Germana aŭtovojo A20

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A20 (germane Autobahn 20, mallonge A20, aŭ formale Bundesautobahn 20, mallonge BAB 20) estas aŭtovojo en norda Germanio: Ĝi konstruiĝis ekde la jaro 1992 kadre de la planoj trafike rekunligi la ĝis 1990 dividitajn okcidentan kaj orientan parton de la ŝtato. Orienta finpunkto estas la urbo Prenzlau, okcidenta la havenurbo Lubeko. La aŭtovojo laŭ la nuna stato (pri plukonstruaj planoj vidu sube) longas 251 kilometrojn. Partoj de ĝi apartenas al la eŭropaj ŝoseoj kaj . Gravaj urboj laŭlonge de la vojo krom la finpunktoj Prenzlau kaj Lubeko de oriento al okcidento estas interalie Pasewalk, Neubrandenburg, Anklam, Stralsund Rostock, Bad Doberan kaj Wismar. La aŭtovojo nun krucas la aŭtovojojn A14 (proksime de la urbo Wismar) kaj A1 (proksime de la urbo Lubeko).

Germana aŭtovojo A20
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: km
Landoj: Ŝlesvigo-Holstinio,
Meklenburgo-Antaŭpomerio,
Brandenburgio,
daŭrigo planata al Malsupra Saksio
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
vdr
planata daŭrigo de la vojo A20 okcidenten tra Ŝlesvigo-Holstinio kaj nordokcidenta Malsupra Saksio

Oni planas daŭrigi la aŭtovojon okcidenten tra Ŝlesvigo-Holstinio kaj nordokcidenta Malsupra Saksio - tra la urboj Bad Segeberg kaj Bad Bramstedt, tra ponto sub la rivero Elbo al Stade, Bremerhaven kaj plu al Westerstede norde de Oldenburg en Malsupra Saksio. Tiu vojo signifus alternativon de la pli suda, ĝis nun forte frekventata parto de la germana aŭtovojo A1 inter Bremeno kaj Hamburgo. Post finkonstruo de tiu vojparto, la aŭtovojo krucus ankaŭ la aŭtovojojn A29, A26, A23, A7 kaj A21.

la aŭtovojo proksime de Lindholz-Langsdorf en Meklenburgo-Antaŭpomerio