Humanismo (filozofio)

Humanismo kiel vivfilozofio, ankaŭ nomita sekulara humanismo estas moderna formo de humanismo (moderna humanismo), kiu metas la homon centra kaj deiras de la valoro de la homo (latine humanus signifas 'homa'). La humanismo deiras de racio, etiko kaj justeco. Ĝi okupiĝas pri la demando kiel homoj povas vivi agrable kaj feliĉe. Ĝi krome kontraŭstaras la uzon de la supernaturo kaj la spirita por determini la moralon kaj influi decido-faradon.

Organizoj kiel ekzemple la Internacia Humanista kaj Etika Unio(IHEU) uzas la emblemon de la "Feliĉa Homo"
"La socio kaj la homaro komencas ĉe ĉiu de ni". Diraĵo de Johannes van Vloten en iu strato de Deventer, Nederlando

La esprimo "sekulara humanismo" ekestis en la 20-a jarcento, por fari klaran distingon kun "religia humanismo". La vorto "humanismo" por indiki la ne-kristanan filozofion, tamen jam en la dua duono de la 19-a jarcento populariĝis[1].

Karakterizaĵoj redakti

La moderna humanismo estas ne-religia vivfilozofio kiu antaŭenigas la homan dignon, liberecon kaj personecon.

Kiel vivfilozofio la humanismo emfazas klerecon (germane bildung), racion, moderecon, kaj tutmondan civitanecon. Kernaj konceptoj en humanismo estas persona kresko kaj disvolviĝo, memstareco (en la signifo de libereco kaj la strebado al bona kaj bela vivo), respondeco, kritika pensado, egaleco kaj humaneco.

La ne-religia karaktero de la moderna humanismo ne estas tre ateista[2]. Iuj humanistoj montras malfermitecon al diversaj filozofiaj inspirofontoj, ĉefe okcidenteŭropaj. En Usono la humanismo havas pli klare ateisman perspektivon kaj ĝi estas plejparte inspirita de la klerismo pro la pli granda rolo de religio en la usonaj socio kaj politiko.

Bibliografio redakti

(en) Martha C. Nussbaum, Not for Profit. Why democracy needs the humanities, 2012.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Joris van Eijnatten & Fred van Lieburg, Nederlandse religiegeschiedenis (herziene tweede druk 2006) 276.
  2. Ĝi ankaŭ Estas la humanismo de la dioj, donis malsupren?