Germana aŭtovojo A63

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A63 (germane Autobahn 63, mallonge A63, aŭ formale Bundesautobahn 63, mallonge BAB 63) estas aŭtovojo inter la aŭtovojaj kruciĝoj Majenco (Mainz) kaj Kaiserslautern en la federacia lando Rejnlando-Palatinato de sudokcidenta Germanio. Ĝi vojas tra la kulturaj regionoj Rejnhesio kaj Palatinato, apud Majenco konektiĝas al la germana aŭtovojo A60 (eŭropa ŝoseo ) kaj apud Kaiserslautern al la germana aŭtovojo A6 (). Kvankam ĝi havas nur 70 kilometrojn, la vojo estas pli ol regione grava trafika ligo inter Sarlando kaj norda Francio sudokcidente kaj la regiono Rejno-Majno ĉirkaŭ la urboj Frankfurto ĉe Majno, Offenbach, Darmstadt kaj Wiesbaden, kaj plu al la centra parto de Germanio nordoriente. En sia centra parto la aŭtovojo plue apud Alzey ankoraŭ konekte kruciĝas kun la germana aŭtovojo A61 ().

Germana aŭtovojo A63
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 70 km
Lando: Rejnlando-Palatinato
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
vdr
aŭtovoja parto apud la loĝloko Göllheim en 2006, kun ŝildo pri la tiujara turniro pri la futbala mondpokalo