Etiko

partfakoj de la filozofio, kiu sistemigas, defendas kaj rekomendas konceptojn pri ĝusta kaj malĝusta konduto

Etiko (de la malnovgreka ἠθική (ἐπιστήμη) ēthikē (epistēmē) „la morala (kompreno)“, de ἤθος ēthos „kutima loko; kutimo, moro, tradicio; karaktero“) estas unu el la grandaj partfakoj de la filozofio, nome tiuj kiuj pritraktas sistematigadon, defendadon kaj rekomendadon de konceptoj pri bona kaj malbona konduto.[1] La etikon – kaj la de ĝi deduktitajn fakojn (ekz. jur-, ŝtat- kaj socifilozofioj) – oni ankaŭ nomas „praktikan filozofion“, ĉar ĝi esploras la homan agon (male al la „Teoria filozofio“, al kiu apartenas la klasikaj fakoj logiko, la sciteorio kaj la metafiziko). La branĉo de filozofio nome aksiologio enhavas la sub-branĉojn etiko kaj estetiko, el kiuj ambaŭ estas konsiderataj valoroj.[2]

Jam Sokrato pritraktis la etikon.

Kutime oni uzas "etikon" kaj "moralon" kiel sinonimojn, tamen etiko estas la scienco pri moralo; alivorte: moralo diras, kion oni faru; etiko esploras, kial. Kiel branĉo de filozofio, etiko priesploradas la demandojn "Kio plej bonas por ke homoj vivu?" kaj "Kiaj agoj estas pravaj aŭ malpravaj (bonaj aŭ malbonaj, justaj aŭ maljustaj) en partikularaj cirkonstancoj?" En la praktiko, etiko serĉas solvi demandojn de homa moralo, per difinado de konceptoj kiaj bono kaj malbono, pravo kaj malpravo, virto kaj malvirto, justeco kaj krimo. Kiel fako de intelekta esplorado, morala filozofio ankaŭ estas rilata al la fakoj morala psikologio, priskriba etiko, kaj valorteorio.

Tri ĉefaj kampoj de studo ene de etiko nuntempe agnoskitaj estas la jenaj:[1]

  1. Metaetiko, rilate al teoria signifo kaj referenco de moralaj proponoj, kaj kiel ties vervaloroj (se estas ajnaj) povas esti determinitaj
  2. Normiga etiko, rilate al praktikaj rimedoj por determini la moralan fluon de agado
  3. Aplikata etiko, rilate al tio kion homo estas devigata (aŭ permesata) fari en specifa situacio aŭ partikulara kampo de agado[1]

Iam, la muzo Klio personigis etikon.

Enkonduko redakti

 
Aristotelo fondis la etikon kiel memstara filozofia fako.

Nocio kaj objekto redakti

De la komenco de la filozofio, oni meditis pri la konduto. Jam Aristotelo, kiu verkis la unuan etikan traktaton ("Etiko al Nikomano"), enkondukis la esprimon "etiko" por filozofia fako kaj volis nomi per tiu la sciencan traktadon kun kutimoj, moroj kaj tradicioj (etos), je kio tamen jam ekde Sokrato la etiko moviĝis en la centron de la filozofia pensado (Sokrata metodo). Fone estis la koncepto jam reprezentita de la Sofistoj, ke estas maladekvate por intelekta vivaĵo kiel homo, se tiu lasas direkti sian agon nure per konvencioj kaj tradicioj. Aristotelo estis konvinkita, ke homa praktiko estas alirebla per racia pensado. Etiko tiel estis por Aristotelo filozofia fako, kiu havas la tutan amplekson de homa agado kiel objekto, metas tiun ĉi objekton per filozofiaj rimedoj sub normigan prijuĝadon kaj instrukcias praktikan realigon de la tiel akiritaj ekkonitaĵoj.

La ĝeneralan etikon – sekvonte simple nomata etiko – oni nuntempe komprenas kiel filozofian fakon, kies tasko estas starigi kriteriojn por bona kaj malbona agado kaj la taksado de ĝiaj motivoj kaj sekvantaĵoj. Ĝi estas la baza fako en la aplikata etiko, kiu traktadas kiel individua etiko, soci-etiko, pac-etiko kaj en la sferaj etikoj la normigajn problemojn de sia specifa vivosfero.

La etiko kiel filozofia fako baziĝas nur sur la principo de la racio. En tio ĝi diferencas de la klasika memkompreno teologia etiko, kiu konfesas la morajn principojn kiel baziĝantaj en la dia volo kaj tiel kutime kondiĉigas la kredon je dia revelacio. Precipe en la 20-a jarcento tamen verkistoj kiel la germana Alfons Auer provis koncipi teologian etikon kiel plejparte aŭtonoma.

Fako Objektosfero Metodo
priskriba etiko fakte vivataj normoj kaj kvalitoj empiria
normiga etiko ĝenerale validaj normoj kaj kvalitoj laŭ elirpunkto (apriora, empiria)
metaetiko la morala/etika parolo analitika
aplikata etiko validaj normoj kaj kvalitoj de la respektiva sfero parte empiria

La celo de la etiko estas ellabori validajn normojn kaj valorojn. Ĝi estas apartigenda de priskriba etiko, kiu ne elparolas moralajn verdiktojn, sed provas priskribi la faktan, ene de socio vivatan moralon per empiriaj rimedoj.

Metaetiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Metaetiko.

La metaetiko, kiu komence de la 20-a jarcento evoluis kiel memstara fako, reflektas la ĝeneralajn logikajn, semantikajn kaj pragmatajn strukturojn de morala kaj etika parolo kaj prezentas tiel la bazon por la priskriba kaj normiga etiko. Metaetiko estas la parto de etiko kiu strebas kompreni kaj ekspliki la esencon de etikaj ecoj, sintenoj, prijuĝoj, kaj paroloj. Metaetiko malsamiĝas de normiga etiko per tio, ke ĝi ne penas decidi pri la etikeco aŭ maletikeco de apartaj agoj aŭ situacioj (kio sekvigus aprobon de kelkaj etikaj juĝojn kaj malaprobo de aliaj), sed anstataŭe penas malkovri la trajtojn de etikaj ecoj mem.

Kelkaj el la plej bazaj demandoj estigitaj de metaetiko estas la jenaj:

  • Kion signifas "moraleco" kaj "morala ago" aŭ male, "malmoraleco" kaj "malmorala ago"?
  • Kio estas la esenco de etikaj prijuĝoj?
  • Kiel oni povas defendi moralajn prijuĝojn?

Normiga etiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Normiga etiko.

Normiga etiko estas la studo de etika agado. Ĝi estas la branĉo de etiko kiu esploras la serion de demandoj kiuj leviĝas konsiderante kiel oni devus agadi, morale parolante. Normiga etiko estas diferenca el metaetiko ĉar ĝi esploras normigojn por praveco aŭ malpraveco de agadoj, dum metaetiko studas la signifon de morala lingvaĵo kaj de metafiziko de moralaj faktoj.[3] Normiga etiko estas diferenca ankaŭ el priskriba etiko, ĉar tiu lasta estas empiria esplorado de la moralaj kredoj de la personoj. Aliflanke, priskriba etiko rilatus al determinado de kia proporcio de personoj kredas ke mortigi estas ĉiam malbonaĵo, dum normiga etiko rilatas al ĉu estas justa (bona, prava) teni tiun kredon. De tie, normiga etiko estas foje nomata preskriba, pli ol priskriba. Tamen, ĉe kelkaj versioj de metaetika vidpunkto nomata morala realismo, moralaj faktoj estas kaj priskribaj kaj preskribaj samtempe.[4]

Virta etiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Virta etiko.

Virta etiko (aŭ "aretea" etiko, el la greka ἀρετή (arete)) estas scienco aŭ pensaro komponita el normigaj etikaj teorioj kiuj emfazas virtojn de la menso kaj de la karaktero, tio estas parto de la etiko. Virtetikistoj diskutas la naturon kaj difino de virtoj kaj de aliaj rilataj aferoj. Por ekzemplo, kiel oni akiras virtojn? Kiel ili aplikiĝas en variaj realvivaj kuntekstoj? Ĉu estas virtoj enradikigitaj en universala homa naturo aŭ en pluraleco de kulturoj?

Virta etiko priksribas la karakteron de morala agento kiel konduka forto por etika konduto, kaj ĝi estas uzata por prsikribi la etikon de Sokrato, Aristotelo kaj de aliaj fruaj grekaj filozofoj. Sokrato (469–399 a.K.) estis unu el la unuaj grekaj filozofoj kiuj kuraĝigis kaj fakulojn kaj la komunan civitanojn por turni sian atenton el la ekstera mondo al la kondiĉo de la homaro. Laŭ tiu vidpunkto, la sciaro pri la homa vivo estas metita la plej alte, dum ĉiuj aliaj sciaroj estas duarangaj. Memkompreno estis konsiderata necesa por sukceso kaj esenca bono. Memkonscia persono agados komplete ene de siaj kapabloj ĝis sia pinto, dum nescia persono baraktos kaj trafos malfacilon. Por Sokrato, persono devas esti konscia de ĉia faro (kaj ties kunteksto) gravan por sia ekzisto, se tiu deziras atingi memkonon. Li asertis, ke tiu persono naturale faros tion kio estas bona se oni konas tion kio estas justa. Malbono aŭ malbona agado estas nur la rezulto de la nescio. Se krimulo estas vere konscia pri la intelektaj kaj spiritaj konsekvencoj de siaj agadoj, tiu nek fifaros nek eĉ konsideros fifari tiujn agojn. Ajna persono kiu scias tion kio estas vere justa faros aŭtomate tion, laŭ Sokrato. Dum li interrilatigis sciaron kun virto, li simile egaligis virton kun ĝojo. La vera saĝulo scios tion kio estas justa, faras tion kio estas bona, kaj tiele estas feliĉa.[5] pp. 32–33.

 
Unua greklingva paĝo de la Etiko de Nikomako.

Aristotelo (384–323 a.K.) kreis etikan sistemon kiu povas esti terminigita "virta". Laŭ la Aristotela vidpunkto, kiam persono agas kongrue kun virto tiu persono faros bone kaj estos kontenta. Malfeliĉo kaj frustracio estas okazigita de la fifaro, konduke al malsukcesaj celoj kaj malriĉa vivo. Tiele, estas deviga por homoj agadi kongrue kun virto, kio estas atingebla nur per la praktiko de virtoj por esti kontenta kaj kompleta. Feliĉo estas la lasta celo. Ĉiuj aliaj aferoj, kiel la civitana vivo aŭ la riĉo, estis nur faritaj utilaj kaj profitaj se uzitaj en la praktiko de la virtoj. La praktiko de la virtoj estas la plej certa vojo al feliĉo.

Aristotelo asertis, ke la animo de homo havas tri naturojn: korpa (fizika/metabola), animala (emocia/apetita), kaj racia (mensa/koncepta). Fizika naturo povas esti minimumita pere de ekzerco kaj zorgo; emocia naturo pere de kontentigo de instinktoj kaj urĝoj; kaj mensa naturo pere de la homa racio kaj disvolvigita potencialo. Racia disvolvigo estis konsiderata la plej grava, esenca al la filozofia memkonscio kaj kiel unike homa. Moderado estis kuraĝigita, kaj la ekstremoj estis vidataj kiel degraditaj kaj malmoralaj. Por ekzemplo, kuraĝo estas la modera virto inter la ekstremoj de malkuraĝo kaj temerareco. Homoj ne simple nur vivu, sed vivu bone kun konduto regata de virto. Tio estas rigardita kiel malfacila, ĉar virto indikas la justan aferon, en la ĝusta vojo, en la ĝusta momento, pro la ĝusta tialo.

Etiko de Nikomako redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Etiko de Nikomako.

Etiko de Nikomako (el la antikva greka ήθικά Νικομάχεια ('ēthiká Nikomácheia') estas verko de Aristotelo pritraktanta etikon. Ĝi estas kune kun la “Etiko al Eŭdemo” kaj la “Granda Moralo” (tamen ne je certa atribuado), unu el la tri ĉefaj libroj je morala temo de Aristotelo. Ĝi estas konceptata kiel traktado pri praktika moralo celanta gvidi la homon al la bonagado, kaj la civitanon al bono de la Urbo. Etiko kaj politiko estas, fakte, nesepareblaj por Aristotelo, estante la virto praktikebla nur sine de la urbo. Li skribas, fakte, ke la homo estas "politika besto” (I, 2, 1253a). La virto enkadriĝas ene de sintena kapablo morale-politike kunekzisti kune kun aliaj homoj: ĝi ne havas sencon ekstere de socia kadro.

Stoikismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Stoikismo.
 
Epikteto.

La stoika filozofo Epikteto asertis, ke la plej granda bono estas kontentigo kaj sereneco. Paco por la menso, aŭ apateia, estas de plej alta valoro; memregado super la propraj deziroj kaj emocioj kondukas al spirita paco. La "nekonkerebla volo" estas centra al tiu filozofio. La individua volo estu sendependa kaj netuŝebla. Permesi al persono ĝeni la mensan ekvilibron estas esence proponante sin mem al sklaveco. Se persono estas libera kolerigi onin, oni ne havas kontrolon super onia interna mondo, kaj tiele ne estas libereco. Ankaŭ libereco el materiaj ligoj estas necesaj. Se afero rompiĝas, la persono ne koleriĝu, sed nur konstatu, ke temas pri afero rompiĝebla. Simile, se iu mortas, la proksimuloj tenu sian serenecon ĉar la amato estis farita el karno kaj sango destinita al morto. Stoikisma filozofio diras, ke akcepti aferojn kiuj ne povas estis ŝanĝita, rezignante sin al la ekzistado kaj survivado laŭ racia maniero. Morto ne estu timata. Homoj ne "perdas" sian vivon, sed anstataŭe "revenas", ĉar ili estas revenante al Dio (kiu dekomence donis tion pro kio la persono estas persono). Epikteto diris, ke malfacilaj problemoj en la vivo ne estu evitata, sed pli bone brakumitaj. Ili estas spiritaj ekzercoj necesaj por la sano de la spirito, ĝuste kiel fizika ekzerco estas postulita por la sano de la korpo. Li asertis ankaŭ, ke sekso kaj sekza deziro estu evitata kiel la plej granda minaco al la integreco kaj ekvilibro de la homa menso. Abstineco estas tre dezirebla. Epikteto diris, ke restado abstina en la fronto de tento estas venko pri kiu homo estu fiera.[5] pp. 38–41.

Nuntempa virta etiko redakti

Moderna virta etiko estis popularigita dum la fino de la 20a jarcento en granda parto kiel respondo al la verko de G.E.M. Anscombe nome "Modern Moral Philosophy". Anscombe argumentas ke konsekvencismo kaj deontologia etiko estas fareblaj kiel universalaj teorioj se ambaŭ skoloj baziĝas sur la dia leĝo. Kiel konvinkita kristano, Anscombe proponis, ke aŭ tiuj kiuj ne donas etikan kredindecon al nocioj de dia leĝo adoptas virtan etikon, kiu ne bezonas universalajn leĝojn kiel agentoj mem, estas esploritaj pro virto aŭ malvirto kaj direktas sin al "universalaj normigoj", aŭ tiuj kiuj deziras esti utilismaj aŭ konsekventismaj bazas siajn teoriojn en religiaj konvinkoj.[6] Alasdair MacIntyre, kiu verkis la libron After Virtue, estis ŝlosila kontribuanto kaj proponanto de moderna virtetiko, kvankam kelkaj plendas, ke fakte MacIntyre subtenas relativisman priskribon de virto bazita sur kulturaj normoj, ne sur objektivaj normoj.[6] Martha Nussbaum, nuntempa virtetikisto, objekcias kontraŭ la relativismo de MacIntyre, inter tiuj de aliaj, kaj respondas al relativismaj objektoj por formi objektivan priskribon en sia verko "Non-Relative Virtues: An Aristotelian Approach".[7] Tamen, la akuzo de Nussbaum pri relativismo ŝajnas miskompreno. En Whose Justice, Whose Rationality?, la klopodo de MacIntyre por entrepreno racian vojon trans relativismo estas tre klara kiam li asertas, ke "rivalaj postuloj fare de diferencaj tradicioj […] estas pritaksendaj […] sen relativismo" (p. 354) ĉar fakte "racia debato inter kaj racia elekto inter rivalaj tradicioj eblas” (p. 352). Complete Conduct Principles for the 21st Century[8] miksante la orientan virtetikon kun la okcidentan virtetikon, kun kelkaj modifoj por kongrui kun la 21a jarcento, kaj formante parton de nuntempa virtetikon.[8]

Grava tendenco en nuntempa virtetiko estas la movado de moderna stoikismo.

Intuicia etiko redakti

Etika intuiciismo (ankaŭ nomata morala intuiciismo) estas aro de vidpunktoj en morala epistemologio (kaj, en kelkaj difinoj, metafiziko). Minimume, etika intuiciismo estas la tezo, ke la intuicia konscio de valoroj, aŭ intuicia sciaro pri pritakso de faktoj, formas la fundamenton de la etika sciaro.

Tiu vidpunkto estas kerne "fondismo" pri morala sciaro: ĝi estas la vidpunkto, ke kelkaj moralaj veroj povas esti konataj ne-inference (t.e., konata sen neceso inferenci ilin el aliaj veroj kiujn oni kredas). Tia epistemologia vidpunkto implicas, ke estas moralaj kredoj kun parolaj enhavoj; kaj tiele ĝi implicas kognismon. Kaj tiele, etika intuiciismo estas kontrastenda kun koherismaj alproksimiĝoj al la morala epistemologio, kaj tiel ĝi dependas el pripensa ekvilibro.[9]

Laŭlonge de la filozofia literaturo, la termino "etika intuiciismo" estas ofte uzata kun tre forta variado en sia signifo. La fokuso de tiu artikolo al fondismo respegulas la kernajn normojn de nuntempa mem-identigitaj etikaj intuiciistoj.[9][10]

Sufiĉe larĝe difinita, etika intuiciismo povas esti komprenita kiel enhavanta kognismajn formojn de morala sentoteorio.[11] Krome, kutime estas komprenata kiel esenca por la etika intuiciismo, ke estas memevidenta aŭ a priori morala sciaro; tio pezas kontraŭ la konsidero de la morala sentoteorio kiel speco de intuiciismo.

Etika intuiciismo estis por la unua fojo klare montrita por ties uzado fare de la filozofo Francis Hutcheson. Postaj influaj kaj menciindaj etikaj intuiciistoj estas Henry Sidgwick, G.E. Moore, Harold Arthur Prichard, C.S. Lewis kaj, plej influe, Robert Audi.

Objektoj al la etika intuiciismo estis ĉu estas aŭ ne estas objektivaj moralaj valoroj- aserto sur kiu la tuta etika sistemo baziĝas - la demando kial multaj malkonsentas pri etiko se ili estas absolutaj, kaj ĉu la regulo de la Razilo de Ockham nuligas tian teorion entute.

Hedonismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hedonismo.

Hedonismo asertas, ke la ĉefa etiko estas maksimumi plezuron kaj minimumigi doloron. Estas kelkaj skoloj de Hedonisma pensaro game el tiuj kiuj defendas la kontentigon de eĉ pormomentaj deziroj al tiuj kiuj instruas la persekutadon de spirita feliĉo. Pri la konsidero de konsekvencoj, ili gamas el tiuj kiuj defendas la memkontentigon sendepende el la sufero kaj malprofito de aliaj al tiuj kiuj asertas ke la plej etika celo serĉas maksimumi la plezuron kaj la feliĉon por plej personoj.[5] p. 37.

Cirena hedonismo redakti

Fondita de Aristipo de Cireno, la Cirenisma skolo subtenis la tujan kontentigon aŭ plezuron. "Manĝu, trinku kaj estu feliĉa, ĉar morgaŭ ni mortas." Eĉ provizoraj deziroj estu kontentigitaj, pro timo ke la oportuno estu perdita por ĉiame. Estas malmulta al nenia rilato kun la estonteco, dum la nuno dominas en la klopodo por la tuja plezuro. Cirena hedonismo kuraĝigis la serĉadon de la kontentigo sen hezitado, en la kredo, ke la plezuro estas la nura bono.[5] p. 37.

Epikurismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Epikurismo.

Epikurisma etiko estas hedonisma formo de virtetiko. Epikuro "...prezentis subtenan argumenton ke plezuro, ĝuste komprenita, koincidu kun virto."[12] Li malakceptis la ekstremismon de Cirenistoj, en la kredo ke kelakj plezuroj kaj kontentigoj povas esti malprofitaj por la homaj estaĵoj. Epikuristoj observis, ke sendiskriminaciata kontentigo povas foje rezulti en negativaj konsekvencoj. Kelkaj espertoj estis tiele malakceptitaj foren, kaj kelkaj neplezuraj espertoj estis akceptitaj en la estanteco por certigi pli bonan vivon en la estonteco. Por Epikuro, la plej granda bono, estas prudento, plenumita pere de moderado kaj sinzorgo. Troa kontentigo povas esti detrua al plezuro kaj povas eĉ konduki al doloro. Por ekzemplo, manĝi unu manĝaĵon tro ofte faras ke persono perdas guston kaj emon por ĝi. Manĝi tro multan manĝon samtempe kondukas al malkomforto kaj eventuale al malsano. Doloro kaj timo estu evitataj. Vivi estas esence bona, se oni evitas doloron kaj malsanon. Morto ne estu timenda. Timo estas konsiderata la fonto de plej malfeliĉoj. Venki super la timo al la morto kondukus nature al pli feliĉa vivo. Epikuro cerbumis, ke se estas postvivo kaj senmorteco, la timo al la morto estas neracia. Se ne estas vivo post la morto, tiam la persono ne estos viva pro sufero, timo aŭ priokupiĝo; tiu estos ne-ekzistanta en la morto. Estas neracia priokupiĝi pri cirkonstancoj kiuj ne ekzistas, kiel la onia stato en la morto en malesto de postvivo.[5] pp. 37–38.

Utilismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Utilismo.
 
Jeremy Bentham.
 
John Stuart Mill.

Utilismo estas prietika teorio kiu argumentas, ke la propra fluo de agado estas tiu kiu maksimumigas pozitivan efikon, kiel la "feliĉo", la "bonfarto", aŭ la kapablo vivi kongrue kun la personaj preferoj.[13] Jeremy Bentham kaj John Stuart Mill estas influaj proponintoj de tiu skolo de pensaro. En A Fragment on Government Bentham diras, ke 'estas la plek granda feliĉo de plej granda kvanto la mezuro de bono kaj malbono' kaj priskribas tion kiel fundamenta aksiomo. En An Introduction to the Principles of Morals and Legislation li parolas pri 'la principo de utileco' sed poste preferas "la plej grandan feliĉan principon".[14][15]

Utilismo estas la paradigma ekzemplo de konsekvencisma moralteorio. Tiu formo de utilismo subtenas, ke la morale justa ago estas kiu kiu produktas la plej bona rezulto por ĉiuj homoj tuŝitaj de la afero. John Stuart Mill, en sia ekspono de utilismo, proponis hierarkion de plezuroj, en la senco ke persekutado de kelkaj tipoj de plezuro estas pli alte valorigita ol la persekutado de aliaj plezuroj.[16] Aliaj menciindaj proponantoj de utilismo estas la neŭrosciencisto Sam Harris, aŭtoro de The Moral Landscape, kaj la primorala filozofo Peter Singer, aŭtoro de, inter aliaj verkoj, Practical Ethics.

La plej grava divido ene de utilismo estas inter ag-utilismo kaj regul-utilismo. En ag-utilismo, la principo de utileco estas aplikata rekte al ĉiu alternativa ago en elektita situacio. La justa ago estas tiu kiu alportas la plej bonajn rezultojn (aŭ la malplej granda kvanto de malbonaj rezultoj). En regul-utilismo, la principo de utileco determinas la validecon de reguloj de konduto (moralaj principoj). Regulo kiel promes-plenumo estas establita rigardante al la konsekvencoj en mondo kie la homoj rompas promesojn kaj en mondo kie promesoj estas plenumataj. Bono kaj malbono estas la sekvoj de la rompo de reguloj kio estas juĝata per ties utilisma valoro.[17] Proponita "meza punkto" inter tiuj du tipoj estas "dunivela utilismo", en kiu reguloj estas aplikataj en ordinaraj cirkonstancoj, sed kun permeso elekti agojn ekster tiaj reguloj kiam nekutimaj situacioj postulas tion.

Deontologio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Deontologia etiko.

Deontologia etiko aŭ simple deontologio (el la greka δέον, deon, "devigo"; kaj -λογία, -logia) estas alproksimiĝo al etiko kiu determinas la bonecon aŭ justecon per ekzamenado de agoj, aŭ de la reguloj kaj devoj kiujn la persono kiu faris la agon intencis plenumi.[18] Tio estas kontrasta al la konsekvencismo, en kiu la boneco estas bazita sur la konsekvencoj de ago, kaj ne pro la ago mem. Sub deontologio, ago povas esti konsiderata bono eĉ se la ago produktas malbonan konsekvencon,[19] se ĝi celas la regulon aŭ moralan leĝon. Laŭ la deontologia vidpunkto, la personoj havas devon agadi en maniero kiu faras ke tiuj aferoj estas inherence bonaj kiel agoj ("verdiri" por ekzemplo), aŭ celas objektive devigan regulon (kiel en regul-utilismo).

Kantismo redakti

 
Immanuel Kant.

La teorio de Immanuel Kant pri etiko estas konsiderita deontologia pro kelkaj diversaj tialoj.[20][21] Dekomence, Kant argumentas, ke por agadi laŭ morale justa maniero, personoj devas agadi el devigo (Pflicht).[22] Duapunkte, Kant argumnetas, ke ne estas la konsekvencoj de agoj kio faras ilin bonaj aŭ malbonaj, sed la motivoj de la persono kiu plenumis la agon.

La argumento de Kant ke por agi laŭ la morale justa maniero oni devas agadi pure el devo komencas per argumento ke la plej bono devas esti kaj bona en si mem kaj bona senkvalifike.[23] Io estas "bona en si mem" kiam ĝi estas esence bona, kaj "bona senkvalifike", kiam la aldono de afero neniam faras situacion etike pli malbona. Kant tiam argumentas, ke tiuj aferoj kiuj estas kutime konsiderataj bonaj, kiaj inteligento, persevero kaj plezuro, malsukcesas esti aŭ esence bonaj aŭ bonaj senkvalifike. Plezuro, por ekzemplo, ŝajnas ne esti bona senkvalifike, ĉar kiam homoj atingas plezuron rigardante la suferon de aliulo, tii ŝajnas fari la situacion etije pli malbona. Li konkludas, ke estas nur unu afero kiu estas vere bona:

 
 Nenio en la mondo — eĉ nenio trans la mondo — povas esti konceptita tiel kiel oni povas nomi tion bona senkvalifike escepte la bona volo.[23] 

Kant tiam argumentas, ke la konsekvencoj de ago de volo ne povas esti uzata por determini, ke tiu persono havas bonan volon; bonaj konsekvencoj povas veni pro hazardo el ago kiu estas motivata de deziro okazigi damaĝon al senkulpa persono, kaj malbonaj konsekvencoj povas veni el ago kiu estis bone motivita. Anstataŭe, li postulas, persono havas bonan volon kiam tiu 'agas el respekto por la morala leĝo'.[23] Homoj 'agas el respekto por la morala leĝo' kiam ili agas iel ĉar ili havas devon fari tion. Tiele, la nura afero kiu estas vera bono en si mem estas bona volo, kaj bona volo estas bona nur kiam la volanto elektas fari ion nur ĉar tio estas la devo de la persono, t.e. el la "respekto" por la leĝo. Li difinas respekton kiel "la koncepto de valoro kiu malhelpas mian mem-amon".[24]

La tri gravaj formuloj de la kategoria imperativo de Kant estas la jenaj:

  • «Agu tiamaniere ke vi traktu la homaron, kaj en via persono kaj en tiu de ĉiu ajn, ĉiam kiel celo, kaj neniam kiel ilo” [25]»,
  • «Agu laŭ maniero kiu povas samtempe sin transformis al universala leĝo [26]»,
  • «Agu laŭ kondutnormoj kiuj povu samtempe estis mem konsideritaj objekto de la universalaj leĝoj de la naturo.[27]».

Kant argumentis, ke la nura absoluta bono estas bona volo, kaj tiele la nura determinanta faktoro ĉu ago estas morale bona estas la volo, aŭ motivo de la persono kiu faras tion. Se ili estas aganta sur malbona moto, ekz. "Mi mensogos", tiam la ago estas malbona, eĉ se kelkaj bonaj konsekvencoj venas el ĝi. En sia eseo, "On a Supposed Right to Lie Because of Philanthropic Concerns", argumentante kontraŭ la sinteno de Benjamin Constant en "Des réactions politiques", Kant asertas, ke mensogo difinita kiel senintence malvera deklaro al aliulo ne nepre postulas la aldonan kondiĉon ke ĝi damaĝas aliulon, kiel juristoj postulas en sia difino (mendacium est falsiloquium in praeiudicium alterius).[28]

Anarkiisma etiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Anarkiismo.
 
Petro Kropotkino.

Anarkiisma etiko estas etika teorio bazita sur la studoj de anarkiistaj pensuloj. La plej granda kontribuanto al la anarkiisma etiko estas la rusa zoologo, geografo, ekonomikisto kaj politika aktivulo Petro Kropotkino.

Startinte el la premiso ke la celo de etika filozofio estu helpi homojn adaptiĝi kaj disvolviĝi laŭ evoluismaj terminoj, la etika kadro de Kropotkin uzas biologion kaj antropologion kiel bazo – por science establi tion kio plej bone permesas ke la socia ordo progresu biologie kaj socie – kaj defendas certajn kondutajn praktikojn por plibonigi la kapablon de la homaro por libereco kaj bonfarto, nome la praktikojn kiuj emfazas solidarecon, egalecon kaj justecon.

Kropotkin argumentas, ke etiko mem estas evoluisma, kaj estas heredita kiel speco de socia instinkto pere de kultura historio, kaj tiele, li malakceptas ajnan religian kaj transcendentan klarigon de moralo. La origino de la etika sento kaj en animaloj kaj en homoj povas troviĝi, li postulas, en la natura fakto de "sociemo" (mutualisma simbiozo), kion homoj povas poste kombini kun la instinkto por justeco (t.e. egaleco) kaj poste kun la praktiko de racio por konstrui ne-supernaturan kaj anarkiisman sistemon de etiko.[29] Kropotkin sugestas ke la principo de egaleco en la kerno de anarkiismo estas la sama kiel la Ora regulo:

Tiu principo trakti aliulojn kiel oni deziras esti traktita mem, ĉu ne estas la vere sama principo kiel egaleco, nome fundamenta principo de anarkiismo? Kaj kiel oni povas administri kredi sin mem kiel anarkiisto se oni ne praktikas ĝin? Ni ne deziras esti regataj. Kaj pro tiu fakto, ĉu ni ne deklaras, ke ni mem deziras regadi neniun? Ni ne deziras esti trompitaj, ni ĉiam deziras diri nur la veron. Kaj pro tiu fakto, ĉu ni ne deklaras, ke ni mem ne deziras, ke oni trompi neniun, ke ni promesas ĉiam diri la veron, nenion sed la veron, la tutan veron? Ni ne deziras ke oni ŝtelu la fruktojn de nia laboro el ni. Kaj pro tiu fakto, ĉu ni ne deklaras, ke ni respektas la frukton de la laboro de aliuloj? Je kiu rajto ni povus postuli, ke ni estu traktitaj je unu maniero, rezervante por ni mem trakti aliulojn laŭ maniero tute diferenca? Nia sento de egaleco ribeliĝas je tia ideo.[30]

Plej konataj etikistoj kaj iliaj etikaj sistemoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Internet Encyclopedia of Philosophy "Ethics" [1] Alirita la 6an de Marto 2016.
  2. Random House Unabridged Dictionary: artikolo Axiology. [2] Alirita la 6an de Marto 2016.
  3. "What is ethics?". BBC. Arkivita el la originalo en 28a de oktobro 2013. [3] Alirita la 22an de julio 2014.
  4. Cavalier, Robert. Meta-ethics, Normative Ethics, and Applied Ethics. Online Guide to Ethics and Moral Philosophy. Arkivita el la originalo je 2013-11-12. Alirita 26a de Februaro 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-12. Alirita 2016-03-06.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 William S. Sahakian; Mabel Lewis Sahakian (1966). Ideas of the Great Philosophers. Barnes & Noble. ISBN 978-1-56619-271-2.
  6. 6,0 6,1 (2011) Value and Virtue in Public Administration: A Comparative Perspective. Palgrave Macmillan. ISBN 978-0-230-35709-9.
  7. Nussbaum, Martha. (1987) Non-Relative Virtues: An Aristotelian Approach.
  8. 8,0 8,1 John Newton, Ph.D., Complete Conduct Principles for the 21st Century (2000). (ISBN 0-9673705-7-4).
  9. 9,0 9,1 Shafer-Landau & Cuneo (2012), p. 385
  10. Stratton-Lake (2014) http://plato.stanford.edu/entries/intuitionism-ethics/
  11. Stratton-Lake (2013), p. 337
  12. Ancient Ethical Theory, Stanford Encyclopedia of Philosophy.
  13. Baqgini, Julian. (2007) The Ethics Toolkit: A Compendium of Ethical Concepts and Methods. Malden: Blackwell, p. 57–58. ISBN 978-1-4051-3230-5.
  14. Bentham, Jeremy. (2001) The Works of Jeremy Bentham: Published under the Superintendence of His Executor, John Bowring. Volume 1. Adamant Media Corporation, p. 18. ISBN 978-1-4021-6393-7.
  15. Mill, John Stuart, Utilitarianism (Project Gutenberg reta eldono)
  16. Mill, John Stuart. (1998) Utilitarianism. Oksfordo: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-875163-2.
  17. Utilitarian Theories. Department of Philosophy, Carnegie Mellon University (1996). Arkivita el la originalo je 2014-05-20. Alirita 28a de julio 2017.
  18. Stanford.edu
  19. Olson, Robert G. 1967. 'Deontological Ethics'. In Paul Edwards (ed.) The Encyclopedia of Philosophy. London: Collier Macmillan: 343.
  20. Orend, Brian. 2000. War and International Justice: A Kantian Perspective. West Waterloo, Ontario: Wilfrid Laurier University Press: 19.
  21. Kelly, Eugene. 2006. The Basics of Western Philosophy. Greenwood Press: 160.
  22. Thomas Kingsmill Abbott (trad.), Immanuel Kant, The Metaphysical Elements of Ethics Arkivigite je 2016-10-14 per la retarkivo Wayback Machine, 1889 [Preface and Introduction to Metaphysische Anfangsgründe der Tugendlehre, 1797]. La deontologio de Abbott tradukas la koncepton de Kant Pflichtenlehre.
  23. 23,0 23,1 23,2 Kant, Immanuel. 1785. 'First Section: Transition from the Common Rational Knowledge of Morals to the Philosophical', Groundwork of the Metaphysic of Morals.
  24. Kant, Immanuel. (1785) Thomas Kingsmill Abbott: Fundamental Principles of the Metaphysic of Morals, 10‑a eldono, Project Gutenberg, p. 23.
  25. Fondado de la Metafiziko de la moroj en Metafiziko de la moroj, I.
  26. Op. cit., p. 118
  27. Op. cit. p. 119.
  28. "Über ein vermeintes Recht aus Menschenliebe zu lügen", Berlinische Blätter 1 (1797), 301-314; eldonita en: Werke in zwölf Bänden, vol. 8, Frankfurt am Main (1977), zeno.org/nid/20009192123.
  29. "Etiko: Origino kaj disvolvigo" de Petro Kropotkino
  30. "Anarkiisma moraleco", ĉapitro VI, Petro Kropotkino

Referencoj redakti

  • Hoy, D. (2005), Critical resistance from poststructuralism to postcritique, Massachusetts Institute of Technology, Massachusetts.
  • Lyon, D. (1999), Postmodernity, 2a eld, Open University Press, Buckingham.
  • Singer, P. (2000), Writings on an ethical life, Harper Collins Publishers, London.

Bibliografio redakti

  • Aristotelo, Etiko de Nikomako
  • The London Philosophy Study Guide Arkivigite je 2009-09-23 per la retarkivo Wayback Machine proponas multajn sugestojn pri kion legi, depende el la studenta familiaro kun la temo: Etiko Arkivigite je 2020-11-11 per la retarkivo Wayback Machine
  • Encyclopedia of Ethics. Lawrence C. Becker kaj Charlotte B. Becker, eldonistoj. Dua eldono en tri volumoj. New York: Routledge, 2002. Studenta enciklopedio kun ĉirkaŭ 500 subskribitaj, fakul-reviziitaj artikoloj, ĉefe pri temoj kaj figuroj, de speciala intereso en, Okcidenta filozofio.
  • Azurmendi, J. 1998: "The violence and the search for new values" en Euskal Herria krisian, (Elkar, 1999), pp. 11–116. ISBN 84-8331-572-6
  • Blackburn, S. (2001). Being good: A short introduction to ethics. Oxford: Oxford University Press.
  • De Finance, Joseph, An Ethical Inquiry, Rome, Editrice Pontificia Università Gregoriana, 1991.
  • De la Torre, Miguel A., "Doing Christian Ethics from the Margins," Orbis Books, 2004.
  • Derrida, J. 1995, The Gift of Death, translated by David Wills, University of Chicago Press, Chicago.
  • Fagothey, Austin, Right and Reason, Tan Books & Publishers, Rockford, Illinois, 2000.
  • Levinas, E. 1969, Totality and infinity, an essay on exteriority, translated by Alphonso Lingis, Duquesne University Press, Pittsburgh.
  • Perle, Stephen. Morality and Ethics: An Introduction (11a de Marto 2004). Alirita 13a de Februaro 2007., Butchvarov, Panayot. Skepticism in Ethics (1989).
  • Solomon, R.C., Morality and the Good Life: An Introduction to Ethics Through Classical Sources, New York: McGraw-Hill Book Company, 1984.
  • Vendemiati, Aldo, In the First Person, An Outline of General Ethics, Rome, Urbaniana University Press, 2004.
  • Johano Paŭlo la 2-a, Enciklika Letero Veritatis Splendor, 6a de Aŭgusto, 1993.
  • D'Urance, Michel, Jalons pour une éthique rebelle, Aléthéia, Paris, 2005.
  • John Newton, Ph.D. Complete Conduct Principles for the 21st Century, 2000. ISBN 0-9673705-7-4.
  • Guy Cools & Pascal Gielen, The Ethics of Art. Valiz: Amsterdam, 2014.
  • Lafollette, Hugh [eld.]: Ethics in Practice: An Anthology. Wiley Blackwell, 4a eldono, Oxford 2014. ISBN 978-0470671832

Eksteraj ligiloj redakti

  • [4] Italingva teksto de la Etiko a Nikomako
  • [5]
  • [6]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ethics en la angla Vikipedio.