i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Fra Patriko!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --LiMrBot (diskuto) 18:39, 8 maj. 2020 (UTC)Reply

Saluton redakti

Saluton Fra Patriko, ĝojas min viaj redaktoj. Ĉu vi akceptos kelkajn konsiletojn? Se estas bildoj inter "gallery", ne estas bezone alskribi ĉe ĉiuj bildoj vortojn "Dosiero" aŭ angle "File". Tio ne estas eraro de redaktinto. La bildoj bildiĝos aŭtomate eĉ sen tiuj vortoj. Se vi volas bildigi bildon ie alie en paĝo, tie necesas skribi antaŭ ili "Dosiero:..." Kaj due: se vi deziras verki artikolon pri io, kio ekzistas plurfoje kun la sama nomo, necesas aldoni enkrampe lokon, pri kiu la temo rilatas, okaze de Kapelo de sankta Johano Nepomuka necesas aldoni fine enkrampe ekz. Kapelo de sankta Johano Nepomuka (Lutyně). Ekzistas multaj tiaj kapeloj kun la sama nomo, same kiel ekzistas preĝejoj kun la sama nomo. Por kompreni vidu ekz. Preĝejo de sankta Venceslao, de kie mi prenas ekz. Preĝejo de sankta Venceslao (Ostrava) aŭ pri kapelo Kapelo de la Plej Sankta Triunuo (Děrné). Enkrampe estas loko, kie ĝi situas. Se vi bezonos klarigi ion ajn, bv demandi, mi helpos vin. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:56, 9 maj. 2020 (UTC)Reply

Mi skribis pri tio. Kiel mi jam skribis, tie ne necesas skribi vortojn "Dosiero:", ĉar la sistemo mem aldonos la bildojn, se ili estas skribitaj inter <gallery>. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:30, 9 maj. 2020 (UTC)Reply

We sent you an e-mail redakti

Hello Fra Patriko,

Really sorry for the inconvenience. This is a gentle note to request that you check your email. We sent you a message titled "The Community Insights survey is coming!". If you have questions, email surveys@wikimedia.org.

You can see my explanation here.

MediaWiki message delivery (diskuto) 18:48, 25 sep. 2020 (UTC)Reply

Kategorioj redakti

Saluton kara! Dankon pro via kreado kaj ordigado de kategorioj. Ne forgesu tamen, ke ĉiu kategorio devas troviĝi sub aliaj kategorioj kaj esti ligita per intervikioj al alilingvaj kategorioj, se tiuj ekzistas. Mi faris tion pri minoritatanaj kategorioj, sed eble pliaj plibonigindaj haveblas. Amike. RG72 (diskuto) 03:36, 21 okt. 2020 (UTC) @RG72:Reply

Saluton, amiko. Dankon pro rememorigo, kaj pro la aldono de kategorioj. Mi faris tion nokte, kaj mi forgesis pri tio. Ĉio bona al Vi! —Fra Patriko (diskuto) 08:53, 21 okt. 2020 (UTC)Reply