Marto

tria monato de Julia kaj Gregoria kalendaroj

marto
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Marto (latine Martius) estas la tria monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝi nomiĝas laŭ Marso, la romia dio de milito, samkiel la tago mardo. Antaŭ la aldono de januaro kaj februaro, marto estis la unua monato de la kalendaro.

Marto estas monato de la printempo en la Norda hemisfero kaj de la aŭtuno en la Suda hemisfero. Unu el la du ekvinoksoj okazas en marto. La signoj de la Zodiako en marto estas Fiŝoj kaj Ŝafo (= Arieso).

Marto venas post februaro kaj antaŭ aprilo.

Marto komenciĝas per la sama semajntago kiel novembro en ĉiuj jaroj, kaj kiel februaro krom en superjaro.

Marto
el hor-libro de l' duko de Berry
Narcisoj


Aliaj projektoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti