Administra etiko

Administra etiko (kiel parto de la aplikata etiko) difineblas kiel prilaborado kaj realigo de ĝustaj, bone funditaj kondutonormoj en publika administrado. Administra etiko troviĝas do iel antaŭ la konkreta jur-aplikado kaj la agado en la administrejo.

Platono – Prapatro de la ŝtatfilozofio

En la germana lingvo la nocio administra etiko (Verwaltungsethik) estis ĝis antaŭ nelonge ne tre disvastiĝinta. Kaŭzo por tio estas evidente la fakto ke la administra kulturo estas tie orientita pli al leĝeco kaj malpli al praveco.

Al tio kontrastas la angla-usona spaco, en kiu "public service ethics" estas grava, delonge diskutata temaro. Tio estas ofte vidata en kunteksto kun la fakto ke tie tradicie antaŭrangas intereso pri moralaj demandoj antaŭ leĝita juro.

Etiko en la administra sciencoRedakti

En la germanlingva administra scienco Hofmeister (2000) en Svislando kaj Faust (2003) en Germanio verkis la unuajn ampleksajn eseojn pri la temo administra etiko.

En pli malnovaj kontribuaĵoj en jurscienca literaturo la administra etiko ludis en la plej bona kazo marĝenan rolon. Oni vidis agneceson prefere ĉe konstanta pliigo respektive plibonigo de juraj normoj. Sekve la fokuso sidis en la specifigo de la punjuro kaj disciplinjuro kaj sur laŭ ili orientita kontrolado de la dungitoj. Administre etikaj faktoj de la germana punleĝaro estas ekzemple la subaĉeto (aŭ lorupto) kaj subaĉetiĝo kiel avantaĝigo kaj avantaĝopreno.

 
Aristotelo - Etiko kiel praktika scienco

Etikaj-kritikaj pripensadoj estis longatempoe rigardataj kiel pura minaco al kalkuleblo kaj fidindeco de publikaj administracioj. La idealo de la germana profesia oficisto estas orientita per la §§ 52 kaj sekvasj de la oficul-leĝo al tolerema, sindonema plenumanto de sia mastro. La ebleco, ofte uzata kiel kontraŭargumento, de kontesto (germane: Remonstration) ne povas multe ŝanĝi tiun pritakson: ĝi ludas en la administra praktiko en la plej bona kazo ombran ekzistadon - ĉefe ĉar kontestantaj oficistoj plej ofte devas timi formalajn aŭ neformalajn sankciojn.

Pli aktualaj (organizopsiĥologiaj) kontribuaĵoj tamen intertempe argumentas pli diferencigite: Ne sufiĉas postuli de la individuo nur la observado de "malmolaj" juraj reguladoj (angle: compliance). Gravan rolon ludas ankaŭ "malmolaj", sociaj fenomenoj ĉe tio. Kondutsciencaj studaĵoj montras krome la neceson konstrui internajn motivadojn por daŭrive certigi la moralan integrecon de la publikaj administracioj.

Evidente la politikscienca diskutado pri regado resp. bona regado (angle: good governance) rilate al administaci-etikaj demandoj estas konsiderinde adaptiĝema. Ĝi montras aparte ke etikkonscia ŝanĝo estas tasko ne nur de la publika administracio, sed ke ankaŭ eksteraj agantoj. Ekzemple el la kampo de la civila socio havas ion por kontribui al la administraci-etika koncepto.

La ĝisnuna etiko-diskurso evidentigas ankaŭ ke la ĝenerala ŝanĝiĝo de valorkonceptoj ludas centran rolon. En la administra scienco oni do ĉiam pli ofte analizas la tensian rilaton inter

Vidu ankaŭ: burokratismo, Max Weber

Etiko en la administra praktikoRedakti

Lastatempe tamen ankaŭ la germana administra praktiko okupiĝas pli kaj pli pri etikaj demandoj. Kaŭzoj por tio estas videblaj precipe en la sekvaj problemkampoj, kiuj parte interkovriĝas:


 
Percepto de korupto en internacia komparo (stato 2007)
  • Kazoj de malkovrita subaĉeto kaj nepotismo ne nesupozita amplekso (ekzemple en oficoj pri akiro aŭ konstruado kaj en la sansistemo)
  • Rapidegaj administraj reformoj, malcentrigoj kaj privatigoj, kiuj povas sekvigi intereskonfliktojn kaj mankhavajn kontrolojn
  • Pridubindaj enpostenigoj ĉe gvidaj pozicioj en la administracio, ĉe kiuj ofte la "ĝusta" partimembreco ludas rolon (germane, france, angle "Ämterpatronage"
  • Etike pridubinda uzo de korpa resp. psiĥa perforto (ekzemple ĉe polico kaj armeo)
  • Kreskanta aktiva kaj pasiva sponsorado en publikaj administracioj, ĉe kiu ne ekskludeblas danĝeroj de privata egoisma influado
  • Pridubindaj praktikoj ĉe universitataj kaj esploradaj institucioj, kiuj lezas prinicpojn de bona scienco (ekzemple manipulado de statistikaj datumoj)
  • Flankagadoj de oficistoj, ĉe kiuj la publika intereso influeblas malfavore
  • Nemastrataj defioj (internaj kaj eksteraj) pro la diversdungita mastrumado (angle: diversity management)
  • Nebentätigkeiten von Bediensteten, bei denen das öffentliche Interesse nachteilig beeinflusst werden kann
  • Unbewältigte (verwaltungsinterne und -externe) Herausforderungen durch Diversity

La materialaj kaj nematerialaj damaĝoj el administraci-etikaj skandaloj estas gigantaj; ilia amplekso eskapas - pro la enorme alta ombronombro - al ĉia serioza taksado. En tiu kunteksto diskutiĝas ankaŭ la kreskanta perdo de konfido en la publika administracio.

Ŝajnas ke la kritika publiko ĉiam malpli pretas akcepti tiujn farojn per nur humuraj komentoj: De kelka tempo formiĝas neregistaraj organizoj, ekzemple Transparency International, TI, kiuj pli kaj pli premas sur politiko kaj administracio ke ili okupiĝu pri etikaj problemoj. La Corruption Perception Index ĉiujare atribuata de la TI, trovas konsiderindan publikan eĥon.

Sed ankaŭ internaciaj politikaj agantoj (ekzemple la Eŭropa Unio kaj pensfabrikoj (ekzemple Bertelsmann Stiftung kreskante influas sur naciaj deciduloj, por ke tiuj intensiigu pripensadojn pri eksplicita administra etiko. Internacie komparaj studaĵoj montris, ke administraci-etikaj konceptoj forte dependas de la jura kaj administra tradicio de la respektiva ŝtato: ili tendencas esti unuflanke parto de - grandparte nevidebla - organizkulturo, aŭ aliflanke esti ankritaj en eksplicitaj normoj kaj regularoj.


Vidu ankaŭ: premgrupo, Kick-back, Public Private Partnership, Korupto en la EU

Strategia mastrumado de valoroj kaj integrecoRedakti

Administraci-etikaj problemoj montras do multajn kompleksajn, profunde efikajn, ofte kulture kondiĉitajn fenomenojn. Ĉiam pli do trudiĝas la ekkono, ke tiuj prilaboreblas nur per tutaĵa metodo: Esperi ekskluzive pri la virto de unuopaj personoj, regule ne atingas la celon; sed maltrfe estus ankaŭ, koncentriĝi nur sur la instituci-etika prilaborado de la kadraj kondiĉoj.

Konkretaj demandoj kadre de praktik-orientita administraci-etiko estas ekzemple:

Estonta defio por administracioj estas do - apud eksplicita diskutado de la administra etiko - ĉefe la elprobado kaj taksado de praktikorientitaj integrad-strategioj.

Vidu ankaŭRedakti

Literaturo (germanlingva)Redakti

  • Ahlf, Ernst-Heinrich (2003): Organisationsethik in der Polizei: Konsequenzen für Führung und Verantwortung, In: Schielke, Heinrich (Hrsg.), Ehrengabe für Leo Schuster zum Ausscheiden aus dem Bundeskriminalamt, S. 1-24, München/Neuwied. ISBN 3-472-05383-6
  • Faust, Thomas (2003/2006): Organisationskultur und Ethik: Perspektiven für öffentliche Verwaltungen, Berlin. ISBN 3-86504-032-2
  • Hofmeister, Albert (Hrsg.) (2000): Brauchen wir eine neue Ethik in der Verwaltung?, Bern. ISBN 3-908128-40-4
  • Lorig, Wolfgang H. (2004): "Good governance" und "public service ethics": Amtsprinzip und Amtsverantwortung im elektronischen Zeitalter, in: Aus Politik und Zeitgeschichte. Bd. 54, 18, S. 24-30.
  • Maravić, Patrick von, Christoph Reichard (Hrsg.) (2005): Ethik, Integrität und Korruption - neue Herausforderungen im sich wandelnden öffentlichen Sektor?, Potsdam. ISBN 3-937786-57-0

Eksteraj ligiloj (germanlingvaj)Redakti