Imperia senpereco
Imperia senpereco aŭ regna senpereco, germane Reichsfreiheit aŭ Reichsunmittelbarkeit, estis speciala konstitucia statuso de iuj personoj aŭ teritorioj en la Sankta Romia Imperio. Tiu kiu estis imperie senpera (reichsfrei, reichsunmittelbar) havis neniun alian reganton super si ol nur la imperiestron de la Sankta Romia Imperio, do estis "senpere sub la imperiestro". Tio kontrastas al la multaj aliaj regatoj de la imperio kiuj estis subigitaj al iuj lokaj regantoj (reĝoj, dukoj, princoj, abatoj, princepiskopoj, ktp.)
Imperie senperaj estis:
- la sep (poste naŭ) princoj-elektistoj
- aliaj princoj (regnestroj) en la Sankta Romia Imperio:
- ekleziaj: princepiskopoj, princ-abatoj, princ-prepostoj
- ne-ekleziaj: dukoj, margrafoj, landgrafoj, ktp.
- ĉirkaŭ 100 imperie senperaj grafoj
- 40 imperiaj prelatoj
- imperie senperaj urboj, nomataj "liberaj regnaj urboj"
- kelkaj ekleziaj teritorioj, kiel monaĥejoj kaj abatejoj (kolegiatoj), ekz-e abatinejo Essen
- iuj individuaj personoj: la "imperiaj kavaliroj" (Reichsritter)
La imperia senpereco de pluraj el tiuj estis forigita en 1803 per la Regna deputacia fina akto, per la tiel nomata Mediatisierung = mal-senper-igo.