Gilovo (kvartalo)
mikrodistrikto (kvartalo) en Tjumeno, eksa vilaĝo de Tjumena distrikto (Rusio)
Gilovo (ruse Гилёво, foje ankaŭ Гилёва) estas mikrodistrikto (kvartalo) de Tjumeno, eksa vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Bukina kampara konsilio (ruse Букинский сельсовет).
Gilovo (Гилёво) | |
kvartalo | |
mikrodistrikto | |
---|---|
Oficiala nomo: Гилёво | |
Lando | ![]() |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumeno |
Rivero | Kluĉi, lago Krivoje |
Situo | Gilovo |
- koordinatoj | 57° 07′ 18″ N 65° 38′ 18″ O / 57.12167 °N, 65.63833 °O (mapo) |
Loĝantaro | |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 627118 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
![]() | |
Geografio
redaktiNorde Gilovo limas al Gilova bosko, sud-okcidente al kvartalo Raboĉij Posjolok (Laborista loĝloketo), oriente al mikrodistrikto Zajkovo.
Ĝi situas iom for de la Irkutska (Siberia) landvojo, ĉe rivero Vojnovko (Kluĉi) kaj lago Krivoje.
Historio
redaktiKomence de la 1860-aj jaroj vilaĝanoj okupiĝis pri agrokulturo, fiŝkaptado, faris sledojn, kaleŝojn, ĉarojn, lignajn telerojn, bastonmatojn kaj ŝuojn[1].
En 1913 la vilaĝo apartenis al la paroĥo de la Elija-preĝejo (Tjumeno)[2].
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 60.
- ↑ Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993–2002) (ruse), p. 511. ISBN = 5930201536.