Projekto:Afrika monato 2020
Afrika monato en Vikimedio - 2020
Afrika monato celas plimultigi enhavon pri Afriko kaj pligrandigi konscion pri la kontinento. Ĝia formo estas reta redakta maratono (komuna redaktado), laŭ inspiro de la franca Vikipedio.
Ĝi okazis en Majo okaze de Afrika Tago.
Afrika monato 2020 jam finiĝis.
Antaŭ ol vi komencos, zorge konsultu la regulojn. Poste kreu aŭ plibonigu artikolojn rilataj al Afriko kaj aldonu ilin al la listo.
Memoru partopreni ankaŭ en Vikivojaĝo - liberaj vojaĝ-gvidiloj!
Vi kontribuas por helpi al Vikipedio kaj Vikivojaĝo en Esperanto, al libera edukado, al Esperanto, kaj precipe al Afriko.
Al palpeblaj premioj apartenas Ora membreco ĉe Amikumu, muzikaj abonoj de Vinilkosmo kaj speciala insigno ĉe uzanto-paĝo.
Organizantoj laboras por provizi ankaŭ aldonajn premiojn.
Gratulon al la venkintoj kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj!
Vicordo:
Netaksita:
- KuboF Hromoslav (ĉeforganizanto)
statistikoj | Vikipedio | Vikivojaĝo | entute |
---|---|---|---|
redaktantoj | 7 | 3 | 9 |
artikoloj entute | 93 | 43 | 136 |
novaj artikoloj | 91 | 2 | 93 |
redaktoj | 452 | 148 | 600 |
grandeco | 308 K | 121 K | 431 K |
Rilata portalo: Afriko
Organizanto: Esperanto kaj Libera Scio ( KuboF Hromoslav, JabieroKubo)