Ŝario

Islama religia juro
Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

La Ŝario (arabe الشريعة ŝari'a) estas kolekto de sanktaj tekstoj, kiuj reprezentas la kondutregularon kaj religian juron de islamo. La ŝario devenas de la Korano kaj de la islama tradicio. Popolo en multaj landoj rigardas ŝarion kiel sanigo kontraŭ la diboĉaj registaroj en siaj landoj, kiuj ŝajne fidas en modernismo, ne islamo.

La uzado de Ŝario en la diversaj landoj:
  •  Ŝario sen la rolo en religia juro-sistemo
  •  Ŝario aplikita en la civila juro
  •  Ŝario plen-aplikita en la krima juro
  •  Regionalaj variantoj de la aplikado de Ŝario
  • Priskribo redakti

    Kelkaj islamaj regnoj aplikas ŝarion nur pri civila juro, ekzemple pri geedziĝo kaj divorco. Aliaj ankaŭ pri krima juro. Nordaj federacieroj de Niĝerio adoptis version de ŝario por krima kodo. La konfliktoj pri homaj rajtoj, kiel intencita ŝtonumo de geadultintoj, levas diskutegon en la lando kaj internaciajn protestojn.

    Tuta efiko de ŝario estas unu el la celoj de islamismo.

    Ŝario naskiĝis en la araba imperio kaj permesas la fortranĉon de mano de ŝtelisto, malpermesas uzuron, malpermesas forlasi sian islaman religion (kazo de apostato), mortpunas adulton, punas gravedecon ekstere de geedzeco, kaj dum poligamio estas permesata, poliandrio ne estas.

    La atesto de la kunuloj de Muhammad, kiel ĝi estis paŝata tra ĉenoj de fidindaj rakontistoj (isnad), estis la bazo de disvolviĝinta islama tradicio. El la tradicioj (hadito) de la vivo de Muhammad kaj de liaj kunuloj eliras la islama vivmaniero (sunao), la kondutregularo (ŝario) kiun ĝi postulas kaj la jurfilozofio (fikho) laŭ kiu islamaj komunumoj estu regulataj.

     
    Islamaj ŝtatoj (malhel-verde), ŝtatoj kie Islamo estas la oficiala religio (hel-verde), laikaj ŝtatoj (blue) kaj aliaj (oranĝe), inter la landoj kun la islamana majoritato (plimulto).

    En Esperanto redakti

    Laŭ la maroka filozofo Ali Benmakhlouf, ŝario en la origino ne estis fiksita kodo. Ĝi estas spirita fonto orientita per etiko por limigi misuzon de politika povo. En la artikolo "Kio ne estas ŝario" li ekzamenas kiel ŝario transformiĝis al leĝo[1].

    La revuo "Kuriero" de Unesko dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de indiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.[2] Iom for de tiu kadro la artikolo Pri homaj rajtoj, la sekulara ŝtato kaj ŝario hodiaŭ, nome Intervjuo de Shiraz Sidhva al Abdullahi Ahmed An-Na’im, temas pri la aktuala stato de la homaj rajtoj kaj ties rilato al ŝario. An-Na’im asertas, ke la stato de la homaj rajtoj en la mondo dependas de la ŝtatoj, de la surlokaj socioj. Tiudirekte An-Na’im defendas la neceson de sekulara ŝtato por establi koncepton de ŝario pli kongrua kun la libereco de la reala Islamo.[3]

    Vidu ankaŭ redakti

    Eksteraj ligiloj redakti

    france Jura tabelo de Arkivigite je 2016-03-11 per la retarkivo Wayback Machine Korano, de Sami A. Aldeeb Abu-Sahlieh.

    angle Retadreso de UNAA pri ŝario en muzulmanaj landoj Arkivigite je 2014-09-03 per la retarkivo Wayback MachineUnuiĝintaj Nacioj.

    Referencoj redakti

    1. (esperanto) Ali Benmakhlouf, Kio ŝario ne estas, Unesko-kuriero, aprilo-junio 2017, p. 48
    2. "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 60 paĝoj.
    3. Pri homaj rajtoj, la sekulara ŝtato kaj ŝario hodiaŭ, Intervjuo de Shiraz Sidhva al Abdullahi Ahmed An-Na’im, "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, paĝoj 47-49. Tradukis el la angla lingvo Potturu. V. RANGANAYAKULU (Barato).