La karmatoj (arabe, القرامطة al-qarāmiṭa) estis politik-religia movado de la islamo ismaela de la 9-a kaj 10-a jarcentoj. Oni konsideras ilin kelkfoje kiel prakomunistoj, kaj ĉiam kiel militista sekto. Tamen, ne ekzistas abundaj informoj pri ili. En 902 la karmataj militistoj, gvidataj de Zikrawayh ibn Muhrawayh, konkeris kelkajn urbojn de la nordo de Sirio (Halepo, Homs, Hama). Ili estis venkitaj de la abazidaj trupoj iom poste. Alia estro, konata kiel la Viro de la Kamelino, atakis Damaskon, en kies batalo perdis sian vivon. Alia tria militisto, kiu konsideris sin mem Mahdi (persono kiu laŭ islama tradicio aperos en la tempofino), dum iom da tempo timigis parton de Sirio, ĝis la ekzekuto fare de la abazidoj en 904. Zikrawayh, estis mortigita en 907, per kio finiĝis tiaj sangaj epokoj en Sirio kaj Irako, dum tiuj jaroj.

En 913 estis murdita la fondinto de la ŝtato Barejno, Al-Yannabi, kaj sukcedita de sia filo, per kio kreiĝis dinastio de karmatoj. En 930, dum regado de Abu Tahir, la karmatoj atakis Mekaon, amasmortigis la loĝantojn kaj ŝtelis la Nigran Ŝtonon de la Kaabo, kiun ili ne redonis, ĝis la jaro 950 post multekosta aĉetado. La potenco de la karmatoj konsiderinde malfortiĝis ekde 939.

Karmata dinastio de Barejno redakti

  1. Abû Sa`îd al-Hasan al-Yannâbî (894-913) (أبو سعيد الحسن الجنابي)
  2. Abû al-Qâsim Sa`îd (913-923) (أبو القاسم سعيد)
  3. Abû Tâhir Sulaymân (أبو طاهر سليمان) (923-944)
  4. Abû Mansûr Ahmad (944-972) (أبو منصور أحمد)
  5. Abû Ya`qûb Yûsuf (972-977) (أبو يعقوب يوسف)