La Imperia abatejo HersfeldMonaĥejo Hersfeld (latine Abbatia Hersfeldensis) estis benediktana abatejo en la nordhesia urbo (Bad) Hersfeld ĉe la rivero Fulda, en Germanio. La abatejo ekzistis de 769 ĝis 1606 kaj havis en tiuj 837 jaroj 66 abatojn. Centro de la monaĥeja vivo estas la monaĥeja preĝejo (germane Stiftskirche), unu el la plej grandaj romanikaj bazilikoj de la tuta mondo, hodiaŭ la plej granda romanika preĝeja ruino de Eŭropo. La preĝejo kaj la plejparto da monaĥejaj ejoj estis detruitaj dum la Sepjara milito en 1761. Hodiaŭ troviĝas sur la areo muzeo. Krome la komplekso servas por koncertoj. Literature-historie gravas la Breviarium Lulli, registro pri havaĵoj de la monaĥejo, interalie pro multaj unuaj mencioj de loknomoj.

Abatejo Hersfeld
Plena origina nomo:
Reichsabtei Hersfeld, Fürstabtei Hersfeld, Stift Hersfeld
7691606

blazono de la imperia abatejo Hersfeld en Siebmachers Wappenbuch

blazono de la imperia abatejo Hersfeld en Siebmachers Wappenbuch
monaĥejo • religia komunumo
Geografio
Mapo de Territorium Abbatiae Heresfeldensis de Joan Blaeu el la jaro 1645
Mapo de Territorium Abbatiae Heresfeldensis de Joan Blaeu el la jaro 1645
Ĉefurbo:
Hersfeld, Kastelo Eichhof
Areo:
400 km² ("7 kvadrataj mejloj", 1803)
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
romkatolikismo; ekde la meza 16-a jarcento plejparte luteranismo
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Estiĝo:
fondita de Lullo
Pereo:
Reformacio kaj transformo al sekulara luterana princlando sub regado de Hesio-Kaselo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Hesio-Kaselo Hesio-Kaselo
Elstaraj historiaj eventoj
abato
ĉ. 769–786 Sankta Lullo (unua abato)
... ...
princabato
1216/17–1239 Ludoviko la 1-a de Hersfeld (39-a abato, altigita al imperia princo)
... ...
1592–1606 Joachim Röll (66-a kaj lasta abato)
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Elaera foto

Historio

redakti

De la fondo ĝis la Reformacio

redakti
  • 736: La bavaro Sturmio kun kelkaj kamaradoj, komisiite de Sankta Bonifaco, starigas ermitejon sur la posta monaĥeja areo.
  • 769: Episkopo Lullo de Majenco donacas la benediktanan monaĥejon en Hersfeld, ankaŭ pro la fondita monaĥejo en Fulda fare de Sturmio.
  • 775: Reĝo Karolo la Granda promocias la frokulan setlejon al Regna abatejo kaj donis al ĝi multajn donacaĵojn.
  • 780: Lullo transportigas la ostojn de Sankta Wigbert al Hersfeld kaj tiel faras ĝin pilgrimejo.
  • 786: Lullo mortas en Hersfeld kaj estas entombigita en la preĝejo.
  • ĉ. 800: Konstruo de la Kapelo sur la Monto de nia sinjorino
  • 8-a ĝis 9-a jc: Multaj donacaĵoj en la tuta Regno senteble pligrandigas la influon de Hersfeld.
  • 831-850: Konstruo de la t.n. Bun-preĝejo, la plej molnova grandbaziliko en la monaĥeja kvartalo.
  • 852: Transkuŝigo de la ostoj de Lullo en la Bun-preĝejon.
  • ekde 870: Sigeloj abata kaj monaĥeja.
  • 880/899* Dekona registro de la Regna abatejo Hersfeld.
  • ekde 925: Remparkonstruo por defendo kontraŭ la hungaroj.
  • 10-a jc: Elfosaĵoj prove dokumentas ke la monaĥoj funkciigis diversajn atelierojn, ekzemple ĉe la suda pordo salejon.
  • 966: La imperiestroj Oto la 1-a kaj Oto la 3-a donis al Hersfeld la privilegion je libera elekto de la abato.
  • 970-985: Abato Gotzert fondis la bibliotekon monaĥejan.
  • antaŭ 1003: Fondo de benediktana prepostejo sur la Petra monto.
  • 1003: Imperiestro Henriko la 2-a dividas la arbarojn "Eherinvirst" inter la abatejoj de Fulda kaj Hersfeld
  • 1005-1012: Henriko la 2-a venigas Gotardon el Niederalteich por abatadi. Li fariĝas poste episkopo de Hildesheim.
  • 1015-1016: Aliaj donacaĵoj de la imperiestro plibonigas kaj la ekonomian situacion kaj la gravecon de la abatejo.
  • 1012-1024: Fondo de benediktana prepostejo sur la Johana monto fare de abato Arnold.
  • 1036-1059: Dum la regado de abato Meginher estiĝas la plej malnova sonorilo ĝis hodiaŭ konserviĝinta de tuta Germanlando (en la Katarino-turo). La abato donacas al imperiestro Henriko la 3-a la hersfeldajn ĉefrelikvojn de la apostoloj Simon kaj Juda Tadeo por konstruota abateja kirko en Goslar.
  • 1038: Incendio de la preĝejo.
  • 1040: Nova konsekro de la preĝejo (ĥorejo kaj kripto).
  • ekde 1058-1077: Frato Lampert de Hersfeld, unu el la plej gravaj historiografoj tiutempaj, gvidas la lernejon de la monaĥejo; poste li iĝis eĉ sanktulo.
  • 1120: Konstruo de la Katarina turo (kun la fama sonorilo).
  • 1131: Kanonizado de Godehard sur la Koncilio de Reims.
  • 1144: Konsekro de la tuta preĝejo sub la abato Crato en la ĉeesto de imperiestro Konrado la 3-a.
  • ĉ. 1150: Novkonstruo de la klaŭzuraj ejoj en la klostra korto.
  • 1170: Hersfeld nomiĝas "civitas", t.e. urbo kun muroj, fosoj kaj bazarrajto.
  • 1180-1200: Abato Siegfried influegis la politikon de la imperiestroj Frederiko la 1-a kaj Henriko la 6-a: tiam estis la kulmino de la politika graveco de la abatejo. Post la morto de Siegfried la abatejo pli kaj pli malgravis.
  • 1220, 1231/32: Imperiestro Frederiko la 2-a rajtigas la abaton havi sekularan potencon (Landeshoheit). (Imperia senpereco)
  • 1236: Plej malnova urbosigelo.
  • 1238: Abato Ludoviko la 1-a starigas la hospitalon ĉe la Johana pordo.
  • 1328-1372: Konstruo de la burga komplekso Eichhof kiu estos rifuĝeja kaj rezideja loko de la abatoj.
  • 1344: La abatejo vendas la malsanulejon al la urbo (kontraŭ 500 pundoj da heleroj).
  • 1378: Orgeno en la preĝejo.
  • 1378: Nokto de Sankta Vitalis: kulminoj inter la sekularaj urbaj administrantoj kaj la monaĥejestraro. La abato provis konkeri kun siaj aliancanoj la urbon - sed fiaskis.
  • 1432: Defendkontrakto inter la abatejo kaj la landgrafo de Hesio, kiu iĝas protektanto de la urbo.

Reformacia tempo

redakti
  • 1521: Marteno Lutero predikas en la preĝejo invitite de abato Krato.
  • 1523: Komenco de Reformacio en Hersfeld.
  • 1525: Pro la Kamparanaj ribeloj urbo kaj abatejo rekte venas sub la influon de Hesio.
  • 1570: La eksa Franciskana monaĥejo fariĝas gimnazio (hodiaŭa nomo: Konrad-Duden-Schule) sub abato Michael.
  • 1571-1588: Abato Landaŭ alikonstruigas la Kastelon Eichhof renesancstile.
  • 1606: Morto de la lasta abato Roell. La abatejo ŝanĝiĝas en sekularan princlandon administrotan de la landgrafoj de Hesio-Kaselo.
  • 1648: Laŭ la Vestfalia Paco, la landgrafoj de Hesio-Kaselo fariĝas oficiale princoj de la sekulara princlando Hersfeld.
  • 1761: Retiriĝantaj francaj trupoj barbare bruligas la preĝejon kiu tiutempe estas servanta kiel grenejo.

Eksteraj ligiloj

redakti