24-a de marto
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 24-a de marto estas la 83-a tago de la jaro (la 84-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 282 tagoj restas.
Je la 24-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 1084: Investitura polemiko: en Romo, okupita de armeo de germana reĝo Henriko la 4-a, okazis surtronigo de kontraŭpapo Klemento la 3-a
- 1155: Georgo la Longbraka rekaptis Kievon enirante la tronon
- 1258: Daumantas invadis bienon de la episkopo de Tverj kaj tie mortis - Butegeidis iĝis la reganto de Litovio
- 1338: Centjara milito: franca marfloto atakis Portsmouth
- 1357: Francaj Ĝeneralaj Statoj dum kunveno en Tuluzo voĉdonis Grandan Preskribon limigantan reĝajn potencojn kiel la Magna Carta el 1215
- 1401: Mongoloj sub gvidado de Timur invadis la mamelukan urbon Damasko, sed ne sukcesis okupi la citadelon
- 1418:Malliberigita de 9 jaroj ordone de sia pli maljuna frato Ladislao la 2-a Jogajlo, Švitrigaila estis liberigita el la kastelo de Krzemieniec fare de 500 homoj
- 1568: Grandprinco de Litovio kaj reĝo de Pollando Sigismondo la 2-a funkciigis Maran Komisionon, kiel ĝermon de la pola admiralejo
- 1603: Tokugawa Ieyasu iĝis ŝoguno - en Japanio komenciĝis Edo-epoko
- 1603: Brita monarkio: skota reĝo Jakobo la 6-a iĝis Jakobo la 1-a de Anglio kaj Irlando, pro la senida morto de Elizabeto la 1-a - suvereneco de la domo de Stuarto super la britaj insuloj komencita
- 1637: En pola urbo Choszczno bruliĝis franciskana monaĥejo kun preĝejo
- 1663: La angla reĝo Karlo la 2-a disdonis al ok vasaloj, kiuj helpis al li surtroniĝi, landon en Nordameriko, kiu estis nomita laŭ lia patro, Karlo la 1-a, Carolina
- 1765: La brita Parlamento decidis la akceptakton (angle: Quartering Act), kiu devigis la setlistojn de la amerikaj kolonioj akcepti britajn soldatojn
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: en Krakovo komenciĝis la pola nacia ribelo kontraŭ la Rusia imperio kaj carino Katerina la 2-a — Tadeusz Kościuszko publike ĵuris kiel la Plej Supera Komandanto de Nacia Armita Forto kaj estis komisiita estigi
- 1794: Franca revolucio: ĵurnalisto kaj politikisto Jacques René Hébert estis kun siaj adeptoj senkapigita per gilotinoribelan registaron
- 1798: Poŝtejo establiĝis en Vilno
- 1808: Milito de Hispana Sendependiĝo: francoj eniris Madridon por sufoki hispanan ribelon kontraŭ Napoleono
- 1811: Fanny Lewald, germana verkistino kaj feministino
- 1822: Nokte de la 23-a/24-a de marto incendio detruis pli ol duonon de pola urbo Mrągowo
- Insurekcio:
- 1832: Novembra ribelo kontraŭ Rusia imperio: Puna soldatigo de polaj infanoj al la Armeo de la Rusia Imperio estis anoncita kiel ukazo de la rusa registaro — la ordono de Nikolao la 1-a rilatis al 7 ĝis 16-jaraj infanoj de la gepatroj partoprenintaj la ribelon kaj de politikaj elmigrintoj, destinitaj por specialaj infanaj batalionoj, ankaŭ koncernis orfojn, infanojn de malriĉuloj kaj stratknabojn
- 1839: Post falo de la Novembra ribelo, en Parizo solene malfermiĝis la Pola Biblioteko kiel kultura centro de la pola elmigrantaro — inter la fondintoj estis Adam Jerzy Czartoryski; registrita kiel Memoro de la Mondo
- 1854: Venezuelo abolis sklavecon
- 1860: Germana astronomo Karl Theodor Robert Luther malkovris asteroidon Konkordio
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: malvenko de polaj ribelantoj en batalo de Krasnobród
- 1869: Nov-Zelandaj Militoj: konflikto de maoria ĉefo Tītokowaru finiĝis per kapitulaco antaŭ kolonia registaro en Taranaki Regiono
- 1882: Germana kuracisto Robert Koch anoncis izoligon de bakterioj kaŭzantajn tuberkulozon
- 1891: Britio kaj Italio interkonsentis pri la limoj de kolonioj en la regiono de la Ruĝa Maro
- 1900: Metroo de Novjorko ekkonstruata
- 1900: Ohio: la lasta vivanta libere migrokolombo estis mortpafita de knabo
- 1902: Flago de Nov-Zelando oficialiĝis
- 1907: Kartvelio: unua bolŝevika gazeto "Dro" aperis
- Unua mondmilito:
- 1916: Enrique Granados pereinta kun sia edzino - unu el viktimoj de la torpedita de germana submarŝipo pramo „Sussex” en Manika markolo
- 1918: Pola politikisto Tadeusz Hołówko parolis en Moskvo kun bolŝevikaj gvidantoj Lev Trockij kaj Lenin pri kreo de pola armeo
- 1919: Lasta imperiestro de Aŭstrio Karolo la 1-a iris kun la familio en ekzilon al Svislando
- 1920: Dua Pola Respubliko: Leĝdona Sejmo aprobis leĝon pri Posedado de nemoveblaĵoj flanke de fremdlandanoj
- 1921: Unua Virina Olimpiko okazis en Montekarlo – organizita de Internacia Sportoklubo
- 1924: Konsilio de la Ligo de Nacioj atribuis al Ĉeĥoslovakio Tatranská Javorina
- 1929: Italaj faŝistoj gajnis 99% de voĉdonoj en unupartia parlamenta baloto
- 1933: Nazia potencopreno en Germanio: kune kun ekvalido de voĉdonita tagon pli frue leĝo permesanta esceptajn rajtojn al la registaro de Adolf Hitler estis de facto nuligita Vajmara konstitucio
- 1933: Juda diasporo en la mondo anoncis bojkoton de germanaj varoj
- 1934: Usona Kongreso voĉdonis leĝon pri antaŭvidada sendependeco de Filipinoj en 1945
- 1940: Omeno: aŭtenta atesto pri la apero de sigelo super Ateno registrita - pluraj atenanoj i.a. asertis pri "diaj vualoj"
- 1941: Pola logikisto Alfred Tarski, lekcianta en Universitato de Harvard kaj Kolumbia Universitato, ricevis premion de Guggenheim pro atingoj en matematiko
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: en Włocławek fondiĝis konspira Kujavia Politik-Literatura Asocio "Zew"; germanaj regopovoj malpermesis deporti judojn de Tria Regno al Ĝenerala Gubernio sen konsento de Hermann Göring; voĉdonado al Supera Soveto de Sovetunio okazis kune kun voĉdonoj al la Sovetoj de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko kaj Belorusa Soveta Socialisma Respubliko, leĝigantaj la sovetan okupadon de Orientaj Limregionoj (post la soveta invado en Pollandon)
- 1941: Germana-guberniestro establis geton en Lublin — ĉe la komenco jam ektroviĝis 34 000 judoj kaj nekonata nombro de ciganoj (ili ĉiuj pereis), post preskaŭ jaro estis likvidita, plimulto de loĝantoj estis murditaj en la germana ekstermejo Bełżec; Nord-Afrika kampanjo: itala-germana ofensivo en Cyrenaica komenciĝis - germana 5-a Malpeza Divizio ekregis aerdromon kaj fortikaĵon El Agheila, britoj retiriĝis direkte al Marsa Brega kaj Aĝdabija; polaj bombaviadiloj atakis Berlin; Batalo de Anglio: en Acklington (graflando Northumberland) batalpretecon akiris laŭvica pola eskadrono 317, kiun konsistigis spertaj pilotoj, averaĝe 23 jaraj, herooj de aerbataloj en Pollando, Francio kaj Anglio; en Vieno ministroj pri eksteraj aferoj Joachim von Ribbentrop, Galeazzo Ciano, Hiroshi Ōshima kaj Dragiša Cvetković subskribis protokolon pri aliĝo de Jugoslavio al la "pakto de trio" - en sekretaj notaĵoj landoj de Akso Berlino-Romo-Tokio sindevigis ne postuli de Jugoslavio militaran helpon kaj redoni aliron al Egea Maro kaj Tesaloniko, krom respekti suverenecon kaj nedivideblecon
- 1942: Operaco Reinhardt: germana polico pafmortigis loĝantojn kaj kuratorojn de la Juda Maljunulejo kaj Orfejo en Lublin; Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj en arbaro de Dubica, distrikto Bialski, embuskis kontraŭ 4 ĝendarmoj moviĝantaj per veturilo - ĉiuj pereis, mortigitoj estis kaŝitaj; Germana polico forveturigis de Nurenbergo kaj Würzburg 985 judojn al Izbica (distrikto Krasnystaw) — el tiu ĉi tranzita geto germanoj elveturigis ĉ. 2 200 judojn al germana-nazia ekstermejo Bełżec/Belzec; admiralo Chester William Nimitz iĝis plej supera komandanto de la Usona Mararmeo sur Pacifiko; Usono: unua interparolo de pola generalo Władysław Sikorski kun Franklin D. Roosevelt - interkonsento pri teritoriaj ŝanĝoj antaŭ packonferenco; dum vizito de bulgara caro Boriso la 3-a en Germanio Adolf Hitler orientiĝis pri ebleco uzi bulgaran armeon en Orienta Fronto; Batalo de Atlantiko: sur Barenca Maro germana U-boato 655 kune kun 45-membra skipo estis sinkigita de brita trenŝipo; Arkta Oceano: batalo pri konvojoj QP-9 kaj PQ-13 komencita (ĝis la 9-a de aprilo); komenciĝis evakuo la Armeo de Anders el Sovetunio — ĝis novembro 1942 oni forsendis al Irano pli ol 115 000 personojn, inkluzive de ĉ. 78 500 soldatoj kaj 37 mil civiluloj, inter ili estis miloj da infanoj
- 1943: Gestapo pafmortigis en Poronin 6 judojn; respondeculo pri trudlaborigo en Germanio nuligis permeson libertempi por engaĝitoj en Tria Regno kaj sur polaj enkorpigitaj teritorioj; Operaco Reinhardt: Gestapo pafmortigis en Poronin 6 judojn; respondeculo pri trudlaborigo en Germanio nuligis permeson libertempi por engaĝitoj en Tria Regno kaj nur polaj enkorpigitaj teritorioj
- 1944: Krimo en Markova: apud Łańcut germanaj ĝendarmoj ekzekutis polan familion de Józef Ulma (9 personojn kune kun nenaskita infano) kaj kaŝitajn de ili 8 judojn el 3 familioj — septembre Pola Subtera Ŝtato plunumis verdikton de mortpuno kontraŭ ukraina denuncanto kaj kunlaboristo de germana polico (dum la milito pereis pli ol 1000 polojn, kiuj savis la judojn); Holokaŭsto: germana polico pafmortigis en koncentrejo Majdanek ĉirkaŭ 200 judojn, en Biała Podlaska 30 malliberulojn kaj en Tomaszów Mazowiecki 10 polojn; germana polico en Bjalistoko deportis 69 polojn al koncentrejo Stutthof; de germana militprizono Stalag Luft III en Żagań fuĝis 76 aviadilistoj pere de fosita tunelo 100 metrojn longa (interalie 41 britoj kaj 6 poloj, krom 2 norvegoj kaj nederlandano ĉiuj estis kaptitaj) — oni pafmortigis 50 aliancitajn militkaptitojn laŭ speciala ordono de Hitler; en Krakovo germanoj arestis arean komandanton de Pola Enlanda Armeo, kolonelon Józef Spychalski; Volinia masakro: en Bełz (nun en Lviva provinco) bandita taĉmento de Ukraina Ribela Armeo masakris pli ol 100 polojn; trupoj de la 1-a Ukraina Fronto okupis Czortków, Husiatyn (nun Ternopila provinco), Zaleszczyki kaj 2 vilaĝojn en Podolio; Pola Rezistomovado: taĉmento de "Ryś" batalis kun konvojo de trajno veturanta al sukerrafinejo en Werbkowice (distrikto Hrubieszowski) - la trajnon oni elvojigis, pereis 18 ĝendarmoj, 3 soldatoj de Kamparana Bataliono, 4 estis vunditaj, oni detruis viadukton, fervojon kaj telefonan linion; tri partizanaj taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo frakasis taĉmenton de ĝendarmaro en areo Piotrków; en Hungario aperis lasta numero (la 663-a) de "Wieści Polskie"; en Italio aperis unua numero de "Soldata Ĵurnalo de Pola Armeo en Oriento"; Romo: Masakro de la Ardeaj Kavernoj - germanoj mortpafis 335 italajn civilulojn
- 1945: Ruĝa Armeo okupis polajn urbojn Nysa, Głubczyce, Żory kaj Pruszcz Gdański (kune kun la 1-a Ĉeĥoslovaka Memstara Tanka Brigado), ankaŭ atakis direkte al Sopot (en tio 1-a Kirasita Bataliono de Pola Soldataro) — kutime tri tagojn poste NKVD-taĉmentoj per teroro altrudis la duan sovetan okupadon de Pollando post anekso de Orientaj Limregionoj; nokte soveta aviado atakis Gdańsk kaj Piława; dum trairo de Rejno Aliancanoj (usonanoj, britoj kaj kanadanoj) sukcesis super Ruhr-regiono alterigi 16 mil paraŝutistojn; Hungario: Provizora Registaro ordonis malfondi faŝismajn organizaĵojn, politikajn kaj militarajn, kun detruo de faŝisma literaturo
- 1946: Brita Hindio: formulita laŭ iniciato de la brita ĉefministro Clement Attlee kabineta misio alvenis al Nov-Delhio por diskuti la transdonon de potenco de la kolonia registaro al la barata
- 1950: En Aŭstrio oni plenumis lastan verdikton de mortpuno
- 1958: Usona kantisto, aktoro kaj muzikisto Elvis Presley soldatiĝis
- 1959: Kuba Instituto de Kinaj Arto kaj Industrio fondiĝis
- 1967: Pollando: kreskanta en Malsupra Silezio de ĉirkaŭ 1 250 jaro tigfrukta Kverko Chrobry iĝis naturmonumento
- 1972: Brita registaro enkondukis senperan regadon en Nord-Irlando, suspendante lokan parlamenton
- 1973: Konceptalbumo The Dark Side of the Moon de la angla rokgrupo Pink Floyd ekvendata
- 1975: Muhammad Ali per teknika faligo defendis en Klevlando la mondan titolon kontraŭ Chuck Wepner
- 1976: Malpura Milito en Argentino komenciĝis aŭ "Procezo de Nacia Reorganizado" - prezidentino María Estela Martínez de Perón estis faligita, ekregis junto de generalo Jorge Rafael Videla
- 1977: Morarji Desai iĝis ĉefministro de Barato, ne estanta membro de la Barata Nacia Kongreso
- 1980: Salvadoro: unu tagon post alvoko al soldatoj ĉesi subpremon flanke de la registaro, ĉefepiskopo Óscar Romero estis murdita dum celebrado de meso en San-Salvadoro - kanonizita de la papo Francisko
- 1986: Budapeŝto: malfermo de la kurejo de Formulo 1 - Hungaroring (apud la ĉefurbo)
- 1989: Alaska Golfo: usona naftoŝipo Exxon Valdez koliziinte kun rifo kaŭzis ekologian katastrofon en la Marbrako de Princo Vilhelmo - Naftoverŝado el Exxon Valdez komencita
- 1990: Lastaj barataj taĉmentoj retiriĝis de Srilanko
- 1990: Islom Karimov iĝis prezidanto de la Supera Soveto de la Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko
- 1991: En Sieraleono komenciĝis interna milito
- 1992: Dirk Frimout iĝis unua belga kosmonaŭto - flugante en kosmopramo Atlantis restis en la spaco ĝis la 2-a de aprilo kaj orbitis ĉirkaŭ la Tero entute 143 fojojn
- 1992: Post averio de nuklea centralo en la urbo Sosnovij Bor (Rusio) al atmosfero transiris radioaktiva jodo kaj aliaj substancoj
- 1993: Oni malkovris Kometon Shoemaker-Levy 9, kies fragmentoj julie 1994 karambolis kun Jupitero
- 1999: Kosova Milito: bombado de NATO super Jugoslavio komenciĝis - por protekti albanan loĝantaron de Kosovo
- 1999: Grajanaj Alpoj: incendio en la tunelo sub Blanka Monto mortigis 39 homojn
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis sanktejojn ĉe la Maro Kineret, Kafarnaon kaj aliajn
- 2001: 21 personoj pereis kaj pli ol 100 vundiĝis en eksplodoj de tri aŭtomobilaj kaptiloj en Stavropola regiono (Mineralnije Vodi, Jessentuki)
- 2005: Amiens: celebrado de 100-jariĝo de la mortodatreveno de Jules Verne, franca pioniro de sciencfikcio
- Postkomunismo:
- 2005: Tulipa revolucio: falinta prezidento de Kirgizujo Askar Akajev fuĝis kun sia familio al Rusio — en Biŝkeko opoziciulo Kurmanbek Bakijev transprenas la potencon
- 2006: Ĝinza revolucio: likvido de tendo-kampo en Minsko kun protestantoj kontraŭ rezulto de la prezidenta voĉdonado en Belorusio dum kiu oni arestis 460 personojn
- 2008: Unua balotado al parlamento de Butano, kiu iĝis demokratia
- 2009: Ĉeĥa parlamento esprimis mocion de demisio kontraŭ registaro de Mirek Topolánek
- 2011: 151 personoj pereis kaj 212 vundiĝis en tertremo de orienta Birmo
- 2012: Oni fondis politikan partion Solidara Pollando, kies prezidanto iĝis Zbigniew Ziobro
- 2013: Interna milito en Centr-Afrika Respubliko: prezidento François Bozizé fuĝis eksterlanden post konkero de la ĉefurbo Bango flanke de ribelintoj de movado Séléka, kies gvidanto Michel Djotodia anonciĝis nova prezidento
- 2015: Provenco: 150 personoj pereis dum kraŝo de aviadilo de Germanwings en Francaj Alpoj
- 2018: Instituto pri Nacia Memoro unuafoje organizis Nacian Memor-Tagon de Poloj Savantaj Judojn sub la Germana Okupado - malgraŭ germana "leĝo" pri mortpuno pro ajna helpo al judoj en Ĝenerala Gubernio
- 2021: Guberniestro de usona subŝtato Virginio abolis mortpunon
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 29-a tago de la rusa agreso: ĉefministro de Ukrainio: Tiu monato ŝanĝis nin por ĉiam. Ni havas nenion komunan kun la barbaroj el Rusio; Ukraina Aer-Armeo: pasinttage ni paffaligis 7 aviadilojn, senpilotan aviadilon kaj 2 krozmisiloj; en Ĥarkivo rusia armeo detruis 1 143 infrastrukturajn objektojn, inkluzive de 998 loĝkonstruaĵojn; pasinttage laŭ ukraina stabo super Ukraino okazis 250 atakflugoj de rusaj aviadiloj (antaŭtage 190); nokte pro pripafo de Rubiĵne pereis 4 personoj, en tio 2 infanoj, dum la tago estis tute aŭ parte detruitaj 31 objektoj, inkluzive de 23 domoj; regopovoj de Ukrainio informis, ke de la invadkomenco rusoj perdis 15 800 soldatoj kune kun 1 597 kirasitaj veturiloj, 124 helikopteroj kaj 530 tankoj;
- Mondreago: 67% de belorusoj estas kontraŭ pripafado de Ukrainio el ilia teritorio; Grupo Anonymous enrompiĝis al centra banko de Rusio; Aŭstralio atribuis sankciojn al Aljaksandr Lukaŝenka kun la familio, kaj al 22 rusoj, kiujn oni priskribis kiel "propagandistoj kaj misinformaj aktivuloj"; laŭ "Forbes" ĝis nun Ukrainio perdis ne malpli ol 74 tankojn, samtempe reakiris ne malpli ol 117 rusajn tankojn
- 2023: 394-a tago de la rusa agreso: Nokte estis pripafita de rusoj Kostjantinivka, en senfleksebla punkto, trafita de S-300, pereis 3 rifuĝintinoj, i.a. el Baĥmut, entute 5 personoj; en Sumia provinco 10 ĉasaviadiloj Su-35 atakis celojn per direktitaj bomboj; Ĥersona provinco 74 fojojn pripafita per 423 pafaĵoj (ĝis nun pli ol 50 vilaĝoj estis preskaŭ tute detruitaj de rusoj); en noktaj atakoj pereis 9 personoj, ne malpli ol 26 estis vunditaj; korpoj de 83 mortfalintaj soldatoj revenis al Ukrainio; en la fronto apud Kupjansk kaj Liman rusoj perdis 64 mortigitojn kaj 119 vunditojn (2 kanonojn D-30 kaj 2 batalveturiloj de infanterio; Poŝto de Donbaso, aganta en uzurpa Donecka Popola Respubliko, eldonis kovertojn kaj poŝtkartojn pri Grupo Wagner; Ukraina Poŝto eldonis poŝtmarkon datrevene de liberigo de tri urboj "Ni ne forgesos, ne pardonos. Buĉa, Irpin, Hostomel"; en 3 okupataj urboj de Luganska provinco Severodoneck, Popasna kaj Hirske estas kreata ukraina armea administracio;
- Mondreago: Estonio forigas rusan diplomaton; nederlanda kafo-konzerno Jacobs ŝanĝos la nomon, sed ne forlasos Rusion; laŭ Internacia Ruĝa Kruco 10 mil ukrainaj civiluloj, plejparte maljunuloj kaj mallertuloj, kiuj postrestis en Baĥmut provas travivi en teruraj kondiĉoj; Usono atribuis laŭvicajn sankciojn al 3 entreprenoj kaj 9 oficistoj en Belorusio; Skandinavio: Svedio, Norvegio, Finnlando kaj Danio kreas komunan aer-defendon; franca konstrufirmao Leroy Merlin engaĝanta en Rusio 45 mil laborantojn kaj disponanta 111 hipermerkatojn en 65 urboj anoncis forlason de Rusio; ĉefo kaj fondinto de Grupo Wagner malferme dubindigas rakontadon de Moskva Kremlo pri "naziismo" de Ukrainio; Portugalio sendos pli ol 80 mil dolarojn por Ukrainio por apogi enketadon pri la militkrimoj farataj de rusia armeo
Naskiĝoj
redakti- 1441: Ernesto (Saksio), germana duko (m. 1486)
- 1494: Georgius Agricola, germana kuracisto kaj sciencisto, patro de mineralogio, humanisto (m. 1555)
- 1579: Tirso de Molina, hispana poeto kaj dramaturgo de baroko (m. 1648)
- 1607: Michiel de Ruyter, nederlanda admiralo, marheroo de la anglaj-nederlandaj militoj (m. 1676)
- 1693: John Harrison, angla ĉarpentisto, horloĝisto-memlernanto kaj inventisto (m. 1776)
- 1739: Christian Friedrich Daniel Schubart, germana poeto, orgenisto, komponisto kaj ĵurnalisto (m. 1791)
- 1754: Joel Barlow, usona poeto kaj politikisto, aŭtoro de kontraŭsklaveca poemo (m. 1812)
- 1796: Friedrich Adolph Haage, germana entreprenisto, pioniro de poŝt-menda komerco, memorigita per Steiger-arbaro (m. 1866)
- 1797: Antonio Rosmini, itala filozofo, ordenfondinto, inspiriĝanta de la penso de Aŭgusteno de Hipono, Tomaso de Akvino kaj Platono, polemikisto kontraŭ socialismo kaj komunismo, beatigito (m. 1855)
- 1808: Maria Malibran, franca mezosopranistino (m. 1836)
- 1809: Mariano José de Larra, hispana verkisto kaj ĵurnalisto, sinmortiginto (m. 1837)
- 1820: Alexandre Edmond Becquerel, franca fizikisto, kunmalkovrinta la fotoelektran efikon, esploranta fluoreskon, kontribuinta al sunĉelo (m. 1891)
- 1820: Fanny Crosby, usona blinda poetino verkanta religiajn himnojn (m. 1915)
- 1830: Robert Hamerling, aŭstra poeto kaj dramisto, konata de epopeo (m. 1889)
- 1834: William Morris, angla verkisto, desegnisto, arkitekto (m. 1896)
- 1835: Jožef Stefan, slovena fizikisto esplorinta optikon kaj varmon, instruisto de Ludwig Boltzmann (m. 1893)
- 1839: Horace Parnell Tuttle, usona astronomo malkovrinta asteroidojn, kometojn kaj galaksiojn (m. 1923)
- 1844: László Arany, hungara poeto, tradukisto, verkisto, filo de poeto János Arany (m. 1898)
- 1844: Etelka Bálintffy, hungara poetino gvidanta literaturan salonon (m. 1906)
- 1851: Albert Fogarasi, hungara filologo, historiisto kaj verkisto (m. 1945)
- 1855: Győző Gyárfás, hungara inĝeniero pri ŝoseokonstruado (m. 1912)
- 1864: Albert Deák, hungara juristo, fakverkisto, kunfondinto de "Orienta Ĵurnalo" (m. 1924)
- 1874: Harry Houdini, usona iluziisto (m. 1926)
- 1874: Jenő Adorján, hungara violonisto, komponisto (m. 1903)
- 1874: Sidney Reilly, brita spiono, ekzekutita (m. 1925)
- 1874: Luigi Einaudi, itala politikisto kaj prezidento (m. 1961)
- 1883: János Kiss, hungara vicgeneralo, ekzekutita (m. 1944)
- 1884: Janet Caw, skota instruistino, diplomitino de la Universitato de Edinburgo, Esperanto-instruisto, tradukistino de kantoj kaj verkantino de poemoj
- 1884: Peter Debye, nederlanda Nobelpremiita fizika kemiisto, instruisto en Universitato Cornell (m. 1996)
- 1891: Ludoviko Glodeau, franca kaldronisto kaj esperantisto, aktivulo de la laborista movado (m. 1952)
- 1892: Gábor Doros, hungara kuracisto pri haŭt- kaj veneraj malsanoj (m. 1980)
- 1893: Walter Baade, usona astronomo kaj astrofizikisto (m. 1960)
- 1897: Wilhelm Reich, aŭstra-hungaria psikanalizisto kaj seksologo, fondinto de skolo pri terapio (m. 1957)
- 1899: R. A. Dvorský, ĉeĥa muzikisto, kantisto, aktoro, pianisto kaj eldonisto (m. 1966)
- 1901: Ub Iwerks, usona animaciisto, kartunisto, desegnisto de roluloj, inventisto, kaj teknikisto por specialaj efektoj, konata de kreo de Mickey Mouse (m. 1971)
- 1902: Hédi Edelmann, hungara ĵurnalistino, novelistino (m. 1957)
- 1903: Malcolm Muggeridge, brita verkisto, ĵurnalisto, sciencisto kaj spiono priskribinta Holodomoron (m. 1990)
- 1903: Antanas Poška, litova vojaĝanto tra Azio, antropologo, aŭtoro de litovlingva libro De Baltmaro ĝis Bengalio, Justulo Inter Nacioj de la Mondo, partoprenanto de UK 1923, kunlaboranto de "Litova Stelo", prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, kunorganizanto de BET-9 (m. 1992)
- 1904: Walter Karl Mudrak, aŭstra bankoficisto, sekretario de MOKA, esperantista afergvidanto de senalkohola kulturo kaj sentabaka kulturo, kunlaboranto de "La Juna Batalanto", "Espero Katolika, "Aŭstria Esperantisto", kaj de la Enciklopedio de Esperanto, aktivulo de Aŭstria Katolika Ligo Esperantista, Aŭstria Esperantista Federacio kaj estrarano de Aŭstria Esperanto-Asocio, LKK-vicprezidanto de UK 1970 en Vieno (m. 1998)
- 1906: Klavdia Ŝulĵenko, sovetia kantistino kaj aktorino, dekorita per la ordeno de Lenin (m. 1984)
- 1909: Clyde Barrow, usona rabisto (m. 1934)
- 1910: Raoul Schránil, ĉeĥa aktoro rolinta "jakulojn" (m. 1998)
- 1911: Joseph Barbera, usona animaciisto, kunfondinto de la studio Hanna-Barbera (m. 2006)
- 1913: László Hosszú, rumania hungara pastro, eklezia verkisto (m. 1983)
- 1914: Krystyna Krahelska, pola poetino, etnografo, soldato de Pola Enlanda Armeo, partopreninta la ribelon de Varsovio (m. 1944)
- 1916: Vilmos Bese, hungaria gvidanto de nafto-industrio (m. 1995)
- 1921: Franciszek Blachnicki, pola pastro, proparolanto de senalkohola kulturo, kontraŭkomunisto, viziulo pri disfalo de komunistaj reĝimoj, fondinto de la Movado Lumo-Vivo, Servisto de Dio, persekutata kaj murdita (n. 1987)
- 1921: Vasilij Smyslov, soveta grandmajstro de ŝako (m. 2010)
- 1922: Ferenc Újvári, rumania hungara priminoritata politikisto kaj verkisto (m. 2010)
- 1922: Józef Tadeusz Milik, pola bibliisto, pioniro de kumranologio, poligloto konanta 13 antikvajn lingvojn, en tio lerte: ugaritan, sumeran, egiptan, hititan kaj kartvelan (m. 2006)
- 1923: Tibor Dáné, rumanihungara verkisto, redaktoro (m. 2006)
- 1924: Zsigmond Szabó, rumania hungara biologo (m. 2002)
- 1926: Dario Fo, itala Nobelpremiita dramisto, aktoro, reĝisoro, teatrestro (m. 2016)
- 1927: Martin Walser, germana verkisto (m. 2023)
- 1928: Katalin Reisz, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino (m. 2012)
- 1930: Steve McQueen, usona filma aktoro (m. 1980)
- 1930: David Dacko, unua prezidento de Centr-Afrika Respubliko (m. 2003)
- 1943: György Schwajda, hungara dramverkisto kaj teatrodirektoro
- 1944: Ferenc Kenéz, rumania hungara/hungara poeto
- 1944: Zoltán Tófalvi, rumania hungara ĵurnalraportisto, historiisto
- 1947: Christine Gregoire, usona ŝtatestro de Vaŝingtonio
- 1948: Jerzy Kukuczka, pola himalajisto, kiel la dua homo sur la Tero akiris Kronon de Himalajoj kaj Karakorumon (m. 1989)
- 1949: Ali Akbar Salehi, irana ministro pri eksteraj rilatoj, irana reprezentanto de Internacia Atomenergia Organizo
- 1958: Roland Koch, germana politikisto, ministroprezidento de la federacia lando Hesio
- 1960: Nena, germana kantistino kaj aktorino
- 1961: Janis Varufakis, greka ekonomikisto, ministro pri financoj
- 1963: Dave Douglas, usona komponisto, ĵaz-trumpetisto kaj klezmero
- 1964: Marek Kamiński, pola polusa esploristo, vojaĝisto kaj entreprenisto, enskribita en la Guinness-libro de rekordoj
- 1973: Jim Parsons, usona aktoro de televido kaj kino, rolinta en televidserio The Big Bang Theory, laŭreato de Premio Emmy kaj Premio Ora Globo
- 1983: Fernando Maia Jr., brazila esperantisto
- 1986: Nathalia Dill, brazila filma kaj teatra aktorino
Mortoj
redakti- 809: Harun ar-Raŝid, granda kalifo de Bagdado (n. 763)
- 832: Wulfred, anglosaksa ĉefepiskopo de Canterbury
- 1136: Hugo de Payns, unua grandmajstro de la templanoj (n. ĉirkaŭ 1070)
- 1455: Nikolao la 5-a, papo, fondinto de la Vatikana librejo (n. 1397)
- 1575: Josef Karo, juda rabeno, kabalisto, aŭtoritatulo pri halaĥo (n. 1488)
- 1603: Elizabeto la 1-a, reĝino de Anglio, la lasta monarkiino de la Tudora dinastio (n. 1533)
- 1642: Mihály Tholdalagi, hungara diplomato, memuaristo (n. ĉirkaŭ 1580)
- 1654: Samuel Scheidt, germana orgenisto, komponisto kaj instruisto (n. 1587)
- 1774: István Daniel, hungara barono, verkisto kaj politikisto apoganta eklezion (n. 1684)
- 1776: John Harrison, angla ĉarpentisto, horloĝisto kaj inventisto, kies horloĝoj kiel la unuaj povis ekfunkcii sur ŝipoj, konstruisto de kronometro (n. 1693)
- 1794: Jacques René Hébert, franca ĵurnalisto kaj politikisto, ekzekutita (n. 1757)
- 1844: Bertel Thorvaldsen, dana skulptisto, reprezentanto de klasikismo (n. 1770)
- 1849: Johann Wolfgang Döbereiner, germana kemiisto kaj apotekisto ricevinta sulfatan acidon kaj prognozinta periodan tabelon (n. 1780)
- 1864: Karl Ernst Claus, rusia kemiisto, botanikisto kaj farmaciisto (n. 1796)
- 1882: Henry Wadsworth Longfellow, usona poeto, filologo, tradukisto, lekciisto (n. 1807)
- 1888: Julius Hülsemann, germana politikisto, juristo, urbestro de Arnstadt (n. 1824)
- 1896: Franz Kuchenbuch, germana pentristo, juristo kaj historiisto (n. 1812)
- 1905: Jules Verne, franca sciencfikcia verkisto, aŭtoro de la romano Dudek mil leŭgoj sub la maro, esperantigata de Jeannine Vincent kaj István Ertl (La verda radio) (n. 1828)
- 1908: Gyula Schönherr, hungara historiisto kaj arkivisto (n. 1864)
- 1911: József Márkus, hungara ĵurnalisto kaj dramverkisto (m. 1854)
- 1909: John Millington Synge, irlanda dramisto kaj poeto, esperantigata de Albert Goodheir (n. 1871)
- 1915: Karol Olszewski, pola fizikisto kaj kemiisto, profesoro, kiel la unua kondensis oksigenon kune kun Zygmunt Wróblewski (n. 1846)
- 1916: Enrique Granados, hispana komponisto, pianisto kaj muzikteoriisto (n. 1867)
- 1928: Oliveira Lima, brazila historiisto, bibliofilo, ĵurnalisto kaj ambasadoro de Brazilo (n. 1867)
- 1931: Kornél Divald, hungara verkisto, arthistoriisto, muzeologo, fotisto, kritikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1872)
- 1944: Józef Ulma, pola terkultivisto kaj fotisto, servisto de Dio kaj justulo inter la popoloj memorigita en la Muzeo al poloj savintaj judojn, murdita kun la tuta familio (n. 1900)
- 1945: Zoltán Morvay, hungara verkisto, redaktoro, publicisto (n. 1875)
- 1946: Aleksandro Aleĥin, rusa-franca ŝakludisto, mondĉampiono (n. 1892)
- 1946: Zorka Janů, ĉeĥa aktorino, fratino de Lída Baarová (n. 1921)
- 1962: Auguste Piccard, svisa fizikisto, inventisto, esploristo de stratosfero (n. 1884)
- 1969: Joseph Kasa-Vubu, unua prezidento de Demokratia Respubliko Kongo (n. ĉirkaŭ 1917)
- 1970: Sári Somló, hungara skulptistino, verkistino, poetino (n. 1886)
- 1971: Manyi Kiss, hungara aktorino (n. 1911)
- 1976: Bernard Montgomery, brita feldmarŝalo dum la dua mondmilito en Norda Afriko kaj Proksima Oriento (n. 1887)
- 1980: Óscar Romero, ĉefepiskopo de Salvadoro, reprezentanto de la teologio de liberigo, defendanto de homrajtoj, murdita (n. 1917)
- 1992: Ryszard Białous, pola skoltestro, komandanto de Grizaj Taĉmentoj, oficiro de Pola Enlanda Armeo, partoprenanto de la ribelo de Varsovio, postlasinta dokumentaron pri la Pola Subtera Ŝtato (n. 1914)
- 1994: Betty Salt, kanada esperantistino, kasistino de Kanada Esperanto-Asocio, financa apogantino de UEA, skolta Esperanto-movado kaj sporta terminologio, dumviva membrino de Societo Zamenhof, honora membro de UEA (n. 1907)
- 1994: Zbigniew Gołąb, pola lingvisto kaj slavisto situanta prapatrujon de slavoj dekstre de la meza Dnepro, okupiĝanta pri la praslava lingvo (n. 1923)
- 1995: Joseph Needham, brita biokemiisto, poligloto kaj ĉinologo plej konata pro verkoj pri la historio de Ĉina scienco (n. 1900)
- 1998: István Kohl, rumania hungara ornitologo, bestpreparisto kaj fakverkisto en pluraj lingvoj (n. 1922)
- 2006: Jaroslava Moserová, ĉeĥa kuracistino, politikistino (n. 1930)
- 2006: Gabriella Vöő, hungara folkloristino (n. 1937)
- 2009: Péter Jecza, hungara skulptisto, frato de redaktoro Tibor Jecza (n. 1939)
- 2010: József Szamosi, hungara ĵurnalisto, reĝisoro, redaktoro, verkisto (n. 1912)
- 2015: Pereintoj en katastrofo de la Flugo 9525 de Germanwings
- Maria Radner, germana operkantistino (kontralto) (n. 1981)
- Oleg Bryjak, kazaĥa-germana basbaritono kaj operkantisto (n. 1960)
- 2016: Garry Shandling, usona aktoro, komikulo, reĝisoro, scenaristo, produktoro, rolinta en televida skeĉo Sabata nokto viva kaj filmigita "La libroj de ĝangaloj" de Rudyard Kipling (n. 1949)
- 2018: Lys Assia, svisa kantistino, gajnintino de la 1-a Eŭrovido-Kantokonkurso 1956 (n. 1924)
- 2018: José Antonio Abreu, venezuela dirigento, pianisto, ekonomikisto, pedagogo kaj politikisto (n. 1939)
- 2020: Albert Uderzo, franca desegnisto de komiksoj, kunaŭtoro de "Asteriks" (n. 1927)
- 2020: Manu Dibango, kameruna muzikisto (n. 1933)
- 2023: Gordon Moore, usona entreprenisto (n. 1929)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festo kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Ĉefanĝelo Gabrielo (trenta meso)
- Sankta Katarina de Svedio, monaĥino
- Clotilde Micheli, aŭstra monaĥino, fondintino de la Instituto de Fratulinoj pri anĝeloj, beatigita
- Monda Tago de Tuberkulozo proponita en 1982
- Argentino: Memor-Tago por Vero kaj Justeco - fiksita aŭguste 2002, lige al Malpura Milito en Argentino
- Pollando: Nacia Tago de Vivo - fiksita de Sejmo en 2004
- Internacia Tago de Rajto al Vero pri Seriozaj Rompoj de Homrajtoj kaj Digno de Viktimoj - fiksita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj decembre 2010
- Pollando: Nacia Tago de Vivo, ekde 2015
- Nacia Memor-Tago de Poloj Savantaj Judojn sub la Germana Okupado - ŝtata festo (fiksita de Senato la 14-an de marto 2018).
La 24-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.