Korano

la sankta libro de Islamo

Korano (arabe القرآن Al-Qur'an) estas la sankta libro de Islamo, konsiderata la Vorto de Dio kaj la kulmino de la Dia revelacio al la homoj. Korano priskribas la islaman kredon.

القرآن‎
sankta libroliteratura verko • wahy
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo klasika araba lingvo
Eldonado
Ĝenro religia teksto • sankta libro
Loko de rakonto Arabio
vdr
La unua surao de la Korano.

Laŭ la islama tradicio, Korano estis diktita dum 23 jaroj en la 7-a jarcento de la Anĝelo Gabrielo al la lasta profeto Mohamedo. Mohamedo unuafoje aŭdis la voĉon de Gabrielo kiel sonorilon, sed poste li povis aŭdi la vortojn. Li kaj liaj sekvantoj skribis la vortojn sur palmfolioj kaj ŝtonoj. Nur post lia morto Korano estis inkigita kaj ricevis ĝian finan formon (sub la rego de Utmano, de 644 ĝis 656). Ĝi enhavas 114 ĉapitrojn (nomite surah, t.e. surao), ordigitaj ne laŭ temo sed ĝenerale laŭ longeco, la plej longa metita unua, ktp. Pro la strukturo de Korano, ĝi estas facile parkerigita en la araba, tiel ke hodiaŭ milionoj da kredantoj povas deklami la tutan libron parkere.

La profeto Mohamedo ne faris miraklojn, kiel Jesuo KristoMoseo, sed laŭ islamo la Korano mem estas la miraklo: nenia homo povus verki ĝin aŭ similan sen la helpo de Dio.

Al kristanoj kaj judoj, la sceno, rolantoj kaj figurantoj de Korano estas tre konataj: Adamo, Noa, Jozefo, Moseo, Maria kaj eĉ Jesuo; Dio, kiu estas unusola, ĉiopova, ĉioscia, Satano, la princo de mallumo, Tago de Juĝo, anĝeloj, paradizo por la bonaguloj kaj infero (la Fajro) por la aliaj, ktp. Tamen, ili estas malsame interpretitaj. Ekzemple, la Korano vidas la Leĝon de Moseo kiel profunde saĝa, sed en detalo sole por la judoj (parte kiel puno), ne por la tuta homaro. Ĝi vidas Jesuon ne kiel Dio enkarnigita, kiel en kristanismo, sed kiel tute homa profeto laŭ la modelo de Noa kaj Moseo.

La Korano havas multajn rakontojn pri profetoj. Laŭ Korano, profeto estas homo kiu ricevas la vorton de Dio, avertas siajn samlandanojn, kiuj tiam per ilia surdeco, pereas. Pensu pri Noa, Moseo aŭ Jesuo. La mesaĝo estas klara: aŭskultu al Mohamedo, la fina profeto, aŭ suferu la sekvon!

Laŭ islamo, Korano ne estas Biblio alterna sed la kulmino de la Biblio mem. Islamanoj honoras la Biblion kiel sankta, sed kredas ke, per surdeco kaj blindeco de koro, la judoj kaj kristanoj difektigis ĝian tekston -- diiginte Jesuon, ekzemple. Homoj emas turni for de Dio, diiginte aliajn -- astron, statuon, kaj eĉ profeton. Kiel la miskompreno pri Moseo necesigis Jesuon, tiel ankaŭ la miskompreno pri Jesuo necesigis Koranon.

Dum la Biblio instruas precipe per historio, poezio kaj rakonto, la Korano emas instrui per rekta instruo.

Kie judismo estis divastigita de Torao, kie kristanismo estis disvastigita de Evangelioj, tie islamo estis disvastigita de libro, Korano. Kie en kristanismo la granda miraklo estas homo—Jesuo—tie en islamo, la granda miraklo estas libro—Korano.

La juraĵoj en Korano estas bazo de ŝario.

Korano estas ĉefa studobjekto de koranlernejoj (madrasamedresé).

La diversaj teorioj de la historia skribo kaj konstitucio de la Korano redakti

Historiistoj malkonsentas pri la skriba redakto de la Korano: iuj kiel François DérocheJohn Burton (Dr) konsideras, ke la Korano estis metita skribe dum la tempo de Mohamedo. En kontrasto, aliaj historiistoj konsideras, ke ĝi estis metita skribe inter 685 kaj 715 kiel estimas William Montgomery WattAlfred-Louis Prémare [1].

Per matematika metodo laŭ la Teorio de kodoj, studante la stilajn karakterizaĵojn de la aŭtoroj de teksto, Jean-Jacques Walter pruvis la ekziston de almenaŭ tridek malsamaj aŭtoroj, probable kvindek [2]. Unu el ili, kiu verkis multajn versojn el nazaretana teologio, kiel bazo de la islama teologio, havas tre gravan teologian influon [3]. Kelkaj malsamaj elementoj sugestas, ke la nuna Korano estus la frukto de longa evoluo, dum pli ol du cent jaroj[2].

Tradukoj redakti

Kiel ĉiuj religiaj sanktaj libroj, ankaŭ la Korano estis multfoje tradukita al ĉiuj lingvoj en la mondo; sed Roberto de Kettono, konata en la latina kiel Rodbertus Ketenensis (1141-1157), estis la unua kiu verkis tradukon en la latinan, kiu fakte estis la unua traduko de la Korano en ajnan okcidentan lingvon.

Kritiko redakti

La Korano povas denove ĉesi aperi al la kredantoj kiel aro de ordonoj kaj malpermesoj sekvindaj ĉie kaj ĉiam. Ĝi ree iĝas tio, kio ĝi estis dum dudek du jaroj por la profeto kaj liaj kunuloj, malfermita teksto pri la refarado de la mondo; voko pensi kaj agi en plena respondeco, eblaĵo prezentita al ĉiu, trovi la vojon de Dio en la ĉiutaga vivo[4].

Referencoj redakti

  1. Reta informo kaj hipotezoj pri la historio de la Korano (france)
  2. 2,0 2,1 Jean-Jacques Walter, Marie Thérèse Urvoy (red.) (2014). Le Coran révélé par la Théorie des Codes (La Korano malkaŝita per la Teorio de Kodoj (france) paĝo 25 el 308 paĝoj. Ed. de Paris.
  3. Jean-Jacques Walter, Marie Thérèse Urvoy (red.) (2014). Le Coran révélé par la Théorie des Codes (La Korano malkaŝita per la Teorio de Kodoj (france) paĝo 39 el 308 paĝoj.
  4. (esperanto) Mahmoud Hussein, La Korano inter teksto kaj kunteksto, Unesko-kuriero, aprilo-junio 2017, p. 43

Esperantaj tradukoj redakti

Ekzistas almenaŭ tri Esperantaj tradukoj de la Korano:

Listo de kapvortoj redakti

La Teherana traduko enhavas tre utilan liston de kapvortoj. En ĝi oni facile trovas deziratajn informojn pri gravaj aferoj. Ekzemploj:

En la sekva xx:yy signifas surao(ĉapitro):verso

  • milito 2:191, 192, 193, 194,
  • milito inter kredantoj 49:10
  • vestaĵoj 24:31, 24:32
  • vino (alkoholo) 2:220, 5:91 - 92
  • virinoj 3:16, 55:57
  • vualego 33:60

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti