Kristandemokrata Unio de Germanio

partio en Germanio
(Alidirektita el CDU)

La Kristandemokrata Unio de Germanio (germane Christlich Demokratische Union Deutschlands, CDU) estas partio en Germanio. Pluraj el la germanaj kancelieroj anis en ĝi; en 2005 ĝia Angela Merkel elektiĝis kancelierino.

Kristandemokrata Unio de Germanio
emblemo
flago
granda partio • frata partio • politika partio en Germanio
Komenco 26-a de junio 1945 vd
Antaŭe Kristandemokrata Unio de Germanio (GDR) vd
Geografia situo 52° 30′ 23″ N, 13° 21′ 5″ O (mapo)52.50638888888913.351388888889Koordinatoj: 52° 30′ 23″ N, 13° 21′ 5″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Konrad-Adenauer-Haus
Kristandemokrata Unio de Germanio (Berlino)
Kristandemokrata Unio de Germanio (Berlino)
DEC
Kristandemokrata Unio de Germanio
Kristandemokrata Unio de Germanio
Map
Kristandemokrata Unio de Germanio
Ideologio

kristana demokratiokonservativismo • liberala konservativismo • poreŭropismo

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Paul Ziemiak • Bruno Heck • Konrad Kraske • Kurt Biedenkopf • Heiner Geißler • Volker Rühe • Peter Hintze • Angela Merkel • Ruprecht Polenz • Laurenz Meyer • Volker Kauder • Ronald PofallaHermann Gröhe • Peter Tauber • Annegret Kramp-Karrenbauer vd
Ĉefestro(j) Friedrich Merz • Konrad AdenauerLudwig ErhardKurt Georg Kiesinger • Rainer Barzel • Helmut KohlWolfgang SchäubleAngela MerkelAnnegret Kramp-KarrenbauerArmin Laschet vd
Membro de Eŭropa Movado Germanio • Eŭropa Popola PartioCentrodemokratia InternacioInternacia Demokratia Unio vd
Posedatoj Union Betriebs-Gesellschaft mit beschränkter Haftung • Konrad-Adenauer-Haus vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Kristandemokrata Unio de Germanio
Christlich Demokratische Union Deutschlands
Emblemo de Kristandemokrata Unio de Germanio
granda partio • frata partio • politika partio en Germanio
Lando  Germanio
Estro Friedrich Merz
Fondiĝo Post la Dua Mondmilito
Ĉefa sidejo Klingelhöferstraße 8, 10785 Berlino
Ideologio Kristana demokratio, centrismo
Internacia aliĝo Centrodemokratia Internacio kaj Internacia Demokratia Unio

en Eŭropa Unio: Eŭropa Popola Partio

Junulara organizaĵo Junge Union
Retejo www.cdu.de
vdr

CDU estis fondita post la Dua Mondmilito, kiam la venkintaj aliancanoj permesis denove fondon de partioj. Ĝiaj fondintoj estis liberaldemokratoj, politikaj katolikoj, kristan-socialuloj, konservativuloj kaj naciistoj. La fundamenta programo de CDU parolas pri la "kristana koncepto pri la homo kaj lia respondeco antaŭ Dio". Ĝia membildo estas tiu de "kristan-demokrata, liberala kaj konservativa partio de la centro". Male al la iama katolika "Centro" (Zentrumspartei) CDU celas aliancigi ĉiujn kristanajn konfesiojn en unu politika partio. Tamen ĝi akceptas ankaŭ homojn kun aliaj kredfundamentoj.

Kiel partio sur tutfederacia nivelo, CDU ekzistas ekde 1950. Apartaĵo de CDU estas, ke ĝi rezignis politikan aktivadon en unu el la germanaj regionaj ŝtatoj, nome Bavario. Tie agadas Kristansociala Unio en Bavario (Christlich-Soziale Union in Bayern, CSU). Kun ĝi CDU havas komunan frakcion en la federacia parlamento.

Kancelieroj el CDU redakti

Jenaj anoj de CDU estis kancelieroj (ĉefministroj) de Federacia Respubliko Germanio:

GDR kaj reunuiĝo de Germanio redakti

Post la unuiĝo de la du germanaj ŝtatoj en 1990, la kristandemokratoj el GDR aliĝis al la okcidenta CDU. Pro tio CDU gajnis subite multe da novaj membroj, sed perdis multajn el ili dum la venontaj jaroj. La orientgermanaj kristandemokratoj estas ofte pli liberalaj kaj nereligiemaj ol la okcidentaj.

CDU ekzistis ankaŭ en GDR kiel unu el pluraj partioj permesataj de la reganta komunista partio SED. Kiel ili, CDU devis akcepti la gvidan rolon de SED kaj ne havis enfluon en la politika vivo. Tamen ĝi rajtis havi parlamentanojn kaj ministrojn.

Partiestroj redakti

Kiam CDU-ano estis kanceliero de Germanio, kutime li estis ankaŭ partiestro aŭ elektita tio iom poste. En 1971 partiestro iĝis Rainer Barzel, kiu en 1972 sensukcese provis transpreni la kancelierecon. En 1973 estro iĝis Helmut Kohl kaj restis ĝis 1998.

En 1998, kiam CDU malvenkis en la balotoj kaj Helmut Kohl estis akuzita pro kontraŭleĝa traktado de donacoj, partiestro iĝis Wolfgang Schäuble. En 2000 lin anstataŭis Angela Merkel.

Eksteraj ligiloj redakti