Landgrafo (nederlande landgraf, germane Landgraf, france landgrave; venas de latine comes magnus, comes patriae, comes provinciae, comes terrae, comes principalis, lantgravius) estis nobela titolo uzata nur en la Sankta Romia Imperio kaj pli poste en ĝiaj disigitaj teritorioj. La titolo rilatas al feŭda devontigo de la imperiestroj de la Sankta Romia Imperio. Ĝia jurisdikcio etendiĝis al konsiderinda teritorio, kiu ne estis submetita al pera povulo kiel duko, episkopo aŭ palatino. Ĝia rango kaj decid-rajto estis komparebla al tiu de duko. En la Sankta Romia Imperio ekzistis pluraj landgraflandoj (teritorioj regataj de landgrafo), interalie Hesio-Kaselo kaj Turingio. La nobela titolo "landgrafo" oficiale ekzistis en Germanio ĝis la Unua Mondmilito.

Landgraflando redakti

Landgraflandolandgrafujo (germane Landgrafschaft) estis lando regata de landgrafo. La plej gravaj landgraflandoj en la Sankta Romia Imperio estis Landgraflando Turingio kaj Landgraflando Hesio (kiu poste disfalis en la pli malgrandajn landgraflandojn Hesio-Kassel, Hesio-Darmstadt kaj Hesio-Homburg). Ekzistis ankaŭ pluraj aliaj landgraflandoj, interalie Landgraflando Brisgovio (germane Breisgau), sed ili ne havis similan gravecon aŭ povon.