Vendredo

la tago de la semajno post ĵaŭdo kaj antaŭ sabato

Vendredo estas la sesa tago de la semajno (la kvina laŭ internacia normo ISO 8601), kiu sekvas ĵaŭdon kaj antaŭvenas sabaton. En multaj mondopartoj ĝi estas la kvina kaj lasta tago de la laborsemajno. Vendredo estas la ŝabato de la islamanoj.

Venuso en banejo, oleopentraĵo de John William Godward

Etimologio redakti

Tiu nomo venas el la franca vendredi, kiu siavice venas de la latina Veneris dies, tago de la diino Venera. El tiu venas ankaŭ la vortoj hispana viernes kaj itala venerdì.

En la ĝermanaj lingvoj ĝi havas komunan radikon, kiu videblas ekzemple en la angla nomo Friday, germana nomo Freitagsveda nomo fredag. Laŭ unu teorio, oni tie kopiis la ideon, uzante la nomon de la nordĝermana diino Frigg anstataŭ Venera. Laŭ alia teorio, la ĝermanaj nomoj por vendredo estas nomitaj ne laŭ Frigg, sed laŭ Frejo, diino de amo kaj amoro, kaj tiel paralela al la greka diino Afrodito kaj la romia diino Venuso.

Pro la ligo de la tago al diino de amo kaj amoro, vendredo estis feliĉa tago en la greka, romia kaj ĝermana kulturoj antaŭkristanaj. Sed ekde la morto de Jesuo Kristo en vendredo, tiu tago pro la disvastiĝo de kristanismo fariĝis tago malbonaŭgura.

Titoloj, esprimoj, eventoj kun vendredo redakti

  • sankta vendredo estas la vendredo antaŭ Pasko

Vidu ankaŭ redakti