Germana aŭtovojo A81

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A81 (germane Autobahn 81, mallonge A81, aŭ formale Bundesautobahn 81, mallonge BAB 81) estas aŭtovojo inter la urbo Würzburg en centra Germanio kaj la komunumo Gottmadingen ĉe la limo inter Germanio kaj Svislando. La aŭtovojo longas 283 kilometrojn. La tuta vojo apartenas al la eŭropa ŝoseo 41 () inter Dortmund en okcidenta Germanio kaj Altdorf en Svislando, kaj aldone la suda parto de la vojo inter Singen (Hohentwiel) kaj Gottmadingen krome ankaŭ estas parto de la eŭropa ŝoseo 54 () inter Parizo kaj Munkeno.

Germana aŭtovojo A81
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 283 km
Landoj: Bavario,
Baden-Virtembergo
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
vdr

Gravaj urboj laŭlonge de la vojo estas interalie Würzburg, Tauberbischofsheim, Heilsbronn, Ludwigsburg, Ŝtutgarto, Böblingen, Rottweil, Bad Dürrheim kaj la jam menciita Singen (Hohentwiel). La aŭtovojo norde debranĉiĝas el la germana aŭtovojo A3 (proksime de la urbo Würzburg), kaj dumvoje krucas la aŭtovojojn A6 (ĉe la urbo Weinsberg), A8 (ĉe Leonberg), duafoje A8 kaj A831 ĉe Ŝtutgarto, A864 ĉe Bad Dürrheim kaj A98 ĉe Singen.

la vojo en Osterburken ĉe la orienta flanko de la mezalta montaro Odenwald