Germana aŭtovojo A66

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A66 (germane Autobahn 66, mallonge A66, aŭ formale Bundesautobahn 66, mallonge BAB 66) estas orient-okcidenta aŭtovojo en la regiono de Frankfurto ĉe Majno de la federacia lando Hesio. Ĝi ligas la urbojn Wiesbaden kaj nerekte Majenco okcidente kun la urbo Frankfurto ĉe Majno oriente, tiam estas interrompita en la urbocentra areo de Frankfurto, rekomenciĝas ĉe la orienta urborando kaj plukondukiĝas tra Hanau kaj Gelnhausen direkte al la urbo Fulda oriente. Tamen ĉe la orienta finaĵo de la vojo ĝi duafoje ne kompletas, sed finiĝas okcidente de Fulda kaj de la nord-suda germana aŭtovojo A7, tiel ke necesas uzi pli malprioritatan federacian vojon, numerigitan B40, ĝis la urbo kaj la aŭtovojo A7. Tamen planatas ĝis printempo 2014 plukonstrui la orientan vojoparton kaj fermi tiun konektotruon.

Germana aŭtovojo A66
Bundesautobahn 66 number.svg
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 121 km
Landoj: Hesio
Mapo
Map D A66.svg
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
AB-Kreuz.svg AB-Kreuz.svg vojnodo de tipo A
AB-AS.svg AB-AS.svg vojnodo de tipo B
AS-skrzyzowanie-icon.svg AS-skrzyzowanie-icon.svg vojkruciĝo
AS-rondo-icon.svg AS-rondo-icon.svg trafikcirklo
BAB-Grenze.svg BAB-Grenze.svg lima transiro
Vojpagejo (VPO)
AB-Brücke.svg AB-Brücke.svg ponto
AS-tory-icon.svg AS-tory-icon.svg fervoja pasejo
AB-Tunnel.svg AB-Tunnel.svg tunelo
AB-Autobahnkiosk.svg AB-Autobahnkiosk.svg parkumejo kun bufeto
AB-Tank.svg AB-Tank.svg benzinstacio
AB-Rast.svg AB-Rast.svg restoracio
AB-Autobahnhotel.svg AB-Autobahnhotel.svg hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
20 airtransportation inv.svg 20 airtransportation inv.svg ŝosea aerodromo
PL road sign A-14.svg PL road sign A-14.svg konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
Information icon.svg
vdr

Trafike problemas aparte la veno de veturiloj de oriente en la urbon Frankfurton, ĉar tie la aŭtovojo finiĝas meze de orienta urboparto (Bergen-Enkheim), sen ke taŭge larĝaj enurbaj vojoj akceptu la multajn veturilojn. Krome la aŭtovojo estas bone konektata al aliaj aŭtovojoj, tiel ke la aŭta trafiko povas pli bone flui: de okcidento orienten konektatas la urba aŭtovojo A643 de Wiesbaden, la vojo A3 ĉe Hofheim-Wallau, la urba aŭtovojo A648 en la okcidento de Frankfurto, la vojo A5 mallonge post tio ankaŭ en la okcidento de Frankfurto, kaj la vojo A45 ĉe Hanau (je 4 kilometroj norde de Hanau la du vojoj uzas la samajn trakojn).

la aŭtovojo rigarde okcidenten al Wiesbaden, ĉe kruciĝo kun la aŭtovojo A3