Oktobro

deka monato de Julia kaj Gregoria kalendaroj

oktobro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11 12 13
14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25 26 27
28 29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Oktobro (latine October) estas la deka monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝia nomo devenas de la fakto, ke ĝi estis la oka monato de la romia kalendaro, dum marto estis la unua, antaŭ la aldono de januaro kaj februaro.

Oktobro estas monato de la aŭtuno en la Norda hemisfero kaj de la printempo en la Suda hemisfero. La signoj de la Zodiako en oktobro estas Pesilo kaj Skorpio.

Oktobro venas post septembro kaj antaŭ novembro.

Oktobro komenciĝas per la sama semajntago kiel januaro, krom en superjaro.

Oktobro
el hor-libro de l' duko de Berry
Vinber-rikolto