Muzika ĝenro

kategorio kiu identigas muzikaĵojn kiel apartenantaj al komuna tradicio aŭ aro de konvencioj

La termino muzika ĝenro prezentas la plej vastan, sed ankaŭ la plej malunuecan kaj malplej multe precize difineblan dividon de muziko laŭ ties formaj kaj enhavaj karakterizoj. Ĝi do estas pli vasta membriĝo ol muzika stilo aŭ direkto.

Dublina filharmonia orkestro, klasika muziko.
Tango.

Difino de la ĝenroj redakti

Estas tre malfacile difini la unuopajn ĝenrojn, ĉar en multaj kulturoj oni komprenas diversajn ĝenrojn diverse.

  • Klasika muziko (ĉio, kion entenas la angla termino „classical music“, do la muzikon konstruita sur principoj de artefarita eŭropa muziko)
  • Popola muziko (komprenata kiel eŭropa, sed ankaŭ la muziko popoliĝinta)
  • Populara muziko (komprenata prefere kiel komerca tereno de muziko)
  • Ĵazo (eliranta semantike el la popola muziko de afrousonanoj)
  • Bluso (same devena el afrousonanoj, sed laŭ pli malrapida aŭ moderata tempo)
  • Rokmuziko (la ĝenro, kiu elmembriĝis iom post iom el la ĵazo)
  • Folko (artefarita aldono de la popola muziko)
  • Kontreo (ankaŭ devene popola muziko, sed de usona deveno el ruraj areoj)

Lokaj ĝenroj redakti