Turbano (el la persa: dulband, tra la turka: tülbent) estas kaptuko de orientaj popoloj, konsistanta el tukstrio plurfoje volvita ĉirkaŭ la kapo.

Gandhi kun turbano

La sika turbano kuntenas la longan hararon.

La ŝarifa turbano estas verda, tiu de sajidoj nigra. Ankaŭ multaj ne-ŝarifaj kaj ne-sajidaj islamanoj portas turbanon. Transdonita diraĵo estas: "Portu turbanon kaj tiel distingiĝu de la popoloj, kiuj estis antaŭ vi" [1]. La korano tamen ne speciale rekomendas la turbanon, kvankam iuj konkludas el ĝi, ke anĝeloj portas turbanojn[2].

Vidu ankaŭ redakti

Flavaj Turbanoj

Kaptuko

Referencoj redakti

  1. www.amarsinghkhalsa.com Arkivigite je 2008-11-12 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  2. The turban tradition in Islam (angle), Sh. G. F. Haddad