Germana Esperanto-Kongreso

La Germanan Esperanto-Kongreson (GEK) okazigas la Germana Esperanto-Asocio ĉiujare, kutime dum la pentekostaj festotagoj.

GEK
Nomo Germana Esperanto-Kongreso
Regiono Germanio
Periodo jarfino
Organizanto Germana Esperanto-Asocio
Ekzistas ekde 1906
Celgrupo germanaj kaj alilandaj esperantistoj
Informa retpaĝo GEK-retejo
vdr

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj GEK-oj redakti

jaro nr-o rimarko 1 loko lando aŭ rimarko 2
1906 1-a Germana Esperanto-Kongreso en Brunsvigo Malsupra Saksio
1907 2-a Germana Esperanto-Kongreso en Dresdeno 8-a ĝis 12-a de majo (laŭ EdE)
1908 3-a Germana Esperanto-Kongreso en Dresdeno Saksio

en kadro de la 4-a Universala Kongreso de Esperanto

1909 4-a Germana Esperanto-Kongreso en Gotha Turingio
1910 5-a Germana Esperanto-Kongreso en Aŭgsburgo Bavario
1911 6-a Germana Esperanto-Kongreso en Lübeck Ŝlesvig-Holstinio
1912 7-a Germana Esperanto-Kongreso en Dancigo kaj Zoppot
1913 8-a Germana Esperanto-Kongreso en Stutgarto Baden-Virtembergo

19-a ĝis 21-a de aŭgusto (laŭ Germ. Esp., 1913, p. 126)

1914 9-a Germana Esperanto-Kongreso en Lepsiko Saksio
... (ne okazis GEK pro la milito)
1921 10-a Germana Esperanto-Kongreso en Essen Nordrejn-Vestfalio
1922 11-a 11-a Germana Esperanto-Kongreso en Vroclavo Silezio
1923 12-a Germana Esperanto-Kongreso en Nürnberg Bavario

en kadro de la 15-a Universala Kongreso de Esperanto

1924 13-a Germana Esperanto-Kongreso en Plauen Saksio
1925 14-a Germana Esperanto-Kongreso en Magdeburg Saksio-Anhalto
1926 15-a Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno Bavario
1927 16-a Germana Esperanto-Kongreso en Köln Nordrejn-Vestfalio
1928 17-a Germana Esperanto-Kongreso en Potsdam Brandenburgo
1929 18-a Germana Esperanto-Kongreso en Frankfurto ĉe Majno Hesio
1930 19-a Germana Esperanto-Kongreso en Dresden Saksio
1931 20-a Germana Esperanto-Kongreso en Hamburgo
1932 21-a Germana Esperanto-Kongreso en Chemnitz Saksio
1933 22-a Germana Esperanto-Kongreso en Köln Nordrejn-Vestfalio

en kadro de la 25-a Universala Kongreso de Esperanto

1934/35/36 23-a, 24-a, 25-a (neklare pro nazia subpremo; GEK 1936 planita por Weimar)
1948 26-a Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno Bavario
1949 27-a Germana Esperanto-Kongreso en Göttingen Malsupra Saksio
1950 28-a Germana Esperanto-Kongreso en Mainz Rejnlando-Palatinato
1951 29-a Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno Bavario

en kadro de la 36-a Universala Kongreso de Esperanto

1952 30-a Germana Esperanto-Kongreso Düsseldorf SAT-Kongreso
1953 31-a Germana Esperanto-Kongreso en Frankfurto ĉe Majno Hesio
1954 32-a Germana Esperanto-Kongreso Marburg/Lahn
1955 33-a Germana Esperanto-Kongreso en Neustadt an der Weinstraße Rejnlando-Palatinato
1956 34-a Germana Esperanto-Kongreso en Hamburgo
1957 35-a Germana Esperanto-Kongreso en Mainz
1958 36-a Germana Esperanto-Kongreso en Mainz Rejnlando-Palatinato

en kadro de la 43-a Universala Kongreso de Esperanto

1959 37-a Germana Esperanto-Kongreso en Essen
1960 38-a Germana Esperanto-Kongreso en Berlin
1961 39-a Germana Esperanto-Kongreso en Bad Hersfeld Hesio
1962 40-a Germana Esperanto-Kongreso en Oberkirch Baden-Virtembergo
1963 41-a Germana Esperanto-Kongreso en Würzburg Bavario, 10-a ĝis 13-a de majo
1964 42-a Germana Esperanto-Kongreso en Soltau Malsupra Saksio, je pentekosto
1965 43-a Germana Esperanto-Kongreso en Düsseldorf Nordrejn-Vestfalio, je pentekosto
1966 44-a Germana Esperanto-Kongreso en Bamberg Bavario, je pentekosto
1967 45-a Germana Esperanto-Kongreso en Hamburgo
1968 46-a Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno Bavario
1969 47-a Germana Esperanto-Kongreso en Strasburgo Germana-Franca kongreso, je pasko
1970 48-a Germana Esperanto-Kongreso en Aachen Nordrejn-Vestfalio (Trilanda kongreso kun belgoj kaj nederlandanoj, je pasko)
1971 49-a Germana Esperanto-Kongreso en Nürnberg Bavario
1972 50-a Germana Esperanto-Kongreso en Brunsvigo Malsupra Saksio
1973 51-a Germana Esperanto-Kongreso en Luksemburgo

kadre de Eŭropa Esperanto-Kongreso

1974 52-a Germana Esperanto-Kongreso en Hamburgo en kadro de la 59-a Universala Kongreso de Esperanto
1975 53-a Germana Esperanto-Kongreso en Oberkirch
1976 54-a kadre de la 1-a Eŭropa Esperanto-Kongreso en Eindhoven Nederlando
1977 55-a Germana Esperanto-Kongreso en Paderborn
1978 56-a Germana Esperanto-Kongreso en Augsburg
1979 57-a Germana Esperanto-Kongreso en Heilbronn Baden-Virtembergo
1980 58-a Germana Esperanto-Kongreso en Berlino la 23-an ĝis 26-an de majo 1980: la kongreso devis okazi en la moderneca Kongreshalo, kiu tamen kolapsis du tagojn antaŭe, la 21-a de majo, kaj la kongreso rapidege estis translokogita al pli nova kaj pli granda Internacia Kongrescentro en la pli okcidenta urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf - ne imageble, kia dramo estintus por la germana Esperanto-movado se la konstruaĵo kolapsintus tri aŭ kvar tagojn pli poste...
1981 59-a Germana Esperanto-Kongreso en Westerland (insulo Sylt) Ŝlesvigo-Holstinio
1982 60-a 60-a Germana Esperanto-Kongreso en Münster (Vestfalio) Nordrejn-Vestfalio
1983 61-a Germana Esperanto-Kongreso en Bad Säckingen Baden-Virtembergo
1984 62-a Germana Esperanto-Kongreso en Kassel Hesio
1985 63-a Germana Esperanto-Kongreso en Aŭgsburgo Bavario en kadro de la 70-a Universala Kongreso de Esperanto
1986 64-a Germana Esperanto-Kongreso en Hamburgo
1987 65-a Germana Esperanto-Kongreso en Rastatt Baden-Virtembergo
1988 66-a Germana Esperanto-Kongreso en Duisburg Nordrejn-Vestfalio
1989 67-a Germana ESperanto-Kongreso en Kronach Bavario
1990 68-a Germana Esperanto-Kongreso en Freiburg Baden-Virtembergo
1991 69-a 69-a Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno Bavario
1992 70-a Germana Esperanto-Kongreso en Schwerin Meklenburgo-Antaŭpomerio
1993 71-a Germana Esperanto-Kongreso en CZ-Karlovy Vary kune kun Ĉeĥa Esperanto-Asocio
1994 72-a Germana Esperanto-Kongreso en Kiel Ŝlesvig-Holstinio
1995 (73-a) jara asembleo en FR-Parizo Francio en kadro de la 2-a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio
1996 74-a Germana Esperanto-Kongreso en Aŭgsburgo Bavario
1997 75-a[1] gastigante la 3-an Kongreson de Eŭropa Esperanto-Unio en Stuttgart Baden-Virtembergo, kun la 3-a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio Rimarko: La posta kalkulado estas erara, ĉar ne kunkalkuliĝis tiu ĉi 75-a kongreso.
1998 "75-a" (fakte 76-a)[1] Germana Esperanto-Kongreso en Freital ĉe Dresden Saksio
1999 "76-a" (fakte 77-a) Germana Esperanto-Kongreso en Berlino en kadro de la 84-a Universala Kongreso de Esperanto
2000 "77-a" (fakte 78-a)[1] jara asembleo en BE-Oostende en kadro de la 4-a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio
2001 "78-a" (fakte 79-a)[1] Germana Esperanto-Kongreso en Ludwigshafen Rejnlando-Palatinato
2002 "79-a" (fakte 80-a)[1] Germana Esperanto-Kongreso en Husum Ŝlesvig-Holstinio
2003 "80-a" (fakte 81-a)[1] Germana Esperanto-Kongreso en Kaufbeuren Bavario
2004 "81-a" (fakte 82-a)[1] Germana Esperanto-Kongreso en Neubrandenburg Meklenburgo-Antaŭpomerio
2005 "82-a" (fakte 83-a)[1] Germana Esperanto-Kongreso en Bad König (Odenvaldo) Hesio
2006 "83-a" (fakte 84-a)[1] Germana Esperanto-Kongreso en Brunsvigo Malsupra Saksio - retejo Arkivigite je 2007-10-10 per la retarkivo Wayback Machine
2007 "84-a" (fakte 85-a)[1] Germana Esperanto-Kongreso en Hamburgo Esperanto-Hamburg - postkongresa retejo Arkivigite je 2012-01-21 per la retarkivo Wayback Machine
2008 "85-a" (fakte 86-a)[1] Germana Esperanto-Kongreso en Essen Nordrejn-Vestfalio
2009 "86-a" (fakte 87-a)[1] Germana Esperanto-Kongreso en Herzberg am Harz Malsupra Saksio, 28-a de majo ĝis 3-a de junio (Pentekosto) - retejo; kun la 8a Eŭropa Esperanto-Kongreso
2010 "87-a" (fakte 88-a)[1] Germana Esperanto-Kongreso en Kaiserslautern Rejnlando-Palatinato
2011 "88-a" (fakte 89-a)[1] Germana (kaj Nederlanda) Esperanto-Kongreso en Münster (Vestfalio) Nordrejn-Vestfalio - retejo[rompita ligilo]
2012 "89-a" (fakte 90-a)[1] Germana Esperanto-Kongreso en Berlin Komuna Dana-Germana-Pola Esperanto-Kongreso
2013 "90-a" (fakte 91-a)[1] Germana Esperanto-Kongreso en Nürnberg Bavario
2014 "91-a" (fakte 92-a)[1] 91-a Germana Esperanto-Kongreso en Erfurto Turingio - retejo Arkivigite je 2014-06-02 per la retarkivo Wayback Machine
2015 "92-a" (fakte 93-a)[1] Germana Esperanto-Kongreso en Hameln Malsupra Saksio - retejo Arkivigite je 2014-06-02 per la retarkivo Wayback Machine
2016 "93-a" (fakte 94-a)[1] 93-a Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno Bavario
2017 "94-a" (fakte 95-a)[1] Germana Esperanto-Kongreso en Freiburg Baden-Virtembergo
2018 "95-a" (fakte 96-a)[1] Germana Esperanto-Kongreso kaj Trilanda Esperanto-Kongreso en Zweibrücken Rejnlando-Palatinato
2019 "96-a" (fakte 97-a)[1] Germana Esperanto-Kongreso en Neumünster Ŝlesvigo-Holstinio
2020 (ne okazis) / (planita por Frankfurto ĉe Odro kaj Słubice ) (Brandenburgio kaj Pollando)
2021 98-a Germana Esperanto-Kongreso (enreta) en la reto (planita por Frankfurto ĉe Odro kaj Słubice ) (Brandenburgio kaj Pollando)
2022 99-a Germana Esperanto-Kongreso en Oldenburgo (en Oldenburgio) Malsupra Saksio - komune kun Esperanto Nederland
2023 100-a Germana Esperanto-Kongreso en Brunsvigo Malsupra Saksio - la centa kongreso !!! retejo

Referencoj redakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 1,18 1,19 1,20 1,21 Kalkul-eraro: La 75-a kongreso en Stuttgart (la 75-a) estis forgesita en la posta kalkulado.

Eksteraj ligiloj redakti