Stutgarto

ĉefurbo de Baden-Virtembergo
(Alidirektita el Ŝtutgarto)

Stutgarto[1]Ŝtutgarto[2] (germane Stuttgart, alemane Schdùagert) estas la ĉefurbo de la federacia lando Baden-Virtembergo en Germanio. Ĝi troviĝas en la sudokcidenta parto de la ŝtato, proksime de la limoj de Francio kaj Svislando. Fine de decembro 2022 la urbo havis 632 865 loĝantojn, kaj estas la oka plej granda urbo en Germanio. Stutgarto estas konata por diversaj renomaj homoj, kiaj Friedrich Schiller kaj Gottlieb Daimler. Ankaŭ troviĝas tie la ĉef-fabrikadejoj de Mercedes-Benz kaj Porsche.

Stutgarto
Blazono
Stutgarto (Germanio)
Stutgarto (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • eksterdistrikta urbo en Baden-Virtembergo • financa centro • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj • ĉefurbo de germania federacia lando
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Stutgarto
Distrikto eksterdistrikta urbo ("urba distrikto")
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0711
Poŝtkodo 70173–70619
Aŭtomobila kodo S
Oficiala Municipokodo 08111000
NUTS DE111
LOCODE DE STR
Subdivido 23 urbodistriktoj (Stadtbezirke) kun 152 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Frank Nopper
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Marktplatz 1
70173 Stuttgart
Demografio
Loĝantaro 632865 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 47′ N, 9° 11′ O (mapo)48.77759.18Koordinatoj: 48° 47′ N, 9° 11′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 247 m
Areo 207,36 km²
Oficiala retejo https://www.stuttgart.de
vdr

Geografia situo redakti

Stutgarto troviĝas en la centro de la federacia lando Baden-Virtembergo, estas la administra centro de samnoma distriktaro, nomata do distriktaro Stutgarto, kaj havas la statuson de eksterdistrikta urbo. La urbo-centro situas en baseno (Stuttgarter Talkessel), formata de la montoj Bopser kaj Killesberg. Stutgarto troviĝas apud la rivereto Nesenbach; en la nordo ankaŭ la rivero Neckar trapasas la urbon.

Stutgarto estas la 2-a plej granda urbo en suda Germanio (malantaŭ Munkeno), kaj la 6-a plej granda urbo en tuta Germanio.

Urbopartoj redakti

La urbo estas dividita en kvin centrajn kaj 18 malcentrajn distriktojn. Ĉiu distrikto havas propran distriktestron (Bezirksvorsteher) kaj distriktan konsilantan komitaton (Bezirksbeirat). La distriktoj mem estas siavice dividataj en sume 152 urbajn partojn (kvartalojn).

Historio de la urbo redakti

 
Artmuzeo en Stutgarto

Surloke kie hodiaŭ troviĝas la urba parto Bad Cannstatt, la Romianoj fondis kastelon ĉirkaŭ la jaro 90. Proksime de la kastelo troviĝis gravaj romianaj ĉefŝoseoj, kiuj konektis la Rejnajn kun la Danubaj provincoj.

En la 10-a jarcento Duko Liudolf de Ŝvabio fondis ĉevalbredejon (la germana vorto por ĉevalino estas Stute; de tio eble venas la nomo de la urbo) en la baseno inter la montoj Bopser kaj Killesberg. En la 13-a jarcento Stutgarto urbiĝis pro la grafoj de Badeno. Poste, la grafoj de Virtembergo aĉetis la urbon kaj elkonstruis ĝin al la virtemberga centra urbo dum la 14-a jarcento. Ekde tiam Stutgarto restis la ĉefurbo de Virtembergo. La 13-an de marto 1919, dum puĉo kontraŭ la regado de la Respubliko de Weimar, la membroj de la registaro fuĝis al Stutgarto, sed reiris post tri tagoj. En 1952 la landoj Badeno kaj Virtembergo unuiĝis, kaj Stutgarto iĝis la ĉefurbo de la nova federacia lando Baden-Virtembergo.

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Politiko redakti

Ekde 1930 Stutgarto estas regata de ĉef-urbestro (antaŭe: urbestro). Nun tiu estas Fritz Kuhn de la verdula partio, antaŭe regadis Wolfgang Schuster kaj Manfred Rommel (CDU). Tre konata kandidato por la ofico estis la verdula politikisto Rezzo Schlauch, kiu gajnis 39,3 procentojn de la balotiloj (Schuster: 43,1 procentoj) en 1996.

Ekde la elektoj de 2014 la magistrato konsistas el:

CDU 28,3% (+4,0) 17 seĝoj (+2)
GRÜNE (verduloj) 24,0% (−1,3) 14 seĝoj (-2)
SPD 14,3% (−2,7) 9 seĝoj (−1)
FW 7,1% (−3,2) 4 seĝoj (-2)
FDP 5,9% (−5,0) 4 seĝoj (-3)
Socia, ekologia Stutgarto 5,4% (+0,8) 3 seĝoj (±0)
AfD 4,7 % (+4,7) 3 seĝoj (+3)
PDS 4,5% (±0) 1 seĝo (±0)
Piratoj 2,0% (+2,0) 1 seĝo (+1)
listo STAdTISTEN 1,7% (1,7) 1 seĝo (+1)
studenta listo (StudL) 1,2% (+1,2) 1 seĝo (+1)
REP 0,7% (−1,8) 0 seĝoj (−1)

Ekonomio redakti

Stutgarto kaj ĝia regiono estas konataj pro alt-teknologiaj entreprenoj. Inter ili troviĝas Daimler AG, Porsche, Bosch, Hewlett-Packard kaj IBM. Krome, ĉirkaŭ 150.000 mez-klasaj entreprenoj laboras en Stutgarto. La stutgarta borsa merkato estas la dua plej granda en Germanio (post Frankfurto ĉe Majno). Du universitatoj troviĝas en Stutgarto (Universitato de Stutgarto, Universitato de Hohenheim), kaj ok aliaj altlernejoj.

Amaskomunikiloj redakti

La Sudokcidentgermana Radio - germane Südwestrundfunk (mallonge SWR), do nur Sudokcidenta Radio - estas regiona ŝtata radia kaj televida stacio en Germanio kun centra oficejo en Stutgarto kaj pliaj sidejoj en Baden-Baden kaj Majenco.

Transporto redakti

Sporto redakti

 
La futbal-stadiono

Futbala Mondpokalo 2006 redakti

Inter la 9-a de junio kaj la 9-a de julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, en Stutgarto la matĉoj okazis en Gottlieb-Daimler-Stadiono, kiu tiucele estis komplete renovigita kaj proponis 54.267 sidlokojn por spektantoj.

Historio de Esperanto en Stutgarto redakti

La unua Esperanto-grupo estis fondita la 27-an de januaro 1905 de Paul Christaller, kiu prezidis ĝin seninterrompe ĝis majo 1933. En 1913 la grupo de Stutgarto gastigis la 8an Germanan Esperanto-Kongreson, kiu samtempe estis kvazaŭ antaŭkongreso de la 9-a Universala Kongreso en Bern (Svislando). De la 6-a ĝis la 11-a de aŭgusto 1932 okazis la 12-a kongreso de SAT en Stutgarto, kun ĉirkaŭ 245 partoprenantoj el 12 landoj. Ĝi malaprobis proponon fari el SAT iun Internacion; ŝanĝo de statuto tiel, ke la (Landaj) Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA) de SAT havu reprezentanton en la ĝenerala konsilantaro. En la apudarbara, okcidenta urboparto Hasenberg estas po strato nomata "Esperantostraße" kaj "Zamenhofstraße".

Famaj stutgartanoj redakti

Partneraj urboj redakti

Stutgarto havas partnerajn rilatojn kun jenaj urboj:

Krome ĝi havas amikecajn rilatojn kun jenaj urboj:

Referencoj redakti

  1. Stutgarto laŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 1970, paĝo 1040, dekstra kolumno, anktaŭ laŭ la eldono de 2020, reta eldono
  2. alternative Ŝtutgarto en multaj gazetaj artikoloj, ekzemple paĝo 17-19, eldono 4/2019 № 256 de Esperanto aktuellintervjuo kun Rainer Kurz, tiama prezidanto de GEA, en Kajeroj el la Sudo (Murcia), numero julio-septembro 2000, de la hispana SAT-sekcio, kvankam substrekindas ke ĝis la 1990-aj jaroj pli ofte en la gazetaro por esperantlingvaj artikoloj uziĝis la origina nacilingva urbonomoStuttgart

Eksteraj ligiloj redakti