Malfermi la ĉefan menuon

Uzanto-Diskuto:Petr Tomasovsky

BildoRedakti

Mi ĝojegas, ke vi interesas ankoraŭ pri vikipedio. Dankon por via laboro, espere oni vidos vin ankoraŭ tie.--pino (diskuto) 11:06, 15 Apr. 2013 (UTC)

Dosiero:Ecoj de egallatera triangulo.jpgRedakti

Saluton, ĉu la ĉi-supre menciita dosiero estas via propra verko? Se jes, bonvolu mencii tion sur la priskriba paĝo. Dankon. darkweasel94 (diskuto) 16:07, 25 Jul. 2013 (UTC)

Sama demando por:

Saluton. Permesu al mi rimarkigi, kiel oni povas imagi, havis vere kopirajtan problemon kun triangulo ? --pino (diskuto) 07:19, 8 Aŭg. 2014 (UTC)

Germana domoRedakti

Saluton! Ĉar ŝajnas, ke la konto, kiu ilin alŝutis, apartenas al vi: ĉu vi havas pli detalajn informojn pri aŭtoro, fonto, jaro de Dosiero:Germana domo (Ostrava)2.jpg, Dosiero:Germana domo (Ostrava)1.jpg kaj Dosiero:Germana domo (Ostrava).jpg? Se jes, bonvolu aldoni ilin al la priskriba paĝo. darkweasel94 20:18, 25 Jul. 2013 (UTC)

Sama demando por:

Saluton. Permesu al mi rimarkigi, ke sur la unua de tiuj fotoj videblas parto de poŝtmarko, laŭ kiu temas pri poŝtkarto sendita ankoraŭ en la tempo de Aŭstrio-Hungario, do antaŭ jam 100 jaroj. Tiajn poŝtkartojn oni jam kutime ne forigas, ĉar ili estas jam tre malnovaj kaj anonimaj verkoj, do preskaŭ certe estas aŭ ĉiukaze baldaŭ estos publika havaĵo kaj apenaŭ probablas ke iu ankoraŭ plendos pri malrespekto de kopirajto eĉ se tiu teorie ankoraŭ povus dum mallonga tempo aplikiĝi. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 22:06, 7 Aŭg. 2014 (UTC)

Optikaj iluziojRedakti

Saluton. Ĉu vi bonvolus aldoni informojn pri aŭtoro, fonto kaj pruvi permesilon por jenaj dosieroj:

Por jenaj mi trovis fonton ([1], [2] kaj [3]) sed tiuj proklamas maltro liberan permesilon CC BY-NC-ND:

Sen aldonaj informoj estos la dosieroj forigitaj la 2-a de Aŭgusto 2014. --KuboF (diskuto) 23:19, 25 Jul. 2014 (UTC)

Forigitaj. --KuboF (diskuto) 19:11, 6 Aŭg. 2014 (UTC)

Aage FalchRedakti

Hi, I can see that you have listed Aage Falch on this page: Portalo:Homoj/Elektitaj_datrevenoj/La_15-a_de_oktobro. Do you know anything about him? He is a somewhat distant relative, and I am currently doing some genealogy research on him. Best regards, --Jaknudsen (diskuto) 20:41, 6 Feb. 2015 (UTC)

Vikipedio:OTRS estas proponita por forigoRedakti

la 2-an de septembro 2015‎

Saluton Petr Tomasovsky, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Gamliel Fishkin (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Vikipedio:OTRS".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Ĉu okazis diskuto pri tiu forigopropono? Mi nenion trovas... Ĉiukaze mi persone kontraŭus forigon. Aidas (diskuto) 18:43, 13 jan. 2017 (UTC)

FontojRedakti

Mi amike petas, ke vi aldonu fontojn al viaj alŝutaĵoj kiam vi faros ĝin estontece. Preferinde, faru ĝin en la Komunejo :). Danke, ~pikolas d 20:30, 11 maj. 2016 (UTC)

Forigo de la ekde 2005 senlicenca bildo Malto mapo1.jpgRedakti

la 13-an de januaro 2017

Saluton Petr Tomasovsky, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Aidas (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Dosiero:Malto mapo1.jpg".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.


Vikipediisto:Le Un I = Vikipediisto:Petr TomasovskyRedakti

Mi konfirmas, ke vikipediisto:Le Un I estas lasta alia nomo, sub kiu redaktis vikipediisto:Petr Tomasovsky. En la tempo, kiam ni kun Arno Lagrange konfirmadis miajn aliajn nomojn, mi ne rememoris pri tiu lasta mia alia nomo. Do, ankoraŭ unufoje mi konfirmas, ke Le Un I estas Petr Tomasovsky. --Petr Tomasovsky (diskuto) 10:32, 20 feb. 2018 (UTC)

Atentu: dosiero alŝutita de vi eble estos forigita!Redakti

Vi iam alŝutis la dosieron Dosiero:Petr Tomašovský.jpeg. Al ĉi tiu dosiero mankas informoj pri la permesilo, do ĝi eble estos forigita. Vi havas du eblojn: akcepti la baldaŭan forigon aŭ aldoni taŭgan liberan permesilon al la dosiero. Vi havas du semajnojn por plenumi ĉi tiun peton. Je la 6-a de oktobro 2018 mi petos al la administrantoj de Vikipedio forigi la dosieron. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:05, 22 sep. 2018 (UTC)

{{Informkesto protektita tereno}}Redakti

Saluton Petr! Koncerne artikolon Aragonitaj kavernoj en Zbraŝov, aldoni {{Informkesto protektita tereno}} ne sufiĉas, kaj la artikolo trafas en la kaŝitan kategorion Kategorio:Parametra eraro. Necesas aldoni "|regiono-ISO=CZ". Tio estas ekzemplo por Ĉeĥio. Ekzemple por Francio estas "|regiono-ISO=FR". Ĉiam temas pri la landokodo de la koncerna lando. Mi ĵus aldonis la mankantan parametron al la artikolo. Ĉion plej bonan! --Dominik (diskuto) 05:33, 22 feb. 2019 (UTC)

Saluton Dominik, dankon por korekto. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:42, 22 feb. 2019 (UTC)

Vilaĝoj en ĈeĥioRedakti

Saluton, ĉu ni ordofaros vilaĝojn en Ĉeĥio? Ni havas du bazajn taskojn:

  • Krei kategoriojn Vilaĝoj en distrikto ...
  • Krei kategoriojn Vilaĝoj en regiono ...

Kelkaj demandoj:

  • Mi ne scias kial vi forigis kategorion Vilaĝoj en Regiono Zlín. Ekzistas saman sistemon kun Municipoj en Regiono Zlín.
  • Ĉu oni uzas ... en Regiono Zlín... en regiono Zlín (R-r)?
  • Oni uzas Vilaĝoj de ... anstataŭ Vilaĝoj en .... Sed mi pensas ke "en" estas pli bona kaj aliaj kategorioj kun Municipoj uzas "en".
  • Vi uzas ofte iterwiki (ekz. [[cs:Kategorie:Vesnice v ...]]). Tio estas malnova sistemo. Ĉu vi konas Vikidatumojn? Ĉi tio estas pli bona sistemo. Nuntempe oni ne uzas interwiki. Vidu maldekstra kolono de ligiloj, sekcio "Lingvoj", ligilo "Redakti ligilojn". Ĉu vi volas helpi kun tio pli?

Ĉu vi volas helpi kun tiuj taskoj pri vilaĝoj?--LiMr (diskuto) 14:36, 29 apr. 2019 (UTC)

Saluton, antaŭ foraj tempoj mi multe redaktis Vikipedion. Mi kreis ĉi tie multajn ŝablonojn, kategoriojn, mi verkis multajn artikolojn, pluraj estis elektitaj eĉ kiel elstaraj. Poste mi dum kelke da jaroj finis mian redaktadon kaj mi entute eĉ ne vizitadis Vikipedion. Antaŭ nelonge mi revenis ĉi tien kaj kion mi ekvidis, tio estas nepriskribebla. Konkrete mi parolos al ĉeĥaj municipoj. Unue, kio propre estas "municipo"? El kiu vidpunkto? El vidpunkto de normoj de ŝosea trafiko, municipo estas ĉiu urbo, urbeto, vilaĝo, simple ĉio, kio estas markita per trafiksignalo (dopravní značka) komenco kaj fino de municipo, kie validas ekz. ia maksimuma rapideco. Do eĉ ĉefurbo Prago estas tiurilate municipo. En televidaj novaĵoj oni parolas pri municipo, ekz. "En municipo ABCD estis rabita poŝto." Oni ne diras "En vilaĝo ABCD..." Oni diras "Oni vidis lin lastfoje en municipo ABC." kaj ne "Oni vidis lin lastfoje en vilaĝo ABC." Estas indiferente, ĉu temas pri vilaĝo, urbo, domaro. Almenaŭ pri la municipoj en Ĉeĥio. Tiurilate ĉiu vilaĝo, urbeto, kampurbo kaj urbo devus esti en kategorio:Municipoj en distrikto ... Sed kial tiel ĉi enkategoriigi ilin? Pli bonaj estus nur kategorioj pri urboj, vilaĝoj kaj ne, kio estas en kategorio Municipoj, tio estas samtempe ankaŭ en kategorio Vilaĝoj. Aŭ objekto estas urbo aŭ vilaĝo aŭ kampurbo. Nun mi respondos vian demandon pri prepozicioj "de" kaj "en". Imagu, ke distrikto estas cirklo. Poste ĉiu municipo (ĝenerala nomo por ĉiuj urboj, kampurboj kaj vilaĝoj), kiu estas en ĝi, devus esti en kategorio, ekz. - Vilaĝo en disktrikto XYZ. Tio estas logika kaj pli bona. Nun io pri majuskloj kaj minuskloj. La ĉeĥa Zlínský kraj estas komprenebla por ĉiu ĉeĥo. Tio estas nomo por la tuta regiono, kio estas administra unuo, do devus esti skribita kun majusklo "R", do Regiono Zlín. Kontraŭe al tio estas ankaŭ ĉeĥa vorto "Zlínsko", kiu markas nur regionon ĉirkaŭ urbo Zlín. Ĉi tie poste necesas skribi minusklan "r", do regiono. Komparu kun nomoj de lokaj regionoj en la ĉeĥa, ekz. Zlínsko, Prachaticko, Prostějovsko. "Olomoucko" ne estas la sama kiel "Olomoucký kraj". :-)
Mi ne forigis kategorion Vilaĝoj en Regiono Zlín, ĝi estas nur proponita por forigado. Vidu Kategorio:Vilaĝoj en Regiono Zlín.
Fine mi volus skribi, ke mi enkategorigos la ĉeĥajn vilaĝojn en ĝustajn distriktojn, kie mi uzos prepozicion "en", do "en distrikto..." Mi esperas, ke ni ne ĵetos ŝtonojn unu al la alia sub la piedojn, ĉar en tiu sako, kiu nomiĝas Vilaĝoj de Ĉehio estas multe da laboro.
Ankoraŭ unu rimarko: Ĉi tie oni iam blinde sekvas la anglan nomon de artikoloj. Vidu ekz. Batalo de Britio, angle Battle of Britain. Prepozicio "of" havas ankaŭ signifon "je", tial mi opinias, de paĝo en e-o devus nomiĝi Batalo je Britio, samkiel la ĉeĥa vikipedio, kie ĝi estas nomita kiel Bitva o Británii, sed ne kiel Bitva Británie. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:49, 30 apr. 2019 (UTC)
Saluton, bonvolu vidi ĉi tie cs:Nápověda:Mezijazykové odkazy - pli bonaj instrukcioj por ligi paĝon al alia lingvo. --LiMr (diskuto) 19:20, 4 maj. 2019 (UTC)
Saluton, bonvolu ligi novajn paĝojn al aliaj lingvoj (vikidatumoj). Tio ne estas nur por ligiloj al la aliaj lingvoj sed ankaŭ grava fonto de informoj por ŝablonoj. Vi uzis malnovan formon - interwiki. Tio ne estas la plej ĝusta, sed tio estas pli ĝusta ol nenio. Se vi uzas interwiki, pli poste iu roboto faros parton de la laboro sed ne ĉio. Ĉu vi komprenas tion? Mi volas klarigi ĝin al vi, sed mi ne scias kiel :) --LiMr (diskuto) 16:58, 12 maj. 2019 (UTC)
Mi provis fari tion, sed se ekzistas nur unu alilingva versio, ne eblis fari tion, ĉar ne estas ligilo por aldoni lingvon. Mi eĉ trovis ĉi tie artikolojn, kiujn mi verkis antaŭ kelkaj jaroj, sed bedaŭrinde estas interlingvaj ligiloj eĉ ne al ili, kvankam alilingva versio ekzistas. Tial mi aldonas ilin permane. Poste, post kelkaj tagoj mi forviŝas ilin. El la ĉeĥa versio mi trovis eĉ artikolon, kiu ne havis ligilon al e-o versio, kvankam ekzistas multlingvaj versioj. Nun mi ĉesis aldoni alilingvajn versiojn kaj atendas, se ili aperos "mem". Se ne, mi poste aldonas ilin. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:09, 12 maj. 2019 (UTC)
Se estus problemo kun aldoni lingvon, vizitu alialingva vikipedio kaj klaku al ligilo "Vikidatumoj‑ero" ("Položka Wikidat") maldekstre. Novaj artikoloj ne havas problemojn. Tio estus facile. Do, estas bone fari tion tuj. Malnovaj artikoloj (ĉirkaŭ kelkaj tagoj) havas siajn vikidatumo-ero. Ofte estas nur tiu unu lingvo en tiu vikidatumo-ero. Vi devas unue forigi tiun lingvon de vikidatumo-ero. ...aŭ pli bone unui ("Merge with/Sloučit s") kun vikidatumo-ero de aliaj lingvoj. Mi rimarkas, ke vi vidos novan lingvon en via artikolo dum minuto (ne tuj). Mi esperas, ke mi helpis vin, ĉar mia Esperanto ne estas bona. :) --LiMr (diskuto) 20:27, 12 maj. 2019 (UTC)
Ankaŭ mi devis ligi kelkajn viajn artikolojn. Mi klarigos kiel mi faras tion. Mi supozas, ke vi ĉiam faras artikolojn kiuj jam ekzistas almenaŭ en la ĉeĥa. Do, kiam la artikolo estas finfarita, rigardu en la fino de la rekta marĝeno kie en jam ligitaj artikoloj estas la listo de lingvoj en kiuj ekzistas versio de la artikolo. Mi supozas, ke fine estas skatoleto Aldoni ligilojn (se ne, pri tio mi parolos poste). Se ja estas tio kaj oni klakas tien aperos skatolo kun du skatoletoj, unu por la lingvo do tie skribu ĉeĥa ĉeĥe, foje la unua litero sufiĉas. Se ekzistas en la angla metante en jam aperas la tuto. En la alia skatoleto oni metas la titolon de la artikolo en la koncerna lingvo kaj oni sekvas la proceduron ĝis la fino. Eble tio ankoraŭ ne funkcias ĉe vi, ĉar la sistemo ankoraŭ ne rekonas vin. Post pli da kontribuo ĝi tion faros. Se tio estas la okazo, estas alia sistemo iomete pli komplika, kiun mi alian tagon klarigos, se vi ne povas per la menciita sistemo.--kani (diskuto) 21:44, 13 maj. 2019 (UTC)
Faru tion ekzemple por KV9; oni povas meti la ĉeĥan, la anglan per en, la germana per de. Se vi ne sukcesas, diru tion al mi kaj mi faros tion kaj montros la alian vojon.--kani (diskuto) 22:41, 13 maj. 2019 (UTC)
Mi antaŭe faris tion tiel, kiel vi skribis, Kani, sed antaŭ kelke da tagoj ankoraŭ tio ne eblis fari ĉe mi. Se poste jam aperis versio en la ĉeĥa (ĉar alia lingvo ne estis je dispono), mi estis forpuŝita eble fare de la sistemo. Mi provis aldoni la intervikion eĉ en Vikidatumoj, sed tio ŝajnis al mi tro ĝena. Kial mi devus redakti du projektojn rilate al unu paĝo? Tiam mi rezignis pri tio. Nun ŝajnas, ke aldonado de ligiloj funkcias normale, kvankam mi ĉi tie trovis kelkajn artikolojn, kiuj estas nur en la ĉeĥa kaj en Esperanto (en eo verkitaj de mi laŭ la ĉeĥa antaŭ longaj jaroj) kaj eblas konjekti, ke post forigo de la intervikioj fare de robotoj (videbla en historioj de la redaktoj de paĝoj) tiaj paĝoj restis neligitaj. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:42, 14 maj. 2019 (UTC)

Konkurso ĝis fino de Majo 2019Redakti

Saluton Petr, mi ĝojas denove vidi vin en nia Vikipedio! Ja pasis kelkaj jaroj kaj personoj ĉi tie iom ŝanĝiĝis.

Vi multe laboris pri Slovakio, tial mi cerbumas, ĉu vi interesiĝas partopreni en la konkurso VikiPrintempo COE, kiu temas ankaŭ pri centra Eŭropo. Baze temas pri verko de kelkaj artikoloj (ne pri lando de via origino aŭ longtempa loĝado). La konkurso finiĝos fine de Majo kaj dume partoprenis malmultaj homoj, do aldone al novaj artikoloj vi havas grandan ŝancon verki valorajn premiojn. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:27, 17 maj. 2019 (UTC)

Saluton, jes, mi legis kaj scias pri tiu konkurso. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:37, 17 maj. 2019 (UTC)
Aha, bone! Ĉiukaze, ĝuu Vikipediumadon! --KuboF Hromoslav (diskuto) 10:10, 21 maj. 2019 (UTC)

Vilaĝoj en Ĉeĥio 2Redakti

Saluton, vi kreas multajn artikolojn pri ĉeĥaj vilaĝoj kaj aliaj ĉeĥaj lokoj. En via unua frazo de artikolo estas informo ĉe situo - distrikto aŭ proksima urbo. Mi pensas ke mankas tre utila informo pri lando - Ĝi estas en Ĉeĥio! La informo estas en informkesto sed tio ne estas sufiĉa. Ĉeĥan Vikipedion legas Ĉeĥoj. Ili konas distriktoj en Ĉeĥio. Sed Esperantan Vikipedion legas tuta mondo. Ili ne konas distriktoj en Ĉeĥio. Ĉu vi konsentas pri tio? Estus bone aldoni informo pri lando en unua frazo de nova artikolo. --LiMr (diskuto) 11:50, 19 maj. 2019 (UTC)

Saluton, mi opinias, ke tio estas multfoje superflua informo. Se estas en geografiaj paĝoj (lokoj, municipoj ktp.) ŝablono, kiu informas pri tio, en kiu lando la geografiaĵo situas, por kio emfazi ĝin en la unua frazo? Ni, vikipediistoj devus aldoni tiun informon en ĉiujn paĝojn, eĉ al homoj, ekz. li aŭ ŝi naskiĝis en ... lando tiu kaj tiu (ĉar ne ĉiuj konas, kie iliaj naskolokoj troviĝas kaj en kiu lando) - kaj jen - oni ne aldonas tion. Se artikolo estas informriĉa, leganto ekscios tion certe el alia loko de paĝo. :-) Petr Tomasovsky (diskuto) 12:04, 19 maj. 2019 (UTC)
Ĉi-kaze mi samopinias kun LiMr - simile kiel en novaĵa artikiolo, la plej gravas aferoj laŭeble aperu en enkonduko. Se temas pri vilaĝo aŭ simila geografiaĵo, al tiaj gravaĵoj apartenas ankaŭ lando.
Pri homoj kiaj ties naskiĝlokoj - mi konsentas, ke informo pri naskiĝ- kaj morto-lokoj devus enesti. Kiam mi laboras pri homoj (tre malofte, fakte) mi aldonas. --KuboF Hromoslav (diskuto) 10:08, 21 maj. 2019 (UTC)

RebonvenonRedakti

Estimata Petro! Mi ĝojas revidi vin kiel aktiva kontribuanto en Vikipedio. Rebonvenon kaj agrablan kunlaboron deziras Moldur (diskuto) 06:06, 21 maj. 2019 (UTC)

Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:26, 22 maj. 2019 (UTC)

IntervikiojRedakti

Saluton kara! Kreante novajn kategoriojn, ne forgesu aldoni intervikiojn. Amike. RG72 (diskuto) 07:07, 22 maj. 2019 (UTC)

Saluton, mi scias, ke la intervikioj tie povus kaj devus esti, sed ĉu aldoni preskaŭ 1000 kategoriojn? Tio estas tre teda laboro por aldonadi ilin permane. Ĉu ne povus fari tion boto? Mi opinias, ke ankaŭ por tia laboro povus "servi" botojn. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:24, 22 maj. 2019 (UTC)
Mi petis pri helpo kun aldonado de la intervikioj tie. Eble tio eblos. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:44, 22 maj. 2019 (UTC)

Bolek kaj LolekRedakti

Estimata Petro! Mi volas peti vin, rigardeti al la alilingva (ĉu ĉeĥa?) teksto, kiun iu anonimulo aldonis al tiu artikolo. Ĉu eble vi povus helpi esperantigi tion? Dankon! Sincere, Moldur (diskuto) 10:10, 26 maj. 2019 (UTC)

Saluton Moldur, tiu teksto ŝajnas esti kiel slovena lingvo. Sed bedaŭrinde mi ne scias, ĉu ĝi rilatas al la temo. Traduko de la teksto pri Tola estas jena:
 
 Bela kaj milda knabino, kiu vivis profunde en la arbaro. Ĉi tio estas tre knabina, kiam ŝi aspektas kiel magia princino de fabelo, sed ŝi estas vere ordinara mortulo, kaj ŝi faras aferojn de knabo, ne magian princinon. Ŝi havas oranĝan haron kun pictogramoj. Li surhavas blankan ĉemizon, bluan vestaĵon sen manikoj, blankaj ŝtrumpetoj kaj nigraj ŝuoj. En la unua apero en la epizodo "Tola", Tola forlasis la arbaron kaj transloĝiĝis al la domo de Bolek kaj Lolek kaj renkontiĝis por la unua fojo. Laŭ la epizodo "Zgubiony Ślad" Tola loĝas en ligna dometo en la arbaro. 
La tuta sekcio pri "Znaki" estas miaopinie forviŝebla. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:30, 26 maj. 2019 (UTC)
Mi ĵus rigardis fabelojn en Youtube kaj mi trovis tie, ke vere knabino kun nomo Tola estas en kelkaj partoj de la serio. Bedaŭrinde mi ankaŭ senpere antaŭ mia rigardo forviŝis la tekston el la slovena el la paĝo pri Bolek kaj Lolek. Sed tiun ŝanĝon eblas restarigi, se tio estos necesa. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:45, 26 maj. 2019 (UTC)
Saluton Petro, koran dankon por viaj esplorado kaj tradukado! - Sincere, Moldur (diskuto) 13:44, 26 maj. 2019 (UTC)

Legindaj artikolojRedakti

Saluton. En Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj estas longa listo de artikoloj kiu atendas kategoriigon kiel leginda artikolo. Mi petos de vikipediistoj ke unu post unu oni balotu por aktualigi la liston. Ĉu vi bonvolas baloti ekzemple por Aŭgusteno de Hipono? Tio estos la komenco, sed vi povas jam baloti por ĉiuj en la listo.--kani (diskuto) 00:46, 9 jun. 2019 (UTC)

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono ĵus estis akceptita kaj venos la vico de la artikolo Aztekoj, kiu estis proponita en julio 2017. Do, preskaŭ dum du jaroj atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 09:51, 12 jun. 2019 (UTC)

Loĝlokoj de ĈeĥioRedakti

Saluton. Mi ne scias ĉu vi konas la ekziston de la ŝablono Informkesto urbo|regiono-ISO=CZ metita inter {{}}. Tio permesas al vi ne prilabori la tuton de la informara tabelo, kiu aperos nur kiam oni ligos la artikolon al alia lingvo. Por homoj funkcias Informkesto homo ktp. Tamen eble ne aperos ĉiu informero kiun vi deziros. Eble provu. Informkesto homo kreas aliajn problemetojn sed evitas multan laboron. Ne kredu je tio, ke mi estas kompetenta fakulo prie; mi estas nur komencanto por teknikaj aferoj.--kani (diskuto) 16:44, 24 jun. 2019 (UTC)

Saluton, mi vidis tiun ŝablonon en kelkaj paĝoj pri ĉeĥaj municipoj, sed por ke mi diru veron, tiaj ĉi ŝablonoj aspektas terure, blazonoj kaj flagoj kvazaŭ volus forflugi maldekstren el la ŝablonoj kaj kiom da informoj ili enhavas? Ĉu kvar? Kompare kun ŝablonoj pri homoj eble sufiĉas enskribi la nuran nomon de ŝablono kaj multaj informoj montriĝos, sed se oni volus anstataŭigi ĝin per ŝablono ekz. reganto, oni devas permane plenigi ĉiujn parametrojn. Mi scias, ke la maniero, kiun mi elektis, te. skribi kiel eble plej multe da informoj en la ŝablonojn geokesto, estas tediga kaj laciga, sed la rezulto estas multe pli bela. Rigardinte la ŝablonon mi tuj scias, kio estas farenda plu. Bedaŭrinde en Ĉeĥio regas opinio, ke Esperanto estas morta lingvo, kiu ne ekzistas, kaj ceteraj ĉeĥaj esperantistoj verŝajne ne interesiĝas pri Vikipedio, do laboro pri la ĉeĥaj municipoj kaj geografiaĵoj restos sur mia dorso. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:28, 24 jun. 2019 (UTC)

Legindaj artikolojRedakti

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:23, 30 jun. 2019 (UTC)

Transigo de esperantaj dosiero al CommonsRedakti

Saluton, kara amiko. Ĉu vi povas helpi min transigi dosierojn el Esperanta Vikipedio al Commons. Claudio Pistilli (diskuto) 19:28, 11 jul. 2019 (UTC)

Saluton, vi devas alŝuti la dosierojn rekte al Commons, de kie ili estos alireblaj ankaŭ por alilingvaj vikipedioj. Petr Tomasovsky (diskuto) 04:50, 12 jul. 2019 (UTC)

Legindaj artikolojRedakti

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:35, 24 aŭg. 2019 (UTC)

Jacques DuhamelRedakti

Saluton Petr, kial vi ŝanĝis la artikolon Jacques Duhamel? --Ceancata (diskuto) 14:39, 10 sep. 2019 (UTC)

Saluton, kaj kial vi ŝanĝis ĝin? Ĉu io malebligis al vi kompletigi la ekzistantan ŝablonon? Petr Tomasovsky (diskuto) 14:52, 10 sep. 2019 (UTC)
Mi remalfaris la artikolon. Estu laŭ via volo. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:21, 10 sep. 2019 (UTC)

RadioaktivecoRedakti

Saluton. Mia intenco estas klopodi plialtigi la kategorion de artikolo Radioaktiveco el la baza al la meza nivelo, ĉar ĉe havendaj artikoloj tio havas gravan rezulton en listigo de vikipedioj. La fakto ke via materialo estas en Radioaktiva rubo ne malhelpas, ke tio estu ankaŭ en la ĝenerala artikolo, kiu plej bezonas tion. Tiu sistemo ekzistas foje ankaŭ en alilingvaj vikipedioj, kaj nenio malhelpas pliampleksigi ĉu la ĝeneralan ĉu la partikularan artikolojn poste. Nun mi pliampleksigas la artikolon Radioaktiveco per aldono de la ĉapitro pri Historio. Mia intenco estas revidigi denove la materialon pri rubo, se vi ne kontraŭas. Havi tion kaŝita utilas al nenio, nur ke tio estas enkalkulita statistike en la amplekso. Kaj se eble mi pliampleksigos la artikolon almenaŭ ĝis pli ol 10 000 bitokoj.--kani (diskuto) 10:31, 7 okt. 2019 (UTC)

Saluton, mi estis denove iom surprizita, ke vi faris la samon, kion vi faris kun la paĝo montara budo, kies enkondukan (preskaŭ tutan) enhavon vi simple kopiis al paĝo montara kabano. Se vi intencas plilongigi la paĝon kaj vi aldonos tradukitan alilingvan tekston, mi havas nenion kontraŭ tio, sed simpla kopiado de tutaj paĝoj en Esperanto (do el ĉi tiea Vikipedio) kaj aldonado de iliaj enhavoj al aliaj paĝoj en la sama Vikipedio ŝajnas al mi tre stranga. Nun mi ne parolas pri aldonado de titoloj de paĝoj en sekciojn Rilataj artikoloj. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:56, 7 okt. 2019 (UTC)

Władysław StróżewskiRedakti

Saluton. Mi klopodas plibonigi havendan artikolon Filozofio kaj tie aperas ruĝa ligilo al Władysław Stróżewski, kiu alilingve ŝajne ekzistas nur en la pola (kion mi tute ne komprenas). Ĉu vi povas kaj volas krei almenaŭ ĝermon de tiu artikolo en Esperanto? Aliokaze, ĉu vi konas iun kiu povas kaj volas fari tion? Aliokaze mi forigus la ligitecon por eviti ruĝan ligilon al artikolo kiu plej verŝajne neniu faros baldaŭ. Mi sendos similan peton al Sliwinski. Dankon.--kani (diskuto) 15:34, 14 nov. 2019 (UTC)

Saluton, almenaŭ tiom mi aldonis. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:49, 14 nov. 2019 (UTC)
Reiri al la uzanto paĝo de "Petr Tomasovsky".