Hud (profeto)

Islama profeto

Hud estis, laŭ la Korano, araba profeto sendita de Dio al la aadidoj, tribo iam loĝanta proksime al la urbo Mekko. Tiu ĉi popolo estis tre orgojla kaj tre potencaj, kiuj kapablis kunigi 50.000 militistojn. Hud diris al ili: "Popolo mia: turniĝu al Dio kaj adoru lin. Kial vi ne timas lin?" Sed la aadidoj respondis: "Ĉu ekzistas alia pli forta ol ni, aŭ forto kiu povus nin puni?" Hud daŭre admonis la aadidojn por ke ili timu Dion, pri kies predikado li okupiĝis vane dum kvindek jaroj, post kiuj la Eternulo sendis al ili grandan sekecon, pro kiu preskaŭ la tuta brutaro pereis.

Hud
Persona informo
Okupo
Okupo predikistokomercisto
vdr
Reprezentado de Hud kun la tribo ʿĀd, ilustrita manuskripto de la kolekto Qisas Al-Anbiya (Historioj de la profetoj)

Ili, anstataŭ aŭskulti sian profeton, preferis sendi viktimojn por esti buĉataj en la tiama pagana altaro de Mekko. El tri mesaĝistoj senditaj kun la oferaĵoj, du fine komprenis la veron kaj konvertiĝis, sed la tria, nomata Kail, farinte la oferon, vidis ekaperon de tri nuboj; unu ruĝa, alia nigra kaj alia blanka. Tial voĉo demandis: "Kiun el ĉi nuboj vi volas keke ĝi iru al via popolo?" Kail, montrante la nigran, diris: "Mi volas ĉi tiun!. La aadidoj kredis ke akvo estis alveninta kaj gajiĝis, sed Hud malĝojiĝis. Ĉar, estis nur vento, kiu levis el la tero ĉiujn bestojn kaj lasis ilin fali dispecigitajn. Sed la aadidoj ne humiliĝis pro tio kaj do, venis dua ventego plej akra, kiu levis ilin kaj lasis ilin fali, nur saviĝante Hud.