Ŝablono-Diskuto:Informkesto politika partio

Multaj paĝoj, kiuj uzas tiun-ĉi ŝablonon, uzas la parametron "lingvo", kiu estas menciata en la dokumentado, sed ŝajne ne aperas en la ŝablona sintakso mem. Tamen ĝi estas utila, ĉar en pluraj landoj la politikaj partioj diferenciĝas ne nur laŭ politika programo, sed ankaŭ laŭ lingvo - ekzemple en la plurlingva Belgio ekzistas apartaj samprogramaj partioj por ĉiu de la tri naciaj lingvoj. Tial mi enmetas parametron lingvo, por ke tiu ŝablonoparto, se ĝi ŝablone menciatas en la redakta teksto de artikolo, ne simple forfalas en la definitive montrata aspekto de la artikolo.

Aidas 15:45, 30. Sep 2009 (UTC)

Saluton, Aidas. El kiu alilingva ŝablono estis la ideo pri "hiddenstructure"? Ĝi fakte estas superflua kodigo, ĉar ekde 2006 eblas programeblaj ŝablonoj. Al tio apertenas ankaŭ #if, kiu ĉifoje estas strange uzata. Ĉu vi eble jam legis min proponon pri tio sur la paĝo Vikipedia diskuto:Vikiprojekto Ŝablono#Hiddenstructure? Kore --Tlustulimu 21:30, 7. Nov 2009 (UTC)

Kodiga ŝanĝo redakti

Saluton, gekaraj. Mi ĵus anstataŭgis la kaŝigon de tabelaj vicoj per "hiddenstructure" al pli konvena maniero, nome {{#if:. Mi petas ne malfari tion. La HTML-klaso "hiddenstructure" estas ĉiam en la softvaro de Mediawiki, ĉar ĝi ja estas ankaŭ uzataj de aliaj vikioj, kiuj ne havas la parseran etendilon ({{#if:, {{#ifeq:, {{#switch: ktp.). Kore --Tlustulimu 20:08, 3. Mar 2010 (UTC)

Aldonoj redakti

Saluton. Mi ĵus aldonis pliajn parametrojn al la ŝablono. Dum la sekvaj tagoj mi kontrolos, ĉu la artikoloj bone aspektas kaj aldonos la parametrojn al la dokumentado. Se vi havas proponon pri pliaj parametroj, bonvolu skribi ĝin ĉi tien. Amike --Tlustulimu 21:12, 21 Jun. 2011 (UTC)

Mi iel ne plu atentis pri tiu-ĉi diskutpaĝo kaj tial ne pli frue vidis la komentojn de Tlustulimu. Tial nur nun mi kore danku pri la laboro - la tuta informkesta ŝablono multe pli saĝe funkcias nun. Mi ĵus vidis, ke ekzemple en la paĝo pri la Socialdemokratia Partio de Germanio ankoraŭ estas stranga parametro "pasita =", kiu tamen en tiu vortumo ne plu estas en la ŝablono mem nek en la dokumentado (mi supozas ke temas pri frua vortumo por parametro kiu nun en ĝusta lingvaĵo estas "dissolvo" ... same eblus skribi "malfondo", sed ne kompreneblas io kiel "pasito" aŭ "pasita"). En la artikolo pri la germana partio mi simple forprenas la neuzatan eksparametron "pasita=", kaj kuraĝigas aliajn fari same se ili trovas similan malaktualaĵon. Aidas (diskuto) 13:53, 16 Jun. 2012 (UTC)
Iam antaŭe tiu ŝablono havis la funkcion, ke la parametro "koloro" kolorigis la horizontalajn strekojn de la informkesto. La parametro kompreneble daŭre ekzistas, sed ĝi nenion plu faras. Mi ne scias kiu redakto perdigis la funkcion, sed sendube tiu perdigo estis senintenca. Eventuale eblus spuri kaj restarigi la funkcion. ThomasPusch (diskuto) 10:10, 25 Mar. 2013 (UTC)
Saluton, Thomas. Mi ĵus iomete ŝanĝis la informkeston, tiel ke la parametro "koloro" nun aperigas bluajn striojn en Fine Gael‎. Ĉu vi celis tion? --Tlustulimu (diskuto) 10:41, 25 Mar. 2013 (UTC)

Fonkoloro de titolo redakti

Kiam temas pri politika partio, kutime estas ne nur emblemo sed ankaŭ iu koloro por la pozicio de la partio en la spektro de la politikaj partioj.

Estus bone se la fono de la titolo prenus tiun koloron. Ĉu oni ne povus aldoni parametron kia "fonkoloro" por tio?

La nuna parametro "koloroj" ne vere utilas, ĉar ĝi aperas kiel "priskribo de la koloro" sed ne montras la koloron. Kvankam en la sama ŝablono estas uzo de ŝablono "Informkesto politika partio/ParlamentajSidoj", en kiu eblas enmeti parametron de koloro, kiu tre taŭgas kaj vidiĝas en la rezulto. Do kiel ne por la titolo?--Xian (diskuto) 13:46, 2 Apr. 2014 (UTC)

Plivastigo de la ŝablono al "parlamenta grupo" redakti

Mi aldonis kelkajn parametrojn al la ŝablono por ne krei plian tre similan ŝablonon por "parlamenta grupo", nome:

  • tipo (nedeviga, por interkrampe aperigi pri kio temas, por ekzemplo: "parlamenta grupo")
  • ĉambro (nur por parlamenta grupo, do povas esti nomo de "malsupera ĉambro" aŭ "supera ĉambro" aŭ io alia)
  • parlamentaj periodoj (nur por parlamenta grupo, por indiki la parlamentajn periodojn en kiuj tiu parlamenta grupo ekzistis aŭ ekzistas)
  • partioj (nur por parlamenta grupo, kiam partioj devas grupiĝi por superi la minimuman nombron de anoj por konsistigi parlamentan grupon).--Xian (diskuto) 13:54, 2 Apr. 2014 (UTC)

Titolo en la origina lingvo pli gravas redakti

Ŝajnas al mi ke la nomo de la partio en la originala lingvo pli gravas ol la esperanta! Tial la titolo en la orgina lingvo devus aperi unue, pli grande ol la esperanta (kaj ne inverse), kaj kiel menciite en alia temo kun kolora fono kiam ĝi estas indikita! Vidu Gauche démocratique et républicaine kaj la ligitan esperantan version. --Xian (diskuto) 14:02, 2 Apr. 2014 (UTC)

Koloraj linioj en la kapo de ŝablono kaj dissolvitaj partioj redakti

Kial ne eblas ŝanĝi kapon de la ŝablono por diversaj partioj? Vidu ekz. es:Partido Alemán de los Sudetes kaj cs:Sudetoněmecká strana. Temas pri du koloraj linioj super la nomo de partio kaj sube ĝi. Kaj due: parametro "dissolvo" signifas kion? Ĉu politika subjekto povas esti dissolvita kiel ekz. salo dissolvita en akvo? Petr Tomasovsky (diskuto) 11:39, 6 jan. 2020 (UTC)Reply

Vidu ankaŭ cs:Fatah en diversaj lingvoj, precipe iliajn ŝablonojn. Ĉiuj ebligas uzi du liniojn en la kapo. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:46, 6 jan. 2020 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Informkesto politika partio".