FELEKI Klára, Feleki Kovács Klára, Asztalos Mártonné estis hungara aktorino, ĵurnalistino, verkistino, tradukistino naskita en Arado la 22-an de oktobro 1906 kaj mortinta en Budapeŝto la 13-an de januaro 1969.

Klára Feleki
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1906 (1906-10-22)
en Arad
Morto 13-an de januaro 1969 (1969-01-13) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungaraangla vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo aktoroĵurnalistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Klára Feleki debutis en teatro 17-jaraĝe. Ŝi ludis mallongtempe en Segedo, Peĉo, Debreceno, Budapeŝto, poste ŝi iĝis ĵurnalisto. Ŝi instruis deklamadon kaj verkis popularajn romanojn. Ŝian satirikan romanon Ponyvasátor (Bp., 1941.) oni malpermesis. Ŝi iĝis kunlaboranto en 1946 de Nemzeti Segély, pli poste de Asszonyok, en 1947 interna kunlaboranto de Friss Újság. En 1951 ŝi laboris ĉe la Hungara Radio, redaktis la programojn Könyv, Muzsika, Színház (Libro, Muziko, Teatro) kaj Lányok, Asszonyok (Fraŭlinoj, Virinoj) ĝis 1962. En 1948 aperis en ŝia tradukaĵo la teatraĵo Mélyek a gyökerek (La radikoj estas profundaj) de James Gow-Usseau kaj A kicsi nővér (La fratineto) de Raymond Chandler.

Verkoj redakti

  • Ponyvasátor, avagy így írunk mi (Bp., 1941);
  • Perzselő nyár (Bp., 1943);
  • A pokol virága (Bp., 1943);
  • Idegen szerelem (Bp., 1943);
  • A negyvenéves asszony (Bp., 1943);
  • Az özvegy menyasszony (Bp., 1944).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon