22-a de oktobro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 22-a de oktobro estas la 295-a tago de la jaro (la 296-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 70 tagoj restas.
Je la 22-a de oktobro okazis, interalie:
EventojRedakti
- 794: Heiankyo (nuna Kioto) iĝis ĉefurbo de Japanio
- 1303: Benedikto la 11-a iĝis papo - unusola, tiutempa al Dante Alighieri papo, ne kondamnita de li en La Dia Komedio
- 1383: Senida morto de la reĝo de Portugalio Fernando la 1-a komencis dujaran periodon de anarkio
- 1575: Meksiko: urbo Aguascalientes fondiĝis
- 1607: Gustavo la 2-a Adolfo kroniĝis en Upsalo kiel reĝo de Svedio
- 1633: Pollando: kadre de la 3-a pola-turka milito armeo de krona hetmano Stanisław Koniecpolski haltigis sturmon de turkoj al Kamieniec Podolski
- 1702: Granda Nordia Milito: moskva armeo konkeris svedan fortreson, renomitan poste de Petro la Granda kiel Ŝlisselburg
- 1707: 4 ŝipoj de la brita reĝa mararmeo frakasiĝis nebule kontraŭ rokoj de la insuloj Scilly - ĉirkaŭ 1600 maristoj pereis
- 1721: Petro la Granda fariĝis imperiestro kaj nomis la ŝtaton de caroj Rusia Imperio
- 1727: Georgo la 2-a kaj Karolino de Brandenburgo-Ansbaĥo kroniĝis kiel gereĝoj de la Reĝlando de Granda Britio en la Abatejo Westminster
- 1746: Usono: Universitato Princeton fondiĝis (kiel College of New Jersey)
- 1797: En pariza Parko Monceau aerbalonisto André-Jacques Garnerin elsaltis de balono kun paraŝuto - unua dokumentita salto
- 1836: Sam Houston iĝis unua prezidento de Respubliko Teksaso
- 1844: Inter parto de protestantoj okazis t.n. granda disreviĝo, kiu rilatis al interpreto de la biblia libro de Danielo fare de William Miller, kiu antaŭdiris, ke Jesuo Kristo denove revenos ĝuste tiutempe
- 1873: Subskribo de la Ligo de tri imperiestroj - interkonsento inter Francisko Jozefo la 1-a, Aleksandro la 2-a kaj Vilhelmo la 1-a, en kiu ili sindevigis al la reciprokaj konsultoj kaze de diverĝeco de interesoj, konservo de la paco en Eŭropo kaj serĉo de la komuna solvo kaze de agreso de flankaj ŝtatoj (provo revivigi la Sanktan Aliancon el 1815)
- 1883: Novjorko: malfermo de Metropola Operejo kun la premiero de Faŭsto laŭ Charles Gounod
- 1904: Rusa-japana milito: navigantaj en la regionon de konflikto rusaj ŝipoj erare pripafis fiŝistajn kutrojn de Britio sur la Norda Maro, supozante ilin atakantaj japanaj torpedoboatoj
- 1909: Sur Klara Monto nokte de la 22-a/23-a de oktobro de la bildo de Virgulino de Ĉenstoĥovo oni ŝtelis du orajn kronojn donacitajn de la papo Klemento la 11-a
- Unua mondmilito:
- 1914: Fondita aŭguste laŭ iniciato de Józef Piłsudski, ĝis nun sennoma konspira sendependeca organizaĵo, ricevis la nomon Pola Militara Organizaĵo
- 1916: Batalo de Laski (apud Pionki) kaj Anielin (proksime al Kozienice) komenciĝis
- 1918: Inaŭguro de Ukraina Ŝtata Universitato en Kamjanec-Podilskij
- 1923: Hamburgo: eksplodo de laborista ribelo sub la gvido de Komunista Partio de Germanio
- 1938: Usona fizikisto Chester Carlson unuafoje faris fotokopion
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: Soveta invado en Pollandon: sur okupaciitaj teritorioj de orienta Pollando Sovetunio aranĝis falsigitajn balotojn en Okcidentaj Belorusio kaj Ukrainio, sub teroro kaj kontrolo de NKVD - konsekvenco estis enkorpigo de pli frue aneksitaj orientaj vojevodioj al Sovetunio, kune kun rompo de internacia juro
- Germana kvazaŭarmea batalgrupo Selbstschutz pafmortigis 20 loĝantojn de Sępólno Krajeńskie; germanaj regopovoj kontribuciigis judojn de Sierpc je 50 mil zlotoj; en Lublin aperis por poloj germana gazeto "Głos Lubelski" (Lublina Voĉo) kaj en Chełm germana semajnrevuo "Wiadomości Chełmskie" (Sciigoj de Chełm); nokte de la 21-a/22-a sur konstruaĵoj de Grudziądz aperis afiŝoj en la pola lingvo kun kontraŭgermana enhavo; nokte de la 22-a/23-a germana funkciulo de Inowrocław Otton Hirschfeld ordonis pafmortigi en malliberejo 56 loĝantojn de la urbo - pro "antaŭfrua, memvola kaj eksterleĝa" faro de mortpuno flanke de "neĝusta oficisto" verdikte de la germana Speciala Juĝejo en Poznań Hirschweld estis la 23-an de julio kondamnita al 15 jaroj de peza mallibero
- "Informa Bulteno por Polaj Rifuĝintoj en Rumanio" aperis
- 1940: En Ĝenerala Gubernio aperis la unua germana telefonlibro laŭ donitaĵoj de la 15-a de aŭgusto 1940; germanaj regopovoj setligis en Varto-Lando 150 germanajn komercistojn, kiuj transprenis magazenojn konfiskitaj al poloj kaj judoj
- Post vizito de francaj kaj hispanaj aŭtoritatoj, belga ĉefministro Hubert Pierlot alvenis al Londono - komenco de la belga registaro en ekzilo; en Munkeno Hans Frank ricevis de Rudolf Hess specialan standardon por nova teritoria unuo de Nacisocialisma Germana Laborista Partio ampleksanta la tutan teritorion; Budapeŝto: "Wieści Polskie" informis, ke semajnrevuo "Nasze Życie" (Nia Vivo) aperanta en Rigo (Latvio) estis suspendita
- 1941: Estro de Distrikto Węgrowski sciigis pri forsendo de 50 kamparanoj al ekstermejo Treblinka pro nesufiĉa kvanto da kontingentoj pri agrikulturaj kaj bredaj produktoj
- 1942: Germanoj likvidis judan geton en Zawichost kaj ties loĝantoj estis forveturigitaj al germana ekstermejo Bełżec (proksime al Tomaszów Lubelski); SS-anoj pafmortigis en Brzostowiec (Podlaĥio) viron kun kvaropo da infanoj en la aĝo de 6 ĝis 16 jaroj; germana polico parte bruligis vilaĝon Czesławice (distrikto Puławski); germanoj plenumis 24 verdiktojn pri mortpuno de provizora polica juĝejo en Katowice
- 1943: Delegito de pola registaro en ekzilo protestis kontraŭ amasaj ekzekutoj kaj homkaptado surstrate; germana polico pafmortigis 99 personojn en 6 lokoj; en Katowice germanoj senkapigis 14 personojn; en Ostrów Mazowiecka aperis anonco pri pafmortigo de viro pro mortigo de bovino sen permeso
- Reĝa aerarmeo en serio da aeratakoj bombis la urbon Kaselo en Germanio
- 1944: Ruĝa Armeo masakris vilaĝanojn en Nemmersdorf en Orienta Prusio; germanoj pafmortigis en Raczki 7 loĝantojn de Suwałki
- Dua Pola Korpuso de Władysław Anders konkeris Monte Grosso en Italio
- 1945: La unua el tri atakoj de Ukraina Ribela Armeo al polaj vilaĝoj Kuźmina kaj Bircza (en distrikto Przemyski)
- 1946: Soveta NKVD arestis, transprenitajn pli frue kaj engaĝitajn en Instituto Rabe en Nordhausen, germanajn spertulojn pri raketa programo V-2, kiujn kun familioj oni poste veturigis al Sovetunio
- 1946: En Zabrze estis arestita de polaj komunistaj regopovoj kolonelo Franciszek Niepokólczycki, de 1945 prezidanto de la Asocio Libero kaj Sendependo - dum la milito oficiro de la Asocio de Armita Batalado
- 1947: Unua Kaŝmira Milito inter Barato kaj Pakistano eksplodis
- 1953: Laoso proklamis sendependecon (de Francio)
- 1957: François Duvalier iĝis prezidento de Haitio
- 1962: Kariba krizo: prezidento de Usono John F. Kennedy enkondukis maran blokadon de Kubo
- 1964: Kanada parlamenta komitato elektis projekton de la Flago de Kanado
- 1964: Dum gazetara konferenco en la pariza kafejo Flore, Jean-Paul Sartre sciigis, ke li ne akceptos la Nobel-premion pri literaturo donita al li
- 1971: Nederlando: Socialista Partio fondiĝis
- 1975: Armena terorisma organizaĵo ASALA faris sian unuan sukcesan atencon mortigante en Vieno ambasadoron de Turkio
- 1978: Vatikanurbo: inaŭguro de la pontifikado de pola papo Johano Paŭlo la 2-a dum kiu pli ol 300 milionoj de homoj iĝis al katolikoj
- 1986: Pollando: Mariapreĝejo iĝis la dua katedralo en episkopujo de Gdańsk
- 1989: Libana interna milito finiĝis per interkonsento en Taif (Sauda Arabio)
- 1991: Ŝtata Sekureca Komitato de Sovetunio per dekreto malfondis KGB
- 1993: Partio de Komunistoj de la Respubliko Moldavio fondiĝis
- 1998: Uragano Mitch formiĝis mortigante dekkelkmil homojn en Centrameriko
- 1999: Premiero de la pola filmo Pan Tadeusz, reĝisorita de Andrzej Wajda
- 2000: Ebur-Bordo: Laurent Gbagbo gajnis prezidentan balotadon
- 2000: Tunizio rompis diplomatiajn rilatojn kun Israelo en protesto kontraŭ perforto rilate al palestinanoj
- 2001: Lanĉo de videoludo Grand Theft Auto III - tradukita al la Esperanto en 2018
- 2001: Armeo de Niĝerio masakris ĉirkaŭ 200 civilulojn en Ŝtato Benué, revenĝe pro pli frua forkapto kaj murdo de 19 soldatoj
- 2002: Ministraro dua de Gerhard Schröder ekoficis en Germanio
- 2005: Uragano Wilma atakis orientan bordon de Meksiko
- 2006: Civitanoj de Panamo en referendumo voĉdonis por plikonstruo de Panama kanalo
- 2009: Mikrosofto aperigis operaciumon Windows 7
- 2009: Rusa asocio Memorial ricevis Saĥarov-Premion
- 2011: Politika partio Pozitiva Slovenio fondiĝis
- 2014: Pollando: en Słubice, ĉe la pola-germana ŝtatlimo, oni malkovris unuan en la mondo Monumenton de Vikipedio
- 2017: En Slovenio okazis unua etapo de prezidenta voĉdono – al la dua etapo trairis Borut Pahor kaj Marjan Šarec
NaskiĝojRedakti
- 1071: Vilhelmo la 9-a, duko de Akvitanio, poeto (m. 1126)
- 1659: Georg Ernst Stahl, germana kemiisto, kuracisto kaj alkemiisto (m. 1734)
- 1689: Johano la 5-a, reĝo de Portugalio, filo de Petro la 2-a (m. 1750)
- 1729: Johann Reinhold Forster, germana ornitologo skotdevena, esploristo de natura historio (m. 1798)
- 1778: Javier de Burgos, hispana politikisto, ĵurnalisto, verkisto, dramaturgo kaj tradukisto (m. 1848)
- 1783: Constantine Samuel Rafinesque, usona vojaĝisto, verkisto, poligloto, tutfakulo (m. 1840)
- 1798: Jodocus Temme, germana juristo, ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1881)
- 1801: Carl Jakob Sundevall, sveda zoologo, entomologo kaj ornitologo, proponinto de fonetika alfabeto (m. 1875)
- 1811: Franz Liszt, hungara pianovirtuozo, reprezentanto de romantikismo en la muziko (m. 1886)
- 1814: Károly Obernyik, hungara verkisto, ano de la Societo de Dekopo (m. 1855)
- 1818: Charles Marie René Leconte de Lisle, franca poeto, estro de parnasa skolo (m. 1894)
- 1844: Sarah Bernhardt, franca aktorino, konata de nacia teatrejo la Franca Komedio (m. 1923)
- 1844: Louis Riel, fondinto de kanada provinco Manitobo (m. 1885)
- 1858: Auguste Viktoria von Schleswig-Holstein-Sonderburg-Augustenburg, germana imperiestrino, reĝino de Prusio, edzino de Vilhelmo la 2-a (Germana Regno) (m. 1921)
- 1870: Ivan Bunin, rusia Nobelpremiita verkisto, tradukisto de la monda literaturo, esperantigata de pluraj tradukistoj (m. 1953)
- 1873: Gustaf John Ramstedt, finna linguisto, diplomato, politikisto kaj esperantisto (m. 1950)
- 1881: Clinton Joseph Davisson, usona Nobelpremiita fizikisto pro malkovro de la difrakto de elektronoj en kristaloj (m. 1958)
- 1887: John Reed, usona ĵurnalisto kaj komunisto (m. 1920)
- 1891: Aage Gerhardt Drachmann, dana historiisto pri antikvaĵoj kaj bibliotekisto (m. 1980)
- 1900: Pál Wittmann, rumania hungara komponisto, dirigento (m. 1985)
- 1906: Klára Feleki, hungara aktorino, verkistino, tradukistino (m. 1969)
- 1913: György Botond Bolics, hungara inĝeniero kaj verkisto (m. 1975)
- 1913: Bảo Đại, lasta imperiestro de Vjetnamio (m. 1997)
- 1913: Hans-Peter Tschudi, svisa politikisto, federacia konsilanto (m. 2002)
- 1913: Robert Capa, hungara militfotisto kaj fotoĵurnalisto (m. 1954)
- 1919: Doris Lessing, angla Nobel-premiita komunista verkistino, loĝanta en Irano kaj Rodezio (m. 2013)
- 1920: Timothy Leary, usona verkisto kaj psikologo irlanddevena, kontraŭkultura famulo (m. 1996)
- 1921: Georges Brassens, franca kantisto, komponisto kaj interpretisto de kanzonoj, esperantigata de pluraj tradukistoj (m. 1981)
- 1921: Czesław Słania, pola gravuristo, projektisto de poŝtmarkoj kaj monbiletoj, laboranta en Svedio (m. 2005)
- 1926: Gerhard Altenbourg, germana artisto, pentristo kaj verkisto (m. 1989)
- 1929: Lev Jaŝin, sovetunia golulo ludanta en la teamo Dinamo Moskva (m. 1990)
- 1935: Boris Olijnik, ukraina poeto, deputito de sovetia kaj ukraina parlamentoj, heroo de Ukrainio, esperantigata de Jurij Zubik kaj Volodimir Pacjurko (m. 2017)
- 1939: Joaquim Chissano, prezidento de Mozambiko kaj de Afrika Unio
- 1943: Catherine Deneuve, franca aktorino rolinta en la filmo La pluvombrelo de Ĉeburgo
- 1943: Urszula Dudziak, pola ĵaz-kantistino kaj komponistino
- 1949: Arsène Wenger, franca futbalisto kaj trejnisto
- 1952: Jeff Goldblum, usona aktoro rolinta en la filmoj Annie Hall kaj Naŝvilo
- 1957: Pär Sundberg, sveda infanaktorino en la filmoj de Pipi Ŝtrumpolonga
- 1969: Helmut Lotti, flandra kantisto, ambasadoro de UNICEF
- 1982: Szabolcs Tóth, rumania hungara humuristo
- 1984: Katalin Gáll, rumania hungara aktorino
- 1985: Hadise, turka-belga kantistino, poliglotino
- 1987: Donatas Montvydas, litova kantisto kaj kantaŭtoro
MortojRedakti
- 741: Karolo Martelo, franka majordomo, reganto de frankoj (n. 686)
- 1100: Břetislav la 2-a, ĉeĥa princo el dinastio Přemyslidoj (naskiĝis ĉirkaŭ 1057)
- 1383: Fernando la 1-a, 9-a reĝo de Portugalio el burgonja dinastio (n. 1345)
- 1455: Johannes Brassart, franc-flandra komponisto el frua renesanco (naskiĝis ĉirkaŭ 1400)
- 1604: Domingo Bañez, hispana teologo, komentisto pri Tomaso de Akvino, spirita gvidanto de Sankta Tereza el Avilo (n. 1528)
- 1708: Hermann Witsius, nederlanda reformisto, klasikulo, hebreisto, profesoro pri teologio en la Universitato de Franeker (n. 1636)
- 1744: Leopold Anton von Firmian, ekleziulo germana-aŭstra, princĉefepiskopo de Salcburgo (n. 1679)
- 1767: Luise Dorothea (Sachsen-Meiningen), germana dukino, subtenantino de artoj kaj sciencoj (n. 1710)
- 1815: Claude Jacques Lecourbe, franca generalo el Besançon (n. 1759)
- 1818: Joachim Heinrich Campe, germana verkisto kaj pedagogo (n. 1746)
- 1833: Sigismund Friedrich Hermbstädt, germana apotekisto kaj kemiisto, membro de la Prusa Akademio de Sciencoj (n. 1760)
- 1853: Juan Antonio Lavalleja, urugvaja revoluciulo, estro de la Tridek Tri Orientanoj, prezidento de Urugvajo (n. 1784)
- 1855: Sámuel Deáki Filep, hungara poeto, tradukisto, literaturhistoriisto (n. 1784)
- 1855: Károly Obernyik, hungara verkisto, ano de la Societo de Dekopo (n. 1814)
- 1859: Louis Spohr, germana komponisto, dirigento, pedagogo, organizanto de muzikfestivaloj kaj violonisto (n. 1784)
- 1882: János Arany, hungara poeto, lirikisto, epikisto, patro de László Arany, esperantigata de pluraj tradukistoj (n. 1817)
- 1895: Daniel Owen, kimra verkisto, kreinto de la romano en la kimra lingvo; rete legebla en esperanto (n. 1836)
- 1906: Paul Cézanne, franca pentristo transirinta de impresionismo al kubismo (n. 1839)
- 1915: Wilhelm Windelband, germana filozofo, reprezentanto de nov-kantismo (n. 1848)
- 1920: Áron Fülöp, hungara poeto, membro de literatura asocio Kemény Zsigmond Társaság (n. 1861)
- 1922: Viktor Wasylkievicz, hungara pastro kaj instruisto (n. 1873)
- 1935: Komitas Vardapet, armena pastro, komponisto, muzikologo, postviktimo de la armena genocido (n. 1869)
- 1938: György Bernády, hungara/rumania hungara politikisto kaj publicisto (n. 1864)
- 1944: Artúr K., Tompa, rumania hungara pastro kaj instruisto, murdita (n. 1872)
- 1948: August Hlond, pola primaso, kiu en Okcidenta Eŭropo informis publikan opinion pri la germanaj militkrimoj en Pollando dum la dua mondmilito (n. 1881)
- 1960: Josef Blau, bohemia regionhistoriisto kaj instruisto (n. 1872)
- 1965: Paul Tillich, germana-usona teologo kaj ekzistencialista filozofo, kontribuinta al la ideo de "justa milito" (n. 1886)
- 1972: Mária Halmágyi, hungara ĵurnalistino, poetino (n. 1898)
- 1973: Pau Casals, kataluna violonĉelisto kaj orkestrestro (n. 1876)
- 1975: Arnold Toynbee, brita profesoro pri la antikva greka lingvo kaj greka historio, teoriisto de civilizoj (n. 1889)
- 1979: Nadia Boulanger, franca komponistino, pianistino, dirigentino, muzikteoriistino, orgenistino (n. 1887)
- 1979: Ödön Jakabos, rumania hungara vojaĝisto vojaĝinta al Barato kaj verkisto (n. 1940)
- 1986: Albert Szent-Györgyi, hungara Nobelpremiita biokemiisto, malkovrinto de vitamino C kaj vitamino P, pioniro de bioelektroniko (n. 1893)
- 1987: Lino Ventura, itala aktoro de la franca kino (n. 1919)
- 1990: Louis Althusser, franca marksista filozofo alĝeri-devena (n. 1918)
- 1990: György Kovács, rumania hungara verkisto kaj redaktoro (n. 1911)
- 1995: Kingsley Amis, angla verkisto kaj poeto transirinta de komunismo al antikomunismo (n. 1922)
- 2002: Mihály Székely, rumania hungara instruisto, pentristo (n. 1912)
- 2006: Choe Gyuha, korea ĉefministro kaj prezidento de Sud-Koreio (n. 1919)
- 2011: Sultan bin Abdul-Aziz Al Saud, kronprinco de Sauda Arabio (n. 1928)
- 2015: Gyula Dudás, rumania hungara ceramikisto, pentristo (n. 1929)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Romkatolika Eklezio: Johano Paŭlo la 2-a, papo
- Monda Tago de Balbutantoj - fiksita julie 1998
Tagoj de semajnoRedakti
La 22-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.