Nurenbergo

komunumo en Bavario, Germanio

La germana urbo Nurenbergo[2] (germane Nürnberg) estas grava ekonomia kaj kultura centro de Norda Bavario. Ĝi havas 520 mil loĝantojn. Nun ĝi estas la centro de samnoma Metropola regiono Nurenbergo.

Nurenbergo
germane Nürnberg, angle Nuremberg, pole Norymberga, itale Norimberga
urbo
Vidoj al la urbo
Flago
Oficiala nomo: Nürnberg
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Bavario
Rivero Pegnitz
Situo Nurenbergo
 - alteco 309 m s. m.
 - koordinatoj 49° 26′ 0″ N 11° 5′ 0″ O / 49.43333 °N, 11.08333 °O / 49.43333; 11.08333 (mapo)
Areo 186,38 km² (18 638 ha)
Loĝantaro 518 365 (31.12.2018)
Denseco 2 781,23 loĝ./km²
Ĉefurbestro Marcus König[1] ekde 2020
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 90402–90491
Tel. antaŭkodo (+49)0911, 09122, 09129
ISO 3166 09 1 62 000
Situo de la urbo enkadre de Germanio
Situo de la urbo enkadre de Germanio
Situo de la urbo enkadre de Germanio
Vikimedia Komunejo: Nürnberg
Retpaĝo: www.nuernberg.de
Map
Nuremberg panorama

Dum la mezepoko la urbo estis grava libera regna urbo (1219-1806) kaj interalie multfoja kunvenloko de imperiaj dietoj (germane Reichstage), t.e. la asembleoj de Sankta Romia Imperio, kiuj okazis en la Nurenberga burgo.

En modernaj tempoj Nurenbergo estis iuspeca ĉefurbo de la industrio de ludiloj.

Dum naziismo ĝi estis ĉefa loko de amasaj renkontiĝoj, kaj inter la 20-a novembro 1945 kaj la 1-a oktobro 1946 tie sidis la Nurenberga proceso. Pri la nazia tempo informas speciala muzeo nomata Dokumentadcentro Nurenbergo. La urbo estis el inter la plej pitoreskaj mezepokstilaj urboj de Germanio, sed ĝi estis ege bombita dum Dua Mondmilito, tamen kelkaj vidindaj konstruaĵoj ĉu transvivis, ĉu estis rekonstruitaj poste.

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Famuloj redakti

Transporto redakti

La Metroo de Nurenbergo (germane Nürnberger U-Bahn) estas la metropolitena fervoja sistemo de Nurenbergo. Kune kun la tramo (Straßenbahn Nürnberg) kaj la trajno (S-Bahn) ĝi formas la densan transportan urboreton kiu faciligas la veturadon tra la urbo.

Futbala Mondpokalo 2006 redakti

 
Nurenbergo estis unu el la gastigantaj urboj de la Monda Ĉampionado de Futbalo 2006

Inter la 9-a de junio kaj la 9-a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo 2006, interalie en Nurenbergo. En la tute trakonstruita stadiono, kiu dum la turniro havis 41 926 sidlokojn, okazis pluraj maĉoj.

Esperanto-movado redakti

En decembro 1888 la ĝis tiam Volapukista Nürnberger Weltsprachenverein decidis aliĝi al Esperanto kaj tiel tiu ĉi societo estis la unua Esperantista organizaĵo, en kies kadro laboris ankaŭ Leopold Einstein. En oktobro 1889 aperis tie la unua Esperanto-gazeto La Esperantisto, eldonita de Christian Schmidt. Ankaŭ la Biblioteko de la Lingvo Internacia estis presata en Nürnberg ĉe W. Tümmel. En nordorienta urboparto estas strato nomata "Esperantostraße".

La 15-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 2-a ĝis 8-a de aŭgusto 1923 en Nurenbergo. Estis 4963 enskribintoj (laŭ Edmond Privat almenaŭ 4000 partoprenantoj) el 43 landoj. Samjare okazis tie la 8-a Internacia Katolika Esperanto-Kongreso]

Inter la 27-a de decembro 1964 kaj la 3-a de januaro 1965 la 8-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Nurenbergo kaj pritraktis la temon "Ideologio kaj ŝtato - reciproka influo, realaĵo kaj mitoj".

En 2001 tie okazis la Ido-konferenco. En 2013 okazis la 90-a Germana Esperanto-Kongreso en Nürnberg. Alia lingva societo ekde 1644 aktiva en la urbo estas la t.n. Pegnitz-ordeno.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti