Lobiado

(Alidirektita el Premgrupo)

Lobiado (aŭ koridora agadointereso-reprezentado) estas provo de unuopuloj kaj interesgrupoj influi la decidojn de registaroj aŭ aliaj potenculoj. La nocio origine signifis, ke la lobiistoj provis influi voĉdonojn de la leĝfaristoj en la koridoro, antaŭĉambro (angle lobby) de la leĝfarada kamero. Ĝi aperas iugrade en ĉiu politika sistemo kaj estas ofte konsiderata kiel kunplektita kun korupteco.

Lobiado kaj profito redakti

Laŭ libro de Kevin Phillips (2002): Posedaĵo kaj demokratio, la politikohistorio de la usonaj riĉuloj

  • firmaoj pri arbohakado donis por lobiado 8 M, dum la leĝo pri federacia apogo de la arbaraj vojoj alportis profiton de 458 M. - profita proporcio estis 5.725 %.
  • Firmao Glaxo Wellcome lobiis per 1,2 milionojn da USD, oni plilongigis per 1,5 jaroj la patentan protekton de medikamento Zantac. La profito 1 Mrd, 83.333 %.
  • La tabakindustrio sukcese lobiis per 30 M USD por impost-malpliigo, la profito estas 50 Mrd, la 167.000 % de la "investo".
  • La asocio de komercaj televidiloj kaj radioj apogis per 5 M USD kongresanojn, reciproke ili disdonis ciferecajn frekvencojn senpage en valoro de 70 Mrd USD - 1,4-miliona kompenso.

Lobiado en diversaj landoj kaj de multnaciaj entreprenoj redakti

Grava lobia aranĝo, financata ĉefe de entreprenoj kaj lobiaj organizaĵoj, estas la Monda Ekonomia Forumo, sed ankaŭ landoj okupiĝas pri lobiado, ofte subtile kaj ne malofte ligite al geopolitikaj strategioj[1].

Eŭropa Unio redakti

Teknologiaj kompanioj kiel ekzemple Facebook, elspezas proksimume 113 milionojn da eŭroj jare por influi EU-decidon[2]. Ne sole kompanioj sed ankaŭ EU-membroŝtatoj uzas PR-agentejojn por diskonigi distorditajn informojn en amaskomunikiloj aŭ influi politikistojn[3]. Hungario estas kontata ekzemplo de tio kie impoŝtmono estis uzata por privataj kampanjoceloj, kiel de la partio FIDESZ kiu pagis 750 000 eŭrojn inter aŭtuno 2021 ĝis la fino de 2022, por disvastigi mesaĝojn kiuj metas la opozicion en falsan lumon[4].

Usono redakti

Reprezentanto de iu grupo povas aperi antaŭ la leĝfarada komisiono. Oni rajtas prilabori oficiston en buroo, hotelo, propra domo. Oni povas organizite skribi leterojn al la oficistoj, voki ilin per telefono, aŭ povas komenci kampanjon. Kelkaj organizoj povas mone kaj per servoj apogi siajn ŝatatajn kandidatojn.

Oni povas komenci propagandan kampanjon en la presita kaj elektronika medio por konvinki la publikon. La reprezentantoj de diversaj (ofte kontraŭpuŝaj) interesoj povas transdoni esplorajn materialojn al la parlamentaj (kongresaj) komisionoj. Oni povas helpi la kongresanojn, reprezentantojn, ŝtatajn gvidantojn per elektokampanjaj donacoj.

Tiuj personoj, kiuj tiel lobias, povas esti simplaj civitanoj, dungitoj de firmao aŭ pagataj profesiaj lobiistoj. En Usono ofte urboj kaj aliaj komunumoj havas siajn proprajn lobiistojn.

Tiu lobiada rajto de simplaj civitanoj estas protektita per unua aldono de la usona konstitucio.

La usona federa registaro kaj la plejmulto de la usonaj ŝtatoj reguligas la lobiadon. Plimulto de tiurilataj leĝoj (ekz el 1946) postulas la surlistigon de lobiisto kaj ke tiu (kaj la reprezentanta grupo) poste sciigu pri siaj materialaj aldonoj kaj eldonoj. La leĝo estas ne tro efika, kiel montras la regulaj skandaloj pri korupteco (legu Jack Abramoff).

La plej aktiva por-eksterlanda lobio en Usono estas la lobio de la judoj.

Germanio redakti

Ekzemple en Germanio ekzistas forta lobio de la tabaka industrio kaj komerco, kies influo grave malhelpas en la protektado de nefumantoj. Tiaj lobiaj organizoj ("Verband der Cigarettenindustrie", "Bundesverband des Tabakwareneinzelhandels"), kunlabore kun la lobio de la varba industrio ("Zentralverband der deutschen Werbewirtschaft") eĉ igis la germanan registaron procesi en 2006 kontraŭ gvidlinio de Eŭropa Unio, kiu celas malpermesi varbadon por tabako en gazetaro, radio kaj interreto. Samtempe, la germana tabaka industrio sponsoras partiajn konferencojn de la partioj CDU, SPD kaj FDP.

 
Kovrilpaĝo de la 2015-11a numero de la revuo Esperanto, la oficiala organo de UEA, la ĉefa lobiada asocio de Esperanto mondnivele

Lobiado kaj Esperanto redakti

Diversaj Esperanto-asocioj, kiel ekzemple UEAEŭropa Esperanto-Unio, aktivas ankaŭ lobie. Relative sukcesa estis la lobiado de IKUE, kiu rezultigis diversajn agnoskojn de la katolika Esperanto-movado en la katolika eklezio.

Referencoj redakti

  1. (nl) Arne Gillis, ‘Voor lobbyisten is Europa het Wilde Westen’, MO Magazine, la 6-an de marto 2023.
  2. (en) Tech industry now spends €113m a year lobbying Brussels, EuObserver, la 11-an de septembro 2023.
  3. (nl) John Vandaele, Op zoek naar waarheid in een stroom van desinformatie (Serĉante veron en fluo de misinformado, MO-Magazine, la 27-an de marto 2023.
  4. (nl) Pieter Stockmans, Hoe Viktor Orbán het brein van de Hongaren herprogrammeert (Kiel Viktor Orbán reprogramas la mensojn de la hungaroj - Rekonstruo de la porrusa misinforma kampanjo), MO Magazine, la 21-an de marto 2023.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Euobserver