Bad Hersfeld

komunumo de Hesio en Germanio

Bad Hersfeld estas urbo en la federacia lando Hesio de Germanio. Ĝi estas la administra centro de la distrikto Hersfeld-Rotenburg. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 30 652 loĝantojn. Dum la okdekaj jaroj de la 20-a jarcento en la urbo troviĝis la sidejo de Germana Esperanto-Asocio.

Bad Hersfeld
Blazono
Bad Hersfeld (Germanio)
Bad Hersfeld (Germanio)
DEC

Map

ĉefurbo de distrikto en Germanio • banloko • urbeto • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Kassel
Distrikto Distrikto Hersfeld-Rotenburg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06621
Poŝtkodo 36251
Aŭtomobila kodo HEF
Oficiala Municipokodo 06632002
Politiko
Komunumestro Hartmut H. Boehmer
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Weinstraße 16
Demografio
Loĝantaro 30652 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 52′ N, 9° 42′ O (mapo)50.8683333333339.7066666666667Koordinatoj: 50° 52′ N, 9° 42′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 212 m
Areo 73,82 km²
Oficiala retejo http://www.bad-hersfeld.de/
vdr
rigardo sur la mezepokan urbocentron
kuproĉizita grafikaĵo de la urbo el la jaro 1655
la urbo de la urba preĝejo
la urbodomo de Bad Hersfeld

La urbo situanta en la meza Fulda-Valo estas ripozum-, ban- kaj kuracloko, sed samtempe ankaŭ sidejo administrada kaj gastigas buntan gamon da industrioj. Produktatas i.a. aŭtomataj desegniloj, artefaritaj sintezaj fibroj kaj informadikiloj.

Historio redakti

Lulilo de la urbo estis setlejo de komercistoj kaj metiistoj ĉirkaŭ benediktana abatejo fondita post 769. Urbaj rajtoj aljuĝitis en la 1170-a jaro.

La en 1906 malfermita kuracbanego iĝis en 1963 Hesa Ŝtatbanego. Karakterizas la silueton multaj framskeletaj kaj ŝtonaj konstruaĵoj de la 15-a ĝis la 18-a jarcentoj. En la ruino abateja (ĝi forbruligitis en 1761 intencite fare de francaj trupoj) okazas ĉiun jaron famaj festivaloj. Die Einwohnerzahl beträgt etwa 30 700.

Elstaruloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
la ruino de la abatejo Bad Hersfeld somere gastigas subĉielajn koncertojn kaj teatraĵojn
 
la kuracurba parko
 
monumento pri Konrad Duden, kiu verkis vortaregon pri la germana lingvo, kiu kreis ortografian normon pri la lingvo, kaj pri Konrad Zuse, kiu kreis prakomputilon kaj estas pioniro de informadiko