Stadtbahn de Stutgarto

Stadtbahn de Stutgarto (germane Stadtbahn Stuttgart) estas malpeza fervoja sistemo en Stutgarto, Germanio. La Stadtbahn komencis servon la 28-an de septembro 1985. Ĝi estas funkciigata fare de "Stuttgarter Straßenbahnen AG" (SSB), kiu ankaŭ funkciigas la bussistemojn en tiu urbo. Stadtbahn de Stutgarto estas la posteulo de tramoj (germane Straßenbahnen) kiuj karakterizis la urban trafikon en Stutgarto dum jardekoj.

Stadtbahn de Stutgarto
U14 - speciala trajno ĉe haltejo Auwiesen
U14 - speciala trajno ĉe haltejo Auwiesen
rapidtramotramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Stutgarto
 Germanio
Transportsistema speco malpeza trajno, Stadtbahn
Komenco de trafiko 28-a de septembro 1985
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 136 km
Nombro de linioj 16 + 1
Nombro de stacioj 210
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto Stuttgarter Straßenbahnen AG (SSB)
vdr


Mapo


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti