Socialista Unueca Partio de Germanio

gvida politika partio de GDR

La Socialista Unueca Partio de Germanio (germane Sozialistische Einheitspartei Deutschlands (SED)) estis politika partio en la Germana Demokratia Respubliko (GDR). Ekzistas ankaŭ la esperantigo Socialisma Unuec-Partio kun la mallongigo SUP[1].

Socialista Unueca Partio de Germanio
komunista partio
Ideologio Marksismo-leninismo, komunismo
vdr
Socialista Unueca Partio de Germanio
emblemo
flago
komunista partio
Komenco 22-a de aprilo 1946 vd
Fino 16-a de decembro 1989 vd
Poste La Maldekstropartio.PDS vd
Lando(j) Germana Demokratia Respubliko vd
Sidejo Former Reichsbank building
Ideologio

Marksismo-leninismokomunismo

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Walter UlbrichtErich HoneckerEgon Krenz vd
Ĉefestro(j) Wilhelm PieckOtto GrotewohlGregor Gysi • sen valoro vd
Membro de Kominform vd
Posedatoj Hakeburg vd
vdr

Ĝi estis la gvida povo ene de la totalisme socialisma ŝtato GDR, kaj ĝia politike decida rolo ekde 1968 eĉ estis parto de la ŝtata konstitucio.

Historio redakti

La partio estis fondita dum la jaro 1946 kiel kuniĝo de la partioj SPD kaj KPD en Orienta Germanio. En okcidenta Germanio dume la partioj SPD kaj KPD sendepende ekzistis, ĝis kiam KPD malpermesiĝis en 1956. Historie, politika rilato inter KPD kaj SPD estis malbona pro la politika disiĝo dum la Vajmara respubliko. La kuniĝo de la partioj en GDR ne estis libervola, sed ĉefe pro premo de la Sovetunio.

Kiel aliaj komunistaj partioj en Orienta Bloko, SED estis sola gvidanta partio de GDR. Aliaj partioj ekzistis kiel Blokpartio (Satelita partio) en Volkskammer. Dum la ekzisto, SED estis rekonata kiel ortodoksa, ĝis fino de 1980-jaroj.

Reunuiĝo redakti

En 1989, La drastaj ŝanĝoj en GDR kaj la apudaj landoj de la ĝistiama orienta bloko, SED alinomiĝis al SED/PDS kaj dum 1990 al PDS (Partei des Demokratischen Sozialismus - Partio de Demokratia Socialismo), kaj tiutempe ankaŭ devis multe ŝanĝi sian politikon, por integriĝi al la demokratia Germanio, anstataŭ esti totalisma partio de la GDR.

Subnotoj redakti

  1. Ziko van Dijk, Historio de UEA, eldonejo Espero, Partizánske 2012, p. 220

Vidu ankaŭ redakti

Gravuloj

Sekvanto