Haĝo
Haĝo (arabe الحج /haĝ/) estas unu el la tiel nomataj kvin pilieroj de islamo por sunaistoj sed ankaŭ unu el la ĉefaj principoj de la kredo por ŝijaistoj. Ĝi estas pilgrimado al Mekko, kiun ĉiu islamano devas fari almenaŭ unufoje en la vivo, se iel ajn eblas, kongrue kun fizikaj kaj materialaj rimedoj. Haĝo okazas dum la dek unuaj tagoj de la dekdua monato de la islama kalendaro. Ĉirkaŭ du milionoj da homoj el ĉiuj mondopartoj pilgrimas al Mekko ĉiujare, kaj portas tre simplan veston. La celpunkto de la pilgrimado estas la Kaabo, kiujn kredantoj ĉirkaŭiras sepfoje maldekstrerotacien. Kaabo estas laŭ Korano (III, 96, 97) "la unua Domo" kaj "la restadejo de Abraham". Ĉiu homo, kiu plenumis Haĝon rajtas nomi sin "haĝulo" aŭ Haĝi kaj porti verdan turbanon.
Pilgrimantoj ĉirkaŭiras maldekstrerotacien dum Haĝo en Kaabo.
Preĝantaj pilgrimantoj en Masĝid al-Haram.