Mekko

urbo en Saud-Arabio kaj la plej sankta urbo de Islamo
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo sur Araba Duoninsulo. Por japana ĝenro en animeo, mangao kaj sciencfikcio rigardu la paĝon Meĥao.

Mekko,[1] MekaoMekka (arabe مكة المكرمة, Makkah al-Mukarramah) estas urbo en la Heĝazo-regiono[2] kaj ĉefurbo de Mekka provinco de okcidenta Sauda Arabio. La urbo situantas ĉe 70 km interne el Ĝido en mallarĝa valo ĉe alto de 277 m super marnivelo. Ties loĝantaro en 2012 estis ĉirkaŭ 2 milionoj da personoj, kvankam vizitantoj pli ol triobligas tiun nombron ĉiujare dum haĝo en la 12e islama luna monato de Dhu al-Hijjah.

Mekko
arabe مَكَّة المكرمة Makka al-Mukarrama
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: مَكَّة المكرمة
Ŝtato Sauda Arabio Sauda Arabio
Duoninsulo Araba duoninsulo
Regiono Heĝazo
Emirlando Emirlando Mekko
Historiaj regionoj Unua Sauda ŝtato, Dua Sauda ŝtato
Antikva vojo Incensa vojo
Memorindaĵoj Masĝid al-Haram
Konstruaĵo Kaaba
Situo Mekko
 - alteco 300 m s. m.
 - koordinatoj 21° 25′ 21″ N 39° 49′ 34″ O / 21.42250 °N, 39.82611 °O / 21.42250; 39.82611 (mapo)
Areo 850,0 km² (85 000 ha)
Loĝantaro 1 484 858 (2006)
Denseco 1 746,89 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Jabal al-Nour
Estiĝo Abraham
Urbestro Usama Al-Barr
Horzono UTC (UTC+3)
Telefona antaŭkodo +966-2
Okazejo Haĝo
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Sauda Arabio
Situo enkadre de Sauda Arabio
Situo enkadre de Sauda Arabio
Vikimedia Komunejo: Mecca
Retpaĝo: www.holymakkah.gov.sa
Map
Moskeo Masĝid al-Haram, centro de Mekko
Mekko
Mekko

Estas la plej sankta loko en la Islamo,[3] islamaj preĝantoj direktiĝas tien (kiblo) kaj pilgrimado al Mekao (haĝo) estas deva al ĉiuj povantaj Islamanoj.

Kiel naskoloko de Mohamedo kaj loko de la Mohameda unua revelacio de Korano (specife, ĉe kaverno ĉe 3 km el Mekko),[4][5] Mekko estas hejmo de Kaaba, majoritate priskribita kiel la plej sankta loko en la Islamo, same kiel la direkto de la islama preĝo. Mekko estis delonge regata de la sukcedantoj de Mohamedo, nome mekkaj ŝarifoj, agadante ĉu sendependaj regantoj aŭ kiel subuloj de pli grandaj politikestroj. Ĝi estis absorbita de Sauda Arabio en 1925. En ties moderna periodo, Mekko suferis enorman etendon laŭ grando kaj infrastrukturo, hejmo de strukturoj kiaj la Abraj Al Bait, konata ankaŭ kiel Makkah Reĝa Horloĝtura Hotelo, nome la tria plej alta konstruaĵo en la mondo kaj la konstruaĵo kun la plej granda kvanto de plankareo. Pro ties etendo, Mekko ankaŭ perdis kelkajn historiajn strukturojn kaj arkeologiajn lokojn, kiaj la Fortikaĵo Ajjad.[6] Nune, pli ol 15 milionoj da islamanoj vizitas Mekkon ĉiujare, inklude kelkajn milionojn dum la kelkaj tagoj de la Haĝo.[7] Kiel rezulto, Mekko iĝis une el plej kosmopolitaj kaj diversaj urboj en la islama mondo,[8] spite la fakton ke oni malpermesas, ke ne-islamanoj eniru la urbon.[9][10]

La sankta moskea centro, montranta la Ka'ba post la vendreda preĝo.

Etimologio kaj uzokutimo

"Mekao" estas la konata formo de la anglalingva transliterumo por la araba nomo de la grandurbo, kvankam la oficiala transliterumo utiligita fare de la saudarabia registaro estas Makkah, kio estas pli proksime al la araba elparolo.[11][12] La vorto "Mekao" kutimis rilati al iu loko kiu altiras nombregojn de homoj, kaj pro tiu multaj islamanoj rigardas la uzon de tiu literumo por la grandurbo kiel ofensivon.[11] La saudarabia registaro adoptis Makkah kiel la oficialan literumon en la 1980-aj jaroj, sed ne estas universale konata aŭ uzita tutmonde..[11] La plena oficiala nomo estas Makkah al-Mukarramah ( مكة المكرمة, prononcita [makka lmukarrama] aŭ [makahalmukarrama]), kio signifas "Mekao la Honora", sed ankaŭ estas loze tradukita kiel "La Sankta Urbo Mekao".[11]

La malnova aŭ frua nomoj por la loko de Mekao estas Bakkah (ankaŭ transliterumita Baca, Bakaojn, Bakah, Bakka, Becca, Bekka, ktp.).[13][14][15] Ĝi estas arabalingva vorto, sed ĝia etimologio, kiel tiu de Mekao kaj Mekko, estas obskura.[16] Ĝenerale supozata kiel sinonimo por Mekko, laŭdire estas pli specife la frua nomo por la valo situanta tie, dum islamaj teoriuloj ĝenerale uzas ĝin por rilati al la sankta areo de la grandurbo kiu tuj ĉirkaŭas kaj inkludas la Kaaba.[17]

La formo kiun Bakkah estas uzita por la nomo Mekko en la Korano en 3:96, dum la formo Mekao estas uzita en 48:24.[16][18] En malnovsudaraba lingvo, la lingvo en uzo en la suda parto de Arabio dum Mohamedo, la literoj bo kaj mo estis interŝanĝeblaj.[18] Aliaj referencoj al Mekao en la Korano (6:92, 42:5) nomas ĝin Umm al-Qura, kun la signifo "patrino de ĉiuj setlejoj."[18] Alia nomo de Mekko estas Tihamah.[19]

Alia nomo por Mekko, aŭ la naturo kaj montoj ĉirkaŭantaj ĝin, laŭ araba kaj islama tradicioj, estas Faran, rilatante al la Dezerto Farano menciita en la Malnova Testamento ĉe Genezo 21:21.[20] Araba kaj islama tradicioj diras, ke la naturo ĉe Faran, larĝe parolante, estas la Tihamah kaj la ejo kie Iŝmael ekloĝis estis Mekko.[20] Yaqut al-Hamawi, la 12-a-jarcenta siria geografo, skribis ke Fārān estis "arabigita hebrea vorto. Unu el la nomoj de Mekko menciite en la Torao."[21]

Historio

Antaŭ Mahomedo

Laŭ islama tradicio, la historio de Mekko komenciĝis de Abrahamo, kiu konstruis la Kaaba-ŝtonon. Pli precize estis Adamo mem kiu faris la unuan konstruaĵon en Mekko laŭ peto de Alaho. Poste la konstruaĵo malaperis ĝis la epoko de Iŝmael kaj Abraham. Sara, edzino de Abraham estante malfekunda, proponis sian sklavinon Agar al Abraham. Agar tuj gravediĝis. Sara, ĵaluza, fitraktis Agar, kaj devigis ŝin fuĝi kun sia filo al la dezerto. Estante ambaŭ mortontaj pro soifo, aperis antaŭ la patrino de Iŝmael anĝelo kiu petas ŝin frapi la grundon. Tiam ekaperis akvo kaj formiĝas la puto de Zamzam. Ĉirkaŭ tiu puto ili instaliĝis kun aliaj homoj el la dezerto kaj aperis Mekkp (Beka).

 
Monto Ĝabal an-Nur, kie estas la kaverno Hira en kiu laŭ la tradicio Mahomedo ricevis la revelaciojn de la anĝelo Gabriel.

Post kelkaj visitoj de Abraham al Iŝmael, Abraham decidis, pro peto de Alaho, konstrui la ejon de la Kaaba por ke la homoj pilgrimu tien. Antaŭ Mahometo la loko estis jam reale grava nodo de komercaj vojoj, same tiel Petra kaj Palmyra. Ptolemeo eble vokis la setlejon "Makoraban". Post la tempo kaj ĉiam laŭ la isalma tradicio, la homoj forgesis la adoradon de unusola dio, kaj la diversaj triboj ekalvenis al Mekko kunportante siajn ŝtonajn diojn. Mekko iĝis idolejo de paganaj triboj kaj pilgrimejo por diversaj formoj de idolanismo. Tia situacio daŭris ĝis la alveno de Mahomedo, kiu "rememorigis" la popolojn, inter aliaj, la adoradon nur al Alaho sen asocii al li ion ajn.

La malfacilaj vivkondiĉoj de la Araba Duoninsulo okazigis ĝenerale staton de konstanta konflikto inter la diversaj arabaj triboj, sed almenaŭ unufoje jare oni deklaris paŭzon kaj ili venis al Mekko en ĉiujara pilgrimado. Tiu vojaĝo estis entreprenita pro religiaj tialoj, por omaĝi la sanktejon kaj por trinki akvon de la Puto de Zamzam. Sed tio utilas ĉiujare ankaŭ kiel momento kaj loko en kiu arbitri kverelojn, solvi ŝuldojn kaj disvolvigi komercon en la foiroj de Mekko. Tiuj ĉiujaraj okazaĵoj de la triboj havigis sencon de komuna identeco kaj faris Mekkon tre rgava urbo por la tuta duoninsulo. En la 5-a jarcento, la tribo de la Kurajŝoj kontrolis Mekkon kaj ties membroj iĝis lertaj komercistoj. En la 6-a jarcento ili eniris en la monhava komerco de spicoj, ĉar konfliktoj en aliaj mondopartoj estis tialo por devojigi la komercvojojn for de la danĝeraj marvojoj al la relative pli sekuraj vojoj surteraj.

Mahomedo

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mahomedo.
 
Mapo de la Otomana Imperio de 1787 de la Masĝid al-Haram kaj aliaj religiaj lokoj proksimaj kiel la monto Ĝabal an-Nur.

Mahomedo estis membro de malgranda frakcio, nome Haŝemidoj, de la reganta tribo de Kurajŝoj. Post ekricevo de revelacioj kaj malsukcesa ekpredikado kontraŭ la paganismo de la urbo, elmigris (vidu artikolon Heĝiro) en la jaro 622 kun kelkaj sekvantoj al la urbo Medino, kaj de tie faris atakojn kontraŭ la komerc-karavanoj de Mekko. En la Batalo de Badro li venkis la hegemonion de Mekko kaj akiris konsiderindan prestiĝon inter la beduenaj triboj. La konflikto pluis, kiel en la batalo de Uhud kaj en la batalo de la tranĉeo.

En 628, Mahoma adoptis pli paceman sintenon: li kaj kelkaj sekvantoj klopodis eniri en Mekkon pilgrime por montri, ke la tradiciaj ritaroj povas esti adoptataj de islamo. Per la Traktato de Hudajbija oni interkonsentis batalĉeson kiu permesus la islamanojn eniri en la urbon. Du jarojn poste, la batalĉeso rompiĝis, sed anstataŭ batali, la urbo Mekko simple akceptis Mahomedon, kiu deklaris amnestion por la lokanoj kaj faris malavarajn donacojn al la estroj de la Kurajŝoj. Precize Mekko estis konkerita de islamanoj en la 11a de Decembro 629 AD (JK), 18a de Ramadano, 8 IK laŭ la araba kalendaro. Nur post la Adiaŭa Pilgrimado en 632 la praktiko de intermetado kalendara falis al maluzado. Muhammad startis la aferon la 6an de Ramadano kaj eniris en Mekko la 18an de Ramadano. La islama armeo eniris en Mekkon la 11an de Decembro 629 (18a de Ramadano 8 heĝiro). La eniro estis paca kaj sen sangoverŝo en tri sektoroj escepte ĉe tiu de la kolono de Ĥalid. Kontraŭislamanoj kiaj Ikrimah kaj Sufŭan arigis bandon de Kurejŝaj luktantoj kaj frontis la kolonon de Ĥalid. La Kurejŝoj atakis la islamanojn per glavoj kaj sagoj, kaj la islamanoj atakis la Kurejŝajn lokojn. Post mallongdaŭra bataleto la Kurejŝoj rezignis post esti perdintaj dekdu homojn. Islamaj perdoj estis nur du militistoj.

Li tuj entreprenis ŝanĝojn, ordonis retiri kaj detrui ĉiujn kultobildojn de la interno de la Kaaba, kiu iĝis en tiu momento la plej sankta kaj adorata loko por la islamo kaj centro de la islaam pilgrimado. Li revenis al Medino nomuminta Attab Bin Usaid guberniestro kun salajro de 1 dirham tage. Multaj el la arabaj triboj decidis akcepti la islamon kiel propra fido. Mahomedo sukcesis tiam atingi ioin kiu estis ŝajninta malebla: unuigi la militemajn tribojn de la Araba Duoninsulo en unusola ummao. Lia predikado kaj koranaj vizioj estis bazitaj sur sintezo de multaj sistemoj de kredoj, kombinante elementojn de la antaŭislama Arabio kun religiaj ideoj kaj judaj kaj kristanaj.

Mahomedo deklaris Mekkon la plej sankta ejo de Islamo kaj la centro de islama pilgrimado. Mahomedo mortis en 632, sed pere de la sento de unueco kiun li transdonis al la araboj, la islamo ekfaris rapidan ekspansion, kaj en le venonta jrcento etendiĝis al Nordafriko kaj Azio. Dum la Islama Imperio kreskiĝis, Mekko plue altiris pilgrimantojn, jam ne nur el Arabio, sed de la tuta Imperio. Alia grava ŝanĝo estas, ke la islamanoj dekomence estis preĝintaj en direkto al Jerusalemo dum siaj ĉiutagaj preĝoj, sed, post konflikto kun la juda komunumo de Medino, Mahomedo asertis, ke venis verso de la Korano (Qur'an), revelaciante la ŝanĝon de tiu praktiko kaj postulante ĉiujn kredantojn direkti sin al la Kaaba anstataŭe.

Politika historio

Laŭlonge de la historio islama, Mekko neniam estis ĉefurbo de kaliflando. La elmigrado de Mahomedo al Medino establis tiun urbon kiel la unua ĉefurbo de la Ummao. Ali Ibn Abi Talib, bofilo de Mahomedo kaj kvara de la nomitaj Kvar Justaj Kalifoj, translokigis la ĉefurbon de la Ummao al Kufa, en Irako. La urbo reeniris por mallonge en la islama politika historio kiam grupo estrita de Abd-Allah ibn al-Zubajr, opoziciis al la novaj umajidaj kalifoj. La kalifo Jazid la 1-a sieĝis Mekkon en 683. Kiam la Umajida dinastio enpoviĝis, ĝi translokigis la ĉefurbon al Damasko, en Sirio, kaj poste la Abasida Kaliflando translokigis la ĉefurbon al Bagdado, en Irako. La centro de la islama Ummao restis en Bagdado dum preskaŭ 500 jaroj, kaj estis tiu urbo kiu floris kiel centro de esplorado kaj komerco. Tamen, Mekko ne restis ekster la lukto inter la diversaj islamaj frakcioj. En 930 la Karmatoj konkeris kaj bruligis la urbon, kaj ekkaptis la nigran ŝtonon de la Kaaba, kiun ili redonos nur kelkajn jardekojn poste.

 
Mekko en 1850.

En la 13-a jarcento, la mongoloj invadis Bagdadon kaj rabadis tiun urbon. Tu okazaĵo estis unu de la plej bedaŭrindaj momentoj en la historio islama. Tuj post la batalo de Bagdado (1258), la mongoloj reaperis okcidenten kaj konkeris Sirion. Kairo, kiu en araba signifas "venkinta" kaj "brila", aperis rapide kiel nova centro de povo en la Ummao. Kiam la Otomana Imperio ekhegemoniise, la politika ĉefurbo venis al Istanbulo (Konstantinopolo).

Kiam la pilgrimantoj alvenis por la Haĝo, ofte financis la vojaĝon per la havaĵoj vendeblaj en la bazaroj de Mekko, kaj akiris havaĵojn vendeblaj je sia reveno. Poste, la urbo ludis negravan rolon en politiko, ĉar male ĝi estis urbo destinita al adorado. Dum jarcentoj ĝi estis regata de la Haŝemidoj, nome ŝarifoj de Mekko, posteuloj de Mahomedo tra lia nepo Hasan ibn Ali. La ŝarifoj regis je la nomo de la kalifo aŭ alia islama reganto, kaj ili elstaris kiel la gardantoj de la du sanktaj moskeoj.

 
Mekko en la 1880-aj jaroj.

En la 16-a jarcento, la turkoj kaptis la povon de la urbo, kiu restis sub ilia regado kvankam ili permesis, ke la administracio restu ĉe la haŝemidaj ŝarifoj, posteuloj de Mahomedo kaj de lia bofilo Ali. En 1916 la ŝarifo Husejn ibn Ali iĝos reĝo de la Heĝazo post insurekcio kontraŭ la otomana povo, kiu estos konata kiel Araba Ribelo. Mekko estis ĉefurbo de tiu mallongdaŭra regno, kiu en 1924 estis konkerita de la saudoj kaj aneksita al ilia regno de Centra Arabio (en 1932 ambaŭ teritorioj kune estos nomataj Sauda Arabio).

Situo

 
Mekko vidita el la Internacia Kosmostacio.

La urbo troviĝas en la okcidenta flanko de la lando inter montoj en strikta valo en dezerto. Ruĝa Maro troviĝas je 80 km. Mekko estas en la regiono Heĝazo, sur 200 km larĝa strio de montoj kiuj separas la dezerton Nefud el la Ruĝa Maro. La urbo estas sur valo samnoma ĉirkaŭ 70 km okcidente de la havenurbo Ĝido. Mekko estas unu el la plej malaltaj urboj en alteco en la regiono Heĝazo, je alto de 277 m super marnivelo, je 21º23' norda latitudo kaj 39º51' orienta longitudo. Mekko estas dividita en 34 distriktoj.

La urbo estas centrata al la areo al-Haram, kiu enhavas la centran moskeon Masĝid al-Haram. La areo ĉirkaŭ la moskeo estas la malnova urbo kaj enhavas la plej faman distrikton de Mekko, Aĥĝad. La ĉefa strato kiu direktas al al-Haram estas la strato Ibrahim al-Ĥalil, nomita laŭ Ibrahim, tio estas Abraham. Tradiciaj, historiaj hejmoj konstruitaj el loka roko, du ĝis tri etaĝojn altaj estas ankoraŭ en la centra areo de la urbo, ene de areo de modernaj hoteloj kaj vendejaraj kompleksoj. La totala areo de la moderna Mekko estas ĉirkaŭ 1,200 km².[22]

Klimato

La dezerta urbo havas temperaturon averaĝe 23-35 . La altaj temperaturoj estas inter majo-oktobro. Jare pluvas po 110 mm-oj precipe inter Novembro kaj Januaro. Mekko havas klimaton ege aridan. Diference de aliaj urboj de Sauda Arabio, Mekko havas varmetan temperaturon eĉ dum la vintro, kiu povas varii el inter 18 dum la nokto ĝis 30 vespere. La temperaturoj somere estas konsiderataj varmegaj, ofte superas la 40 vespere, kaj falas al "nur" 30 nokte. Pluvo falas malgrandkvante inter Novembro kaj Januaro. Pro tia malabundo, la precipitaĵoj povis iĝi minaco de inundo kaj estis danĝero ekde fruaj tempoj. En la lasta jarcento, la plej severa okazis en 1942. Ekde tiam, oni konstruis kelkajn akvobaraĵojn por solvi la problemon.

Vidindaĵoj kaj sanktaj lokoj

Kaabo

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kaabo.
 
Pilgrimoj ĉirkaŭmarŝas dum Haĝo en Kaabo.

La Kaabo[23] (arabe الكعبة al-kaʿbah, IFA: /kaʕba/), la plej sankta loko de la islama mondo, estas granda nigra kvadrata konstruaĵo kiu estis la ĉefa sanktejo de Mekko kaj la celo de la islama pilgramado de la haĝo. Eĉ antaŭ Mohamedo kaj la fondiĝo de islamo, la Kaabo estis sanktejo, kvankam sanktejo idolkulta, ĉirkaŭita de 360 idoloj (kiujn la armeo de Mohamedo detruis). La Kaabo fakte estas betilo. La pilgrimado al la Kaabo ankaŭ estis antaŭ-islama. En Kaabo estas la Haĝar al-Asŭad, kiu, laŭ Mohamedo, falis el la ĉielo en la tempo de Adamo.

Moskeo Masĝid al-Haram

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Masĝid al-Haram.

La Masĝid al-Haram (arabe لمسجد الحرام, La tabua moskeo) estas la plej ĉefa moskeo de la islama mondo, en kies interna korto situas Kaaba. Oni opinias, ke unua moskeo apud Kaaba estis konstruita en la jaro 638. La kuranta moskeo estas konita de 1570. Dum sia ekzisto ĝi estis plurfoje rekonstruita, kaj malmulto restis de origina moskeo. Komence al-Haram havis 6 minaretojn, sed kiam oni konstruis ankaŭ 6 minaretojn al Blua moskeo en Istanbulo, imamo de Mekko nomis ĉi tion malpiego: neniu moskeo en tuta mondo ne povas egali la Tabuan. Kaj tiam la sultano Ahmed la 1-a ordonis konstrui por al-Haram la sepan minareton.

Puto Zamzam

 
Pilgrimantoj prenantaj akvon el Zamzam en la Maĝid al-Haram.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Puto Zamzam.

Laŭ islama tradicio la Puto Zamzam estis revelaciita al Hagar, patrino de Iŝmael, ĉar ŝi iris serĉi akvon malespere por sia juna filo. Ŝi ne trovis akvon ĝis li malkovris la Zamzam, kiu kontentigis la soifon de la knabo. Mekko estas sur seka varma valo kun malmultaj akvofontoj, kaj laŭ la tradicio, la akvo de Zamzam estas benita de Dio. Oni kredas, ke la akvo de Zamzam havas specialajn proprecojn, kiuj finigas la malsaton kaj kuracas malsanojn. Estas malmultaj la pilgrimantoj kiuj revenas de sia pilgrimado sen botelo kun akvo de Zamzam. Estas la akvo kiun oni servas al la publiko pere de fridujoj en la Masĝid al-Haram en Mekko kaj en la moskeo Masĝid al-Nabaŭi en Medino. Ĉiuj pilgrimantoj klopodas trinki tiun akvon dum sia pilgrimado kaj kelkaj malsekigas siajn vestojn de la "ihram" en tiu, tiel ke la tolo estu uzebla por sia propra entombigo, kiel mortotuko kiam ili mortos.

Mina kaj Monto Arafat

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mina (Sauda Arabio).
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monto Arafat.
 
Mina en 2007.

Dum la plej granda pilgrimado, la pilgrimantoj veturis al Mina, apuda loko, en kiu la diablo estas reprezentata de 26-metra muro. La pilgrimantoj simbole ŝtonumas ĝin, en tio kio estas nomita la Ŝtonumo de la diablo. Ĝis la jaro 2004 la diablo estis reprezentita per tri kolonoj, sed tiam la sauda registaro anstataŭis ilin per la menciita muro. Post Mina, la pilgrimantoj iras al la monto Arafat.

Monto ArafatMonto Arafah (arabe جبل عرفات transliterumita Jabal ‘Arafāt) estas monteto el granito oriente de Mekko en la ebenaĵo Arafat, kiu estas ebenaĵo ĉirkaŭ 20 km sudoriente de Mekko.[24] La Monto Arafat atingas ĉirkaŭ 70 m alte kaj estas konata ankaŭ kiel Monto de Danko (Jabal ar-Rahmah). Laŭ la tradicio de Islamo, la monteto estas la loko kie la islama profeto Muhammad staris kaj predikis la Adiaŭan Sermonon al la islamanoj kiuj estis akompanantaj lin por la Haĝo fine de sia vivo.

Aliaj lokoj

La Kaverno Hira en Monto Ĝabal an-Nur kaj la monto mem estas gravaj pilgrimejoj apud la urbo Mekko.

Trafiko

Mekko havas nek fervojon, nek flughavenon, nur simplajn ŝoseojn, kie nur privataj veturiloj trafikas. En la urbo metroo de Mekko funkcias. Vizito de la neislamanoj estas malpermesita. Kelkaj tamen sekrete, kaŝe vizitis la urbon.

Servoj

 
La distrikto al-'Azizijah de Mekko.

En Mekko 7 hospitaloj, unusola universitato (de 1979) kaj aro da hoteloj funkcias.

La sanzorgo estas havigita de la sauda registaro senpage al ĉiuj pilgrimantoj. La sep ĉefaj hospitaloj en Mekko estas jenaj:

  • Ajyad Hospital (en araba: مستشفى أجياد)
  • King Faisal Hospital (en araba: مستشفى الملك فيصل)
  • King Abdul Aziz Hospital (en araba: مستشفى الملك عبدالعزيز)
  • Sheesha Hospital (en araba: مستشفى الششة)
  • Al Noor Hospital (en araba: مستشفى النور)
  • Hira Hospital (en araba: مستشفى حراء)
  • Maternity and Children Hospital (en araba: مستشفى الولادة والأطفال)
  • King Abdullah Medical City (en araba: مدينة الملك عبدالله الطبية)

Estas ankaŭ multaj klinikoj disponeblaj kaj por lokanoj kaj por pilgrimantoj.

Ekonomio

 
Turoj Abraĵ Al Bait en 2010.

La ekonomio de Mekko dependas preskaŭ nur el la mono elspezita de la personoj kiuj venas al Haĝo. Dum tiu pilgrimado, venas al la urbo pli ol 100 milionoj da dolaroj, kaj la sauda registaro elspezas ĉirkaŭ 50 milionojn da dolaroj en servoj por la pilgrimantoj.

Estas kelkaj industrioj kaj fabrikoj en la urbo, sed Mekko jam ne ludas gravan rolon en la ekonomio de Sauda Arabio, kiu estas bazita ĉefe sur la eksportado de nafto. La malmultaj industrioj kiuj funkcias en Mekko estas de tekstiloj kaj mebloj. La akvo estas malabunda kaj la manĝaĵoj devas esti importitaj.

Famulo

Referencoj

  1. en PIV
  2. (2001) Merriam-Webster's Geographical Dictionary, p. 724. ISBN 0 87779 546 0.
  3. Nasr, Seyyed (2005). Mecca, The Blessed, Medina, The Radiant: The Holiest Cities of Islam. Aperture ISBN 0-89381-752-X
  4. Khan, A M. (2003) Historical Value Of The Qur An And The Hadith. Global Vision Publishing Ho, p. 26–. ISBN 978-81-87746-47-8.
  5. Al-Laithy, Ahmed. (2005) What Everyone Should Know About the Qur'an. Garant, p. 61–. ISBN 978-90-441-1774-5.
  6. Taylor, Jerome, "Mecca for the rich: Islam's holiest site 'turning into Vegas'", The Independent, 2011-09-24.
  7. A Saudi tower: Mecca versus Las Vegas: Taller, holier and even more popular than (almost) anywhere else, The Economist (2010-06-24), Cairo.
  8. Fattah, Hassan M.Islamic Pilgrims Bring Cosmopolitan Air to Unlikely City, New York Times (2005-01-20).
  9. Peters, Francis E. (1994). The Hajj: The Muslim Pilgrimage to Mecca and the Holy Places. Princeton University Press. p. 206. ISBN 978-0-691-02619-0.
  10. Esposito, John L.. (2011) What everyone needs to know about Islam. Oxford University Press, p. 25. ISBN 9780199794133. “Mecca, like Medina, is closed to non-Muslims”.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 Ham, Anthony; Brekhus Shams, Martha and Madden, Andrew. (2004) Saudi Arabia, ‑a eldono, Lonely Planet. ISBN 1-74059-667-6.
  12. Long, David E.. (2005) Culture and Customs of Saudi Arabia. ISBN 978-0313320217.
  13. Kipfer, Barbara Ann. (2000) Encyclopedic dictionary of archaeology, ‑a eldono, Springer, p. 342. ISBN 0-306-46158-7.
  14. Glassé, Cyril and Smith, Huston. (2003) The new encyclopedia of Islam, ‑a eldono, Rowman Altamira, p. 302. ISBN 0-7591-0190-6.
  15. Phipps, William E.. (1999) Muhammad and Jesus: a comparison of the prophets and their teachings, ‑a eldono, Continuum International Publishing Group, p. 85. ISBN 0-8264-1207-6.
  16. 16,0 16,1 Versteegh, Kees. (2008) C. H. M. Versteegh and Kees Versteegh: Encyclopedia of Arabic language and linguistics, Volume 4, ‑a eldono, Brill, p. 513. ISBN 90-04-14476-5.
  17. Peterson, Daniel C.. (2007) Muhammad, prophet of God. Wm. B. Eerdmans Publishing, p. 22–25. ISBN 0-8028-0754-2.
  18. 18,0 18,1 18,2 Philip Khûri Hitti. (1973) Capital cities of Arab Islam, ‑a eldono, University of Minnesota Press, p. 6. ISBN 0-8166-0663-3.
  19. AlSahib, AlMuheet fi Allughah, p. 303
  20. 20,0 20,1 Sir Sayyid Aḥmad Khān. (1870) A series of essays on the life of Mohammad: and subjects subsidiary thereto. Londono: Trübner & co., p. 74–76.
  21. Firestone, Reuven. (1990) Title Journeys in holy lands: the evolution of the Abraham-Ishmael legends in Islamic exegesis. SUNY Press, p. 65, 205. ISBN 0-7914-0331-9.
  22. "Mekka Municipo". Holymakkah.gov.sa. Arkivita el la originalo la 29an de Majo 2007. Alirita la 17an de Aŭgusto 2010.
  23. Kaabo en vortaro.net
  24. خرائط Google. خرائط Google.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj