Jožin z bažin [Joĵin z baĵin] (proksimume "Joĉjo el la marĉoj") estas kanto de ĉeĥa verkisto Ivan Mládek kaj krom sukcesoj en Ĉeĥio kaj sur Slovakio ĝi fariĝis tre populara ankaŭ en aliaj landoj, plej multe en Pollando en la jaroj 2007-2008 dank' al interreta portalo YouTube. La kanto estis unuafoje eldonita en la jaro 1977 sur albumo Nashledanou![1]

Jožin z bažin
Artisto Ivan Mládek
Albumo Nashledanou!
Publikigo 1977
Ĝenro Ĵazo

Diksilando

Longo 2:31
Firmao Panton
Tekstisto Ivan Mládek
Komponisto Ivan Mládek
vdr
Aŭtomobilo Škoda 100, tiam populara en la 1970-aj jaroj, kiun uzas la heroo de la kanto
Urbo Vizovice

La komponaĵo estas parodio al mezepokaj mitoj, kie heroa kavaliro senigos foran reĝlandon de teruriga monstro kaj kiel rekompenco li ricevos princinon kaj duonon de la reĝlando. Ĉi-okaze la kanto temas pri ogro Joĵin, kiu havas sidejon en marĉoj ĉe urbo Vizovice kaj "voras ĉefe praganojn". Ĉe slivovico prezidanto de loka UAA (Unueca agrikultura kooperativo) proklamos, ke tiu, kiu senigos ilin de la ogro, tiu ricevos kiel edzinon filinon de la prezidanto kaj duonon de UAA. La heroo de la kanto, veturanta en Škoda 100, poste uzos kiel armilon pulvorigan aviadilon kaj vendos la ogron al zoo.

Internaciaj versioj redakti

La legenda Jožin z bažin unue ensorĉigis polan publikon, nun ĝi ricevis sian version eĉ en la rusa. Muzika grupo Murzilki International eluzis la popularan melodion de la kanto de Ivan Mládek el la 70-aj jaroj kaj la melodion ĝi havigis per teksto, en kiu ĝi ŝercigas el rusa ĉefministro Vladimir Putin.

Laŭ la rusa versio Jožin devas fariĝi nova rusa prezidento. "Joĵin el marĉoj, simbolo de generacio, Joĵin el marĉoj elekto de populacio, Joĵin el marĉoj, la vivo estos pli facila. Tio estas klara al oligarĥoj, al ministo eĉ al policano: Joĵin el marĉoj estos nia nova prezidento!" finiĝas la teksto. En interreto aperis kelke da versioj de videopecoj kun Ivan Mládek en fono, sed ankaŭ kun Putin en fabriko aŭ en supervendejo.

Laŭ gazeto Komsomolskaja Pravda la komponaĵo akiris novan vivon dank' al rusaj ŝercemuloj. "La moskva grupo Murzilki International kreis aktualan tekston al malnova muziko. Ties ĉefa heroo estas la rusa ĉefministro," ĝi indikis.

Membroj de muzika grupo Metallica, basgitaristo Robert Trujillo kaj gitaristo Kirk Hammett, ludis la kanton la 2-an de aprilo 2018 enkadre de koncerto en O2 Arena en Prago.

Jožin kaj fabelo redakti

La tridek jarojn malnova ĉeĥa furorkanto de Ivan Mládek pri Joĵin el marĉoj eksonos en angla filma fabelo Suicide Brothers. En mallume akordita okazintaĵo pri du fratoj kreos rolon de feino Keira Knightley, stelulino el Piratoj el Karibio.

La kreintoj de la filmo malkovris la kanton Jožin z bažin verŝajne sur interreto, kie la videopeco kun neforgesebla danco de Ivo Pešák indikis ĉirkaŭ dek milionojn da vizitoj. "Ni ludis tie iom je idiotoj kaj kun paso de la tempo montriĝas, ke oni verŝajne ŝatas tion," diras Mládek.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti