Michael von Albrecht

Michael von ALBRECHT (naskiĝinta la 22-an de aŭgusto 1933 en Stuttgart) estas gravega germana filologo klasika.

Michael von Albrecht
Persona informo
Michael von Albrecht
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1933 (1933-08-22) (90-jaraĝa)
en Stutgarto
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater State University of Music and Performing Arts Stuttgart • Universitato de Tubingeno vd
Profesio
Okupo klasikisto • klasika filologo • tradukisto • muzikologo • universitata instruisto • verkisto vd
Aktiva en Heidelberg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La filo de la komponisto Georg von Albrecht frekventis unue la muzikaltlernejon en Stuttgart kie li trapasis la ekzamenon ŝtatan. Poste li studis en Tübingen kaj Parizo klasikan filologion kaj hindologion: doktoriĝo lia estis en 1959. Samloke ekvis la habilitiĝo en la jaro 1964. La saman jaron Albrecht iĝis orda profesoro pri klasika filologio en Heidelberg kie li estis ĝis la emeritiĝo en la jaro 1998-a. En 1977/78 li estis krome visiting professor de la Universitato de Amsterdamo kaj en 1981 visiting member ĉe la Instituto pri superaj studoj en Princeton (Nov-Ĵerzejo).

Lia esplorfokuso ĉefa estas la antikva muziko, la romia literaturo (kun ĝiaj pluvivo kaj pluevoluigo estetika) kiel ankaŭ kompara literaturscienco. Lia duvoluma verko Geschichte der römischen Literatur, kun tradukoj en ok lingvoj, iĝis standarda fakverko literaturhistoria, same kiel la pripoetara Meister römischer Prosa, kun ekzemploj elstaraj de stilistikaj kaj retorikaj analizoj. Krome li furoris per tradukoj el la latina lingvo, aparte de Vergilio kaj Ovidio.

Ekde 1984 Albrecht eldonas la seriojn Quellen und Studien zur Musikgeschichte kaj Georg von Albrcht-Gesamtausgabe.

Krom akademiaj esplorado kaj instruado (inkluzive de fakdidaktiko) li tra jarcentoj ankaŭ engaĝiĝis intense pri reklamo de humanismaj ideoj: per multaj prelegoj ekz. dum pluklerigaranĝoj por instruistoj aŭ antaŭ lernantoj. Multaj liaj sciencaj publicitaĵoj intence destinatas ankaŭ al malsamfakuloj kaj malakademianoj. Tion li ebligis ankaŭ per klareco lingva, facileco termina kaj afabla, malsintruda kleriga tono en siaj skribitaĵoj.

Honoroj redakti

  • ekde 1996: orda membreco ĉe Academia Europaea
  • 1998: honora doktoreco de la Universitato de Tesaloniko
  • 2004: Johann-Heinrich-Voß-premio por tradukado
  • 2014: Dragomanov-medalo fare de la Universitato de Kievo
  • 2015: honora doktoreco de Rusia Akademio de Sciencoj, Moskvo
  • 2018: Pegasus-agrafo de la Germana ligo de klasikaj filolgoj por bonega perado kaj konservo de latinaj lingvo kaj literaturo ensocie

Verkoj redakti

  • Die Parenthese in Ovids Metamorphosen und ihre dichterische Funktion. Selbstverlag, Tübingen 1959
  • Silius Italicus. Freiheit und Gebundenheit römischer Epik. Schippers, Amsterdam 1964 (Zugleich: Tübingen, Universität, Habilitations-Schrift, 1964).
  • kiel eldonanto kun Ernst Zinn: Ovid (= 'Wege der Forschung. Bd. 92). Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1968.
  • Meister römischer Prosa. Von Cato bis Apuleius. Interpretationen. Lothar Stiehm, Heidelberg 1971.
  • Goethe und das Volkslied (= Libelli. 163). Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1972, ISBN 3-534-05478-4.
  • Der Teppich als literarisches Motiv. In: Deutsche Beiträge zur geistigen Überlieferung. Heft 7, 1972, ISSN 1616-2471, S. 11–89.
  • RE, Suppl. XIII, 1238/1347: M. Tullius Cicero, Sprache und Stil
  • Römische Poesie. Texte und Interpretationen. Lothar Stiehm, Heidelberg 1977, 3-a eldono, Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 2014, ISBN 978-3-534-26372-1.
  • kiel eldonanto: Die römische Literatur in Text und Darstellung. 5 Bände. Reclam, Stuttgart 1985–1991
    • Band 1: Hubert Petersmann, Astrid Petersmann (eld.): Republikanische Zeit I. Poesie (= Universal-Bibliothek. 8066). 1991, ISBN 3-15-008066-5.
    • Band 2: Anton D. Leeman (eld.): Republikanische Zeit II. Prosa (= Universal-Bibliothek. 8067). 1985, ISBN 3-15-008067-3.
    • kiel eldonanto: Band 3: Augusteische Zeit (= Universal-Bibliothek. 8068). 1987, ISBN 3-15-008068-1.
    • Band 4: Walter Kißel (eld.): Kaiserzeit I. Von Seneca maior bis Apuleius (= Universal-Bibliothek. 8069). 1985, ISBN 3-15-008069-X.
    • Band 5: Hans Armin Gärtner (eld.): Kaiserzeit II. Von Tertullian bis Boethius (= Universal-Bibliothek. 8070). 1988, ISBN 3-15-008070-3.
  • Rom. Spiegel Europas. Texte und Themen (= Sammlung Weltliteratur. Serie 2: Forschung, Deutung, Darstellung. 3). Schneider, Heidelberg 1988, ISBN 3-7953-0514-4 (2-a eldono. Stauffenburg-Verlag, Tübingen 1998, ISBN 3-86057-180-X).
  • Scripta Latina (= Studien zur klassischen Philologie. Bd. 41). Lang, Frankfurt am Main u. a. 1989, ISBN 3-8204-9938-5.
  • Geschichte der römischen Literatur. Von Andronicus bis Boethius. Mit Berücksichtigung ihrer Bedeutung für die Neuzeit. 2 Bände. Francke, Bern 1992, ISBN 3-317-01795-3 (Bd. 1), ISBN 3-317-01796-1 (Bd. 2), * Roman Epic. An Interpretative Introduction. Brill, Leiden u. a. 1999, ISBN 90-04-11292-8.
  • Das Buch der Verwandlungen. Ovid-Interpretationen. Artemis und Winkler, Düsseldorf u. a. 2000, ISBN 3-538-07090-3.
  • als Herausgeber und Übersetzer: Vergil: Hirtengedichte (= Universal-Bibliothek. 18133). Lateinisch – deutsch. Studienausgabe. Reclam, Stuttgart 2001, ISBN 3-15-018133-X.
  • Literatur als Brücke. Studien zur Rezeptionsgeschichte und Komparatistik (= Spudasmata. Bd. 90). Olms, Hildesheim u. a. 2003, ISBN 3-487-11893-9.
  • Wort und Wandlung. Senecas Lebenskunst (= Mnemosyne. Supplementum. 252). Brill, Leiden 2004, ISBN 90-04-13988-5.
  • Lukrez in der europäischen Kultur (= Förderkreis Lebendige Antike. Schriftenreihe. Bd. 8). F. Hennecke, Ludwigshafen am Rhein 2005, ISBN 3-9807034-8-7.
  • kiel eldonanto kun Walter Kißel kaj Werner Schubert: Bibliographie zum Fortwirken der Antike in den deutschsprachigen Literaturen des 19. und 20. Jahrhunderts (= Studien zur klassischen Philologie. Bd. 149). Lang, Frankfurt am Main u. a. 2005, ISBN 3-631-50802-6.
  • Vergil. Eine Einführung – Bucolica – Georgica – Aeneis. Winter, Heidelberg 2006, ISBN 3-8253-5265-X.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Michael von Albrecht en la germana Vikipedio.