Citaĵoj Redakti

Aliaj aŭtoroj Redakti

Pri la aŭtoro Redakti

Vidu ankaŭ Redakti


  Vikipediista paĝo · Diskuto · Retpoŝto · Kontribuoj · Provejo   

Arkivo: 2009-2018, 2019, 2020.

Forigenda paĝo Redakti

Saluton RG72, dankon por forigo de kategrioj. Restas ankoraŭ unu mistitolita (Kategorio:Mortintaj en la koncentrejo Sachsenhausen), sed bedaŭrinde en la ligitaj paĝoj mi ne trovis ligilojn al tiu ĉi kategorio, por ke mi povu korekti ĝin, do en la paĝoj estas ligiloj al ambaŭ kategorioj. La Kategorio:Mortintaj en la koncentrejo Sachsenhausen aperas "iel aŭtomate". Ĉu vi scias, kie aŭ kiel forpreni ĝin el la paĝoj, por ke vi povu forigi la kategorion? Ĉu forigo de la kategorio helpus solvi tion? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:22, 1 jan. 2021 (UTC)Reply[respondi]

Saluton kara! Ufff mi esploris ĉion, sed vere ne scias kiel fari tio. Eble iu teknike pli sperta povus helpi. RG72 (diskuto) 10:50, 1 jan. 2021 (UTC)Reply[respondi]
Ĉu vi provis forigi ankoraŭ paĝon Kategorio:Mortintaj en la koncentrejo Sachsenhausen. Restos nur ligiloj al ĝusta kategorio. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:25, 1 jan. 2021 (UTC)Reply[respondi]
Farite. RG72 (diskuto) 14:23, 1 jan. 2021 (UTC)Reply[respondi]
Post la forigo aperis en la paĝoj ruĝa kategorio. Mi kaŝis la ŝablonon informkesto homo kaj la ruĝa, forigita kategorio maaperis. Ŝajnas, ke eble Vikidatumoj aperigas la forigitan ŝablonon aŭ eble iu el moduloj, kie ĝi estas skribita. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:56, 1 jan. 2021 (UTC)Reply[respondi]

Korektita en Vikidatumoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:22, 1 jan. 2021 (UTC)Reply[respondi]

Amaro Pargo Redakti

Saluton, vi povas akcepti la lastan korektitan eldonon. Dankon: Amaro Pargo.--87.223.232.128 13:34, 25 jan. 2021 (UTC)Reply[respondi]

Vikinovaĵoj ĉe metavikia telegrama listo Redakti

Stano mi publikigis informojn pri eo-vikinovaĵoj ĉe metavikia telegrama listo, bonvolu iri kaj kontroli 👍💗. Dankon pro via daŭra kaj tre utila laboro tie!   Radioamatoro (diskuto) 06:42, 18 feb. 2021 (UTC)Reply[respondi]

Vaŭ! Ĉio funkcias bone. Dankegon kaj bonan kunlaboron! RG72 (diskuto) 06:55, 18 feb. 2021 (UTC)Reply[respondi]

Vikicitaro Vladimir Putin‎ Redakti

Bonege ke vi aldonis al viaj taskoj iom da laboro en vikicitaro! Mi rimarkis ke iam vi estis aktivega👍💚 ne tiom gravas/rapidas la temo q:Vladimir Putin sed ja bonus havi almenaŭ 1 aŭ 2 el liaj propraj citaĵoj. --  Radioamatoro (diskuto) 22:49, 11 mar. 2021 (UTC)Reply[respondi]

Antaŭjare mi komplete rearanĝis kategorian strukturon de Vikicitaro, ligis ĉiujn paĝojn al tiuj en Vikidatumoj kaj esperantigis milojn da citaĵoj. Sed mia tempo estas ege limigita kaj mi penas distribui ĝin inter diversaj viki-projektoj. Lastatempe mi koncentriĝis je ordigado de dosieroj pri Tjumeno en Vikimedio. Espereble baldaŭ mi finos tion kaj revenos al taskoj en aliaj projektoj, inkluzive Vikicitaron. Dume mi poiomete esperantigas iujn citaĵojn, sed ankoraŭ ne enretigas ilin. Atendu iom)) RG72 (diskuto) 03:53, 12 mar. 2021 (UTC)Reply[respondi]

Naciaj futbalaj mondĉampionoj FIFA Redakti

saluton, mi kreis ĉi tiun paĝon, ĝi estas aprobota--Poppipos (diskuto) 14:25, 8 apr. 2021 (UTC)Reply[respondi]

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo Redakti

Saluton, RG72! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:32, 27 apr. 2021 (UTC)Reply[respondi]

Gobelino‎ Redakti

Saluton, RG72. Mi ĵus vidis, ke IP-ulo aldonis ligilon al Gobelino‎. Ĉar ĝi kondukas al ruslingva paĝaro, mi demandas vin, ĉu la ligilo taŭgas por la artikolo? --Tlustulimu (diskuto) 18:38, 7 maj. 2021 (UTC)Reply[respondi]

Aldoneto: Mi ĵus vidis, ke alia IP-ulo aldonis kaj denove forprenis la saman ligilon al Tapiŝo‎‎. Tio iomete strangas. Ĉu ne? La uloj kaŝis la ligilon en referenco. Ŝajne tio estas nova modo, por enmeti varban rubon. --Tlustulimu (diskuto) 18:47, 7 maj. 2021 (UTC)Reply[respondi]
Saluton kara! Mi forigis ĝin, ĉar evidente temas pri spamaĵo. La ligilo kondukas al ruslingva artikolo en kazaĥa retejo, vendanta tapiŝojn. Do iu simple deziras altigi rangon de sia retejo en serĉiloj. Dankon pro via atentigo! RG72 (diskuto) 05:59, 8 maj. 2021 (UTC)Reply[respondi]

Dankon :) Redakti

Saluton, koran dankon pro ŝanĝo de miaj viki-rajtoj :) EwkaC (diskuto) 11:39, 5 jul. 2021 (UTC)Reply[respondi]

Ne dankinde, kara. Bonan kunlaboron! RG72 (diskuto) 11:41, 5 jul. 2021 (UTC)Reply[respondi]

Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun! Redakti

Kara RG72, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la proponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:

  1. retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 (movementcomms(ĉe)wikimedia.org)
  2. laŭeble aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
    1. la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
    2. se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:18, 27 jul. 2021 (UTC)Reply[respondi]

Certe kara, mi faros ĉion eblan. RG72 (diskuto) 16:25, 27 jul. 2021 (UTC)Reply[respondi]

Kategorio:Konstruaĵoj laŭ datoj Redakti

Saluton RG72, antaŭe ni parolis pri manktantaj kategorioj pri konstruaĵoj laŭ datoj. Nun mi havas roboton kiu povas krei aŭtomate tiajn kategoriojn eĉ kun navigiloj, ĝustaj kategorioj, ligiloj al vikidatumoj, alilingvaj vikipedioj ktp. Mi faris grandan unuigon de ekzistantaj kategorioj. Nun mi bezonas helpon de sperta esperantisto kaj vikipedisto pri kategorioj. Bonvolu vidi kategorion Kategorio:Konstruaĵoj laŭ datoj kaj ĉiujn subkategoriojn kaj kontrolu mian systemon (titoloj de kategorioj, navigiloj, subkategorioj ktp.). Ekz. Ĉu apero aŭ fondo? Ĉu jaro de apero aŭ aperjaro? Ĉu ... laŭ jaro de apero aŭ ... laŭ jaroj de apero? Ĉu Monaĥejoj laŭ fondo‎ aŭ Monaĥejoj laŭ jarcento de apero? Se arkitekturo estas arto, ĉu konstruaĵo estas verko? ... Poste mi riparos tion kaj kreos mankantajn kategoriojn. Poste mi duonaŭtomate aldonos la kategoriojn al ĝustaj artikoloj pri konstruaĵoj. Grandan antaŭdankon. --LiMr (diskuto) 09:37, 27 nov. 2021 (UTC)Reply[respondi]

Saluton kara! Pardonon mi vojaĝas eksterlande kaj malofte komputilumas nun. Hm, vi starigas komplikajn demandojn, sed respondendajn.

Jen miaj proponoj:

  • por mi jaroj de apero sonas pli klare ol aperjaroj, ĉar tiu lasta unue elvokas provon rememori respektivan vorton kaj nur poste oni komprenas ke temas pri kunmetaĵo;
  • jaroj de apero, ĉar ofte ni scias nur periodon kiel 1830-aj kaj generale ni uzas pluralon en tiaj kategorioj;
  • fondo rilate monaĥejojn ks, ĉar fakte temas pri la fondo de organizo, dum rilataj konstruaĵoj aperadas kaj malaperadas poste;
  • arkitekturo estas speco de arto, do al ĝiaj produktoj aplikeblas termino verko;
  • la vorto apero iom dubigas min, ĉar ĝi supozigas ke konstruaĵo estiĝis momente dum efektive kutime temas pri jaroj, do eĉ en rilata ŝablono estas kampo jaroj de konstruado. Eble Konstruaĵoj finitaj en ...?

P.S. Vi faras tre utilan kaj imprese kolosan laboron, malĥaosigante kategoriojn de nia vikio. Dankegon! RG72 (diskuto) 05:24, 1 dec. 2021 (UTC)Reply[respondi]

Saluton, tio estas vere longa kolosa laboro kaj mi vidas, ke nia vikipedio estas multe pli bona ol antaŭe.
Mi havas similajn opiniojn kiel vi. Do:
  • Mi alinomos kategoriojn "Konstruaĵoj aperintaj en ..." al "Konstruaĵoj finitaj en ...". Ankaŭ aliaj vikipedio uzas tian titolon.
  • Mi alinomos kategoriojn "Konstruaĵoj laŭ ... de apero" al "Konstruaĵoj laŭ ...-j de konstruado"
  • Mi aldonos kategoriojn pri verkoj al kategorioj pri konstruaĵoj.
Mi havas sekvajn demandojn:
  • Kial alinomi "Konstruaĵoj malaperintaj en ..." kaj "Konstruaĵoj laŭ ... de malapero"?
  • Kategorioj "Konstruaĵoj finitaj en ..." estos en kaj kategorio "Aperis en ..." kaj kategorio "Verkoj de ...". Ĉu kategorio "Aperis en ..." estos redunda? Normale jes, sed laŭ mi oni ne scias unuavide, ke oni trovas konstruaĵojn pli profunde en verkoj, do mi uzos ambaŭ kategoriojn. Ĉu ne? LiMr (diskuto) 18:39, 2 dec. 2021 (UTC)Reply[respondi]

Pardonon pro longa prokrasto — mi havis longan vojaĝon plenan je aventuroj, kiuj daŭris post rehejmiĝo, do preskaŭ ne vizitis Vikipedion. Mi konsentas pri ambaŭ viaj proponoj. Ĉi-foje prefere ni havu troan kategorion ol malhavu necesan. Serĉado de informoj en Esperanto jam estas sufiĉe grava defio, ja ofte oni ne scias kiel la aŭtoro esperantigis nomon, vorton aŭ titolon, do kategorioj tre gravas por asisti je tio. RG72 (diskuto) 15:12, 16 dec. 2021 (UTC)Reply[respondi]

La longa prokrasto ne estas grava en mia grandega laboro. Estas bone, ke vi tiel vojaĝis. Mi esperas, ke la anventuroj estis agrablaj. Dankon por via respondo, sed vi transsaltis unu mian demandon: Kial alinomi "Konstruaĵoj malaperintaj en ..." kaj "Konstruaĵoj laŭ ... de malapero"? LiMr (diskuto) 17:47, 19 dec. 2021 (UTC)Reply[respondi]
Mi rakontos pri tiuj aventuroj en mia blogo, almenaŭ parte. Feliĉe ĉio finiĝis bone)) Mi atente esploris "Konstruaĵoj malaperintaj en ..." kaj "Konstruaĵoj laŭ ... de malapero" kaj pensas ke ili povus resti en la nuna stato. La konstruaĵoj aperas ĉar ili estas "finitaj", sed ilia malapero ofte okazas sen ies volo aŭ decido — pro tertremo, incendio aŭ simpla degenero. Do "malapero" estas la plej taŭga komuna difino de tiuj procezoj. RG72 (diskuto) 12:40, 20 dec. 2021 (UTC)Reply[respondi]
Nun ĉio estas laŭ viaj opinioj. Mi vidas, ke tiaj kategorioj "Konstruaĵoj laŭ jarcento de malapero" ankaŭ bezonas malgrande alinomi al "Konstruaĵoj laŭ jarcentoj de malapero" (jarcento -> jarcentoj). Nun mi plibonigas mian roboton, poste mi kreos sekvajn mankantajn kategoriojn laŭ tia stilo. LiMr (diskuto) 18:41, 10 jan. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Dankegon kaj sukceson al ni! RG72 (diskuto) 04:40, 12 jan. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Aktualaĵoj Redakti

Saluton. Mi vidas, ke vi partoprenas en la redaktadon de tiu fako de la Ĉefpaĝo, dankon pro tio. Antaŭ kelkaj malmultaj jaroj oni voĉdonis ŝanĝon de la tiama aspekto de la paĝo por plinovigi ĝin kaj oni akceptis tiun kiu nun videblas. Tiam oni proponis la tutan enhavon kaj ne la lokon de ĉiu el la ses fakoj. Krom komentoj, la voĉdonado estis decidita grandparte per la voĉdonoj de vikipediistoj kiuj apenaŭ kunlaboris/as en la projekto; eble kelkaj tute neniom partoprenis post voĉdoni tion. Mi iam proponis, ke oni metu la fakon Aktualaĵoj en la supra strio por ke ĉiu kiu venu, ĉefe novuloj, al la Ĉefpaĝo vidu, ke Vikipedio estas freŝa afero kaj ke ĉiutage aperas novaĵoj. Tiel okazas (en unua aŭ dua rango) ĉe ĉefaj vikipediaj versioj, kiel la angla, sveda, germana, franca, rusa, hispana, kaj pola. Tiuj komentoj estis neatentitaj. Pasis la tempo kaj mi vidas, ke nun eble estas nova momento por rekomenci la aferon. Mia persona propono estus interŝanĝi la fakon Aktualaĵoj kun la fako Enkonduko, kiun neniu legas se rigardi la agadon de novuloj al kiuj estas celita la menciita fako. Tamen aliajn proponojn mi bonvenigus, se temas pri suprenigi ion ĉiutagan kaj malsuprenigi la fakon Enkonduko. Mi atendas kaj esperas vian reagon kaj tiam ni povos proponi ŝanĝon ĉefe se ni povos altiri iun administranton.--kani (diskuto) 11:35, 16 dec. 2021 (UTC)Reply[respondi]

Mi konsentas kun vi ke Aktualaĵoj prefere estu pli supre. Kie konkrete — decidu la komunumo. Dankon pro via granda laboro! RG72 (diskuto) 15:09, 16 dec. 2021 (UTC)Reply[respondi]

How we will see unregistered users Redakti

Hi!

You get this message because you are an admin on a Wikimedia wiki.

When someone edits a Wikimedia wiki without being logged in today, we show their IP address. As you may already know, we will not be able to do this in the future. This is a decision by the Wikimedia Foundation Legal department, because norms and regulations for privacy online have changed.

Instead of the IP we will show a masked identity. You as an admin will still be able to access the IP. There will also be a new user right for those who need to see the full IPs of unregistered users to fight vandalism, harassment and spam without being admins. Patrollers will also see part of the IP even without this user right. We are also working on better tools to help.

If you have not seen it before, you can read more on Meta. If you want to make sure you don’t miss technical changes on the Wikimedia wikis, you can subscribe to the weekly technical newsletter.

We have two suggested ways this identity could work. We would appreciate your feedback on which way you think would work best for you and your wiki, now and in the future. You can let us know on the talk page. You can write in your language. The suggestions were posted in October and we will decide after 17 January.

Thank you. /Johan (WMF)

18:15, 4 jan. 2022 (UTC)

Komunumoj Redakti

Saluton. Vi kreis antaŭ jaroj Kategorio:Komunumoj de Segovio; nun mi kreos artikolojn prie sed mi preferas, ke la Kategorio estu Kategorio:Municipoj de Segovio simile al aliaj en la regiono kaj en la lando. Fakte komunumo estas en Hispanio koncepto tute alia, ĉar rilatas al regiono kaj ne al municipo. Simile okazas ĉe Kategorio:Komunumoj de Kastilio kaj Leono. Ĉu vi povos kaj volos alinomi?--kani (diskuto) 20:28, 12 apr. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Saluton kara! Jes, unueco tre gravas. Farite. RG72 (diskuto) 06:40, 13 apr. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Dankon.--kani (diskuto) 10:08, 13 apr. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Ŝablono:Elektronikaj pagsistemoj‎ Redakti

Saluton, RG72. Mi ĵus vidis, ke vi kreis {{Elektronikaj pagsistemoj‎}}. Sed kiun rilaton havas aŭtomarkoj resp. aŭtomobilaj markoj al elektronikaj pagsistemoj? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:48, 19 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Saluton kara! Certe neniun)) Mi simnple prenis {{VAZ}} kiel bazon kaj poste devis respondi al longa telefonvoko, do ne havis tempon por modifi la enhavon. Mi faros nun. RG72 (diskuto) 08:51, 19 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Bone. Mi jam rimarkis pro via dua redakto de la ŝablono, ke vi volas reuzi kodon el alia ŝablono. Eĉ mi kaj aliaj ŝablonkreantoj ofte faras tion, ĉar tio ebligas ĉe certaj grupoj de ŝablonoj iom pli da unueco. --Tlustulimu (diskuto) 08:54, 19 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Vi pravas, nia vikio ege bezonas unuecigon. Krome por komputilaj trogloditoj kiel mi tio estas plej bona solvo. Dankon pro via atentemo! RG72 (diskuto) 08:56, 19 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Ĉu vi eble kreis la novan ŝablonon pli malpli laŭ la rusa ŝablono ru:Шаблон:Системы электронных платежей? Se jes, certe estus bone meti intervikiojn inter ili. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 09:07, 19 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Jes, jam farite. Eble indus aldoni pliajn pagsistemojn el la angla versio kiu estas pli ampleksa, sed ŝajnas ke respektivaj artikoloj mankas ankoraŭ, do mi limiĝos je tiu ĉi, se necese ampleksigebla. RG72 (diskuto) 09:09, 19 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Caroll Spinney Redakti

Saluton, RG72. Mi ĵus vidis, ke vi forigis Caroll Spinney, kvankam estis du kontraŭoj kaj nur unu poro. Kial? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:46, 24 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Saluton kara! Mi celis precipe haltigi la malnovan obsediton kiu dum jaroj inundas Vikipedion per siaj falsaĵoj. Tiu ĉi artikolo ekzemple jam estis forigita en 2012. Sed se vi opinias ke ĝi estas restariginda oni verŝajne povus nuligi la forigon. RG72 (diskuto) 09:19, 24 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Eble ja estus bone ĉe malforigo nur reaperigi la korektitajn versiojn. Ĉu vi scias, kiel oni faras tion? Se ne, mi povus fari tion. Mi jam foje riparis versian ĥaoson ĉe aliaj artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 09:27, 24 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Kiel teknika troglodito mi estus dankinda al vi pro tiu kontribuo. RG72 (diskuto) 09:30, 24 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]
  Farite parta malfaro de la forigo. Sed nur la lastaj kvar versioj nun estas en la artikola historio. Tio espereble iomete malhelpus al IPuloj remeti siajn strangaĵojn. Krome mi jam forigis la ŝablonon {{forigu}} el la reaperigita artikolo. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 09:39, 24 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Dankegon! RG72 (diskuto) 10:32, 24 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Alisa (virtuala asistanto) Redakti

Saluton, RG72. Mi ĵus vidis, ke vi redaktas Alisa (virtuala asistanto). Mi ĵus aldonis plian parametron Plia nomo al la ŝablono {{Informkesto programaro}}. Ĝi estas uzebla eĉ por la nacilingva nomo kaj per tio evitus tro plenan kaplinion de la informkesto. - Amike

Bonege, dankegon! Mi tamen ankoraŭ ne vidas ĝin. Ĉu aperonta en dokumentaro kaj ekzemploj? RG72 (diskuto) 11:42, 31 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Mi ĵus aldonis la novan parametron Plia nomo al la dokumentado. Por la tiea ekzemplo ĝi bedaŭrinde ne estas uzebla. --Tlustulimu (diskuto) 12:19, 31 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Dankegon! RG72 (diskuto) 12:24, 31 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Tjumena sinagogo Redakti

Saluton, RG72. Mi ĵus rimarkis, ke en la artikolo Tjumena sinagogo la koordinatoj ial estas plejparte aliaj ol en la rusa artikolo ru:Тюменская синагога. Ĉu temas pri la sama aŭ alia sinagogo? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 12:41, 31 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Saluton! Ufff mi ne certas kiuj estas pli ustaj, mi simple enigis la koordinatojn trovitajn en Interreto, sed eble tiuj el la rusa vikio estas pli precizaj. En Tjumeno estas unu sinagogo kaj ĝi ĉiam estis en tiu ĉi loko. Jen ĝi en Yandex Mapoj. Mi mallertas pri serĉado de la koordinatoj, ĉiama problemo por mi. RG72 (diskuto) 12:56, 31 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Aha. Mi ĵus rigardis vian ligilon de yandex. Sed mi ne scias, kie vi tie trovis koordinatojn. En la fontokodo de la paĝo ja troviĝas eĉ granda amaso de diversaj koordinatoj. - Sed vi ja ĵus redaktis la artikolon Tjumena sinagogo. Nun la erarmesaĝo(j) eĉ malaperis. Mi dume iomete aldonis ion al la ŝablonoj {{Informkesto sakrala konstruaĵo}} kaj {{Informkesto kristana preĝejo}}, tiel ke eĉ ili finfine subtenas {{mapligilo}}n. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:17, 31 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Mi simple kopiis la koordinatojn — unue el fonto trovita ie en Interreto, poste el la rusa artikolo. La dua kazo estas pli sukcesa, ĉar nun la sinagogo estas lokita ĝuste. Dankegon! RG72 (diskuto) 04:04, 1 jun. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Ŝablono:Informkesto pagsistemo‎‎ Redakti

Saluton, RG72. Mi ĵus aldonis al {{Informkesto pagsistemo‎‎}} plian parametron, nome plia nomo kaj aldonis eĉ jam informon pri tio al la dokumentado. Krome mi jam redaktis Mir (pagsistemo). - Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:10, 31 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Bonege, dankon! Eble tio utilos ankaŭ por la aŭtoj kiel Lada Niva ks, kiuj havas originalan nomon ne latinliteran. RG72 (diskuto) 04:07, 1 jun. 2022 (UTC)Reply[respondi]
  Farite aldono al {{Informkesto aŭto}} kaj eĉ jam trovebla en Lada Niva kaj la dokumentado de la ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 08:10, 1 jun. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Dankegon! Ĝuinda progreso. RG72 (diskuto) 09:12, 1 jun. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Redaktata Redakti

Saluton. Vi lasis tiun ŝablonon ĉe ‎Filofeo (Leszczyński) kaj ĉe Anunciacia katedralo (Tjumeno), sed poste laboris por aliaj artikoloj. Ĉu vi forgesis la averton aŭ eble vi ankoraŭ laboros prie? Dankon.--kani (diskuto) 13:08, 8 aŭg. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Same pri Ĉielira-Georga preĝejo (Tjumeno), Preĝejo de Gloro de la Kruco (Tjumeno), Preĝejo de Endormiĝa forpaso de Maria (Tjumeno) kaj Preĝejo de Simeono (Tjumeno). Ĉu vere vi redaktas ĉiujn tiujn? Ili aspektas kvazaŭ finitaj.--kani (diskuto) 14:33, 8 aŭg. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Saluton kara! Vi prave rimarkis ke mi samtempe verkas nun plurajn artikolojn. Mi faris tion, ĉar nun mi decidis verki artikolojn pri ĉiujn pli-malpli rimarkindaj preĝejoj en Tjumeno kaj respektivaj informoj ofte troviĝas miksite en la samaj fontoj. Estas malfacile kaj temporabe poste reveni al ili kaj serĉi informon pri ĉiu preĝejo denove, foje nur unu frazon en dika volumego. Do mi kreis ĝermetojn kaj malĝermigas ilin trapasante unu post alia librojn el mia biblioteko. Poste mi finos ilin unu post alia. RG72 (diskuto) 02:31, 9 aŭg. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Proponoj por Legindaj artikoloj Redakti

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis proponoj por Legindaj artikoloj parte pro ĝisdatigo de la listo. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Olimpiaj ludoj, Futbalo, Kastilio kaj Leono, Eiffel-Turo, Berlino, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Pekino, Biciklo, Hundo, kaj Ĉevalo. Bonvolu viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 18:38, 13 aŭg. 2022 (UTC)Reply[respondi]


Mia propono por nova ĉefpaĝo Redakti

Saluton, mi kreis proponon por nova ĉefpaĝo kiu pli bone funkcias en malgrandaj ekranoj. Se vi volas, bonvole testu ĝin kaj voĉdonu se vi ŝatas ĝin en la Diskutejo de la ĉefpaĝo: Vikipedia_diskuto:Ĉefpaĝo#Propono:_Mi_kreis_novan_ĉefpaĝon_kiu_pli_bone_funkcias_en_malgrandaj_ekranoj

Amike --Stefangrotz (diskuto) 21:33, 21 aŭg. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Nova aspekto Redakti

Saluton. Mi estis surprizita per la nova aspekto de Vikipedio, Eble tio plaĉos al kelkaj, sed al mi plaĉas nek la malavantaĝoj nek la maniero per kiu oni decidis tion, ĉu demokrate? Kia demokratio? Mi bedaŭras, ke tio estos la lasta frapo en la maniero kiel homoj kiuj ne tiom laboras decidas gravajn aferojn, ekzemple la ĉefpaĝon iam. Mi estis kontenta esti (aparte kun vi) kunlaboranto dum jaroj, sed mi timas, ke se tio ne retroiros, mi ĉesos miajn laborojn en Vikipedio. Tiam mi publikigos liston de miaj taskoj: eble iu decidinto entreprenos ilin. Bonan sorton. kani (diskuto) 22:25, 24 okt. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Saluton kara! Ufff domaĝe, mi ĵus rimarkis tion (lastatempe mi koncentriĝis je Vikicitaro, sed planis reveni baldaŭ al Vikipedio). Ŝajnas ke oni celis adapti la retejon al poŝtelefonaj ekranoj, do ĝi iĝis pli longa kaj malpli larĝa, ĝenerale ĝia fasono ŝanĝiĝis. Mi ankoraŭ ne esploris tion detale, sed esperas ke mankoj poiomete malaperos. Mi bedaŭros se vi forlasos tiun projekton — fakte la plej gravan kaj sukcesan en Esperantujo. Mi ĉiam diras ke ne decas forlasi Esperanton pro esperantistoj, do evidente ne decas forlasi ankaŭ Vikipedion pro vikipediistoj. Ni ĉiuj estas nur homoj, do estaĵoj eraremaj kaj malperfektaj. Espereble ĝis baldaŭ! RG72 (diskuto) 04:56, 25 okt. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Saluton el 2020 Redakti

Kara RG72, saluton al vi el 2020 (malnova peto). Ĉi tiu diskutpaĝo rilata al mi estas difektita de ĉi tiu tutmonde blokita neregistrita uzanto uzante gamon da IP-adresoj, ne nur 1, kaj ĉe meta. La sola kontribuanto al ĉi tiu diskutpaĝo estas ĉi tiu misuzanto. Mi pensas, ke interveno de administranto estus pli taŭga (ol mia propra purigado), ĉu vi bonvolu inversigi ĉi tiujn mis-redaktojn, forigi la diskutpaĝon? Plej amike, Seveleu-Dubrovnik (diskuto) 15:30, 21 jan. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Saluton kara! Farite. RG72 (diskuto) 17:52, 21 jan. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Ĉaŭ! Redakti

Ĉau, RG72. Mi nomiĝas Francisko, kaj estas sufiĉe nova en Vikipedio. Mi skribas en via diskutpaĝo ĉar mi bezonus la paĝon Родина-мать (Волгоград) (ru) pri la fama rusa skulptaĵo. Mi feliĉus, se vi povus verki ĝin; alie, ne maltrankviliĝu. Amike, — Super nabla (diskuto) 16:34, 31 jan. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Saluton kara! Ni ĉiuj iam estis novuloj ĉi tie kaj plu estas novuloj ie, do ek! Mi klopodos fari almenaŭ etan artikolon pri la monumento, sed ne promesas ke tio okazos rapide, ĉar lastatempe mi malofte havas tempon por verkado de novaj artikoloj en Vikipedio kaj ĉefe plenumas administrajn aŭ pure teknikajn taskojn. Sed mi klopodos. RG72 (diskuto) 09:37, 1 feb. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Komento: Saluton. Dankon, kaj ĝis baldaŭ. Amike, — Super nabla (diskuto) 14:11, 1 feb. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Stilogvido pri datoj Redakti

Mi mesaĝas vin por informi ke oni diskutadas propono pri stilogvido de datoj: Uzanto:Super_nabla/Datoj. Se vi havas tempon, vi povus partopreni la diskuton kaj lasi komenton; alie ne gravas. Ĝis, — Super nabla (diskuto) 11:50, 24 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Saluton Redakti

En Novaĵoj vi uzis la vorton "kliringan". Kion ĝi signifas? Mi pardonpetas, ke mi ne komprenas. Amike.--kani (diskuto) 10:12, 30 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Saluton kara! Mi uzis ĝin laŭ artikolo Kliringo, ne trovinte alian eo-version. Eble ĝi estas ne perfekta, sed almenaŭ komprenebla por komercistoj, ja en tiu kampo ankoraŭ regas la angla. Temas fakte pri reciproka kvitigo de la kalkuloj. RG72 (diskuto) 10:57, 30 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Dankon. Nun mi komprenas. Eble landoj kiuj uzas tiun anglismon, plej bone komprenas. Luaxlingve eble pli esperanta estus derivaĵo el radiko kompens-, sed mi tute ne certas pri uzado de tiu koncepto en Esperantujo. En la Aktualaĵo nun bone taŭgas havi la ligilon.--kani (diskuto) 09:06, 2 apr. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Sen teksto Redakti

Bonan matenon, @RG72. Hieraŭ mi proponis ~dekon da paĝoj kiel tuj forigeblaj (Tujforigendaj artikoloj) ĉar ili estis sen teksto. Eble kelkaj dirus, ke estus facile plilongigi ilin ĝis ĝermo kaj ke ili ne estas forigindaj. Mi volis simple atentigi vin pri tio. Ĝis baldaŭ. — Super Nabla🪰 06:50, 2 maj. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Saluton kara! Hm, ŝajnas ke tamen temas pri diskutinda afero. Do ni atendu interkonsentitan decidon. RG72 (diskuto) 11:44, 2 maj. 2023 (UTC)Reply[respondi]
  Komento: Bone. Dankon pro via atento, @RG72. Amike, — Super Nabla🪰 13:39, 2 maj. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Numeroj de Beletra Almanako Redakti

Kara Stanislavo, antaŭ tri semajnoj vi proponis meti la koncernajn recenzojn el la gazeto La Ondo de Esperanto en sekcioj pri referencoj de la tekstoj pri unuopaj numeroj de Beletra Almanako. Mi tre subtenis vin, kaj same la proponon ankaŭ subtenus ĉiu alia vikipediano. Vi vidas ke pri BA39 mi trovis retan recenzon en La Ondo kaj enkonstruis ĝin al la vikipedia teksto, sed krome mi rete ne jam trovis referencojn. Ĉar vi mem estas kontribuanto al La Ondo de Esperanto, vi certe havas ĉiujn materialojn en via bretaro respektive komputilo, tial mi kuraĝigis vin mem realigi vian proponon, nun kiam la aliaj flegaj taskoj pri la esperantaj paĝoj kaj la koncernaj vikidatumaj eroj jam estas faritaj (krom ankoraŭ krei novajn biografiojn pri la beletristoj de la lastaj eldonoj). Ĉar ne estas tiel ke la demonstraj provlegaĵoj en la gazeta retejo sufiĉus por fari tion. Mi scias ke nun estas bela vetero ekstere kaj foje malfacilas devigi sin je iom teda tasko ĉe la komputilo (almenaŭ foje malfacilas al mi). Sed tamen: ĉu vi povus iam komenci realigi vian proponon? ThomasPusch (diskuto) 07:47, 20 jun. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Saluton kara! Mi klopodos fari tion, ja mi vere havas aliron al arkivo de LOE, sed plej verŝajne kun kelksemajna prokrasto. Lunde mi forveturos kun amikoj kadre de volontula misio al Donbaso por proksimume du semajnoj, kaj tie mankas retkonekto kaj foje eĉ telefonio, kaj mi estos tre okupita. Post (espereble) reveno mi daŭrigos viki-laboron, eble verkos raportaĵon por Vikinovaĵoj. RG72 (diskuto) 10:40, 20 jun. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Elekto de nova administranto Redakti

 
La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton RG72,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 08:22, 24 jul. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Atendu estimata Redakti

Kolego, mi petas vin ne tuŝi tiknikajn partojn de miaо artikoloj dum la artikoloj ne estas pli-malpli finitaj. Kaj petas ĉiumomente korekti lingvajn erarojn. Ekzemple artikolo X-Mir Inspector estas nun en konenco de sia vojo al la minimume la Leginda artikolo. Kaj mi esploras diversajn ŝablonojn por elekti la plej taŭgajn. Dume al mi ne plaĉas ĉiuj ŝablonoj por prezenti citaĵojn. VladimirPF (diskuto) 09:55, 30 aŭg. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Senprobleme. Tiukaze mi rekomendas al vi uzi la ŝablonon Redaktata por ke la aliaj vidu ke temas pri daŭra procezo. RG72 (diskuto) 09:56, 30 aŭg. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Dankon pro la konsilo. VladimirPF (diskuto) 09:58, 30 aŭg. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Dankon, metis la ŝablonon en la artikolon VladimirPF (diskuto) 10:05, 30 aŭg. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Do, venu al artikolo "X-Mir Inspector" kaj estu bonvola korekti ĝin. Mi planas balotigi ĝin al la legindaj. VladimirPF (diskuto) 05:59, 7 sep. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Kategorioj Redakti

Saluton. Vi kreis kategorion Kategorio:Ŝaŭmvinoj kun nur du artikoloj, erare ligita al alilingvaj kategorioj pri vintipoj, dum pli koresponda Kategorio:Vinoj estas erare ligita al alilingvaj kategorioj pri Vino. Nun mi zorgas pri la artikolo Vino kaj deziras krei la kategorion Vino. Mi supozas, ke indas movi tion kaj ĉiuokaze lasi Kategorio:Ŝaŭmvinoj neligita aŭ ligi ĝin al iu koresponda kategorio, kiun mi nek konas nek trovas. Amike, Kani.--kani (diskuto) 22:19, 3 sep. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Saluton kara! Mi korektis ĉion, do nun vi povas ŝanĝi nomon de la kategorio en Vino al Kategorio:Vino. RG72 (diskuto) 06:52, 4 sep. 2023 (UTC)Reply[respondi]
Dankon.--kani (diskuto) 23:17, 4 sep. 2023 (UTC)Reply[respondi]