Humanismo

filozofia kaj kultura movado ligita al Renesanco

Detala artikolo pri humanismo kiel filozofio, vidu sub Humanismo (filozofio)

Humanismo (preferata homismo[mankas fonto]) estas ĝenerala termino por multaj malsamaj pensaroj, kiuj fokusiĝas je komunaj solvoj por komunaj homaj problemoj. Humanismo iugrade iĝis etika doktrino (tial sufikso “-ism-”), kies kampo inkluzivis la tutan homan rason, malsame de tradiciaj etikaj sistemoj, kiuj aplikiĝis nur al apartaj etnoj.

Multaj fruaj doktrinoj, kiuj nomis sin “humanismaj”, estis bazitaj sur fama aserto de Protagoro ke “homo estas mezurilo de ĉio.” T.e. ke homoj estas la finaj difinantoj de valoro kaj moralo — kaj ne objektivaj aŭ absolutaj kodeksoj. Siatempe la aserto de Protagoro estis radikala kaj objektiva rigardo al la stato de homo, kiu konvinke kontraŭstaris absolutismon dum la plejparto de la sekvinta okcidenta historio de filozofio. Postaj interpretoj de tiu ĉi “principo” disiĝis inter relativismo kaj universalismo — la unua rigardas ĉiujn etikojn kiel devenantajn el individuo (individuismo), dum la dua rigardas etikon sencohava, nur se ĝi estas aplikebla al ĉiuj. Kvankam relativismo gajnis popularecon dum industria erao, tutmondaj interkomunikoj kaj transkulturiĝo malpliigis la rolon de relativismo favore al universalisma vidpunkto de humanismo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti