Dipatrina-Kristnaska monaĥejo (Tjumeno)
La Dipatrina-Kristnaska monaĥejo (ruse Богородично-Рождественский монастырь; ĝis 2017 — la Elija, ruse Ильинский) estas la funkcianta virina monaĥejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio en Tjumeno (Rusio). Ĝi estis fondita en 1620.
Dipatrina-Kristnaska monaĥejo ruse Богородично-Рождественский монастырь | |
---|---|
La monaĥejo en 2011
| |
ortodoksa monaĥejo • rekonilo | |
Loko | |
Ŝtato | Rusio |
Municipo | Tjumeno |
Geografia situo | 57° 9′ 38″ N, 65° 32′ 53″ O (mapo)57.16055555555665.548055555556Koordinatoj: 57° 9′ 38″ N, 65° 32′ 53″ O (mapo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | la Rusa Ortodoksa Eklezio |
diocezo | la Tobolska kaj Tjumena eparĥio |
dekanujo | la Tjumena |
Uzado | virina monaĥejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novklasikismo |
Konstruado | 1621 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | brikoj |
Ligiloj | |
Adreso | strato la 25-a de Oktobro, 29 |
Vikimedia Komunejo | Komunejo pri Dipatrina-Kristnaska monaĥejo |
Situo
redaktiLa monaĥejo troviĝas en la Centra administra distrikto, rande de la historia urbocentro, sur la alta bordo de rivero Turo, apud la orienta parto de la kajo de rivero Turo.
Historio
redaktiKonstruado kaj funkciado
redaktiEn 1600 oriente de la Tjumena fortikaĵo (ruse острог) jam ekzistis sufiĉe granda antaŭurbo (ruse посад), kiu tamen havis eĉ ne unu preĝejon. En januaro 1601 lokanoj sendis al caro Boris Godunov peton permesi al ili konstrui en la antaŭurbo preĝejon omaĝe al sanktuloj Boris kaj Gleb kun alkonstruaĵoj omaĝe al sanktuloj Florus kaj Laurus kaj al profeto Elija. Ili skribis ke ili faris tian promeson kaj jam komencis alporti lignon, sed vojevodo postulas ke ili konstruu la preĝejon en la fortikaĵo dum ili preferus fari tion en la antaŭurbo. Sian peton ili argumentis per tio ke diservojn en la fortikaĵo ĉeestas vojevodoj, kio konfuzigas la edzinojn kaj idojn de la antaŭurbanoj — ordinaraj ŝtatservistoj kaj kamparanoj. La peto estis kontentigita[1]. Tiel aperis la Elija-preĝejo kun alkonstruaĵo de Boris kaj Gleb. En 1624 en ĝi troviĝis ikonoj de profeto Elija, sanktuloj Florus kaj Laurus, la Dipatrino Maria el Vladimiro, Deisiso, el kiuj du unuaj estis faritaj surloke kaj la aliaj donacitaj de la caro[2].
Preciza dato de ĝia fondo estas nekonata. Historiisto Pjotr Bucinskij opiniis ke en 1620 ĉe la preĝejo de Elija estis establita virina monaĥa komunumo subestre de "nigra pastro" (do monaĥo) Nikon. Historiisto Leonid Ŝoroĥov supozas ke tio okazis en 1620–1624, tamen konkretigas ke ĝia fondo okazis post la alveno de ĉefepiskopo Kipriano. Historiisto Nina Minenko argumentas ke Kipriano venis al Tjumeno en 1621 kaj en januaro 1622 la monaĥejo jam ekzistis, do evidente ĝi estis fondita en 1621[3].
En 1764–1765 ĝi estis transformita je la paroĥa preĝejo de Endormiĝa forpaso de Maria.
En 1623 la virina monaĥa komunumo de Elija estis gvidata de monaĥejestrino Kaptelina, akuzita en januaro 1622 pri rompo de la monaĥina voto. Parto de la monaĥinoj ricevadis monaĥan salajron (ruse руга).
Ĝi kelkfoje ŝanĝis sian nomon: Elija (ruse Ильинская), Aleksej (ruse Алексеевская), Endormiĝa forpaso de Maria (ruse Успенская)[4].
En 1668 la Aleksej-monaĥejo unuafoje ricevis proprajn terojn — laŭ ĝia peto al ĝi estis donacitaj falĉejoj por 500 fojnostakoj ĉe rivero Ŝeŝukova kaj apud lago Andrejevskoje, 10 desjatinoj (11 hektaroj de plugitaj teroj, 2 desjatinoj (2,2 hektaroj sur monteto malantaŭ azilejo — por plantado de kanabo kaj legomoj, kaj fiŝkaptejon ĉe rivero Jazjovka. La monaĥejo ne havis dependulojn[5].
Dum incendioj en 1687, 1695 kaj 1705 la ejo estis detruata, sed poste ĉiam restarigata. En 1695 granda incendio detruis preskaŭ la tutan antaŭurbon (ruse посад) kaj inter la pereintaj konstruaĵoj estas menciata virina monaĥejo kun du preĝejoj: la Elija-preĝejo kun alkonstruaĵo omaĝe al la ikono de Dipatrino de Vladimir kaj la preĝejo de Paraskeva la Vendredaen. La lasta preĝejo ekzistis jam en 1674 kaj enhavis ikonon de Paraskeva la Vendreda, estimitan en Tjumeno. En la tago de tiu sanktulino, festata la 28-an de oktobrojul. kaj en la naŭa vendredo post Pasko apud la preĝejo monaĥinoj vendis legomojn kaj aliajn siajn produktojn[6] kaj oni portis ikonojn al la fonto dum la samnoma loka festo Fonto (ruse Ключ) okazinta tiutage[7].
En 1739 al la monaĥejo estis ekzilita Elena Aleksejevna Dolgorukaja, pli juna fratino de Jekaterina, eks-finaĉino de Petro la 2-a. En decembro 1740 ŝi estis perforte monaĥiniigita, sed fine de 1741 laŭ ordono de Elizabeto oni permesis al ŝi reveni el la ekzilo[7].
En 1764 kadre de la sekulariga reformo de Katerina la 2-a la monaĥejo estis likvidita. Ĝia falĉejo Andrejevskoje (ruse Андреевский сенокосный луг) kaj apuda fiŝkaptejo ĉe rivero Jazjovka en 1779 estis transdonitaj al la vira Triunua monaĥejo[6].
En julio 1766 okazis plia granda incendio, post kiu oni decidis konstrui la preĝejon de Elija en alia loko, des pli ke loĝantoj de novaj kvartaloj en orienta urborando petis episkopon de Tjumeno kaj Siberio Varlaamon la 1-an (Petrov) konstrui novan lignan preĝejon en ilia areo surloke de azilejo, ĉar en tiu nova areo mankas preĝejoj[8]. Laŭ ordono de la episkopo eldonita la 27-an de aprilo 1769, oni komencis konstruadon de la preĝejo duonverston for de la antaŭa loko, malsupre laŭ la fluo de Turo. En majo 1773 ĝi estis plejparte finita kaj ricevis ĉion kio restis de la forbrulinta Elija-preĝejo, inkluzive sonorilojn. La 20-an de junio 1773 Varlaam permesis konsekri ĝin kaj la 21-an de junio tio okazis[8][9]. Surloke de la monaĥejo oni konstruis alian preĝejon — de Endormiĝa forpaso de Maria[7]. La Elija-preĝejo ekstaris sur la alta bordo de Turo, en loko kie ĝi faras plian turnon, do ĝi kvazaŭ finis la orientan urboparton, ferminte la bordolinion sur kiu staris la Triunua monaĥejo kaj la Anunciacia katedralo[10].
En 1781 la preĝeja paroĥo enhavis 63 urbajn kortojn[11].
La 26-an de junio 1803 oni metis la unuan ŝtonon je konstruado de la duetaĝa ŝtona preĝejo, kiu devintus havi du altarojn — omaĝe al Kovrofesto kaj profeto Elija[12]. La 9-an de marto 1811 oni konsekris la unuetaĝan brikan preĝejon omaĝe al Kovrofesto. En 1823 ĝi jam havis du alkonstruaĵojn. La ĉefa alkonstruaĵo estis ligna kaj dediĉita al profeto Elija. La dua alkonstruaĵo estis brika kaj dediĉita al Kovrofesto[13]. Ĝi havis bluan ikonostazon kun 11 ikonoj kaj lignan sonorilturon kun ses sonoriloj: la festa estis peza je 527,85 kg, la dimanĉa je 81,9 kg, la polijelejaen je 24,57 kg, la ĉiutaga je 20,47 kg, la eta je 16,38 kg kaj la eksonora (ruse зазвонный) je 15,15 kg[14].
La 17-an de oktobro 1828 paroĥanoj sendis al la Tobolska Spirita Konsistorio peton pri detruo de la ligna preĝejo de Elija, ĉar ĝi grave putris kaj diservi en ĝi iĝis danĝere. La 29-an de oktobro sekvis ordono malkonstrui la preĝejon kaj uzi ĝiajn lignaĵojn: la plankon kiel brulŝtipojn por bakado de hostioj kaj hejtado de la brika Kovrofesta preĝejo kaj la murojn — por konstrui surloke de la altaro lignan kapelon. Sed en muroj de la Kovrofesta preĝejo tiutempe aperis fendoj, do la kapelo apude ne estis konstruita. La 3-an de julio 1833 oni ekkonstruis la brikan preĝejon de Elija kun alkonstruaĵo omaĝe al la Kovrofesto laŭ dezajno de la gubernia arkitekto Trofimov[14]. Ĝi ricevis du altarojn: la ĉefa, somera (en nehejtata ejo) estis de profeto Elija, la dua, vintra (en hejtata ejo) omaĝe al la Kovrofesto[10]. La 14-an de majo 1836 la Tobolska Konsistorio ordonis malkonstrui la brikan preĝejon kaj uzi ĝiajn brikojn por la konstruata nehejtata Elija-preĝejo[15].
La 20-an de majo 1836 estis konsekrita la Kovrofesta alkonstruaĵo pro kio ĝis la 12-a de novembro 1895 la preĝejo nomiĝis Kovrofesta. Tamen la konstruado ne estis finita — la tegmento ne estis komplete ferumita, la muroj ankoraŭ ne komplete stukitaj. La 24-an de aprilo 1837 estis konsekrita brika duŝtupa sonorilturo kun ses sonoriloj, ligita al la preĝejo. Inter ili estis la nova festa sonorilo farigita de paroĥestro Vasilij Ŝapoŝnikov (evidente el tiu malnova) kaj peza je 626,53 kg[14]. Samjare oni finis la Elija-preĝejon, tamen ankoraŭ ne stukitan kaj kun la tegmento ne komplete ferumita. Ĝi ankoraŭ ne havis ikonostazon, do ne estis konsekrita ĝis 1852[16][14]. En 1882 negocisto Kolokolnikov donacis sonorilon pezan je 1 289,93 kg. En 1902 li donacis plian sonorilon, faritan en fabriko de Arsenij Minin en la urbo Ufo kaj pezan je 3 347,66 kg[17].
La 30-an de majo 1839 la novkonstruita brika preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj estis aldonita al la Kovrofesta paroĥo. Poste la paroĥon eniris ankaŭ kapelo de Apostoloj Petro kaj Paŭlo en vilaĝo Bukino, konstruigita de tjumena negocisto Ivan Vojnov en 1885 (anstataŭ tiu malnova) memore al kronado de imperiestro Aleksandro la 3-a kaj Maria Fjodorovna, kaj preĝodomo de martiro Sankta Georgo konstruita surbaze de kadukiĝinta kapelo en 1911 en vilaĝo Zajkovo[12][17]. En 1913 al la Elija-paroĥo apartenis vilaĝoj: Vojnovko (95 verstojn for), Gilovo (6 verstojn for), Zajkovo (7 verstojn for), Bikovo (8 verstojn for) — sume 433 kortoj, 1 013 viroj kaj 1 062 inoj[18].
En 1856 la Kovrofesta preĝejo havis unu etaĝon kaj estis 32 m longa, 10,67 m larĝa kaj 17,07 m alta (sonorilturo — 23,47 m). Ĝi situis sur tereno je 2 253,08 m2. La hejtata Pokrovfesta alkonstruaĵo havis ses kraditajn fenestrojn, la nehejtata Elija-alkonstruaĵo havis naŭ fenestrojn. La Elija-alkonstruaĵo havis 6 ikonojn en altaro, 30 en ikonostazo kaj 12 aliloke. La Kovrofesta alkonstruaĵo havis 4 ikonojn en altaro, 25 en ikonostazo kaj 18 aliloke[19].
La 26-an de junio 1864 paroĥestro Aleksej Grigorjeviĉ Glazkov petis ĉe ĉefepiskopo de Tobolsko kaj Siberio Varlaamo la 2-a (Uspenskij) anstataŭigi lignan barilon per tiu brika kaj en 1895 ĝi jam aperis. En 1884 ĉe la norda flanko de la preĝejo estis konstruita kaj la 5-an de julio finita la nova Kovrofesta alkonstruaĵo, kion financis posedanto de vaporŝipoj Ivan Ivanoviĉ Ignatov kaj paroĥanoj[20]. Grave kontribuis al beligado de la preĝejo ankaŭ paroĥestro Aleksandr Ivanoviĉ Miĥalov, riĉa negocisto[21]. La malnova Kovrofesta alkonstruaĵo estis unuigita kun la Elija-alkonstruaĵo per arko kaj konsekrita la 5-an de julio 1886[20].
La 25-an de januaro 1893 (laŭ aliaj informoj en 1891)[18] en la Kovrofesta paroĥo malfermiĝis paroĥa lernejo en kiu lernis 12 knaboj kaj 3 knabinoj. Ĝi troviĝis en vasta duetaĝa konstruaĵo, kie estis tri ĉambroj kapablaj enspacigi ĝis 125 lernantojn kaj loĝejo de pastro Ivan Gavriloviĉ Grifcev[20]. En 1901 tie lernis 45 knaboj[18]. En 1902 ĝi estis riparita. La lernejo funkciis ĝis 1918 kaj estis fermita post apero de la dekreto "Pri apartigo de la eklezio disde la ŝtato, kaj de la lernejo disde la eklezio" eldonita la 23-an de januaro 1918. Ĝia sidejo estis ŝtatigita[20].
En 1894–1895 kaj en 1897 pro fendoj, aperintaj en la norda muro apud la Kovrofesta alkonstruaĵo kaj en la volbo de la arko, la preĝejo estis grave riparita kaj rekonstruita je rusa-bizanca stilo laŭ dezajno de la eparkia arkitekto Boris Zinke kun kontribuo de la urba arkitekto A. Permjakov. Oni altigis la ĉefan kupolon kaj modifis la sonorilturon, ĉe la enirejo aperis eta ŝtona perono sen markezo. En la ĉefa ejo oni instalis novan ikonostazon en la stilo de Renesanco, renovigis ŝtonan plankon kaj murpentraĵojn. En la ĉefa preĝejo estis faritaj tri arkoj kaj vastaj korusoj kun lignaj bariloj, en subterejo oni instalis kaloriferon. La tegmento estis farbita je malakita koloro, la kupolo kaj krucoj estis orumitaj. La 12-an de novembro 1895 la renovigita Kovrofesta preĝejo estis konsekrita kaj alinomita al la preĝejo de profeto Elija (ruse Пророко-Ильинская церковь). La konsekrado okazis solene fare de episkopo de Tobolsko kaj Siberio Agafangel. En la preĝejo aperis elektra lumigado[22].
La 6-an de februaro 1911 dum reviziado de la suda parto de la Tobolska eparĥio la preĝejon vizitis episkopo de Tobolsko kaj Siberio Evsevij (Grozdov). Paroĥanoj petis lin vastigi la preĝejon de Ĉiuj Sanktuloj por krei sur ĝia bazo apartan paroĥon, argumentante ke la Elija-paroĥo iĝis tro granda[23].
En aprilo 1922 kadre de tutlanda kampanjo pri konfiskado de religiaj riĉaĵoj por helpi al malsatantoj, el la preĝejo estis forprenitaj pluraj arĝentaĵoj (92,3 kg), oraĵoj kaj perloj (0,0 078 kg)[24]. En 1923 paroĥo subskribis kun la urba konsilio kontrakton pri luado de preĝejo de profeto Elija kaj preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj[25]. En marto 1924 paroĥanoj subtenis la rezolucion de la Eparĥia Kunveno pri aliĝo de la Tjumena eparĥio al patriarko Tiĥon[26]. En 1925 la preĝejo estis grave riparita de la paroĥanoj[27].
Fermo kaj nereligia uzado
redaktiLa 10-an de januaro 1930 iniciata grupo de la Viva Eklezio en Tjumeno petis la urban administracion transdoni al ili Elija-preĝejon aŭ preĝejon de Endormiĝa forpaso de Maria. Ili skribis ke preferinda estas la Elija-preĝejo, ĉar ĝia situo en la urbo estas pli centra kaj la komunumo de adeptoj de la "malnova eklezio" tie estas relative malgranda, do rezisto al ilia agado estos malpli forta[28]. La 26-an de januaro la lua kontrakto estis nuligita; kiel preteksto estis menciita neplenumo de sindevigoj fare de la religia komunumo[29]. Peto de la Viva Eklezio estis pritraktita la 29-an de januaro, sed ne kontentigita[30]. La 31-an de januaro la preĝejo estis fermita kaj sigelita. La paroĥanoj sendis la 3-an de februaro protestan leteron, en kiu ili memorigis ke ili plenumis ĉiujn postulojn de la aŭtoritatoj, inkluzive la impostpagadon kaj registradon de nova komunumo al kiu aliĝis 270 homoj. Ili argumentis ke anstataŭ 11 preĝejoj, kiuj funkciis en la urbo en 1919, restis nur preĝejo de Sankta Nikolao kaj tombeja preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj, kapablaj enspacigi respektive po 500 kaj 200 homojn, do sume ne pli ol 700. La preĝejon de Unueca Kredo ili ne kalkulis inter tiuj, memorigante ke ĝi havas specifan diservon kaj malkonvenas al la tradiciaj ortodoksuloj[31]. La peto estis rifuzita[32]. La 18-an de februaro oni decidis transdoni religiajn librojn de la preĝejo al rubigado, arkivajn materialojn (2-3 kg) — al distrikta arĥivo[33].
En 1930 la preĝejo estis uzata kiel vela metiejo de la Tjumena ŝipkonstruejo[34]. Komence de la 1930-aj jaroj oni malmuntis la supran parton de la sonorilturo kaj forigis la krucojn[34]
La 6-an de majo 1933 la urbaj aŭtoritatoj decidis transdoni la ejon al lombardo[12]. La 19-an de februaro 1935 estis subskribita kontrakto pri transdono de la preĝejo al lombardo[34][35].
La 31-an de januaro 1942 urbaj aŭtoritatoj transdonis la preĝejon al la Tjumena vodka fabriko, kiu antaŭe funkciis en la ejo de la plasta fabriko[36]. Maŝinaro estis translokita tien jam en septembro 1941, la 1-an de januaro 1942 komenciĝis rekonstruado de la ejo[37]. La murpentraĵoj estis detruitaj dum incendio kaj riparadoj, la sonoriloj estis forigitaj[38]. En 1950 en la unua etaĝo troviĝis produktejoj, kuirejo, stokejo, en la dua etaĝo estis laboratorio, klubo kaj bufedo, en la sonorilturo funkciis lignometiejo[34]. Dum foslaboroj oni plurfoje trovis tombojn. La fabrika estraro planis transloki ĝin en 1996 al vilaĝo Metelovo, ĉe okcidenta rando de Tjumeno, sed tio ne okazis[38]. En junio 2001 la vodkofabriko bankrotis[39].
Renaskiĝo
redaktiLa 27-an de novembro 2001 laŭ ordono de la ĉefepiskopo de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij, al Tjumeno el la Ĉernoostrovskij virina monaĥejo de Sankta Nikolao en Malojaroslavec, kie loĝis kiel monaĥino patrino de Dimitrij, venis du monaĥinoj, taskigitaj establi la inan monaĥejon surbaze de la Elija-preĝejo. Ili ekloĝis en domo de la Oranta katedralo en strato Perekopskaja. La ĉefo iĝis monaĥino Nina (Marina Aleksandrovna Sĥuluĥija), naskiĝinta en 1956. Tie ili aranĝis monaĥinan vivon, partoprenante preĝadojn kaj diservojn en la Oranta katedralo kaj la monaĥejo de Sankta Triunuo[40].
Post certaj komplikaĵoj ili sukcesis eniri la teritorion, kie ankoraŭ funkciis la vodkofabriko, kaj komencis preĝadon en ĝia laboratorio en la dua etaĝo. Dimanĉe okazadis diservoj, post kiuj 20-30 kredantoj faris krucomarŝon ĉirkaŭ la preĝejo. La 20-an de januaro 2003 estis registrita la virina Elija-monaĥejo (ruse Ильинский женский монастырь).
Post longa rezistado kaj juraj bataloj en septembro 2000 la fabriko subskribis kun la Tobolska-Tjumena eparĥio interkonsenton pri la datoj kaj kondiĉoj de la transdono de la konstruaĵoj al la eparĥio, okazonta ene de 24 monatoj, ĝis la 4-a de septembro 2002. Sed poste la fabriko postulis lasi por ĝi la sidejon de la administracio, kie tiutempe jam loĝis la monaĥinoj kaj orfinoj, prizorgitaj de ili[41]. La 23-an de junio 2002 je la Lundo de Sankta Spiritoen 15 ortodoksuloj (paroĥanoj de la monaĥejo de Sankta Triunuo kaj la Oranta katedralo kune kun la monaĥinoj) sturmokupis la administran sidejon kaj dum du monatoj loĝis en ties koridoro, senĉese preĝante dum aktivuloj alportadis al ili manĝaĵojn kaj matracojn. La 20-an de aŭgusto arbitracia juĝejo verdiktis ke la ejo apartenu al la monaĥejo[40].
Arbitracia juĝejo de Tjumena provinco en novembro 2002 rifuzis la fabrikan plendon, konkludinte ke temas pri alkonstruaĵo al loĝata domo, farita kontraŭregule, dokumente ne registrita dece kaj plejparte posedata de la municipo. Sekvis pluaj procesoj, priraportataj en loka gazetaro, ofte kritika al la eklezio kaj ĝia agado. Lokaj komunistoj oponis la transdonon kaj forte kritikis la eklezion[41].
La 6-an de oktobro la Sankta Sinodo nomumis ĝian estrinon — monaĥinon Nina (Marina A. Sĥuluĥija).
La 2-an de aŭgusto 2003 okazis la unua diservo en la preĝejo, de kie la monaĥinoj forigis la maŝinaron kaj kemiaĵojn, trabatinte la muron tiucele[40]. Poste la vodkofabriko bankrotis kaj en marto 2006 la preĝejo estis transdonita al la monaĥejo. Dum sekvaj tri jaroj daŭris malkonstruado de la fabrikaj instalaĵoj kaj alkonstruaĵoj. La 21-an de septembro 2003 ĉefepiskopo de Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij faris la unuan liturgion[42].
La 6-an de oktobro 2003 la Sankta Sinodo aprobis monaĥinon Nina (Sĥuluĥija) kiel monaĥejestrinon[43].
La 28-an de decembro 2009 la preĝejo de Naskiĝo de Maria kun alkonstruaĵo de profeto Elija estis definitive restaŭrita[40]. Tiutempe en la monaĥejo jam loĝis 14 inoj kaj 10 kunlaborantoj[42].
La 22-an de oktobro 2012 estis konsekritaj kaj levitaj sur la sonorilturon 9 sonoriloj, faritaj de la firmao "Pjatkov kaj K" en Kamensk-Uralskij sub gvido de sonoristo, poeto kaj komponisto Vladimir Marjanoviĉ Petrovskij. La sonoriloj pezas 1 140, 700, 326, 164, 90, 40, 16, 9 kaj 4 kg[44].
La 26-an de aprilo 2015 en la monaĥejo okazis fonda kunsido de la fratinaro de ikono de Dipatrino "Vivodona Fonto" (ruse Живоносный Источник), kies membroj okupiĝas pri prizorgado de malsanuloj en la monaĥejo kaj ties ermitejoj[45].
La 4-an de majo 2017 la Sankta Sinodo kontentigis peton de la ĉefepiskopo Dimitrij kaj alinomis la Elija-monaĥejon al la Dipatrina-Kristnaska monaĥejo[46]. Respektiva ideo estis eldirata jam en 2004[47] kaj eble eĉ pli frue.
En aŭgusto 2019 viro 29 jarojn aĝa atakis monaĥinon en monaĥeja butiko, akuzinte ŝin pri komerca agado en dia loko kaj svingante papertranĉilon per kiu li poste provis tranĉi siajn vejnojn. Oni vokis policon, kiu arestis lin[48].
En decembro 2022 la monaĥejestrino Nina suferis apopelksion, do provizora monaĥejestrino iĝis monaĥino Aleksandra[49].
En 2023 en la monaĥejo estis 12 memebroj, inkluzive de 6 monaĥinoj, 1 novic-monaĥino (ruse инокиня kaj 5 novicoj. Funkcias kudrejo, monaĥinoj faras permane kandelojn[49].
La ĉiutaga vivo pasas tiel. Je la 6-a matene la monaĥinoj ellitiĝas, legas po 500 preĝojn, sekvas matenaj preĝoj, diservoj, legado de la Evangelioj, tagmanĝo kaj laboroj. Je la 6-a vespere okazas vespermanĝo, krucomarŝo, vesperaj diservoj kaj preĝoj kaj reciprokaj pardonpetoj. Je la 11-a regulaj aferoj finiĝas, meznokte ĉiuj devas enlitiĝi. Dufoje semajne kaj je la festotagoj okazas specialaj diservoj, liturgioj ktp[42].
Vizioj
redaktiNokte al la 28-a de oktobro 1647 hostiistino Maria (ankaŭ nomata ruse Марьица, Marjica) havis vizion. Meznokte al ŝi venis "Virino kun apogbastono" (ruse Жена с посохом) kaj ordonis diri al ŝia pastro, vojevodo kaj ŝtatoficistoj ke la loĝantoj de Tjumeno kaj Tjumena distrikto ne sakru por ne profani tiel kristanismon, alikaze dio punos ilin. Post tio ŝi tri tagojn kuŝis paralizita, sed fine resaniĝis kaj bakis hostiojn por dimanĉa diservo, ŝokinte ĉiujn per tio. Ŝi rakontis pri la vizio al pastro Avtonom, post kio laŭ ordono de vojevodo dum tri tagoj ĉiuj urbanoj vizitadis kun krucoj la Orantan ikonon[50].
Relikvoj
redaktiEn la monaĥejo troviĝas relikvujo kun eroj da restaĵoj de sanktulinoj de la Divejeva monaĥejo: Marfa, Aleksandra, Matrona, Paraskeva, Pelageja kaj Maria[42].
En 2017 arkimandrito Vlasij (Peregoncev) el la Borovska monaĥejo donacis al la igumenino Nina ikonon de la Ĉernigova-Getsemana Dipatrino. Ĝi estas konsiderata miraklofara, oni raportas pri resaniĝoj kaj liberiĝo de demonoj. Dum la unuaj tri tagoj en la monaĥejo ĝi estis eliganta krismon[51].
Pastraro
redaktiEn la preĝejo servis pluraj sacerdotoj kaj diakonoj[52].
Pastroj (1620–1930)
redakti- Nikon (ruse Никон; 1620)
- I. Maŝanov (ruse И. Машанов; 1798–1809)
- M. Bogdanov (ruse М. Богданов; 1810–1814)
- P. K. Dizertovskij (ruse П. К. Дизертовский; 1814–1844)
- P. T. Maŝanov (ruse П. Т. Машанов; 1844–1852)
- Dmitrij Andrejeviĉ Kosmakov (ruse Дмитрий Андреевич Космаков; 1852–1910)
- A. S. Korovin (ruse А. С. Коровин; 1893–1898)
- I. I. Surgutskov (ruse И. И. Сургутсков; 1899–1914)
- P. A. Aleksandrov (ruse П. А. Александров; 1901–1913)
- Ivan Gavriloviĉ Grifcev (ruse Иван Гаврилович Грифцев; 1905–1925)
- N. V. Rusanov (ruse Н. В. Русанов; 1906–1909)
- P. M. Dubasov (ruse П. М. Дубасов; 1907–1910)
- Nikolaj Aleksandroviĉ Protopopov (ruse Николай Александрович Протопопов; 1904–1923)
- I. V. Rajev (ruse И. В. Раев; 1914–1915)
- I. E. Jegorov (ruse И. Е. Егоров; 1915–1924)
- G. V. Ŝorec (ruse Г. В. Шорец; 1924–1925)
- S. Krestovozdviĵenskij (ruse С. Крестовоздвиженский; 1925)
- L. Kondakov (ruse Л. Кондаков; 1928–1930)
Dmitrij kaj Nikolaj Kosmakov
redaktiLa 3-an de marto 1910 en la preĝejo okazis funebra ceremonio de ĉefpastro Dmitrij Andrejeviĉ Kosmakov, kiu servis kiel pastro 60 jarojn, el kiuj 57 en la Elija-paroĥo (ekde la 18-a de novembro 1852) kie la 23-an de aŭgusto 1891 li ricevis la titolon de la ĉefpastro. Pli ol 20 jarojn li instruis Dian Leĝaron en la Tjumena Distrikta Lernejo kaj 29 jarojn (ekde la 16-a de februaro 1881) en la paroĥa lernejo en vilaĝo Bukino. En 1885–1900 li servis kiel vic-episkopo (ruse благочинный) en Tjumeno. Li akiris nobelan titolon kaj ordenon de Sankta Andreo[53]. Je la dua posttagmeze li estis sepultita apud la preĝejo[54].
Li havis 6 infanojn, el kiuj 5 mortis fruaĝe. Lia sola postvivinta filo Nikolaj ankaŭ iĝis pastro kaj servis en la sama preĝejo. Foje en armea trupo, lokita apud la urbo, okazis epidemio kaj li estis sendita tien por provizore anstataŭi malsaniĝintan regimentan sacerdoton, sed li mem infektiĝis, mortis kaj estis sepultita apud la preĝejo[53].
En la 1990-aj jaroj dum foslaboroj oni trovis apud la preĝejo homajn restaĵojn en bluaj vestoj kun arĝentaĵoj[55].
Post establo de la monaĥejo lia nepino Olga Iljiniĉna Podgornaja transdonis al la monaĥejo familiajn fotojn kaj testamenton de la avo, verkitan la 12-an de februaro 1910, en kiu li petis sepulti lin apud la preĝejo[53].
Aliaj pastroj
redaktiDe junio 1926 ĝis la 14-a de aprilo 1930 en la preĝejo servis kiel dua pastro Vladimir Ĥlinov, lasta konfesprenanto de la Romanov-familio servinta kun ili dum ilia ekzilo en Tobolsko[56].
En 1931 ĉefpastro Nikolaj Aleksandroviĉ Protopopov, naskiĝinta en 1867 en Jalutorovsko, estis arestita kaj la 23-an de majo 1932 kondamnita de la Speciala Kunsido ĉe Kolegio de OGPU al tri jaroj da ekzilo kiel "membro de kontraŭsovetia organizo" kaj la 4-an de majo 1932 mortis pro korhalto. La 16-an de januaro 1990 li estis rehabilitita de la Prokurorejo de Tjumena provinco[57].
Diakonoj (1813–1930)
redakti- P. K. Dizertovskij (ruse П. К. Дизертовский; 1813–1814)
- P. Navodĉilov (ruse П. Наводчилов; 1816–1822)
- G. I. Kosmakov (ruse Г. И. Космаков; 1823–1837)
- P. D. Ponikorovskij (ruse П. Д. Поникоровский; 1844–1850)
- I. N. Derjabin (ruse И. Н. Дерябин; 1851–1852)
- I. Ja. Skosirev (ruse И. Я. Скосырев; 1852–1853)
- I. P. Popov (ruse И. П. Попов; 1854–1870)
- E. A. Burov (ruse Е. А. Буров; 1870)
- A. P. Lepjoĥin (ruse А. П. Лепёхин; 1873–1874)
- P. A. Krilov (ruse П. А. Крылов; 1886–1890)
- E. F. Nasonov (ruse Е. Ф. Насонов; 1890–1894)
- P. N. Fokin (ruse П. Н. Фокин; 1894–1899)
- N. A. Marsov (ruse Н. А. Марсов; 1903–1905)
- G. L. Volkov (ruse Г. Л. Волков; 1905–1907)
- I. I. Slovcov (ruse И. И. Словцов; 1911–1912)
- P. P. Movĉan (ruse П. П. Мовчан; 1913)
- Lvovskij (ruse Львовский; 1924)
Arkitektura valoro
redaktiLa 30-an de marto 1987 la preĝejo ricevis statuson de arkitektura monumento. La 20-an de aprilo 1993 urbaj aŭtoritatoj transdonis ĝin al la Komitato pri kulturo de Tjumeno kune kun aliaj monumentoj[58].
Infana azilo
redaktiLa 30-an de julio 2004 ĉe la monaĥejo estis malfermita sociala azilo "Konsolo" (ruse Отрада). Laŭ statuto tie rajtas loĝi knabinoj kaj junulinoj ĝis 18 jarojn aĝaj. Ili lernas laŭ programo de ortodoksa gimnazio[59]. En 2009 apud lago kaj pina arbaro en vilaĝo Krasnij Jar (ruse Красный Яр) funkciis ĝia somera ermitejo — kiel ripozejo por la azilaj infanoj[42]. Ĝi aperis danke al bonfarantoj, donacintaj tie terenon al la monaĥejo[59].
En 2006 oni akuzis ĝian direktoron, monaĥejestrinon Nina pri kruela traktado de edukitoj. Venis du denuncoj: la unuan prezentis ortodoksuloj kaj la dua venis formde de telefona voko el apuda vendejo, kien venis du malsataj knabinoj por peti manĝaĵojn, sed ili estis revenigitaj al la azilejo de la monaĥejestrino kiu tiris ilin je la haroj. La 23-an de junio 2006 (laŭ aliaj fontoj — la 23-an de julio) komenciĝis krimenketado. Junulinoj atestis ke ili estis severe punataj pro plej etaj rompoj de la reguloj, ekzemple pro malĝusta konduto en la preĝejo. Oni senigis ilin je manĝaĵoj, fermis por 24 horoj en kaprinejo, devigis stari kun tabureto en etenditaj manoj. La direktorino estis provizore eksigita, la junulinoj elprenitaj el la azilejo. En aŭgusto 8 el 15 infanoj (3 ĝis 18 jarojn aĝaj) estis revenigitaj al iliaj familioj en Moskvo, norda Kazaĥio, Malojaroslavec kaj Surguto, du adoleskuloj estis lokitaj en la sociala centro "Familio". Kvin junulinoj, laŭ iliaj petoj, estis revenigitaj al la azilejo; plejparto el ili planis monaĥiniĝi[60][61].
Nur 3-jaraj ĝemeloj Darja kaj Varvara estis el Tjumeno, ĉiuj aliaj venis de aliaj lokoj. Ĉiuj infanoj devenis de malbonfartaj familioj. Socialaj laborantoj konstatis ke la infanoj estis magraj, kun damaĝita psiko, havis neniujn dezirojn krom viziti preĝejon. Ili menciis interalie punon forme de 500 ĝisteraj kliniĝoj. Por 15 knabinoj haveblis nur 13 litoj. Mankis menuo kaj normala kuirejo. Mankis laŭleĝe aranĝitaj dokumentoj pri la infanoj. Neniu el ili frekventis lernejon, venis nur instruistoj el ortodoksa gimnazio. Mankis medicina helpo[61]. Enketisto diris ke venis multe da similaj plendoj, sed ili estas anonimaj, ĉar la plendantoj timis malkovri siajn nomojn. Ŝi mem agnoskis enorman premon fare de la monaĥejo, eklezio kaj kredantoj[60].
La igumenino Nina asertis ke la knabinoj fuĝis, estis trovitaj ĉe angulo de la stratoj Respubliko kaj Maurice Thorez kune kun ebriaj gejnunuloj, rifuzis enaŭtiĝi kaj reveni, kaj tio sekvigis fizikan konflikton kaj vokon de polico, post kio sekvan tagon venis pluraj reviziantoj. Ĵurnalistoj asertis ke la akuzintoj alfrontis grandan premon, ĉar la igumenino estis enpostenigita laŭ peto de Maria (Kapalina; la 1-an de januaro 1916 — la 27-an de novembro 2018) patrino de la ĉefepiskopo Dimitrij (Kapalin) kaj lia frato Kliment (metropolito de Kalugo kaj Borovsko, estro de la administracio de la Moskva patriarĥio), loĝinta en la Ĉernoostrovskij virina monaĥejo de Sankta Nikolao en Malojaroslavec, kie Nina estis ŝia servistino (ruse келейница)[62][63].
Post tio urbaj aŭtoritatoj financis konstruadon de banejoj kaj kantino. Estis nomumita nova direktorino Elena Kanevka (monaĥino Margarita), kiu antaŭe gvidis sekcion pri personaro en la sama monaĥejo. Nina restis je sia posteno de monaĥejestrino, ĉar la du postenoj estis apartigitaj kiel tion postulas leĝo[64].
Ĝis 2017 la azilon forlasis, atinginte maksimumam aĝon, 14 infanoj, el kiuj multaj daŭrigis studadon en altlernejoj aŭ ortodoksaj instruejoj[65].
En 2023 en la azilo loĝis 11 infanoj, 5 ĝis 18 jarojn aĝaj[49].
Ermitejoj
redaktiLa 21-an de majo 2004 administracio de la Novtarmana municipo transdonis al la monaĥejo eksan infektan fakon (korpuso N 2) de la Novtarmana hospitalo. Oni kreis tie preĝejon kaj ermitejon (ruse скит) de martiro Teodoro de Tobolsko (ruse Феодор Тобольский), en kiu la monaĥinoj prizorgas maljunulojn kaj handikapulojn, kaj etan mastrumon. Dum grandaj festoj tie okazis diservoj, baptoj, funebroj ktp[59].
Alia ermitejo funkciis somere, apud lago kaj pina arbaro en vilaĝo Krasnij Jar (ruse Красный Яр) — kiel ripozejo infana azilo[42].
La 5-an de aŭgusto 2004 urba administracio transdonis al la monaĥejo kapelon en vilaĝo Bukino[59].
En 2007 komenciĝis rekonstruado de ermitejo en vilaĝo Ŝkolnij (Isetska distrikto), kie iam funkciis la Rafajlova virina monaĥejo de Endormiĝa forpaso de Maria (ruse Рафаиловская Успенская женская монастырская община)[66]. Tie plu staras la samnoma preĝejo. La municipo transdonis por la ermitejo konstruaĵojn de la internulejo por infanoj-handikapuloj, kiu funkciis en la eksa monaĥejo en 1922–2010[67].
Sume en 2023 la monaĥejo havis 4 ermitejojn[49].
Monumentoj
redaktiLa teritorio de la monaĥejo etendiĝis ankaŭ malsupren laŭ oblikva bordo, al la kajo de rivero Turo, al kiu ĝi estas konektita per ŝtuparo. Laŭvoje troviĝas monumentoj ligitaj al la familio de Nikolao la 2-a.
Kampokruco
redaktiEn 2004 ĉe la ŝtuparo estis starigita kampokruco (ruse поклонный крест) memore al vizito de la cara familio, okazinta nokte de la 17-a al la 18-a aŭgusto 1917 dum ilia veturo al ekzilo en Tobolsko. Apud la kruco okazas preĝoj, krucomarŝoj kaj aliaj ritoj[42].
Apud la kruco staras marmora tabulo kun citaĵo el la cara taglibro[68]:
|
Monumento al la Romanov-familio
redaktiLa 25-an de junio 2020 sur la deklivo malantaŭ la Kontoro de Vaporŝipejo sub gvido de la metropolito Tobolsko kaj Tjumeno Dimitrij estis solene malfermita la monumento al la Romanov-familio[69]. Ĝi bildigas la familion de la lasta rusa caro Nikolao la 2-a, starantan sur antikva rusa boato "Rus" (ruse Русь) kun krucoj enmane. Tio simbole referencas la foriron de la cara familio al ekzilo en Tobolskon, okazintan en aŭgusto 1917. Tiam la Romanovoj venis al Tjumeno laŭ la Transsiberia fervojo, poste estis transportitaj laŭ fervoja branĉo al haveno, situinta ĉi-loke, kaj daŭrigis sian vojon al Tobolsko sur ŝipo, ĉar fervojo ĝis Tobolsko ankoraŭ ne estis konstruita kaj vojo estis malebena. Ĝi preskaŭ komplete identas al la monumento, instalita en la Divejeva monaĥejo en Niĵnij-Novgoroda provinco en 2017. La sola diferenco estas ke anstataŭ boato tie la statuoj staras sur soklo[70].
La abdikinta imperiestro registris forveturon el Tjumeno en sia taglibro[71].
|
Dezajnadon de la monumento partoprenis la akademio de Ilja Glazunov, la skulptaĵon faris Irina Makarova en la metiejo LitArt (Moskvo). Ĝian kreadon financis ortodoksaj organizaĵoj kaj mecenatoj. La ideon starigi monumenton omaĝe al Nikolao la 2-a sur tiu ĉi loko unuafoje prezentis loka komercisto, ortodoksa aktivulo kaj deputito de la urba dumao Igor Rakŝa. La 9-an de oktobro 2017 li diskutigis la aferon dum kunsido de la urba dumao, proponinte konstrui apude ankaŭ kapelon kaj inviti al la malferma ceremonio deputiton de la Ŝtata Dumao Natalia Poklonskaja. La Tobolo-Tjumena eparĥio subtenis la iniciaton[72].
La instalado de la monumento elvokis kontraŭdirajn reagojn ĉe la urbanoj. Plej forte protestis lokaj komunistoj, kiuj memorigis en sia ĵurnalo Laborista Tjumeno (ruse Трудовая Тюмень), ke temas pri la plej malsukcesinta imperiestro de la Rusia imperio, kiu malgajnis ĉiujn militojn, kruele subpremadis la popolon kaj ricevis kromnomon Nikolao la Sanga. Aliaj indignis ke ne okazis ajna publika disputado de la afero. La ortodoksaj organizaĵoj kontestis la akuzojn direkte al la imperiestro kaj argumentis ke la monumento situas sur la monaĥeja teritorio, kies estraro rajtas fari ion ajn sur sia areo[73].
Transporto
redaktiLa plej proksimaj haltejoj estas Ulica Orĝonikidze kaj Dvorec kulturi Neftjanik ĉe strato Osipenko.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 97–98. ISBN = 5901633040.
- ↑ Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 100. ISBN = 5901633040.
- ↑ Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 76. ISBN = 5901633040.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 4. ISBN =.
- ↑ Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 82. ISBN = 5901633040.
- ↑ 6,0 6,1 Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993-2002) (ruse), p. 505. ISBN = 5930201536.
- ↑ 7,0 7,1 7,2 Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993-2002) (ruse), p. 506. ISBN = 5930201536.
- ↑ 8,0 8,1 Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993-2002) (ruse), p. 508. ISBN = 5930201536.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 5. ISBN =.
- ↑ 10,0 10,1 Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993-2002) (ruse), p. 509. ISBN = 5930201536.
- ↑ Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 160. ISBN = 5901633040.
- ↑ 12,0 12,1 12,2 Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 51. ISBN =.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 6–7. ISBN =.
- ↑ 14,0 14,1 14,2 14,3 Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 7. ISBN =.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 28–29. ISBN =.
- ↑ Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993-2002) (ruse), p. 510. ISBN = 5930201536.
- ↑ 17,0 17,1 Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 8. ISBN =.
- ↑ 18,0 18,1 18,2 Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993–2002) (ruse), p. 511. ISBN = 5930201536.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 8–9. ISBN =.
- ↑ 20,0 20,1 20,2 20,3 Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 9. ISBN =.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 34. ISBN =.
- ↑ Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993-2002) (ruse), p. 510–511. ISBN = 5930201536.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 11. ISBN =.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 39–41. ISBN =.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 43–44. ISBN =.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 47. ISBN =.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 15. ISBN =.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 49. ISBN =.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 50–51. ISBN =.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 51. ISBN =.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 52–53. ISBN =.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 55. ISBN =.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 56. ISBN =.
- ↑ 34,0 34,1 34,2 34,3 Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993-2002) (ruse), p. 513. ISBN = 5930201536.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 17. ISBN =.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 63. ISBN =.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 57–59. ISBN =.
- ↑ 38,0 38,1 Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 63–64. ISBN =.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 65. ISBN =.
- ↑ 40,0 40,1 40,2 40,3 Возрождение обители (ruse). Dipatrina-Kristnaska monaĥejo (2009-11). Arkivita el la originalo je 2020-09-23. Alirita 2003-02 .
- ↑ 41,0 41,1 Время покаяния. Открытое письмо в редакцию газеты "Тюменские известия" (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta (2009-11). Arkivita el la originalo je 2003-07-02. Alirita 2003-02 .
- ↑ 42,0 42,1 42,2 42,3 42,4 42,5 42,6 Нина (Схулухия) (2009-11) Возрождение святой обители (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2010-12-01. Alirita 2024-01-03 .
- ↑ Журналы заседания Священного Синода от 6 октября 2003 года (ruse). la Sankta Sinodo (2005-04-16). Arkivita el la originalo je 2017-12-30. Alirita 2024-01-10 .
- ↑ Освящение и установка новых колоколов на Ильинский храм Ильинского женского монастыря г. Тюмени 22 октября 2012 года (ruse). Tobolska metropolio (2012-10). Arkivita el la originalo je 2013-08-06. Alirita 2024-01-08 .
- ↑ Нина (Схулухия) (2015-05) Объединение сестер милосердия в честь иконы Божьей Матери "Живоносный источник" (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2024-01-06. Alirita 2024-01-06 .
- ↑ Журналы заседания Священного Синода от 4 мая 2017 года (ruse). la Sankta Sinodo (2017-05-04). Arkivita el la originalo je 2017-05-04. Alirita 2024-01-08 .
- ↑ Нина (Схулухия) (2004-03) Сообщение монахини Нины (Схулухия), настоятельницы Богородично-Рождественского Ильинского женского монастыря г. Тюмени (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2005-02-28. Alirita 2024-01-06 .
- ↑ Неадекват напал на послушницу в Ильинском монастыре в Тюмени (ruse). Vlsuh.ru (2019-08-26). Arkivita el la originalo je 2021-06-15. Alirita 2022-05-17 .
- ↑ 49,0 49,1 49,2 49,3 (2023) “Монашеская жизнь в Тобольско-Тюменской епархии”, Сибирская православная газета (ru) (3). Alirita 2024-10-23..
- ↑ Наталья Липаева (2021-12) "Светлый час" на радио "Вера". Храмы Тюмени в конце XVI–XVII веках (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2003-02-02. Alirita 2003-02 .
- ↑ Чудотворные иконы Тюмени (ruse). Tjumenskoje Vremja (2022-09-01). Arkivita el la originalo je 2024-01-09. Alirita 2024-01-09 .
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 69. ISBN =.
- ↑ 53,0 53,1 53,2 История (ruse). Dipatrina-Kristnaska monaĥejo (2009-11). Arkivita el la originalo je 2020-09-23. Alirita 2003-02 .
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 35–38. ISBN =.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 10–11. ISBN =.
- ↑ Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 266. ISBN = 9785853837270.
- ↑ Курмачев, В. А.. (1996) Историческое обозрение о Всехсвятской (кладбищенской) церкви города Тюмени (1833 — 1996 гг.) // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 9 (ruse), p. 146–147. ISBN =.
- ↑ Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 61–62. ISBN =.
- ↑ 59,0 59,1 59,2 59,3 Нина (Схулухия) (2005-04) Монахиня Нина (Схулухия), настоятельница Тюменского Ильинского женского монастыря (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2005-05-17. Alirita 2024-01-03 .
- ↑ 60,0 60,1 Наталья Емельянова (2006-08-03) Настоятельницу приюта обвиняют в насилии над детьми (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-17. Alirita 2022-05-17 .
- ↑ 61,0 61,1 Gracchi (2006-07-30) Монастырская «педагогика»: свидетельские показания по делу настоятельницы Свято-Ильинского женского монастыря М.А. Схулухии (ruse). Golosa.info. Arkivita el la originalo je 2007-10-27.
- ↑ Игумения Нина (Схулухия) (2018-12) С любовью во Христе (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2023-03-21. Alirita 2024-01-09 .
- ↑ Gracchi (2006-07-26) Церковь и слезинка ребенка (ruse). Golosa.info. Arkivita el la originalo je 2006-08-08.
- ↑ Наталья Емельянова (2006-08-25) В Тюмени продлено расследование "монастырского" дела (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-17. Alirita 2022-05-17 .
- ↑ "Отогреются их сердца...": К 15-летию возрождения Тюменского Богородице- Рождественского женского монастыря (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta (2017-12). Arkivita el la originalo je 2021-03-02. Alirita 2024-01-05 .
- ↑ Панкова А.Е. (2012-09) Обитель игумении Митродоры: начало становления (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2013-06-30. Alirita 2024-01-03 .
- ↑ Елена Кошкарова (2013-03) Свято-Успенский скит: в начале пути (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2013-07-01. Alirita 2024-01-05 .
- ↑ Царские дни в Тюмени (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta (2020-06). Arkivita el la originalo je 2022-01-22. Alirita 2024-01-03 .
- ↑ Валерия Пащенко (2020-06-30) В Тюмени состоялось открытие памятника семье Николая II (ruse). Argumentoj kaj Faktoj. Arkivita el la originalo je 2021-02-04. Alirita 2021-01-27 .
- ↑ Юлия Мальцева (2020-06-10) Для Тюмени отлили огромный памятник семьи Романовых (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-02-01. Alirita 2021-01-27 .
- ↑ В Тюмени установили памятник царской семье. ВИДЕО (ruse). Tjumenskoje Vremja. Arkivita el la originalo je 2021-02-06. Alirita 2021-01-27 .
- ↑ Ирина Шарова (2017-10-10) На тюменской набережной предложили установить памятник Николаю II (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2021-02-01. Alirita 2021-01-27 .
- ↑ Как поставить в Тюмени памятник Николаю II и никого не разозлить? (ruse). NashGorod.ru (2020-06-27). Arkivita el la originalo je 2021-02-01. Alirita 2021-01-27 .