Fulda

urbo en Germanio

Fulda estas urbo en la germana federacia lando Hesio. Ĝi estas administra sidejo de la distrikto Fulda. Krome ĝi estas sidejo de episkopo (diocezo Fulda) kaj ankaŭ sidejo de la germana episkoparo (Deutsche Bischofskonferenz). Fine de decembro 2022 la urbo havis 69 968 loĝantojn.

Fulda
Blazono
Fulda (Germanio)
Fulda (Germanio)
DEC

Map

Flago
ĉefurbo de distrikto en Germanio • city with special status • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Kaselo
Distrikto Distrikto Fulda
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0661
Poŝtkodo 36037, 36039, 36041, 36043
Aŭtomobila kodo FD
Oficiala Municipokodo 06631009
LOCODE DE FUL
Politiko
Komunumestro Heiko Wingenfeld
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Schlossstraße 1
36037 Fulda
Demografio
Loĝantaro 69968 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 33′ N, 9° 41′ O (mapo)50.5527777777789.6775Koordinatoj: 50° 33′ N, 9° 41′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 261 m
Areo 104,05 km²
Oficiala retejo https://www.fulda.de/
vdr
Katedralo de Fulda
Kongresa halo "Esperanto"

Ĉefa turisma allogaĵo estas la Katedralo de Fulda, en kiu troviĝas la tombejo de la misiisto Sankta Bonifacio.

Esperanto redakti

En Fulda troviĝas la hotelo kaj Kongresejo Esperanto. Apud ĝi, situas strato nomata "Esperantostraße" kaj placo je nomo "Esperantoplatz" - kaj ankaŭ granda subtegmenta naĝejo nomiĝas Esperanto. Ĉar la tuto troveblas tute en la urbokerno kaj la urba ĉefstacidomo situas tre proksime, la komplekson oni ankaŭ facile vidas el interregionaj trajnoj, kiuj pasas la urbon.

Trafiko redakti

Norden kaj suden la urbo trajne konektiĝas per la rapidtrajna fervoja linio Hanovro-Würzburg, sudokcidenten per plia rapidtrajna linio al Frankfurto ĉe Majno. Al aliaj direktoj gvidas lokaj trajnoj. Aŭtomobile ĝi bone atingeblas per la germana aŭtovojo A7 (de nordo al sudo) kaj per la germana aŭtovojo A66 (al Frankfurto ĉe Majno).

Gefiloj de la urbo redakti