Sunao

literaturo pri la tradicioj kaj reguloj de la Islamanoj laŭ raportoj pri la ekzemplo de Mohamedo
Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

Sunao (arabe السنة, moro, kutimo, tradicio) estas komuna nocio por la ortodoksaj tradicioj de la islamo.

Pri la sunao (vivo, ago, eldiro) de Mohamedo (kaj de liaj lernantoj) sciigis liaj kunuloj. Tiuj sciigoj – kiujn oni nomas haditoj – estis transdonitaj dum generacioj per fideblaj personoj (arabe isnad) kaj estis surskribitaj (en hadito-kolektaĵoj) nur en la 9-a jarcento, 200 jarojn post morto de Mohamedo. La atesto de la kunuloj de Muhammad, kiel ĝi estis paŝata tra ĉenoj de fidindaj rakontistoj (isnad), estis la bazo de disvolviĝinta islama tradicio. El la tradicioj (hadito) de la vivo de Muhammad kaj de liaj kunuloj eliras la islama vivmaniero (sunao), la kondutregularo (ŝario) kiun ĝi postulas kaj la jurfilozofio (fikho) laŭ kiu islamaj komunumoj estu regulataj.

La – por la islamanoj – aŭtentikajn kaj laŭleĝan du volumojn oni nomas Sahih al Buĥari (Aŭtentikaĵoj de Buchari (mortis 870)), same Sahih Muslim (Aŭtentikaĵo de Muslim (mortis 875)).

La sekvantoj de la sunao, la sunaanoj, estas la plej granda religio kun pli ol 1,1 milliardoj da homoj sur la mondo, antaŭ la katolikoj kun unu miliardo da sekvantoj. La Sunao estas grava por ĉiu muslima grupo kiel deviga fonto. La skismo inter la ŝijaanoj kaj ĥaridjitoj (pli poste nomata sunaanoj) okazis pro disputo pri principoj de posteumo (sukcedo) de Mohamedo en gvido de la muslima komunumo (ummao).

Inter la sunaanoj ekzistas kvar rekonataj tradicioj por interpretado de Sunao. Tiuj kvar t.n. madhabo aŭ jurskoloj (arabe ~ madhhab) estas agnoskitaj de la sunaisma plimulto kiel verkredaj.

La kvar imamoj de tiuj madhaboj estas Malik ibn Anas, Ahmad ibn Hanbal, Asch-Schafi'i kaj Abu Hanifa.

Vidu ankaŭ redakti