne povas deriviĝi de la homa racio, sed ke la ordonoj de Dio, revelaciitaj pere de la Korano kaj de la Sunao (nome la praktikoj de Mahomedo kaj de liaj akompanantoj, tiel kiel ili estis verkitaj en la tradicioj aŭ haditoj), estas la ununura fonto de ĉiu moralo kaj etiko.

Pri la naturo de Dio kaj la diaj atributoj, la teologoj de Aŝarijo malakceptis la sintenon de la teologoj Mutazilistoj ke ĉiuj referencoj en la Korano rilate al la fakto ke Dio havas realajn atributojn estas metaforaj. La teologoj de Aŝarijo insistis ke tiuj atributoj estas tio "kio plej bone alĝustiĝas al Lia Majesto." La araba estas ampleksa lingvo en kiu unu sola vorto povas havi 15 diversajn signifojn, tiel ke la aŝarianoj proponas serĉi la signifon kiu plej bone kongruas al Dio kaj ne estu kontraŭdirita en la Korano. Tial, kiam oni deklaras en la Korano, "Li, kiu similas al nenio en Lia kreaĵaro," tio signifas klare ke al Dio oni ne povas atribui korpan parton, ĉar estis Li kiu kreis la korpajn partojn. La aŝarianoj tendencas emfazi la dian ĉiopovecon sur la libera volo kaj kredas, ke la Korano estas eterna kaj ne-kreita.

Maturidismo redakti

 
Maŭzoleo de Abu Mansur al-Maturidi.

La Maturidismo estas teologia tradicio fondita de Abu Mansur al-Maturidi (944). La maturidismo estis la ĉefa tradicio en Centra Azio bazita sur la hanafisma jurisprudenco. Ĝi estas pli influita de la persaj interpretoj de la Islamo kaj malpli de la tradicioj establitaj ene de la araba kulturo. Kontraste kun la tradiciisma alproksimiĝo, la Maturidismo permesas malakcepti haditojn surbaze ekskluzive de la racio. La revelacio, tamen, plue havas gravon ĉar informas la personojn pri tio kio estas trans ties intelektaj limoj, kiel la koncepto de la vivo postmorte. Kontraste, la etiko ne postulas profetecon aŭ revelacion, sed povas esti komprenata ekskluzive per la vojo de la racio. Unu de la triboj, nome la Selĝukoj, migris al Turkio, kie poste establiĝis la Otomana Imperio. Ilia preferata skolo de jurisprudenco atingis novan elstarecon laŭlonge de la tuta imperio, sed ĝi iĝis sekvita preskaŭ ekskluzive de la sekvantoj de la skolo Hanafismo, dum la sekvantoj de la skoloj Ŝafiisma kaj Malikisma ene de la islama imperio sekvis la pensarskolojn Aŝaria kaj Atharia. Tiel, ie ajna kie estas sekvantoj de Hanafismo oni povas trovi la kredaron de Maturidistoj.

Atarismo aŭ tradiciisma teologio redakti

 
Montraĵo de leĝaj verkoj faritaj de Ahmad bin Hanbal.

La tradiciisma teologio estas movado de islamaj fakuloj kiuj malakceptas la islaman raciisman teologion (kalam) favore al strikta tekstismo kiam interpretas la Koranon kaj la Sunaon. La nomo derivas de "tradicio" en sia teknika senco kiel traduko de la araba vorto hadito (hadiz). Ĝi estas nomata foje Atharismo ("atharijah") same kiel per variaj aliaj nomoj. "Atharijah", ne havas specifan fondinton, ĉar oni supozas, ke temas pri la kredaro de la unuaj islamanoj (salaf us saleh aŭ piaj antaŭuloj). Tamen, la Imamo Ahmad ibn Hanbal plenumis historian rolon retenante tiu skolon viva. Li asertas, ke Dio estas tia kia li mem priskribas sin en la Korano kaj en la Sunaoj, kaj referencas la pruvojn kiujn li trovas en la aŭtentaj rakontoj; de tio devenas la nomo "Athar" kiu devenas de "rakonto".

La adherantoj al la tradiciisma teologio kredas, ke la signifo zahir (laŭvorte, ŝajna) de la Korano kaj la haditoj havas ekskluzivan aŭtoritaton en aferoj de kredaro kaj de leĝo, kaj ke la uzado de la racia disputo estas malpermesita eĉ se oni verigas la veron. ili eniras en laŭvorta interpreto de la Korano, opozicie al la interpreto bazita sur ta'ŭil (metafora interpreto). Ili ne intencas konceptigi racie la signifojn de la Korano kaj kredas, ke iliaj realoj devas estis konfidataj nur al Dio (tafŭid). Esence, la teksto de la Korano kaj la haditoj estas akceptataj sendemande pri "kiel" aŭ "Bi-la kaifa."

La tradiciisma teologio aperis kiel grupo de fakuloj de la haditoj kiu eventuale iĝis movado nomata ahl al-hadith sub la estreco de Ahmad ibn Hanbal. Pri fidaj aferoj, ili kontraŭis al la Mutazilistoj kaj al aliaj teologiaj tendencoj, malakceptante multajn punktojn de ties doktrino same kiel la raciismajn metodojn kiujn ili uzis por defendi tiujn. En la 10-a jarcento, al-Aŝ'ari kaj al-Maturidi trovis intermezan puknton inter la raciismo de Mutazilistoj kaj la laŭvortismo de Hanbal, uzante la raciismajn metodojn defenditajn de la Mutazilistoj por defendi la majoritaton de principoj de la tradiciisma doktrino. Kvankam la fakuloj, majoritate Hanbalistoj, kiuj malakceptis tiun sintezon, estis minoritato, ilia emocia kaj rakontema alproksimiĝo al la kredaro plue estis influa inter la urbaj homamasoj en kelkaj areoj, partikulare en Bagdado dum la Abasida Kaliflando.

Dum la Aŝarismo kaj la Maturidismo estas nomataj ofte la sunaisma "ortodokseco", la tradiciisma teologio kreskis apud tiuj, rivale kontraŭ ili pro la fakto, ke ĝi estas nomataj la sunaisma "ortodoksa kredo". En la moderna epoko, tiu tendenco havis disproporcian efikon super la islama teologio, ĉar ĝi estas taŭga por la vahabismo kaj por aliaj salafismaj tradiciismaj tendencoj, kaj etendiĝis multe trans la limoj de la jura Hanbalisma skolo.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Ŝijaistoj kaj sunaistoj unuiĝintaj per la naciismo. Le Monde Diplomatique en Esperanto (1a de majo 2004). Alirita 8a de marto 2016.
  2. Mapping the Global Muslim Population. Alirita 10a de Decembro 2014. angle
  3. Sunna. Merriam-Webster. Alirita 2010-12-17. “the body of Islamic custom and practice based on Muhammad's words and deeds”. angle
  4. «Sunni Islam». Oxford Islamic Studies (en angla). The Oxford Dictionary of Islam. Konsultita la 10an de Junio 2021.
  5. Esposito, John (2011). What everyone needs to know about Islam (dua eldono). Oxford University Press, USA. p. 49. ISBN 9780199794133. Konsultita la 10an de Junio 2021.
  6. Wilfrid Scawen Blunt kaj Riad Nourallah, The future of Islam, Routledge, 2002, p. 199.

Literaturo redakti

  • Ahmed, Khaled. Sectarian war: Pakistan's Sunni-Shia violence and its links to the Middle East (Oxford University Press, 2011).
  • Charles River Editors. The History of the Sunni and Shia Split: Understanding the Divisions within Islam (2010) 44pp resumo; enkonduko.
  • Farooqi, Mudassir, Sarwar Mehmood Azhar, and Rubeena Tashfeen. "Jihadist Organizations History and Analysis." Journal of Social, Political, and Economic Studies 43.1/2 (2018): 142-151. rete
  • Gesink, Indira Falk. Islamic reform and conservatism: Al-Azhar and the evolution of modern Sunni Islam (Tauris Academic Studies, 2010)
  • Haddad, Fanar. Understanding 'Sectarianism': Sunni-Shi'a Relations in the Modern Arab World (Oxford UP, 2020).
  • Haddad, Fanar. "Anti-Sunnism and anti-Shiism: Minorities, majorities and the question of equivalence." Mediterranean Politics (2020): 1-7 rete[rompita ligilo].
  • Halverson, Jeffry. Theology and creed in Sunni Islam: the Muslim Brotherhood, Ash'arism, and political Sunnism (Springer, 2010).
  • Hazleton, Lesley. After the prophet: the epic story of the Shia-Sunni split in Islam (Anchor, 2010).
  • Kamolnick, Paul. The Al-Qaeda Organization and the Islamic State Organization: History, Doctrine, Modus, Operandi, and US Policy to Degrade and Defeat Terrorism Conducted in the Name of Sunni Islam (Strategic Studies Institute, United States Army War College, 2017) rete.
  • Khaddour, Kheder. Localism, War, and the Fragmentation of Sunni Islam in Syria (Carnegie Endowment for International Peace., 2019) rete.
  • McHugo, John. A Concise History of Sunnis and Shi'is (2018) resumo
  • Nuruzzaman, Mohammed. "Conflicts in Sunni Political Islam and Their Implications." Strategic Analysis 41.3 (2017): 285-296 rete[rompita ligilo].
  • Nydell, Margaret K. Understanding Arabs: A guide for modern times (3a eld. Hachette UK, 2018).
  • Patler, Nicholas. (2017) From Mecca to Selma: Malcolm X, Islam, and the Journey Into the American Civil Rights Movement. The Islamic Monthly.
  • Tezcan, Baki. "The Disenchantment of Sufism, the Rationalization of Sunni Islam, and Early Modernity." Journal of the Ottoman and Turkish Studies Association 7.1 (2020): 67-69 rete.
  • Wheeler, Branon. Applying the Canon in Islam: The Authorization and Maintenance of Interpretive Reasoning in Ḥanafī Scholarship, SUNY Press, 1996.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sunismo en la hispana Vikipedio.