Sankta Sturmio (naskiĝinta ĉirkaŭ 710 en Bavario, eble en Nandlstadt, mortinta la 17-an de decembro 779 en Marsberg) estis germana sanktulo.

Sturmio kiel misiisto; banknoto el la 1920-a jaro/Marsberg

Vivo redakti

Originante el nobela familio li akompanis Sanktan Bonifacon, kiu estis kristanigita la gepatrojn, misivojaĝe je Meza Germanujo. Poste Sturmio studis en la klostro de Fritzlar kaj ordiniĝis sacerdotece en 733. Tiam li mem ekagadis misiiste samregione. Post trio da jaroj li forlasis Fritzlar por fondi monaĥejon ĉe la paganoj. Komence li havis setlo-planoj por loko apud Hersfeld antaŭ ricevi en 744 fare de majordomo Karlomano grundon je Ailoha/Eichholz: tie estiĝis la gravega klostro de Fulda. Bonifaco nomumis lin abato.

En 747 li vojaĝis Italujon por viziti la benediktanojn laŭ kies regulo li intencis ordigi sian monaĥejon. Post la morto de Bonifaco li ekkverelis kun Lullo rilate al la rajtoj de la monaĥejo antaŭ la episkopoj: Lullo ja volis ke la episkopoj kontrolu la monaĥojn. Kelkaj monaĥoj, kiuj ne ŝtatis lian severecon kaj rigidecon, akuzis Sturmio-n antaŭ reĝo Pipino la pli juna pri onidira nerespekto de la majesteco. Sekve Sturmio estis ekziligita por du jaroj (760–762) je Jumièges (Seine-Maritime) antaŭ esti reinvestita abate en Fulda. Sekve la reĝo mem deklaris esti responsa por la klostro kaj la episkopoj tiurilate silentu.

Sturmio ankaŭ profitis de la protekto de Karlomagno kaj peris pacon inter Karlomagno kaj la bavara duko Tasilo la 3-a helponte en la kristanigaj kampanjoj kontraŭ la saksoj en 772 kaj 779. Li mortis dum tia ekskpedicio sur Eres-burgo (apud Marsberg) kaj estis entombigita en Fulda.

Graveco redakti

Sub lia regado la posedaĵoj de la Abatejo de Fulda pligrandiĝis danke al reĝaj donacoj, la moroj de la monaĥoj pliboniĝis kaj la abateja lernejo bonege evoluis. Kanonizado venis fare de papo Inocento la 2-a en la jaro 1139-a. Biografiaĵojn pri li oni povas legi en la verko Vita Aegil abbatis de Brun Candidus.

Literaturo redakti